Ŝablono-Diskuto:Informkesto organizaĵo

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by ThomasPusch

Troas la lingve nekutima vorto kaj parametro "formacio", kiu enhave havu la saman signifon kiel la ja ekzistanta parametro "fondodato".

ThomasPusch 05:12, 12. Jul 2010 (UTC)

Laŭ la nuna stato, apliko de la informkesto organizaĵo nepre kaŭzas averton "koordinatoj mankas", kompreneble krom se aparte indikiĝis koordinatoj. Sed kiujn koordinatojn havu tutmonda organizaĵo, aŭ tutlanda organizaĵo kiu havas aktivejojn en multaj partoj de la lando. Eblus klopodi elfosi la geografiajn koordinatojn de la centra oficejo de ĉiu organizaĵo, kies artikolo uzas la informkeston, sed mi dubas ĉu sencas esprimi la ideon kvazaŭ organizaĵo nur ekzistas en la loko de sia centra oficejo. Mi petus, aŭ tute forpreni la aŭtomatismon kiu kreas averton de ne ekzistas indiko de koordinatoj, aŭ almenaŭ meti parametron "koordinatoj = ne", kiu laŭ permana meto de tiu parametro malŝaltas la averton.

Aidas (diskuto) 12:48, 26 Sep. 2013 (UTC)

Saluton, Aidas. Mi ĵus aldonis la fakte superfluan parametron "koordinato". Ĝia valoro "ne" malaperigas la menciitan mesaĝon. Tio jam bone videblas en la ŝablona dokumentado. Alternative ankaŭ devus funkcii la parametro "latitudo" kun la sama valoro. Sed tion mi ne testis. --Tlustulimu (diskuto) 12:59, 26 Sep. 2013 (UTC)

Mi ĵus demandas min, komparante tiun ĉi ŝablonon kun alilingvaj variaĵoj, ĉu ne sencus kaj praktikus havi parametron "malfondodato" paralele al la ekzistanta "fondodato"... ThomasPusch (diskuto) 15:20, 29 nov. 2018 (UTC)Reply[respondi]


Ankaŭ ekzistas la informkesta ŝablono {{Informkesto asocio}} - ambaŭ diferencas laŭ dezajno kaj laŭ iuj parametroj, kaj al mi ne eblas diri kiu pli bonus. Oni atentu ke samspecaj artikoloj laŭeble uzu la saman ŝablonon, por doni iom da unueco. ThomasPusch (diskuto) 10:45, 9 jul. 2020 (UTC)Reply[respondi]

Reiri al la paĝo "Informkesto organizaĵo".