Luko (arĥitekturo)

travidebla truo en tegmento

Luko estas apertureto aŭ speco de fenestro en tegmentoplafono de konstruaĵo por allasi la lumon en la internon plej ofte kovrita per vitro kiu permesu tion. Tiu povas okupi la tutan surfacon de la tegmento aŭ plafono aŭ nur parton. En arkitekturaj konstruaĵoj lukoj estas gravaj elementoj kiuj povas montri kolorajn ornamaĵojn kiuj nuancigu la lumon allasitan ene de la interno.

Luko super halo en Kulturdomo Centro Cultural Banco do Brasil en Rio-de-Ĵanejro.
Granda lukeca elemento, en pramejo Star Ferry Pier, Hongkongo.
Malkutima luko en formo de malferma okulo ĉe la Panteono de Romo.

Tipoj redakti

Fakte PIV klasigas tri tipojn de lukoj, nome la jenajn:

  • ordinare vitrita aŭ kradita, en tegmento, plafono aŭ kelo, por enlasi lumon: mansarda luko. Sin. lumluko. Similaj terminoj estus bovokulo, vazistaso.
  • fermebla per pordo aŭ tabuloj, en la ferdeko de ŝipo, por ebligi penetron en la holdon (pli precize: holdluko).
  • fermita per kovrilo el giso, kiu en la strato, sur trotuaro kaj simile ebligas al metiisto malsupreniri en kloakon, aŭ subteran galerion.

Laŭ Francisko Azorín luko estas Aperturo, ĉe la tegmento, ĉe la plafono, ĉe la mursupro de konstruaĵo por allasi la lumon en la internon.[1] Li indikas etimologion el la latina lux. lucis (lumo).[2]

Aliaj lukoj redakti

En literaturo redakti

La luko ("El tragaluz") estas fama teatraĵo de la hispana verkisto Antonio Buero Vallejo, kiu rakontas historion de familio kiu loĝas en duonkela loĝejo el kiu oni vidas traluke nur la krurojn de la preterpasantoj surstrate.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 130.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ redakti