Ŝablono-Diskuto:Informkesto monto

Ĝis nun iuj parametroj de la "informkesto monto" havis substrekon inter unuopaj vortoj ("unua_grimpo") kaj aliaj (pli multaj) parametroj tiuloke simple havis interspacon ("plej facila grimpo"). Rekomendindas ke estu unueca literumo, kaj en kazo de dubo la "plej normala" ortografio, do la simpla interspaco kiel en normala teksto, preferindas. Mi tial interŝanĝis la du substrekojn en parametronomoj, sed ĉar ne eblas samsekunde adapti ĉiujn uzojn de la informkesto, provizore ankoraŭ lasas la alternativon de parametro "unua_grimpo", por ne intertempe fuŝi la informkesto-uzon.

ThomasPusch 12:33, 25. Feb 2010 (UTC)

✔ Farite Ĉiu artikoloj kun uzo de la informkesto trarigarditaj. Ne devus esti pli uzo de "unua_grimpo" kun substreko. - ThomasPusch 13:42, 25. Feb 2010 (UTC)


Plia temo:

La parametro "alteco" videbligas nombron. Klare ke temas pri metroj, sed en praktike neniu uzo de la informkesto menciigas la unuo "metroj". Ĉu povas esti ke en la informkesta sintakso iam estis la vorto metroj, tial oni ĉie nur mencias la nombron sen indiko pri unuo, kaj iam la indiko "metroj" elpreniĝis el la informkesto?

Ĉiukaze nun ŝjnas al mi pli simple enmeti en la informkeston mem la vorton "metroj" (kaj en ĉiuj artikoloj havi saman unuon pri alteco, ne ie "km", ie "coloj" ktp.), en ĉiu unuopa artikolo informkeste permane aldoni la vorton metroj.

ThomasPusch 12:44, 25. Feb 2010 (UTC)

Aktualigo redakti

Saluton. Mi ĵus aktualigis la ŝablonon laŭ la paĝo Projekto:Geografiaj koordinatoj/Helpo/Informkestoj#Nova kodigo. Dum tio mi aldonis kelkajn novajn parametrojn, sed ne forigis la malnovan koord. Nun la artikoloj devus resti preskaŭ sen ŝanĝo. Mi nur ŝanĝetis la mezurunuon por la alteco al la internacia kutima mallongigo m por metro(j). Krome mi aldonis informojn al la dokumentado. --Tlustulimu (diskuto) 14:57, 12 Apr. 2013 (UTC)

Reiri al la paĝo "Informkesto monto".