Freikorps Lichtschlag

libera korpuso de decembro 1918 ĝis marto 1920

Freikorps Lichtschlag estis libera korpuso, kiu estis formita la 14-an de decembro 1918 mallonge post la fino de la Unua Mondmilito.

Freikorps Lichtschlag
Q61415303
Komenco decembro 1918
Fino marto 1920
vdr

Post la Novembra Revolucio la generalkomandejo de la 7-a armea korpuso de la Reĝlando Prusio en Monastero sub generalo Oskar von Watter komencis formi liberajn korpusojn el taĉmentoj revenantaj de la okcidenta fronto. Je tio ekestis el proksimume 2500 viroj en la tereno ĉirkaŭ Hagen la Freikorps Lichtschlag, nomita laŭ la komandanto Kapitano Otto Lichtschlag (1885–1961).

Komence de 1919 Oskar von Watter uzis la korpuson kontraŭ la socialigomovado en la Ruhr-Regiono. La 15-an de februaro la trupo treege malmilde operaciis kontraŭ strikantaj laboristoj en Dorsten. Sekve de tio la anoj de la KPD kaj de la USPD deklaris la ĝeneralan strikon en la Ruhr-Regiono. Tiu ĉi estis perforte sufokata.[1][2] Sekvatempe la situacio restis eksplodema, kaj perfortaj ekscesoj akrigis ĝin. La 15-an de aprilo 1919 anoj de la Freikorps Lichtschlag pafis en kunvenon de strikantaj laboristoj en la distrikto Mettmann, kaŭzante mortigojn kaj vundadojn.[3]

La taĉmento ne klare subtenis dum la Kapp-Puĉo la laŭleĝan registaron, sed validis kiel subtenanto de la puĉintoj. Ĝi batalis ne kontraŭ tiuj ĉi, sed kontraŭ la laboristoj, kiuj post la fino de la puĉo ne ĉesis la ĝeneralan strikon.

Dum la Ruhr-Leviĝo marton de 1920 ĝi enmarŝis en Wetter, por entrudiĝi de oriente en la Ruhr-Regionon. La 16-an de marto 10.000 soldatoj de la Ruĝa Ruhr-Armeo haltigis la antaŭenmarŝo de la trupo ĉe Dortmund-Aplerbeck. La sekvan tagon ili venkis la liberan korpuson.[4][5]

En la Ruhr-Regiono „Freikorps Lichtschlag“ ricevis pro sia malmildega procedo la malgloran same kiel vortludan nomon „Freikorps Totschlag“ (do „Liberkorpuso Mortbato“).

Referencoj redakti

  1. Thomas Alexander: Carl Severing. Sozialdemokrat aus Westfalen mit preussischen Tugenden. Westfalen-Verlag, Bielefeld 1992, p. 109.
  2. Ulrich Heinemann: „Die Arbeiterschaft kommt zu Wort aber nicht zu Ergebnissen.“ Arbeiter und Arbeiterbewegung im Revier zwischen Weltkrieg und Kapp-Putsch. En: Bernd Faulenbach / Günther Högl (eldonintoj): Eine Partei in ihrer Region. Zur Geschichte der SPD im Westlichen Westfalen. Essen 1988, p. 86.
  3. Heinemann 1988, p. 86.
  4. Wilhelm Ribhegge: Preussen im Westen. Kampf um den Parlamentarismus in Rheinland und Westfalen. Monastero 2008 (Sonderausgabe für die Landeszentrale für politische Bildung NRW), S. 322.
  5. http://www.dhm.de/lemo/html/1920/index.html