Minejo Friedrich der Große

Minejo Friedrich der Große estis karbominejo en Herne en la urboparto Horsthausen (resp. ŝakto 3/4 en Börnig) - inter 1926 kaj 1974 ĝi apartenis al la tiam sendependa urbo Wanne-Eickel. Ĝi konsistis je la fino el la transportŝaktoj 1 k 2 kaj 3, 4 k 6, same kiel aerumo-ŝakto 5. En la jaro 1870 oni komencis elfosi ŝakton 1, kiu liveris karbon kvar jarojn poste. Ekde la jaro 1885 komenciĝis la karboseparado. En la sekva jaro oni konstruis proksime de ŝakto 1 koaksigejon. En la jaro 1969 la minejo estis enprenata en la firmaon Ruhrkohle AG, kaj en 1972 ekestis en profundeco de 1000 - 1300 metroj tunelkonekto kun Verbindung mit der Minejo Mont Cenis. Ekde 1973 la du minejoj formis unuecon. En la jaro 1974 oni malfunkciigis la koaksigejon, kvar jarojn poste la tutan minejon Friedrich der Große - Mont Cenis.

Minejo Friedrich der Große en 1978

Eksteraj ligiloj redakti