Akonkagvo

Akonkagvo (hispane Cerro Aconcagua) estas la plej alta monto sur Tero ekster Azio (nome ekster Karakorumo kaj Himalajo). Ĝi havas altecon de 6.962 metroj kaj apartenas al la Andoj. Akonkagvo estas de vulkana deveno, situas en Argentino proksime al la limo al Ĉilio kaj apartenas al la montaro Andoj.

Akonkagvo
Aconcagua 13.JPG
Alteco 6 962 m
Situo Argentino
Montaro Andoj
Geografia situo 32° 39′ S, 70° 0′ U (mapo)-32.65-70Koordinatoj: 32° 39′ S, 70° 0′ U (mapo) f4
Situo de Akonkagvo
Situo de Akonkagvo
Akonkagvo
Unua grimpo 14-an de januaro 1897 de Mathias Zurbriggen
Information icon.svg
vdr

Kiel partoprenanto de ekspedicio de Edward Fitzgerald la 14-an de januaro 1897 Matthias Zurbriggen (Svislando) estis la unua homo, kiu surgrimpis tiun ĉi monton.

Esperanto-MovadoRedakti

Tibor Sekelj atingis ĝian pinton en la jaro 1944 kun la ekspedicio de Johann Georg Link (en hispanlingvaj fontoj ankaŭ Juan Jorge Link). Priskribon de la surgrimpo Sekelj donas en sia libro Tempesto sur Akonkagvo.

BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti