Granda Amerika Interŝanĝo

paleozoologia evento

La Granda Amerika Interŝanĝo estis grava paleozoogeografa okazaĵo en kiu surtera kaj nesalakva faŭno migris de Nordameriko tra Mezameriko al Sudameriko kaj inverse, ĉar la vulkana Istmo de Panamo leviĝis supren de la marfundo kaj transpontis la antaŭe separitajn kontinentojn. La migrado pintis spektakle antaŭ proksimume tri milionoj da jaroj (mj) dum la Piacenziana epoko.

Ekzemploj de migrantaj specioj en ambaŭ amerikaj subkontinentoj. Olivverdaj siluetoj indikas nordamerikajn speciojn kun sudamerikaj prauloj; bluaj siluetoj indikas sudamerikajn speciojn de nordamerika origino.

Ĝi rezultigis la kunigon de la ekoregionoj Neotropika ekozono (nome Sudameriko) kaj Nearkta ekozono (nome Nordameriko) definitive por formi la amerikajn subkontinentojn. La Interŝanĝo estas videbla laŭ la observado kaj de stratigrafio kaj de naturo (neontologio). Ĝia plej spektakla efiko estas pri la zoogeografio de mamuloj sed ĝi ankaŭ donis ŝancon por reptilioj, amfibioj, artropodoj, malfortflugaj aŭ tute neflugaj birdoj, kaj eĉ nesalakvajn fiŝojn por migri.

La okazo de la Interŝanĝo unuafoje estis diskutita en 1876 fare de la "patro de biogeografio" Alfred Russel Wallace.[1] Wallace foruzis la jarojn 1848-1852 esplorante kaj kolektante specimenojn en la Amazonio. Aliaj kiuj faris signifajn kontribuojn al komprenado de la okazaĵo en la jarcento kiu sekvis estas Florentino Ameghino, W. D. Matthew, W. B. Scott, Bryan Patterson, George Gaylord Simpson kaj S. David Webb.[2]

Analogaj interŝanĝoj okazis pli frue en la Kenozoiko, kiam la antaŭe izolitaj termasoj de Hindio[3] kaj Afriko[4] faris kontakton kun Eŭrazio ĉ. 50 kaj 30 mj antaŭe, respektive.

Notoj redakti

  1. Wallace, Alfred Russel. (1876) The Geographical Distribution of Animals. With a Study of the Relations of Living and Extinct Faunas as Elucidating the Past Changes of the Earth's Surface. Vol. 1 Vol. 2. Nov-Jorko: Harper and Brothers. OCLC 556393.
  2. (July–August 1988) “Land Mammals and the Great American Interchange”, American Scientist 76 (4), p. 380–388. Alirita 2009-06-06..  Arkivigite je 2013-03-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-03-02. Alirita 2021-08-12.
  3. Karanth, K. Praveen (2006-03-25). “Out-of-India Gondwanan origin of some tropical Asian biota”, Current Science 90 (6), p. 789–792. Alirita 2008-12-29.. 
  4. (2001-01-02) “Afrotheria: Plate tectonics meets genomics”, Proceedings of the National Academy of Sciences 98 (1), p. 1–2. doi:10.1073/pnas.98.1.1.