Sudameriko

kontinento, suda de Nord-Ameriko, inter suda Atlantiko kaj suda Pacifiko

Sud-AmerikoSudameriko estas la suda amerika kontinento. Ĝian nordon trairas la ekvatoro; do ĝia pliparto apartenas al la suda hemisfero. Ĝi situas inter la Atlantika Oceano oriente, la Pacifika Oceano okcidente, la Kariba Maro norde kaj la Antarkta Oceano sude. Ĝia areo de 18,8 milionoj da kvadrataj kilometroj respondas al 42 % de la areo de Ameriko aŭ 12 % de la supermara areo tuttera. 6 % de la monda loĝantaro vivas en Sudameriko. Ĝi povas ankaŭ esti konsiderita suda subkontinento de Ameriko.

Sudameriko

Sudameriko (mapo)
Mapo de Sudameriko.
Areo 17.840.000 km²
Loĝantoj 382.000.000
Landoj 13
Dependaj teritorioj 3
Ĉefaj lingvoj hispana

portugala
franca
nederlanda
angla
gvarania
ajmara
keĉua

Horzonoj UTC-5 al UTC-2
Plej grandaj urboj San-Paŭlo
Bonaero
Rio-de-Ĵanejro
Bogoto
Limo
vdr
Fotomontaĵo

Al Sudameriko oni kalkulas dek du aŭ dek tri landojn kaj kvin aŭ ses dependaĵojn de aliaj landoj:

Landoj Dependaĵoj

Iuj kalkulas Trinidadon kaj Tobagon al Meza Ameriko, sed ĝi ja situas sur la kontinentbreto de Suda Ameriko, antaŭ la marbordo de Venezuelo. Panamo iam estis parto de Kolombio kaj estis apartigita fare de Usono; tial oni nun kakulas ĝin al Meza Ameriko kaj konsideras ĝian sudan limon, al Kolombio, la norda limo de Sudameriko.

Geografio redakti

La teritorio de Sudameriko havas areon de 17.819.100 km². Ĝia marbordo longas 34.500 km; el tiuj 25.432 km estas de la kontinento mem, la cetero de insuloj.

Geologio kaj nivela strukturo redakti

 
Akonkagvo (6.960,8 m).

Geografie Sudameriko dividiĝas al tri partoj: La kordileroj (Andoj), la malaltejoj kaj la kontinenta breto[1]. La Andoj distingiĝas kiel la plej granda kaj plej juna montoĉeno de la mondo, kaj kiel dua plej alta post Himalajo. Ĝi leviĝas el la profundoj de la oceano kaj etendiĝas de la fuegia arkipelago sud-oriente, sekvas la marbordon kaj norde dividiĝas en du brakojn, unu al la Panama istmo kaj unu laŭiranta la bordon de la Kariba Maro.

La kordilero ekestis per ŝoviĝo de la Plato Nazca sub la sudamerikan platon je rapido de ĉirkaŭ 9 cm/jaro. Ĝi trairas Argentinon, Ĉilion, Bolivion, Peruon, Ekŭadoron, Kolombion kaj Venezuelon. Pluraj el ĝiaj pintoj superas alton de ses mil metro, ekzemple la Akonkagvo (6.960,8 m)[2], la Nevado (= neĝokovrita) Ojos del Salado (6.893 m), la Nevado Huascarán (6.768 m), la Nevado Sajama (6542 m) kaj la vulkano Ĉimborazo (6.310 m). En Kolombio, ĉe la alia flanko de la duonkontinento, estas altecoj de pli ol 5.300 m en la Sierra Nevada del Cocuy kaj sur monto Nevado del Ruiz. Per siaj branĉoj la kordilero enfermas valojn kiaj ekzemple la Meza Depresio kaj la Valon de Kaŭko en Kolombio kaj altebenaĵojn kia la Altiplano, ebenaĵo proksimume 3.000 metrojn alta, kiu estas seka regiono inter Bolivio, Argentino kaj Ĉilio.

Hidrografio redakti

 
La rivero Amazono estas la plej granda de la planedo.

Ĉirkaŭ 26 % el nesala akvo de la Tero estas en Sudameriko, kie elstaras pro sia enorma etendo la basenoj de la riveroj Amazono (la plej granda de la planedo), Orinoko kaj Paranao. Pro la elstaro paralela al la Pacifiko de la montaro Andoj, la plej akvenhavaj kaj de plej granda drenbasenoj estas tiuj kiuj elverŝas sian akvon en la Atlantikon.

Laŭ ilia geologia strukturo, estas du grandaj tipoj de riveroj, nome la jenaj:

  • Tiuj kiuj enfluas en Atlantikon, kiuj estas longaj, tre akvenhavaj kaj torentecaj.
  • Tiuj kiuj enfluas en Pacifikon, kiuj estas mallongaj kaj torentecaj, pro sia deveno el la montaro Andoj ĝis la oceano devas descendi grandan disnivelon.

Interesa estas la simileco inter la riveroj kiuj enfluas en Pacifikon kaj tiuj kiuj enfluas en la Kriban maron, pro siaj akvokvantoj kaj torenteco.

Menciendas ankaŭ la Grundakvejo Guarania, kiel la pelj granda de la mondo, kapabla liveri akvon al la tutmonda loĝantaro dum 200 jaroj. Tiu estas kunhavata de Argentino, Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo.

En la Anda Patagonio estas la nordpatagonia kaj la sudpatagonia glacikampoj; tiu lasta estas la tria plej granda glacikampo en la mondo malantaŭ Antarkto kaj Gronlando.

La lago Marakajbo en Venezuelo estas la plej granda de la subkontinento kun 13 000 km².

Vegetaĵaro redakti

 
Pantanalo en Mato Grosso.

Plantoj abundas en fekundaj terenoj. Sudameriko estas hejmo de la dornohava araŭka pino, la arbo de kaŭĉuko kaj de la terpomo, inter aliaj. Multaj aldomigitaj plantoj oftaj en multaj alikontinentaj landoj estas de sudamerika deveno.

Sudameriko enhavas grandan varion de biogeografiaj regionoj, la plej grandan etendon de ĝangaloj kaj pluvarbaroj de la mondo, ĉar du trionoj de ŝia areo estas inter la tropikoj. Ĝi estas plej larĝa ĉe Ekvatoro, kie hegemonias la Amazonia pluvarbaro aŭ simple Amazonio en la teritorioj de Ekvadoro, Bolivio, Peruo, Kolombio, Venezuelo, Brazilo kaj Gujano.

En la marbordaj marĉoj de la malaltaj regionoj kreskiĝas mangloj. En la ebenaĵoj de Amazonio, proksimaj al Ekvatoro, la interna varmo kaj la abundaj pluvoj kreas ĝangalojn aŭ tropikaj pluvarbaroj. La ĝangaloj de Amazonio estas la plej etendaj de la mondo. Tamen lastatempe tiuj ĝangaloj estas minacataj je senarbarigo fare de diversaj faktoroj, kiel forstado, minado, etendo de industria agrikulturo ktp.

La savanoj estas ĉefa pejzaĝo en Mato Grosso, Llanos de Kolombio kaj Venezuelo ktp. La dezerto preskaŭ absoluta, nome la plej arida de la mondo estas en Atakamo, ĉe la marbordo de Pacifiko inter 21 kaj 27 gradoj de latitudo.

Sur Andoj la vegetaĵaro varias laŭ la altitudo kaj la latitudo, kaj hegemonias la vegetaĵaro parama super 3 000 metroj super marnivelo en la malaltaj latitudoj, kiel en Altiplano. Ekde la paralelo 35 prosimume la okcidenta deklivaro estas kovrita de moderklimataj arbaroj. Sude de la paralelo 38 ambaŭ deklivaroj montras densajn moderklimatajn kaj ĉeantarktajn arbarojn.

La moderklimataj zonoj inkludas la pampojn, en kiuj hegemonias la poacoj; makiso kaj Sklerofila arbaro en la centra nordo de Ĉilio, dum el centra sudo de Ĉilio hegemonias la moderklimataj arbaroj.

Faŭno redakti

 
Bradipoj estas tre kuriozaj sudamerikaj bestoj.

Sudameriko havas la plej variajn faŭnon kaj flaŭron de la mondo. Nur en la baseno de la rivero Amazono, estas pli ol 44 000 specioj de diversaj plantoj, 2 500 tipoj de riveraj fiŝoj kaj 1 500 birdospecioj. En la tropika ĝangalo estas grandaj araneoj kiuj povas manĝi birdojn kaj specifaj mamuloj kiel la dazipoj, jaguaroj kaj bradipoj.

En la riveroj estas manatoj, riveraj delfenoj, gigantaj siluroj kaj elektraj angiloj. Ankoraŭ estas identigotaj kaj esplorotaj multaj el miloj da arbaraj insektoj.

Andoj estas la hejmo de la alpako kaj la vikuno, malproksimaj parencoj de la kamelo. Ĝia lano estas tre aprezata, same kiel tiu de la montaraj ĉinĉiloj, animalo simila al la kuniklo. La nanduo, vivas en la prerioj de la pampoj. En la plej malvarmaj regionoj de la suda ekstremo estas pingvenoj kaj fokoj. Ĉe la marbordo de Ekvadoro, la insuloj Galapagoj enhavas spektaklajn vivajn estaĵojn kiel la fama giganta testudo (Chelonoidis abingdonii). En aliaj regionoj estas unikaj animaloj, kiel la blua lacerto de la kolombia insulo Gorgona (Anolis gorgonae), la venena ora rano (Phyllobates terribilis) nome la plej venena vertebrulo, kaj la pudu, tre malgranda cervo, inter multaj aliaj.

En la aktualo multaj habitatoj kaj specioj estas minacataj en Sudameriko. Dum oni maldensigas la tropikajn arbarojn por krei minojn, ŝoseojn kaj kultivejojn, malaperas la naturaj habitatoj de multaj animaloj, kio malebligas ilian survivadon. Oni perdas plantojn de nekalkulebla valoro, ĉar la sciencistoj apenaŭ ekmalkovris la kuracilajn substancojn kiujn ili enhavas aŭ povus enhavi.

Historio redakti

Antaŭkolumba epoko redakti

 
Maĉupikĉuo, spektakla prasetlejo.

La tradicia teorio pri la praloĝantoj de Sudameriko diras, ke ili inter la jaroj 13.000 kaj 14.000 antaŭ nia epoko venis tra Nordameriko el Azio. Tamen la setlejoj de Tiahuanaco iĝis arĥeologia mistero[3]; la multeco de tre malnovaj arĥeologiaj trovaĵoj, precipe en la nordo, kaj la genaraj diferencoj inter nord- kaj sudamerikaj indianoj igis kelkajn esploristojn hipotezi pri aparta praloĝantaro de Sudameriko, kiu ne venis de la nordo. Tiu hipotezo rilatas al teorio pri enmigrado el Oceanio tra Antarkto,[4] kaj ŝajnas konfirmi ĝin trovaĵoj de setlejoj de marbordaj triboj ĉirkaŭ 14.800 jarojn aĝaj en Monte Verde en Ĉilio.[5]

Dum tiu migrado kaj speciale post la malkovro de la agrikulturo, la amerikaj praloĝantoj setliĝis en la areoj kiujn ili konsideris plej taŭgaj por sia disvolvigo kaj vivmaniero. En iama Ajakuĉo, nuna Peruo, jam oni aldomigis lamojn 5 000 jarojn a.n.e.[6] En postaj jarcentoj, oni disvolvigis ankaŭ en diversaj regionoj de la subkontinento, areojn por la kultivado de arakaĉo, batato, kukurbo, ananaso, fazeolo, terpomo, kvinoo, manioko, kaj dioskoreo, kiuj estas originaj de Sudameriko. Izolitaj dum jarmiloj rilate al la socioj de la Malnova Mondo, la sudamerikaj popoloj kreis aŭtonomajn kulturojn originalajn ĝis la punkto ke okazis du apartaj neolitikaj revolucioj. En centraj Andoj aperis dekoj da civilizacioj kiuj praktikis agrikulturon kaj ceramikon, kelkaj el kiuj konsideris la argilan kaldronon simbolo de granda spirita valoro, ĉar ĝi reprezentis kaj la universon de la dioj, la loko de enterigoj, la ujo por fermenti la ĉiĉon kaj la ujo por prepari la manĝaĵojn.[6]

 
Ora funebra masko de kulturo Lambajeke, nuna Peruo.

Siaflanke en Andoj de nuna Kolombio kaj sur la marbordo de nuna Ekvadoro, oni trovis la unuan ceramikon de Ameriko, produktita inter la jaroj 3600 kaj 3000 a.n.e.[6] La sudamerika metalurgio antaŭkolumba havis konsiderindan disvolvigon. La Mŭiska-oj en nuna Kolombio atingis metodojn de fandado, oksigenacetilena veldado, laminatado, filigrano, vaksofandado kaj muldado. La juvelarto de la regiono kondukis al la mito de El Dorado.

La kulturo Ĉinĉoro, disvolvigita sur la marbordo de nuna norda Ĉilio (Atakamo) kaj sudo de Peruo, praktikis teknikojn de mumiigo preskaŭ du mil jarojn antaŭ la egiptanoj, kaj iliaj mumioj estas konsiderataj la plej antikvaj de la mondo.[7]

Ĉirkaŭ la 12-a jarcento, la influsfero de kuskaj inkaoj atingis teritoriojn de nunaj Peruo, Bolivio kaj Ekvadoro, krom la nordo de Ĉilio, nordo, nordokcidento kaj okcidento de Argentino, kaj eĉ sudo de Kolombio.[8] El Kusko, la Inkaa imperio plifirmigis ŝtaton kiu sukcesis sintezigi kaj disvastigi la ampleksajn artajn, sciencajn kaj teknikajn sciarojn de siaj prauloj. Tiuj sciaroj, tamen ne inkludis skribadon, ĉar tiu estis nekonata en Sudameriko antaŭ la alveno de la eŭropanoj.[6] Aktuale, kelkaj kutimoj, lingvoj kaj tradicioj de la malaperinta inkaa civilizacio restas en andaj etnoj kiel ĉe la keĉuoj kaj ajmaroj. Siaflanke la teritorio de la nuna Brazilo estis loĝata ekde antaŭ almenaŭ 8 000 jaroj.[9]

La kolonia erao redakti

 
Historia centro de kolonia Kusko.

Kiel unuaj eŭropanoj alvenis la hispana kaj la portugala imperioj, kiuj komencis konkeri la kontinenton kaj eksetlis unue precipe en la sudo de Nordameriko, en Mezameriko (kun la karibaj insuloj) kaj en la anda regiono de Sudameriko (respektive en la azteka kaj inkaa imperioj). Hispanio forte establiĝis en nun Meksiko kaj de tie iris suden al la centra zono de nuna Ĉilio. Samtempe ĝi fondis urbojn ĉe la estuaro de la Plata-rivero, precipe Asunciono.

La traktato de Tordesillas, subskribita en 1494 de la Katolikaj Gereĝoj kaj reĝo Johano la 2-a de Portugalio establis dispartigon de la aneksaj zonoj de la Nova Mondo. La orienta parto de Sudameriko, la orienta parto de nuna Brazilo, estis atribuita al la agadkampo de Portugalio, kiu submetis ĝin, kiam en 1500 Pedro Álvares Cabral albordiĝis tie.

La unua ekveturo de eŭropanoj al Sudameriko jam okazis la 5-an de aŭgusto 1498, kiam Kristoforo Kolumbo ekveturis suden ekde Hispaniolo kaj sur insulo Cubagua fondis la unuan eŭropan setlejon en Sudameriko, Nueva Cádiz. En 1515 estis fondita la unua setlejo sur firma tero, Cumaná en nuna Venezuelo.

 
Ataŭalpo estis la lasta inkao.

En 1532 la hispana konkistadoro Francisco Pizarro alvenis en Kaŝamarko, malliberigis la inkaan monarĥon Ataŭalpo kaj poste ordonis ekzekuti lin. Aliance kun la nobelaro de Cuzco li sukcesis konkeri la inkaan imperion. Tamen laŭ li la inkaa ĉefurbo Kusko estis tro fora tra la montoj kaj malproksima de la maro por taŭgi kiel hispana ĉefurbo de Peruo, tial Pizarro fondis la novan urbon Lima, je la 18-a de januaro de 1535. Post kiam Almagro batalsuperis la finan klopodon de la inkaa armeo por rekapti Kuskon, interna milito eksplodis inter Diego de Almagro kaj Pizarro pri la limoj de ilia jurisdikcio. Almagro estis venkita ĉe la urbo Ute (1538) kaj mortigita; baldaŭ liaj subtenantoj konspiris kaj siavice murdis Pizarron je la 26-a de junio de 1541.

Pli longdaŭra kaj eble pli sangelverŝa estis la konkero de la teritorio de la nuna Ĉilio fare de hispanoj. Pedro de Valdivia alvenis tien en 1540 kaj la kampanjo estis milita ĝis la morto de Martín García Óñez de Loyola en 1598 post la batalo de Curalaba inter hispanoj kaj mapuĉoj. Ju pli suden des pli arda estis la rezistado fare de la indiĝenoj. La hispanoj establis prilaboritan sistemon de koloniado kaj eksportis enormajn kvantojn da valoraj metaloj al metropola Hispanio, dum imposrtis al Sudameriko politikajn, kulturajn, ekleziajn instancojn.

Portugalio alproprigis al si la pliparton de la altantika rando de norda Sudameriko, el kiu poste ekestis Brazilo. Dum la 300 jaroj de brazila kolonia historio, la ekonomia ekspluatado de la teritorio estis bazita unue sur eltiro de brazil-arboj (16-a jarcento), produktado de sukero (16-a ĝis 18-a jarcentoj), kaj fine sur minado de oro kaj diamantoj (18-a jarcento). Sklavoj, speciale tiuj portitaj el Afriko, disponigis la plejmulton de la laborforto de la brazila ekonomio. En kontrasto kun la najbaraj fragmentitaj hispanaj posedaĵoj, la brazilaj kolonioj konstruitaj fare de la portugaloj en Latinameriko tenis sian teritorian unuecon kaj lingvan integrecon post la ŝtata sendependiĝo de Portugalio, tiel ke la Brazila Imperio (de 1822 ĝis 1889) kaj la sekva respubliko Brazilo iĝis la plej granda lando en la regiono.

Anglio establis, krom dek tri Koloniojn en la atlantika rando de Norda Ameriko, kelkajn sur iuj karibaj insuloj. La nun britaj insuloj Falklandoj estis eksetlitaj nur en 1764, de francoj. Francio okupis nunan Francan Gujanon kaj nordamerike Luizianon kaj Kebekion. Nederlando establis koloniojn en Surinamo kaj sur la Nederlandaj Antiloj kaj Arubo.

Emancipiĝo redakti

 
Eble Simón Bolívar estis la plej konata el la estroj de la Sendependigo de Hispanameriko, ĉi tie pentrita de José Gil de Castro.

Ĉirkaŭ 1808 la premo fare de Napoléon Bonaparte ekigis serion de eventoj, kiu pli malbonigis la situacion de Hispanio. Reĝo Karlo la 4-a abdikis la 19-an de marto 1808 favore al sia filo Ferdinando la 7-a post la sukcesoj de la ribelo de Aranjuez, kaj la 5-an de majo ambaŭ devis cedi la tronon al Napoleono, kiu nomumis sian fraton, Jozefon la 1-an, nova reĝo de Hispanio. Tio provokis la militon de Hispana Sendependiĝo, kaj en Ameriko same kiel en Hispanio formiĝis regionaj konsilioj, kiuj favoris la luktadon kontraŭ la francaj invadintoj por reestabli la laŭleĝan monarĥon. Tamen multaj el la amerikaj konsilioj estis konsiderataj kun malfido de la hispanaj aŭtoritatoj, kiuj suspektis ilin favori la francojn kaj ne estis forgesintaj kampanjojn kiaj tiu de Antonio Nariño, kiu en Bogoto publikigis la Deklaracion de la Homaj kaj Civitanaj Rajtoj, la movadon de Juan Picornell, la komspiron de Manuel Gual kaj José María España aŭ la tri frakasitajn armeajn ekspediciojn de Francisco de Miranda en Venezuelo.

La Militoj de la hispanamerika sendependiĝo komenciĝis en 1809 per la Revolucio de La Paz en la altejoj de Peruo kaj kulminis per la okupado de la fortresoj de Kallao en 1826. En 1817 la liberigista generalo José de San Martín sukcesis kun sia armeo transiron de la Andoj kaj venkis la reĝanojn en Ĉilio. Poste li direktiĝis al Lima por frapi la centron de la hispana potenco en Ameriko. La meza alto de 3.000 metroj kaj la pinta de 4.800 kaŭzis en la armeo altomalsanon; la vojo larĝis mezume 30 centimetrojn kaj estis malunueca. El la 5.400 armeanoj 300 mortis survoje; de la 9.200 muloj alvenis nur 5.000, kaj de la 1.500 ĉevaloj nur 500. San Martín samtempe gvidis ses kolonojn, kiuj krucis la ĉenmontaron je malsamaj lokoj, kun la celo konfuzi kaj disigi la reĝanajn fortojn, kiuj lin atendis. Je la alveno en Ĉilio la ribela armeo sub la komando de San Martín sukcesis ŝlosilan triumfon en la batalo e Chacabuco. Tiujn eventojn komplementis la kampanjoj de la liberigisto Simón Bolívar en la nordo de la Sudameriko, kiu faris sian unuan grandan baton en la Batalo de Bojakao.

La sudamerika integriĝo redakti

 
La Konsilio de Ŝtatestroj kaj Registarestroj de Unasur kiu inkludas ĉiujn landojn de Sudameriko escepte ĉe la franca teritorio de la Franca Gujano kiu apartenas al la Eŭropa Unio.

Grava paŝo por la ekesto de Brazilo kiel naciŝtato estis la ŝanĝo de la portugala ĉefurbo de Lisbono al Rio-de-Ĵanejro, kiu implicis la regnecon de Brazilo, kiel reĝlando ene de la Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo (1807–1821); kiam ĉi tiu regno pace dissolviĝis, ekestis la imperio de Brazilo. Ties sendependecon proklamis en 1822 la filo de la reĝo de Portugalio, Petro la 1-a, kiu establis konstitucian monarĥion, daŭrontan ĝis la proklamo de respubliko en 1889.

Pro sia sendependeco Sudamerio suferis en kelkaj landoj diversajn tipojn de diktaturo kaj fortaj homoj. Tamen fine de la 20-a jarcento la pliparto de la duonkontinento sukcesis akiri demokratie elektitajn registarojn, kvankam ne en ĉiuj cirkonstancoj ekestis daŭremaj institucioj. Dum la unua kaj dua mondmilitoj Sudameriko sukcesis resti ekster la detruaj okazaĵoj kaj akceptis milojn da rifuĝantoj. Tamen en 1941/2 okazis la Perua-Ekvadora Milito.

En la 1960-aj jaroj ekestis serio da diktatoraj reĝimoj subtenataj de lokaj aristokrataroj, kun helpo de Usono celanta nuligi registarojn kun socialisma tendenco en Brazilo, Argentino, Urugvajo, Paragvajo, Ĉilio kaj Bolivio[10]. Ekde 1999 la sudamerikaj landoj escepte de Kolombio elektis centrajn-maldekstrajn aŭ maldekstrajn registarojn, sed la plimulto subtenas la liberan merkaton.

 
Michel Temer kaj Mauricio Macri, reprezentantoj de la du ekonomioj plej grandaj de Sudameriko, kunsiditaj en la prezidentejo de Argentino.

En 2008 okazis la kreado de la Komunumo Sudamerika de Nacioj (Unasur) kaj de la Suda Banko kiu celas politikojn de integrigo ekonomie, politike kaj kulture inter la landoj membroj, kaj la defendon de la demokratio en mondoregiono konata pri la puĉoj. Ekzemplo de tio estas la reago de sudamerikaj landoj kaj speciale de Unasur en la politika krizo en Ekvadoro en 2010, aŭ en la politika krizo en Bolivio en 2008.

Pri publika ordo, la armita konflikto en Kolombio rezultis en la fakto ke aliaj ŝtatoj de la subkontinento eniris iel en la disvolvigo de la milito. La nomita "humanitara interkonsento" rezultis el la aktiva partopreno de kelkaj sudamerikaj registaroj, speciale ĉe la Operación Emmanuel, nome partopreno de la registaro de Hugo Chávez. La situacio rezultis en la diplomatia krizo de Kolombio kun Ekvadoro kaj Venezuelo de 2008 kiu finiĝis en la 20a Pintokunveno de la Rio-grupo; en 2010 okazis nova diplomatia krizo inter Kolombio kaj Venezuelo kiu finiĝis per la perado de Unasur.

Ekonomio redakti

Sudameriko enhavas evidentan diversecon ne nur ĉe la sociaj, kulturaj kaj demografiaj aspektoj, kaj same ankaŭ pri la ekonomiaj politikaj ekzistantaj,[11] kaj krome estas historie nestabila mondoregiono, pro la kontinuo fokusŝanĝo al la monvalutaj politikoj en la landoj de la mondoregiono, kio generis konstantajn internajn konfliktojn same kiel eksteraj konfliktojn en Sudameriko.[12]

 
Braskem, la plej granda kemia industrio de Brazilo.

Spite tion, en la lastaj jaroj kelkaj landoj de Sudameriko atingis konsiderindan progreson, kiel pruvas la ciferoj kiuj kelkaj landoj atingis en aferoj kiel la MEP, Indico de homa disvolviĝo, tutmonda konkurenco, rekta eksterlanda investado inter aliaj.

La plej grandaj ekonomioj de Sudameriko laŭ MEP kaj Aĉetpova egaleco (APE) estas hegemoniitaj de Brazilo je preskaŭ 3 248 000 milionoj de dolaroj, sekvita de Argentino kun 922 000 milionoj kaj Kolombio kun 712 000 milionoj,[13] dum la plej disvolvigitaj ekonomioj laŭ porpersona MEP estas hegemoniigitaj de Ĉilio per 24 600 usonaj dolaroj, sekvita de Urugvajo per (22 400 usonaj dolaroj) kaj Argentino (20 900 usonaj dolaroj)[14] dum la landoj kun plej bona IHD laŭ la PUND de UN en sia lasta informo pri Indico de homa disvolviĝo estas Ĉilio (0,819), Argentino (0,811) kaj Urugvajo (0,792)[15]

 
Brutobredado en Urugvajo.

La Monda Banko katalogis la ekonomiojn de Ĉilio kaj Urugvajo kiel ekonomioj de riĉaj landoj (altaj enspezoj),[16] kaj tiu estas la unua fojo en la historio de Latinameriko en kiu landoj de la mondoregiono kunhavas tiun statuson; la Monda Banko grupigas la landojn surbaze de la porpersona MEP laŭ la Metodo Athlas de 2013.[17]

La Monda Banko faras ĉiujare liston de la ĉefaj landoj fabrikantoj laŭ la totala valoro de la fabrikitaj produktoj. Laŭ la listo de 2019, Brazilo havis la 13an plej valoran ekonomion de la mondo (173.6 mil milionoj da usonaj dolaroj), Venezuelo la 30an plej grandan (58 200 mil milionoj, tamen tiu dependas de la nafto por akiri tiun valoron), Argentino la 31an plej grandan (57,7 mil milionoj), Kolombio la 46an plej grandan (35,4 mil milionoj), Peruo la 50an plej grandan (28,7 mil milionoj) kaj Ĉilio la 51an plej grandan (28,3 mil milionoj).[18] La ĝeneralaj trajtoj de la industriaj kaj produktivaj sektoroj de la ekonomioj eksportantaj el Sudameriko estas la elfosado de naturaj resursoj, ĉefe la industrioj minadaj kaj naftelfosaj, industria fabrikado kaj agrikulturo.

La landoj en kiu la agrikulturo estas la ĉefa ekonomia sektoro estas Brazilo (20%)[19][20] estante la ĉefa tutmonda produktanto de sukerkano, sojo, oranĝoj, kafo, gvaranao, asaio kaj bertoletio,[21][22] Argentino (27%) estante unu de la kvin ĉefaj tutmondaj produktantoj de matea herbo, sojo, maizo, citronoj, piroj kaj sunflorsemoj,[23] kaj Paragvajo (55%), dum Urugvajo estas ĉefa brutoprodukta per 19% sekvita de agrikulturo kun 16%; pri naftindustrio, ĝi estas ĉefa en Venezuelo per 63% de ĝiaj eksportoj, Ekvadoro (46%), Kolombio (40%) kaj Bolivio per eksportado kaj de gaso kaj de nafto kun 37%.

La landoj en kiuj la minindustrio estas ĉefa estas Ĉilio (51%) estante la ĉefa tutmonda produktanto de kupro,[24][25] litio[26] kaj jodo,[27][28] kaj Peruo (58%) estante la dua tutmonda produktanto de arĝento.

Pri eksportado, en 2019 la ĉefaj ekonomioj estis Brazilo kun 217 000 milionoj da usonaj dolaroj, Ĉilio kun 69 000 milionoj, Argentino kun 58 000 milionoj kaj Peruo kun 45 000 milionoj.[29] Pri importado, la plej aktivaj ekonomioj estas Brazilo pere de 153 000 milionoj da usonaj dolaroj, Argentino kun 64 000 milionoj, Ĉilio kun 61 000 milionoj kaj Kolombio kun 44 000 milionoj ĉiam en 2019.[30]

Referencoj redakti

  1. South America. Topography and Geology. (angle). infoplease. Alirita 2013-03-10.
  2. Se dio a conocer la nueva altura oficial del Cerro Aconcagua: 6.960,8 metros (Oni diskonigis la novan altecon de la Akonkagvo: 6.960,8 metroj) (hispane). Instituto Geográfico Nacional, República Argentina. Alirita 2013-03-10.
  3. Jesús Checa España. (2007) Amerindia: Pasado y futuro de una raza. Trafford Publishing. ISBN 978-1425114947.
  4. Charles C. Mann. (2006) 1491: una nueva historia de las Américas antes de Colón (hispane). Madrid: Taurus, p. 232–234. ISBN 84-306-0611-4.
  5. Tom D. Dillehay, C. Ramírez, M. Pino, M. B. Collins, J. Rossen, J. D. Pino-Navarro. Monte Verde: Seaweed, Food, Medicine, and the Peopling of South America (angle). Science, p. 784–786.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 «Amerindia, pasado y futuro de una raza». Fundación Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes. Arkivita el originalo la 20an de aŭgusto 2008. Konsultita la 25an de julio 2008.
  7. momias chinchorro arkivita en [1] la 27an de julio 2012 Alirita la 18an de majo 2012.
  8. Descubren una ciudad de los Incas BBC, 19a de marto 2002, arkivita la 25an de julio 2008.
  9. Historia de Brasil Crusemar Alirita la 25an de julio 2008. Arkivita en [2] la 30an de decembro 2007
  10. Leslie Bethell (red.). (1995) The Cambridge History of Latin America (angle). Cambridge University Press. ISBN 0-521-39525-9.
  11. http://www.iadb.org/intal/intalcdi/pe/2011/08042.pdf Arkivigite je 2013-10-07 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20131007062621) pp. 2-3.
  12. http://www.iadb.org/intal/intalcdi/pe/2011/08042.pdf Arkivigite je 2013-10-07 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20131007062621)
  13. Economía - Producto interno bruto (PIB) Alirita la 2an de julio 2013. Arkivita la 7an de januaro 2019 en [3]
  14. Economía: Producto Interno Bruto (PIB) per capita Arkivigite je 2019-01-06 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 2an de julio 2013. Arkivita la 7an de januaro 2019 en [4] CIA
  15. [5]
  16. Grupos por Ingresos
  17. Metodología
  18. Manufacturing, value added (current US$)
  19. Ekonomio de Brazilo
  20. O IMPACTO DAS QUEIMADAS NOS RIOS VOADORES DA AMAZÔNIA Alirita la 9an de novembro 2020. Arkivita en [6] la 25an de julio 2014
  21. Programa de la asignatura - Economía brasileña. El perfil económico de los Estados de Brasil Alirita la 9an de novembro 2020.
  22. Los mayores productores agrícolas del mundo Alirita la 9an de novembro 2020.
  23. Argentina como productor de alimentos en el mundo Arkivita en [7] la 25an de oktobro 2012.
  24. En www.coppergroupint.com
  25. Chile, el mayor productor de cobre del mundo, y el que más reservas tiene Alirita la 9an de novembro 2020
  26. En www.educarchile.cl alirita la 4an de julio 2013. Arkivita la 18an de aŭgusto 2010 en [8]
  27. En quepasamineria.cl Arkivita en [9] la 5an de oktobro 2013
  28. En www.nuevamineria.com Arkivita en [10] la 5an de oktobro 2013
  29. Exportaciones ĉe CIA Alirita la 15an de julio 2008. Arkivita la 10an de majo 2013 en [11]}
  30. Importaciones Arkivigite je 2019-01-06 per la retarkivo Wayback Machine ĉe CIA alirita la 15an de julio 2008. Arkivita la 10an de majo 2013 en [12]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo América del Sur en la hispana Vikipedio.