Vikipedio:Babelejo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Uzantoj laŭ lingvo |
Neaferecajn kaj neobjektivajn diskutojn mi forigos ĉi tie.
Sed malnovajn diskutojn mi ŝovos en arkivon, nomatan laŭ la skemo [[Vikipediista diskuto:Tlustulimu/ArkivoDato|Dato]]. Por tio ekzistas la ŝablono {{Arkivo}}.
Bonvolu respondi sur via uzantopaĝo, se mi tie ion demandis al vi, aldonante la jenon al la komenco de via respondo:
{{re|Tlustulimu}}
Tiam la diskuto ne okazas sur du malsamaj paĝoj.
Interfac-administrantojRedakti
Saluton! Mi jam ne multe aktivas en la projekto, sed ĵus mi volis ion ripari kaj mi renkontis jenan problemon: Ĉu ni entute havas ĉi tie iun regulon pri kiuj estu interfac-administrantoj? Tio estas relative nova kategorio (ekde 2 jaroj) kaj mi rimarkis, ke ĝis nun vi estas la sola en tiu kategorio. Mi estis surprizita, ke kiel administranto mi ne povas fari la deziratan ŝanĝon en la JavaScript-paĝo. Mi alparolas vin kiel ununuran lokan uzanton kun tiu rajto, kaj aldone burokrato: Ĉu vi pensas, ke estas enorde ke ankaŭ mi ekhavu tiun rajton? Se ekzistas ia proceduro por akiri ĝin, mi kompreneble pretas subiĝi al ĝi, sed mi fakte ne supozas ties ekziston. Se mi bone legis aliloke, verŝajne eĉ necesos, ke estu vi kiel burokrato kiu tiun rajton tenike al mi donu, ĉu ne? Kaj ke mi prizorgu por mi dufaktoran aŭtentigon por ensaluti en Vikipedion (ho ve…). --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 00:14, 14 dec. 2020 (UTC)
- Saluton, Blahma :-) Mi ĵus donis al vi la statuson de interfac-administranto. Nun vi povos forpreni la fuŝan kodon, pri kiu jam antaŭ monatoj estis diskuto en nia teknikejo. - Mi eĉ ne scias, ĉu ni estonte enkonduku balotan procedon pri tiu rajto aŭ ne. Kion vi pensas pri tio? Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:58, 14 dec. 2020 (UTC)
- Multan dankon pro tiu rapida reago! Mi tuj forigos la ĝenan kodon. Mian nomon mi aldonis en la koncernan duon-permanan liston sur aparta paĝo de vi iam kreita kaj de mi nun malkovrita. Mi opinias, ke minimume ĉiuj ĝisnunaj administrantoj rajtu ricevi la statuson post simpla peto, ĉar ili ja antaŭe jam havis tiun kapablon, kiu sekve de la enkondukita distingo estis de ili forprenita. Apartan balotadon por novaj intersiĝantoj mi persone preferus ne enkonduki por ne plu aldoni burokrataĵojn al ni jam nun malgranda komunumo kiu foje pro tio jam multe suferis (ekz. post la enkonduko de la "markitaj versioj" de paĝoj, kiujn oni sekve apenaŭ sukcesis postsekvadi kaj sufiĉe rapide "markadi"). Eble oni limigu la rajtantoj je jamaj administrantoj kaj al tiuj oni atribuu la aldonaj rajton post simpla peto (kaj baza kontrolo de tio, ke ili efektive scias kompreni la funkciadon de CSS/JS kaj ilia uzo en Vikipedio). Ajnkaze ŝajnas ke la ununura homo ĉi tie kiu nun povas fari tian promocion estas vi, do sufiĉas ke vi sekvu ian tian regulon se iu petas. Aldone ja, daŭre validas la precipa neceso de interkonsento pri farataj ŝanĝoj, do ne ekzistas danĝero, ke membro de tiu ĉi eta grupo trudu ion malgraŭ klara malkonsento de la komunumo, ĉar la rajto redakti mem ne donas pli altan decidpozicion. Amike --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 22:48, 14 dec. 2020 (UTC)
BelizurboRedakti
Kara René,
bv. rigardi la sekvan artikolan ĝermon pri nacia ĉefurbo. Io tie informkeste klare misas. Ŝablono:Situo sur mapo Belizo jam ekzistas, sed Ŝablono:Info ISO-3166-2:BZ ankoraŭ mankas ... mi supozas ke tio malfunkciigas la informkeston. Ĉu vi povus aldoni ĝin, kaj rikolti la eternan dankon de tuta Belizo? Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 17:36, 16 dec. 2020 (UTC)
- Belizurbo, nome {{lang}}. La mapo de Belizo jam bone funkcias nun. Amike --Tlustulimu (diskuto) 17:58, 16 dec. 2020 (UTC)
- Kara René, ĉu vi povus ankoraŭ malkaŝi al mi, kiel komprenigi al la paĝo uzi la reliefan, verdecan mapon? Ĝi ja estas en Ŝablono:Situo sur mapo Belizo, sed mi iel ne sukcesas paĝe vidigi ĝin... Sincere ThomasPusch (diskuto) 23:03, 16 dec. 2020 (UTC)
tipo2=
devas estireliefo
, ĉar nur tio troviĝas en multaj ŝablonoj. Kaj ili eĉ troveblas per zorgiga kategorio, nome Ŝablono:Situo sur mapo/kun reliefo. La kategorio ekzistas jam ekde 2011. Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:39, 17 dec. 2020 (UTC) Saluton, kara Thomas. Estis erareto en la artikolo, kiun mi ĵus korektis. La valoro de
Saluton, kara Thomas. Mi ĵus kreis la mankintan ŝablonon kaj eĉ aldonis plian ŝabloneton al la artikolo - Kara René, ĉu vi povus ankoraŭ malkaŝi al mi, kiel komprenigi al la paĝo uzi la reliefan, verdecan mapon? Ĝi ja estas en Ŝablono:Situo sur mapo Belizo, sed mi iel ne sukcesas paĝe vidigi ĝin... Sincere ThomasPusch (diskuto) 23:03, 16 dec. 2020 (UTC)
KandidatiĝoRedakti
Ĉu vi povas kompendiigi mian kandidatiĝon por administraj rajtoj en Vikipedio? --Fenikals (diskuto) 08:52, 3 jan. 2021 (UTC)
Ŝablono:Informkesto fervoja akcidentoRedakti
Saluton Tlustulimu, mi funkciigis en tiu ĉi ŝablono koordinatojn, sed kun ligilo al mapo ili faras la ŝablonon tro larĝa. Ĉu eblus, por ke la ligilo (vorto "mapo") ne plilarĝigu la ŝablonon kaj aperu en alia linio sub la koordinatoj? Nun ĉiuj koordinatoj aperas en unu linio. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:57, 4 jan. 2021 (UTC)
- Saluton, Petr
width:23em;
, tiel ke en la dokumentado la parto "mapo" jam videblas en aparta linio. Sed nun la teksto ĉe "Fervojlinio" parte aperas en dua linio. Se tio ĝenas vin, eble ja la valorowidth:26em;
, kiel en kelkaj uzekzemploj de Vikipedio:Informkesto fervojlinio, ĉikaze ja estu pli taŭga. Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:23, 4 jan. 2021 (UTC) . Dankon pro la nova ŝablono. - Mi ĵus aldonis la defaŭltan larĝon al la informkesto per
ŝablono informkesto kantoRedakti
Nevideble, la {{informkesto kanto}} estis markita kiel "esotera". Tamen, iuj paĝoj uzas ĝin. Vidu ekzemple la artikolon Jožin z bažin - tie menciatas du ĝenroj. Tiaĵon la ŝablono facile antaŭvidis, sed aperas nekredeble granda interspaco inter la du ĝenroj. Ĉu vi eble povus forigi tian grandan interspacon? Sincere ThomasPusch (diskuto) 20:10, 12 jan. 2021 (UTC)
- Saluton, Thomas. Farite - La spacon kaŭzis linisalto per
<br />
en la fontokodo de la ŝablono. Mi forprenis tion. - Nun estas ankoraŭ problemo pri la dua ĝenro en la artikolo Jožin z bažin. La helpa ŝablono {{Laŭĝenro}} ne "konas" ĝin. Tial aperas kaŝita kategorio Muzikalbumoj kaj kantoj kun nerekonata ĝenro je la fino de la artikolo. Kion fari? Krome jam estas kelkaj artikoloj en la menciitaj kategorio. Amike --Tlustulimu (diskuto) 22:49, 12 jan. 2021 (UTC)
Peto forigi artikolon.Redakti
Saluton, kolego. Mi volas peti vin forigi la artikolon Listo de urboj en Norda Makedonio, kiun mi afiŝis en eowiki 14:11, 29 jan. 2021. Mi poste eksciis, ke artikolo kun simila nomo (Listo de urboj de Makedonio) estis kreita jam 14:14, 1 mar. 2004. - - Forigu la novan artikolon aŭ alinomu la antaŭan artikolon. Kiu pli taŭgas. - Mi ne povas fari ĝin. Dankegon. Salutojn --JaKoRa (diskuto) 09:16, 31 jan. 2021 (UTC)
- Saluton, JaKoRa.Tlustulimu (diskuto) 09:57, 31 jan. 2021 (UTC)
- Saluton. Tiu de 14:14, 1 mar. 2004. --JaKoRa (diskuto) 10:16, 31 jan. 2021 (UTC)
- Farite Mi ĵus forigis la superfluan artikolon kaj ŝanĝis la titolon de la konservata artikolo al Listo de urboj de Nord-Makedonio, laŭ la titolo de la rilata ĉefa artikolo pri la lando Nord-Makedonio.
- Sed mi ne certas, ĉu la uzata informkesto en la artikolo estas utila. Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:31, 31 jan. 2021 (UTC)
Kiu el la du menciitaj artikoloj havas intervikiajn ligilojn? Amike -- - Saluton. Tiu de 14:14, 1 mar. 2004. --JaKoRa (diskuto) 10:16, 31 jan. 2021 (UTC)
Ŝablono:PrononcoRedakti
Saluton Tlustulimu, mi ŝanĝis tiun ĉi ŝablonon laŭ la ĉeĥa, sed bedaŭrinde mi ne scias, kiel ligi ĝin kun sondosiero. Ĉu vi scias kiel? Dankon por helpo. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:41, 1 feb. 2021 (UTC)
- Saluton, Petr.prononco}}. Ĉar nia {{Wikidata}} ne baziĝas sur la ĉeĥa versio, mi devis ŝanĝi la ŝablonon {{prononco}}, tiel ke ĝi finfine uzas la modulon {{Wikidata2}}, kiun mi foje eĉ kreis el la ĉeĥa versio. Nun ĉio bone aspektas en la dokumentado de la ŝablono. Mi esperas, ke tion vi celis. Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:26, 1 feb. 2021 (UTC)
- Dankon por via helpo. Sed ankoraŭ unu bagatelaĵo. En sekcio Ekzemplo estas du linioj kun la prononco de "Colorado". En la supra linio aperas IFA post la prononco supre kaj en la suba linio ĝi devas ne aperi. Do tiu linio estas simple "sen" IFA. Komparu kun la ĉeĥa. Mi ŝanĝis la ŝablonon, ĉar ĝi ŝajnis al mi pli bona. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:04, 1 feb. 2021 (UTC)
- Saluton, Petr.Ŝablono-Diskuto:Prononco mi ĵus metis la novan kodon al aparta ŝablono {{IFA-prononco}}. Moldur mesaĝis en la diskutopaĝo, ke subite multaj artikoloj aperis fuŝe. Tion ni nun povas bone eviti. - Tio ĉiam okazas ĉe fakta rekreo de ŝablono. Do, tio estonte estu evitata. --Tlustulimu (diskuto) 20:49, 2 feb. 2021 (UTC) Post atentigo sur
Mi ĵus riparis la ŝablonaron, ĉar eĉ kelkaj helpaj ŝablonoj devis esti iomete alĝustigataj, ne nur la ŝablono {{ - Dankon por via helpo. Sed ankoraŭ unu bagatelaĵo. En sekcio Ekzemplo estas du linioj kun la prononco de "Colorado". En la supra linio aperas IFA post la prononco supre kaj en la suba linio ĝi devas ne aperi. Do tiu linio estas simple "sen" IFA. Komparu kun la ĉeĥa. Mi ŝanĝis la ŝablonon, ĉar ĝi ŝajnis al mi pli bona. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:04, 1 feb. 2021 (UTC)
informkesto urboRedakti
Saluton, kolego. Mi ne scias kiel atingi la ŝablonon, por ke mi povu ripari la malĝustajn datumojn aŭ forigi ĝin. Ekz. en la artikolo Kriva Palanka la areo de la urbo estas 480,81 km2, kio estas malĝusta. Ĝi probable estas la areo de la tuta komunumo. Tamen la urbo mem okupas multe pli malgrandan areon - nur ĉirkaŭ 8 km2. Dankon pro la instrukcioj pri kiel fari ĉi tion aŭ pro iuj riparoj. Salutojn --JaKoRa (diskuto) 10:49, 2 feb. 2021 (UTC)
- Saluton, JaKoRa.
8 km²
aperas kaj la ege pli granda valoro por la "Opština". Ĉu tio nun estas bona? Krome mi aldonis plian parametron al la ŝablono. Amike --Tlustulimu (diskuto) 11:05, 2 feb. 2021 (UTC)- Ĉu eble ekzistas iu fonto por la 8 km²? Krome estus bone ankaŭ persvadi la ŝablonon pri la denseco. La nun aŭtomate kalkulata denso de
30
ne povas esti ĝusta, ĉar ĝi estiĝas el la divido de 14 558 per 480,81 km². --Tlustulimu (diskuto) 12:03, 2 feb. 2021 (UTC)- Por areo de 8 km2 estas fonto: mapy.cz. Ekz. sur la turisma mapo eblas mezuri ne nur distancojn sed ankaŭ diversajn areojn kun relative alta precizeco.--JaKoRa (diskuto) 12:40, 2 feb. 2021 (UTC)
- Malkompleta ligilo ne utilas. Tial mi nun provizore ne uzos ĝin. Krome la mapo ial ne funkciis ĉe mi en Fajrovulpo, tiel ke mi devis uzi alian foliumilon por ĝi. Tamen informon pri areo mi ne trovis. --Tlustulimu (diskuto) 13:08, 2 feb. 2021 (UTC)
- Por areo de 8 km2 estas fonto: mapy.cz. Ekz. sur la turisma mapo eblas mezuri ne nur distancojn sed ankaŭ diversajn areojn kun relative alta precizeco.--JaKoRa (diskuto) 12:40, 2 feb. 2021 (UTC)
Mi ĵus aldonis ion al la artikolo, tiel ke nun la de vi menciita areo de - Ĉu eble ekzistas iu fonto por la 8 km²? Krome estus bone ankaŭ persvadi la ŝablonon pri la denseco. La nun aŭtomate kalkulata denso de
Mi ĵus trovis kaj jam aldonis plian referencon al la artikolo. Sed pro maltaŭga trajto de la ŝablono, mi devis trifoje aldoni la saman referencon, kvankam ja ekzistas la vikia etikedo <ref name="kriva">
. Sed tio pro la aktuala kodo de la informkesto ne uzeblas. Mi ĵus proponis ŝanĝon de la ŝablono kaj post la ŝanĝo denove emas alĝustigi la referencojn. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 14:11, 2 feb. 2021 (UTC)
- Nur por intereso en la artikolo de Kriva Palanka: la ligilo "Statistiko: http://www.stat.gov.mk/pdf/kniga_13.pdf" estas tute sama kiel la ligilo "Censo de Loĝantoj, Domanaroj kaj Loĝejoj en la Respubliko Makedonio, paĝo 21 ". - - - Al via demando "boneu bone?" Mi pensas, ke "ĝi estas bona". Dankon pro via kunlaboro kaj mi deziras al vi belan vesperon kaj ankaŭ la sekvantajn tagojn. --JaKoRa (diskuto) 21:03, 2 feb. 2021 (UTC)
Malnovaj petoj de patrolantojRedakti
Saluton! Mi kontaktas vin, ĉar vi estas unu de la malmultaj Administrantoj ke estas aktiva. Mi volas demandi pri la petoj de patrolantoj paĝo. Ĝi havas multajn malnovajn petojn ke ne havas respondojn. Mi esperas ke vi povas respondi al ili, kaj vi estos aktiva en tiu paĝo. Dankon, WikiMacaroons (diskuto) 11:01, 2 feb. 2021 (UTC)
- Saluton, WikiMacaroons. Dankon pro la atentigo. Mi ĵus donis la statuson al la nuntempe lasta uzanto el la listo. Tri uzantoj ne plenumas la kondiĉojn, ĉar ili havas maltro da redaktoj. Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:10, 2 feb. 2021 (UTC)
El BraziloRedakti
Saluton. Vi jam rimarkis, ke ĵus venis kelkaj artikoloj, ĉefe pri plantoj, kaj ĉefe pri citrusoj, kiuj mi supozas, ke venas el la sama komputilo aŭ almenaŭ el sama teameto, kvankam kun diversaj pseŭdonimoj. Kontaktis min iu Lumass per retmesaĝo, mi respondis, sed neakceptante kelkajn el liaj proponoj kaj proponante mian helpon. Li ne rerespondis. Kaj mi supozas, ke li ne komprenas multajn aferojn pri Vikipedio, ekzemple, ke artikoloj devas esti unikaj, ke estas alidirektiloj ktp. Mi timas, ke li miskomprenas, ke Vikipedio estas iu sako kien oni lanĉas iun ajn scion, opinion ktp. Ĉu estas maniero scii ĉu Vitoresperanto, Lumass, 186.247.156.51 venas el la sama komputilo aŭ el la sama urbo? Nur por scii kun kiu oni parolas. Mi opinias, ke el tio povas rezulti utilaj kontribuantoj, sed kiuj nun estas iom perdiĝintaj.--kani (diskuto) 20:44, 6 feb. 2021 (UTC)
x-sistemoRedakti
Saluton, mi petas helpon! Dum kreado de artikolo abrupte cxesis la x-sistemo cxe mi. Kion fari? Por tajpi ĉapelitajn literojn uzu vian indiĝenan klavaron, Universalan Lingvo-Elektilon (en la menuo dekstre de la vortoj «En aliaj lingvoj» aŭ «Lingvoj» klaku la bildeton Lingvaj agordoj, elektu «Enigo» kaj agordu) aŭ la ŝablonon NE FUNKCIAS. Mi provis jam alian komputilon kun sama rezulto. La eraro kasxigxas en Vikipedio. Mi uzis la x-sistemon jam pli ol jardeko senprobleme. Mi spertis ankaux, ke Vp almenaux kvinfoje sxangxis mian statuson ne ensalutinta, poste mi salutis sukcese, poste tio ripetigxis. Alia sperto, ke mi ofte redaktas wikidata, komence mi ensalutis, sed mi vane elektis la x-on, okazis nenio. Tamen wikidata ne interesas min, cxar evidente la la data akceptas neniun skribon, nur post iom skribo donas eblecon elekti el la grasaj aperintaj tekstoj. Tial mi ne uzis x-on de wikidata. --Crosstor (diskuto) 09:30, 17 feb. 2021 (UTC)
- Saluton, Crosstor. Mi jam ekde la tempo, kiam Vindozo XP estis aktuala, uzas klavar-aranĝon, kiu subtenas multajn lingvojn kun varianto de la latina alfabeto. Tial mi ne scias, kiel iel ripari x-sistemon. La klavar-aranĝo baziĝas sur la QWERTZ-klavaro por la germana lingvo kaj ne nur subtenas esperanton, sed ĉiujn slavajn lingvojn kun latina alfabeto, ankaŭ ĉiujn baltajn lingvojn, la hungaran, la vjetnaman ktp. Ĉu vi eble jam demandis KuboF Hromoslav (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL )? Eble li ja havas ideon. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 09:48, 17 feb. 2021 (UTC)
- Saluton Crosstor. Mi bedaŭrinde havas tre similan problemon, sed sen vera solvo - mi sukcesas tamen sanigi simptomojn. Ofte sufiĉas reŝargi la paĝon (klaki en via fizika klavaro F5) aŭ dum redaktado fari antaŭrigardon. Tio helpas precipe por montri al Vikipedio, ke vi estas ensalutinta. La aferon pri X-sistemo eblas plibonigi denove agordante la Universalan Lingvo-Elektilon laŭ la priskribo, kiun vi mem kopiis. Kaj denove antaŭrigardi artikolon / reŝargi paĝon. Mi bedaŭras, ke mi ne havas pli universalan, aŭ verproblem-solvan rekomendon. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:25, 21 feb. 2021 (UTC)
Dakon por korektado de miaj fishaj diakritikoj.
--OjuzKiopo (diskuto) 16:57, 22 feb. 2021 (UTC)
- Saluton, @OjuzKiopo: Mi ne konas "fiŝajn diakritojn", precipe ĉar fiŝoj ne scipovas legi nek skribi. Ĉu ne? Mi konas nur "fuŝajn diakritojn". Ĉu eble temas pri tio? --Tlustulimu (diskuto) 16:51, 4 mar. 2021 (UTC)
Snow White and the Seven DwarfsRedakti
Hello. Snow White and the Seven Dwarfs recently was deleted in dsb Wikipedia, and doesn't exist in hsb Wikipedia. However, could it exist in those languages? And if you can't create, do you know who could create it? Also, discussion exists at Diskuto:The Fox and the Hound to lift protection from that article. The same discussion exists at other Disney articles like The Lion King and The Rescuers. Could it be taken to the village pump if possible? I would, but the village pump page is protected. 2600:1700:53F0:AD70:2485:88A7:C34E:91B2 01:11, 27 feb. 2021 (UTC)
Celio / KelioRedakti
Ĉu vi volas aldoni opinion ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj#Kaelio_-%3E_Celio_/_Kelio? Lingvano (diskuto) 16:39, 4 mar. 2021 (UTC)
Pri resumbutonoj.jsRedakti
Sal Tlustulimu! Mi rimarkis ke vi esperantigis la resumbutonojn.js!!! Mi klopodas funkciigi la resumbutonojn sed ial ili estas videblaj sed tute ne funkcias! Kiam mi klakas sur ili nenio okazas 😢 ĉu ne devus aldoniĝi tiun tekston al mia resumo? Aŭ mi devas mane kopii ilin kaj alglui poste? -- Radioamatoro (diskuto) 08:02, 7 mar. 2021 (UTC)
- Saluton, Radioamatoro. Kiel vi provis funkciigi la resumbutojn ĉe vi? - Kutime ja sufiĉas aktivigi la hoketon ĉe "Resumbutonoj" en la ĉapitro "Evoluigataj aldonaj iloj" en viaj preferoj. Eble kelkfoje necesas refreŝigi la kaŝmemoron de la foliumilo. Sed la ekzakta maniero dependas de la uzata foliumilo. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 09:00, 7 mar. 2021 (UTC)