La vorto ŝakto - plej ĝenerale "vertikala malplenaĵo" - uzatas en diversaj kuntekstoj:[1]

  • Ŝakto estas parto de minejo, vertikala puto en la tero kondukanta al la minaj galerioj.
kovrilo de strata ŝakto
  • Ŝakto estas vertikala puto, kiun oni boras en la tero por akiri nafton, akvon ktp.
  • Kaj laste ankaŭ vertikala malplenaĵo sub strato, kiu donas aliron al la akvoproviza sistemo per subterfaca hidranto aŭ al la kloakokanala sistemo, nomatas ŝakto.

Laŭ Francisko Azorín ŝakto estas Puto por registri, aerumi, komuniki minon, kloakon.[2] Li indikas etimologion el la germana Schaft (tubeto).[3]

Aliaj komunaj uzoj

  • aerŝakto. Tia vertikala truo, lasita en la konstruo de ŝipo aŭ de mino, por ventoli la profundaĵon.
  • rubŝakto. Vertikala truo, kun aperturo sur ĉiu etaĝo de domo, tra kiu oni ĵetas la balaaĵojn k rubaĵojn, kiuj tiele falas en kestojn, troviĝantajn en la kelo.

Referencoj redakti

  1. difino en Reta Vortaro
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 192.
  3. Azorín, samloke.