Alpa urbo de la jaro
La honorigo Alpa Urbo de la Jaro estas premio donita al urboj en la Alpa regiono por ilia speciala engaĝiĝo al la efektivigo de la Alpa Konvencio, la plej grava internacia protekta kaj reklamada programo por la Alpa regiono. La Alpaj urboj estas organizitaj en la internacia asocio "Alpa Urbo de la Jaro". La asocio estas observanto ĉe la Konstanta Komitato de la Alpa Konvencio.
La alpaj urbojRedakti
la alpaj urboj de la jaro |
jaro | urbo | lando |
---|---|---|
1997 | Villach | Aŭstrio |
1998 | – | |
1999 | Belluno | Italio |
2000 | Maribor | Slovenio |
2001 | Bad Reichenhall | Germanio |
2002 | Gap (Altaj Alpoj) | Francio |
2003 | Herisau | Svislando |
2004 | Trento | Italio |
2005 | Sonthofen | Germanio |
2006 | Chambéry | Francio |
2007 | Sondrio | Italio |
2008 | Brig-Glis | Svislando |
2009 | Bozen | Italio |
2010 | Bad Aussee | Aŭstrio |
2011 | Idrija | Slovenio |
2012 | Annecy | Francio |
2013 | Lecco | Italio |
2014 | – | |
2015 | Chamonix-Mont-Blanc | Francio |
2016 | Tolmin | Slovenio |
2017 | Tolmezzo | Italio |
2018 | Brixen | Italio |
2019 | Morbegno | Italio |
2020 | – | |
2021 | Biella | Italio |
2022 | Passy (Alta Savojo) | Francio |
Eksteraj ligilojRedakti
Oficialaj retejoj:
- alpenstaedte.org ( germane),
- cittaalpina.org ( itale),
- villedesalpes.org ( france) kaj
- alpskomesto.org ( slovene).