Koaksigejo Hansa

Industrimonumento koaksigejo Hansa kun hodiaŭ malkonstruita turgasujo kaj ligna malvarmiga turo
Malfunkciigita koaksoforno-baterio
Ensemblo kun malvarmigaj turoj, ligna koaksestingoturo kaj la karbostokejoj (de maldekstre dekstren)
Tra la iama transportbendo-ponto al la karbostokejo nun pasas gvidadoj
Kondensaĵo-sekreciilo por koaksogaso

La koaksigejo Hansa estas industria heredaĵo en Dortmund. Ĝi ekestis en la jaroj 1927 ĝis 1928 kiel granda koaksigejo sekve de raciigoj kaj anstataŭis la malprosperajn malgrandajn koaksigejojn de la karbominejoj Hansa, Westhausen kaj Germania.

HistorioRedakti

La unuaj du koaksoforno-baterioj kun pokaze 65 fornoj ekestis inter 1927 kaj 1928. Aldoniĝis la baterioj 3 kaj 4 kun pokaze 80 fornoj en la jaroj 1940 ĝis 1941. Nur ekde tiam Dortmunder Bergbau AG tenis ci tiun koaksigejon kiel centra koaksigejo. Per baterio 0 (30 fornoj) en 1968 ekestis la lasta pligrandigo de la uzino. Je pintaj tempoj ĝis 1100 dungitoj laboris en la koaksigejo.

Baterioj 1 kaj 2 estis en 1945 antaŭ la militfino tiel ege difektataj, ke oni novigis la du bateriojn ĝis 1955 kun pokaze 62 fornoj.

Koaksigejo Hansa ricevis ĝis 1949 minkarbon per grandvolumena sinmalŝarĝo-vagonoj el la najbara Minejo Hansa, poste per novkonstruita transportbendo same kiel de la minejoj Westhausen kaj Adolf von Hansemann komence per telfero, poste per minfervojo de Bodelschwingh trans Nette al Hansa. Post malfunkciigo de la minejoj Westhausen kaj Adolf von Hansemann kaj de la ligofervojo la bezonataj koaksokarboj estis liverataj de la minejoj Germania, Minister Stein, Gneisenau, Friedrich der Große, Pluto kaj Nordstern, laste de la minejoj Radbod, Haus Aden kaj Heinrich Robert per grandvolumena sinmalŝarĝo-vagonoj. Tiuj ĉi atingis la koaksigejon de nordo trans la Haveno Dortmund kaj Ellinghausen/Landabsatz per novkreita reloligo kun la varfervojo de la Hoesch-Stahl AG.

Je plenfunkciaj tempoj la centra koaksigejo Hansa produktis en siaj 314 fornoj ĉiun tagon el proksimume 7000 tunoj da karbomiksaĵo ĝis 5400 tunojn da koakso – precipe por la ŝtalfandejo Union, poste Phoenix.

La krudgaso ekestanta je la produktado de koakso (proks. 2.000.000 m³ ĉiutage) komence estis purigata en instalaĵo, kiu eltiris la tiel nomatajn valormaterialojn, kaj parto de la koaksogaso estis kondukata al la ŝtalfandejo. Kompense la ŝtalfandejo liveris sian altfornogason tra urbokarakterizaj konduktotuboj (diametro proks. 2 metrojn) kiel fajriga gaso al la koaksigejo.

La plej granda parto de la koaksogaso estis densigata en vapormovataj gaspiŝtopumpiloj (kunpremiloj) al proks. 8,6 baroj, finpurigata per altpremprocedo kaj enigata en la tuboreton de la firmao Ruhrgas.

La 15-an de decembro 1992 la koaksigejo estis definitive malfunkciigata, post kiam oni en 1986 jam en du baterioj estis ĉesiginta la produktadon. Iliajn kapablojn anstataŭis la nova koaksigejo Kaiserstuhl, tiutempe la plej moderna koaksigejo de la mondo. La lokomotivogaraĝo situanta norde de la koaksigejo Hansa restis funkcianta ankoraŭ ĝis 2001; ekde tie la fervojakaj havena entrepreno de la Ruhrkohle AG sendis siajn dizelajn lokomotivojn en la orienta Ruhr-Regiono.

Ekde 1995 la monumento Koaksigejo Hansa estas en posedo de fondaĵo por flegado de la industria heredaĵo. Ekde 1998 la plej multaj eroj de la ensemblo staras sub monumentprotekto, Koaksigejo Hansa estas enigita en la monumentolisto de la urbo Dortmund kaj stacio de la Itinero de la Industrikulturo. Krom tio ekde la malfunkciigo kelkaj maloftaj besto- kaj plantospecoj koloniigis la terenon.

AliuzadoRedakti

La tuta ensemblo estas vizitebla kadre de gvidadoj fare de iamaj dungitoj kaj instruitaj, spertaj akompanantoj. Por individuaj turistoj grandaj partoj de la ensemblo estas plue barita pro danĝero de akcidentoj. Jen rekomendenda la ŝildomarkita rondvojeto "kleiner Weg" kune kun gvidajo kapaŭdiloj.

Ekde 2001 sur la tereno de la lokomotivgaraĝo de Koaksigejo Hansa troviĝas tramomuzeo, kiu ankaŭ proponas vizitadojn per historiaj tramoj trans la malnovaj minofervojoj al Koaksigejo Hansa.

 
Kompresorohalo
 
En la iama transvestejo kaj duŝejo nuntempe okazas i.a. koncertoj

April 2005 la riparo de la kompresorhalo kun siaj kvin gaspiŝtokunpremiloj estis finfarita kaj fariĝis alirebla por la publiko. Tie ĉi ankaŭ okazas artaj ekspozicioj.

Ĉiuj ensemblopartoj kaj konstruaĵoj de Koaksigejo Hansa ne apartenaj al la monumento estis malkonstruataj. Post krevigo de la koakso-sekmalvarmigejo kaj de la karboturo 2 fine de 2005 ankaŭ la turgasujo da 175.000 m³ kaj la baterio 4 estis forigataj el la koaksigeja ensemblo. La kvin antaŭmalvarmigiloj, la tri EGR-Filtro, la du amoniaklaviloj kaj la maŝindomo kun la gasosuĉiloj estis malkonstruataj en la jaro 2013. Du monumentprotektataj gasosuĉiloj estis metataj antaŭe en la restantan monumenton. Postrestis la pliampleksigita eldono de la centra koaksigejo Hansa de 1928. Nuntempe oni riparas rubakvokondukilojn kaj realigas koncepton por la surfacakvo.

Ĉiuj ensemblopartoj kaj domoj estas resp. estis resanigataj. Post kompleta rekonstruo de la kompresorhalo kun la kunpremiloj, la tegmenta kaj trabfaka sanigo ĉe la domoj de la instalaĵo por karbaj valormaterialo oni riparas la lignajn naturblovo-malvarmigturojn adekvate al monumentprotekto.

La 15-an de marto 2008 sur la tereno de la koaksigejo malfermiĝis en la turbinkonpresorejo la plej granda grimpohalo de la Ruhr-Regiono.

Ekde 2010 oni uzas la iaman instrumetiejon sur la tiel nomata („pura“) blanka flanko de la koaksigejo kiel ekspoziciejo. „Hochhaus Hansa“ (Altodomo sur la tereno Hansa) estas arta ekspoziciprojekto plantita por tri jaroj.[1]

Alligo al la trafikoRedakti

Per la subtera tramo U47 oni veturas ekde la ĉefstacidomo de Dortmund direkton al Westerfilde ĝis Haltejo Parsevalstraße kaj moviĝas poste apud la reloj direkton al strato Mailoh, ekde kiu oni jam ricevas totalimpreson de la malnova malvarmigturoj. Oni kurbiĝas dekstren direkton al Mengeder Straße kaj de tie oni ekvidas jam la oficialan enirejon ĉe Emscherallee 11.

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

51.54077.4122138888889