Dortmund

urbo en Nordrejn-Vestfalio, Germanio

Dortmund, en Esperanto Dortmundo[1], estas urbego en la Ruhr-regiono, kiu situas en la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 593 317 loĝantojn. Ĝi estas la plej granda urbo en Vestfalio kaj unu el la dek plej grandaj urboj en Germanio. Dortmund portas la kromnomon "rozurbo".

Dortmund
Blazono
Dortmund (Germanio)
Dortmund (Germanio)
DEC

Map

Flago
eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio • urbego • ĉefregioncentro • Hansa urbo • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Arnsberg
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0231, 02304 (Holzen, Lichtendorf)
Poŝtkodo 44135–44388
Aŭtomobila kodo DO
Oficiala Municipokodo 05913000
NUTS DEA52
Politiko
Komunumestro Ullrich Sierau
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Friedensplatz 1
44135 Dortmund
Demografio
Loĝantaro 593317 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 31′ N, 7° 28′ O (mapo)51.5166666666677.4666666666667Koordinatoj: 51° 31′ N, 7° 28′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 86 m
Areo 280 km²
Oficiala retejo https://www.dortmund.de/
vdr

Antaŭ jarcentoj Dortmund estis komerca urbo kaj membro de la Hansa Ligo. La urbo ankoraŭ estas fama pro siaj ŝtala, karba kaj biera industrioj, sed fakte la serva kaj esplora industrioj hodiaŭ estas pli gravaj.

La universitato de Dortmund fondiĝis fine de la 1960-aj jaroj kaj havas ĉirkaŭ 20 000 studantojn. La fokusoj de la universitato estas naturscienco, inĝenierarto kaj pedagogio.

Dortmund estas ĝemelita kun la franca urbo Amiens.

Historio redakti

Graflando Dortmund estis imperie senpera graflando ĉirkaŭ la regnourbo Dortmund. Ekde kiam ĝi ekzistis, estas neklare. En la jaro 1343 unu duono estis vendata al la urbo Dortmund. Post la morto de la lasta grafo en 1504 ankaŭ la resto iris al Dortmund.

Dum la Granda Dortmunda Malpaco la libera regna urbo Dortmundo estis en la jaroj 1388 ĝis 1389 celo de atakoj kaj sieĝo fare de trupoj de la kolonja ĉefepiskopujo, de la grafoj de Mark kaj de 20 aliaj urboj.

Urbopartoj redakti

Gefiloj redakti

Vidindaĵoj redakti

  • La Minejo Zollern estas malfunkciigita karbo-minejo en la nordokcidento de la urbo Dortmund. Ĝi konsistas el du ŝaktoj, kiuj kunligiĝis subtere: ŝaktinstalaĵo 1/3 (do la ŝaktoj 1 kaj 3) kaj la ŝaktinstalaĵo 2/4. La Minejo Zollern 2/4 estas hodiaŭ unu el ok muzeostarejoj de la malcentre situanta LWL-Industriemuseum, kiu samtempe ĉi tie tenas sian sidejon. La mininstalaĵo estas stacio de la Itinero de la Industrikulturo en la Ruhr-Regiono.
  • Montoĉeno Haar resp. Haarstrang nomiĝas montoĉeno ĉe la suda rando de la Vestfala Golfo. Haarstrang etendiĝas de okcidente okcidenten en la sudo de la urbo Dortmund same kiel de la distriktoj Unna kaj Soest en Germanujo. Naturregione ĝi konsistigas la submontan sudan parton de la Hellwegbörden, kiu norde de Möhne kaj Ruhr kontraŭstaras la nordon de la Suda Montolando (kiel nomiĝas la naturregiona analogaĵo al Sauerland).
  • La koaksigejo Hansa estas industria heredaĵo en Dortmund. Ĝi ekestis en la jaroj 1927 ĝis 1928 kiel granda koaksigejo sekve de raciigoj kaj anstataŭis la malprosperajn malgrandajn koaksigejojn de la karbominejoj Hansa, Westhausen kaj Germania.

Transporto redakti

Dortmund havas gravan fervojan stacidomon kaj estas bone atingebla el ĉiuj direktoj. Por la enurba trafiko ekzistas tramoj, kiuj parte similas al metrooj, busoj kaj la H-Bahn, unu el la malmultaj (nun kvin) unurelaj fervojoj en Germanio. La H-Bahn estas entute tri kilometrojn longa kaj situas en la regiono de la universitato.

Per individua motora trafiko la urbo konektiĝas al la autovojoj  ,   kaj  , ankaŭ per la malpli vasta federacia vojo  , kaj per tiuj vojoj plektiĝas en densan reton de pliaj vojoj, ekzemple la aŭtovojoj  ,   kaj  , por nur citi iujn ekzemple.

Futbala Mondpokalo 2006 redakti

Inter la 9-a de junio kaj 9-a je julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo 2006, interalie en Dortmund. En la dum la pokalo dua plej granda stadiono, kiu dum la turniro havis 60 285 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj.

Esperanto en la regiono redakti

En 1959 la SAT-Kongreso okazis en Dortmund. En la urbo ekzistas la Fritz-Hüser-instituto pri germana kaj alilanda laborista literaturo - en ĝi interalie konserviĝas ampleksa arkivo pri la laborista Esperanto-movado, kaj ekde la jaro 1993 de temp' al tempo la instituto en diversaj eŭropaj urboj montras ekspozicion nomatan "al la laboristoj de ĉiuj landoj unu lingvon!". Pluraj elstaraj esperantistoj naskiĝis en la urbo, interalie la lingvisto Martin Haase. Ĉar en Dortmund ekde la 1990-aj jaroj ne ekzistas Esperanto-klubo, ĝiaj esperantoparolantaj civitanoj povas veturi al Essen, kie ekzistas ekde januaro 2004 la Esperanto-Grupo Essen (EGE). Ĝi invitas al renkontiĝoj ĉiun duan ĵaŭdon monate en la klerigejo Grend, Westfalenstr. 311 en 45276 Essen-Steele, kaj ĉiun kvaran ĵaŭdon monate esperantoparolantoj kunvenas en la Kulturzentrum Bahnhof Langendreer, Wallbaumweg 108 en 44894 Bochum.

Notoj redakti

  1. Laŭ "Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj" de Ŝulco kaj Bermano, Paderborno 1989, p41

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti