Minejo Pluto estis karbominejo en Herne. Ĝi troviĝas en la nuna urboparto Wanne-Eickel, kiu estis memstara urbo inter 1926 kaj 1974.

Distingilo de Minejo Pluto: la duobla ŝaktoskafaldo

Post elfosado de unua ŝakto ekde 1857 oni komencis elminigi karbon ekde 1858. Sekvis la konstruo de pluaj ŝaktoj; el la sep ŝaktoj du servis por la aerumado, ŝakto 3 fariĝis la centra elminigoŝakto. Tiu ĉi ricevis en 1953 novan ŝaktoskafaldon, kiun konceptis arĥitekto FritzäSchupp, kiu ankaŭ planis interalie la ŝaktoskafaldon de Minejo Zollverein. Pro la krizo sur la karbomerkato en 1976 oni ĉesigis la karboekspluatadon sur Minejo Pluto.

Eksteraj ligiloj redakti