Rio-de-Ĵanejro

urbo en Brazilo


Rio-de-Ĵanejro (portugale Rio de Janeiro [ĤIu ĝi ĵaNEJru], laŭvorte "Rivero de Januaro", ofte simple Rio kaj kelkfoje Cidade Maravilhosa aŭ "Mirinda Urbo", pro sia titolo) estas la ĉefurbo de la brazila samnoma ŝtato Rio-de-Ĵanejro, la dua plej granda urbo de Brazilo kaj la tria plej granda metropola areo kaj aglomeraĵo en Sudameriko.[1][2][3] La urbo estis la ĉefurbo de Brazilo dum proksimume du jarcentoj, de 1763 ĝis 1822 dum la portugala kolonia epoko kaj de 1822 ĝis 1960 kiel sendependa lando, kaj ankaŭ la unua ĉefurbo de la Portugala Imperio (1808–1821). Ĝi ankaŭ estas konata simple kiel Rio kaj karesnomata "Mirinda Urbo" (Cidade Maravilhosa en la portugala).

Panorama vido de la urbo je oktobro 2016
Panorama vido de la urbo je oktobro 2016
Urbo Rio-de-Ĵanejro
Fotomontaĵo
"La Mirinda Urbo"

Flago

Blazono

Flago Blazono
Himno
municipo de Brazilo • ĉefurbo • urbego • milionurbo • megaurbo
Datreveno 1-a de marto
Fondiĝo 1565
Nomo de la loĝanto riano aŭ karioko
Moto Recte Rem Publicam Gerere
(Latine)
"Rigore konduki la publikajn aferojn "
Urbestr(in)o Eduardo Paes (PSD - Sociala Demokrata Partio) ĝis 2024
Situo
Situo de Rio-de-Ĵanejro
Situo de Rio-de-Ĵanejro
Subŝtato Rio-de-Ĵanejro
Mezoregiono Metropola Regiono de Rio-de-Ĵanejro
Mikroregiono Rio-de-Ĵanejro
Metropola Regiono Rio-de-Ĵanejro
Najbaraj urboj Duque de Caxias, Itaguaí, Seropédica, Mesquita, Nilópolis, Niterói, Nova Iguaçu kaj São João de Meriti
Geografiaj aspektoj
Areo 1 182,3 km²
Loĝantaro 6.453.682 loĝ. 2015
Loĝdenso 5.458,58 loĝ./km²
Alteco 0 ĝis 380 metroj
Klimato tropikala
Horzono UTC-3
Sociaj indikiloj
IHD 0,842 (2-a) - 2000
MEP R$ 118.979.752 mil (2-a) - 2005
MEP per capita R$ 19.525,77 2005
vdr

Rio-de-Ĵanejro estas fama pro siaj naturaj pejzaĝoj, sia karnavala festo, pro pluraj muzikstiloj kaj pro turismaj strandoj, kiel tiuj de Copacabana, Ipanema kaj Leblon. Aliaj famaj allogaĵoj estas la statuo Kristo la Savinto (Cristo Redentor) sur la monto Korkovado (Corcovado), elektita unu el la novaj sep mirindaĵoj de la mondo; la monto Sukerpano (Pão de Açúcar) kaj ties kablo-tramo; la Sambódromo, granda paradvojo uzata dum karnavalo; kaj la stadiono Maracanã, unu el la plej grandaj en la mondo. La 2-an de oktobro 2009, Rio-de-Ĵanejro estis elektita kiel gastigonta urbo por la olimpiaj ludoj en 2016, estante la unua urbo kun tiu tasko en Sudameriko kaj la dua en Latinameriko, 48 jaroj post Meksikurbo (Olimpiko 1968).[4]

La urbo ankaŭ havas la plej grandan kaj duan plej grandan urbajn arbarojn en la mondo: nome la Tiĵuka ArbaroFloresta da Tijuca[5] kaj la arbaro de la Ŝtata Parko Pedra Branca ("Blanka Ŝtono"), preskaŭ ligita al la Tiĵuka Arbaro. La Internacia Flughaveno Antônio Carlos Jobim aŭ simple Galeão ligas Rio-de-Ĵanejron kun pluraj brazilaj urboj kaj funkciigas plurajn internaciajn flugojn.

Malgraŭ sia ĉarmo kaj beleco Rio-de-Ĵanejro havas la reputacion esti unu el la plej violentaj urboj en la mondo[6][7][8], kaj tiutemaj filmoj, kiel Cidade de Deus, Tropa de Elite kaj Última Parada 174, montras plurajn sociajn problemojn. Plimulte da perfortaj krimoj koncentriĝas en faveloj kaj malriĉaj urbopartoj, tamen ankaŭ atingas mezriĉajn kaj riĉajn regionojn.

Geografio redakti

 
Urba mapo
 
Satelita bildo (NASA) de la regiono de Rio-de-Ĵanejro montranta la orient-okcidentan marlinion de la urbo, la Golfon de Guanabara kaj la metropolan areon (brune).

La geografiaj koordinatoj de la urbo estas22° 53′ 30″ S 43° 11′ 47″ U / 22.89167 °S, 43.19639 °U / -22.89167; -43.19639 (mapo). Ĝia horzono estas UTC-3, sed ĝi estas en la parto de la lando kiu praktikas la someran tempon, tio estas UTC-2 dum tiu periodo.

Rio-de-Ĵanejro apartenas al la sudorienta regiono de Brazilo kaj troviĝas je latitudo de 22 gradoj kaj 54 minutoj sude kaj longitudo de 43 gradoj kaj 14 minutoj okcidente. Ĝi situas je la atlantika marbordo proksime de la Tropiko de Kaprikorno, kie la marlinio estas monta kaj etendiĝas oriente-okcidente, tiel, ke la urbo frontas la sudon. En tiu marlinio estas enrompo markita de la monto Sukerpano, kie formiĝis la Golfo de Guanabara (Baía de Guanabara), fondloko de la urbo. Ĉe la okcidenta bordo de la golfo kuŝas pli ebena regiono, kie naskiĝis la urbo kaj kie hodiaŭ estas ties centro (tiun ĉefan urboparton oni nomas Centro). La plej granda parto de la urbo (Zona Norte) kreskis nordokcidenten parte sur ebenaĵoj formitaj de maraj kaj kontinentaj sedimentoj kaj ĉefe en monta regiono. La suda regiono (Zona Sul), en la strandoj ĉe la malfermita maro, estas apartigita de la Centra kaj de la Norda Regionoj de marbordaj montoj. Tiuj montoj estas heredaĵoj de la pli malproksima montaro Serra do Mar ("Mara Montaro"), gnejs-granita montĉeno forminta la sudajn deklivojn de la Brazila Altebenaĵo. La Okcidenta Regiono (Zona Oeste) estas vaste monta kaj ĝis la dua parto de la 20-a jarcento ĝi ne estis facile atingebla. Konstruo de novaj vojoj kaj tuneloj dum la lastaj jardekoj faciligis atingi tiun regionon kaj kreskigis la tiean loĝantaran nombron.

La loĝantaro de la urbo Rio-de-Ĵanejro ĉirkaŭestas 6.136.652 homojn[9] kaj okupas areon de 1.182,3 kilometroj kvadrataj[10]. La loĝantaro de la tuta metropola areo proksimumas 11-13 milionojn da homoj kaj okupas pli grandan areon.

Historio redakti

 
Fondo de Rio-de-Ĵanejro, 1565.

Rio-de-Ĵanejro estis fondita la 1-an de marto 1565 proksime de vilaĝo "Carioca" (Domo de la Blankulo en indiĝena lingvo). Eŭropanoj unuafoje venis al Guanabara Golfo la 1-an de januaro de 1502 (ekde tiam Rio de Janeiro, "Januara Rivero"), fare de portugala ekspedicio sub regado de esploristo Gaspar de Lemos kapitano de ŝipo de la floto de Pedro Álvares Cabral, aŭ sub Gonçalo Coelho.[11] Ŝajne la florenca esploristo Amerigo Vespucci partoprenis kiel observanto laŭ invito de la reĝo Manuelo la 1-a en tiu sama ekspedicio. La regiono de Rio estis loĝata de Tupioj, Purioj, Botokudoj kaj Maŝakalioj.[12]

En 1555, unu el la insuloj de Guanabara Golfo, nune nomita Villegagnon, estis okupita de 500 francaj koloniistoj sub regado de franca admiralo Nicolas Durand de Villegaignon. Sekve, Villegaignon konstruis la Fortikaĵon Coligny sur la insulo kiel klopodo por establi la kolonion nome Franca Antarkto.

La urbo Rio de Janeiro mem estis fondita de portugaloj la 1-an de marto de 1565 kaj nomita São Sebastião do Rio de Janeiro, en honoro de Sankta Sebastiano, nome samnomulo kaj patrono de la tiama portugala monarko D. Sebastião. Rio de Janeiro estis nur la nomo de la Guanabara Golfo. Ĝis komenco de la 18-a jarcento, la urbo estis minacata aŭ invadita de kelkaj, ĉefe francaj, piratoj kaj kaperistoj, kiaj Jean-François Duclerc kaj René Duguay-Trouin.[13]

 
Vido de Rio-de-Ĵanejro el la preĝejo de la monaĥejo de la Lernejo São Bento, ĉ. 1825
 
Rio-de-Ĵanejro en 1888
 
Rio-de-Ĵanejro, ĉ. 1910-aj jaroj.

Fine de la 17-a jarcento, ankoraŭ dum la Sukera Epoko, la Bandeirantes trovis oron kaj diamantojn en la najbara kapitanejo de Minas-Ĝerajso, kaj tiele Rio de Janeiro iĝis multe pli praktika havenurbo por eksportado de riĉaj varoj (oro, valoraj ŝtonoj aŭ juveloj, krom sukero) ol Salvador de Bahio, kiu estas multe pli fore nordoriente. Kaj tiele en 1763, la kolonia administreja urbo en Portugala Ameriko estis translokigita el Salvadoro al Rio de Janeiro. La urbo restis ĉefe kolonia ĉefurbo ĝis 1808, kiam la portugala reĝa familio kaj plej el la asociaj nobeloj de Lisbono, fuĝe el la invado fare de Napoleono en Portugalio, moviĝis al Rio de Janeiro. La regna ĉefurbo estis transpasita al la urbo, kiu, tiele, iĝis la nura eŭropa ĉefurbo for de Eŭropo. Ĉar ne estis fizika spaco aŭ urba strukturo por enhejmigi centojn de nobeloj kiuj alvenis subite, multaj loĝantoj estis simple elhejmigitaj el siaj hejmoj.[14] Estis ankaŭ granda alfluo de afrikaj sklavoj al Rio de Janeiro: en 1819, estis 145 000 sklavoj en la kapitanejo. En 1840, la nombro de sklavoj atingis 220 000 personojn.[15]

Gazeta do Rio de Janeiro estis la unua gazeto publikigita en Brazilo, jam el 1808.

La Vakcina Ribelo estis popola tumulto kiu okazis inter la 10-a kaj la 16-a de novembro 1904 en Rio-de-Ĵanejro, tiam ĉefurbo de Brazilo . Ĝia tuja preteksto estis leĝo kiu igis vakcinadon kontraŭ variolo deviga, sed ĝi ankaŭ estas rilata al pli profundaj kaŭzoj, kiel ekzemple la urbaj reformoj faritaj fare de urbestro Pereira Passos kaj la kloakigkampanjoj gviditaj fare de la kuracisto Oswaldo Cruz.

Temas pri naskiĝurbo de Petro la 2-a (imperiestro de Brazilo) kaj Izabel Cristina Oliveira Santiago.

La fajrego ĉe la Nacia Muzeo de Brazilo estis incendio de egaj proporcioj, kiu atingis la sidejon de la brazila Nacia Muzeo en Rio-de-Ĵanejro, en la nokto de 2 septembro de 2018, detruante preskaŭ la tutan historian kaj sciencan kolekton konstruita laŭ ducent jaroj, kaj kiu ampleksis proksimume dudek milionoj da eroj enlistigitaj. Aldone al ĝia riĉa kolekto, ankaŭ la historia konstruaĵo kiu gastigis la Muzeon, la iama oficiala restadejo de la Imperiestroj de Brazilo, estis grave damaĝita kun fendoj, kolapso de ĝia tegmento, kaj la falo de la internaj slaboj.

Vidindaĵoj redakti

 
Vido de Sukerpano el la statuo de Kristo Savinto.
 
Fotokunmetaĵo
  • Statuo de Kristo Savinto (portugale Cristo Redentor) estas statuo sur monteto Corcovado elstaranta super la tuta urbo. La statuo estas alta 39,6 m kaj ĝi pezas 1145 tunojn. Ĝi estas laboraĵo de la franca skulptisto Maximilien Paul Landowski (1875-1961) [16]. Solene ĝi estis senvualigita la 12-an de oktobro 1931 kiel monumento de la brazila sendependeco de Portugalio, proklamita en la jaro 1822. En julio de 2007 ĝi estis envicigita en novepokan liston de novaj sep mirindaĵoj de la mondo.
  • Sukerpano aŭ en portugala Pão de Açúcar [paŭn ĝjasukar] estas aro da montetoj de la kvartalo Urca, komponita de la monteto Pão de Açúcar (kiu nomigas la tuton), monteto Urka kaj monteto Babilonja. Kun la statuo de Kristo Savinto ĝi estas la ĉefa poŝtkarto de la urbo kaj unu el la plej famaj en tuta Brazilo. Pro sia unika karaktero, limigita de la akvoj de la Golfo Guanabara, ĝi konstituas unu el la ĉefaj referencoj pri Brazilo por la internacia turismo.
     
    De la monto Korkovado, la statuto Kristo La Savinto rigardas parton de la urbo Rio-de-Ĵanejro, ĉefe la kvartalon Botafogo, ĉe la Golfeto de Gvanabaro, kie elstaras la monto Sukerpano
  • La Nacia Muzeo de la Federala Universitato de Rio-de-Ĵanejro - portugale Museu Nacional da Universidade Federal do Rio de Janeiro - estis laŭ la nomo parto de la Federala Universitato de Rio-de-Ĵanejro. Tamen kaj enlande kaj internacie ĝi kutime konsideratis la Nacia Muzeo de Brazilo.
  • La Nacia Muzeo de Belartoj estas unu el la plej gravaj kulturaj institucioj en Brazilo, kaj unu el la plej gravaj artmuzeoj en Brazilo, precipe ĝia kolekto de pentraĵoj kaj skulptaĵoj de la 19-a jarcento. La kolekto inkludas pli ol 20 000 verkojn, inkluzive de pentraĵoj, skulptaĵoj, desegnaĵoj kaj presaĵoj, de brazilaj kaj internaciaj artistoj, intervalante de la Frua Mezepoko ĝis nuntempa arto. Ĝi ankaŭ enhavas malgrandajn arojn de elementoj de dekoraciaj artoj, folkloro kaj afrika arto. La biblioteko de la muzeo havas kolekton de proksimume 19 000 libroj.
  • La Estádio Jornalista Mário Filho, pli ofte konata kiel Stadiono Maracanã, ("kiu similas sonorileton" en tupia-gvarania lingvo, pro sono el birdoj kiu vivis tie[17]), estas futbala stadiono kiun oni inaŭguris en 1950, kaj ĝi estis uzita por la Mondpokalo de tiu jaro. De tiam, Maracanã estas scenejo de grandaj momentoj en brazila kaj monda futbalo, kiel la mila golo de Pelé, finaj ludoj de Futbala Brazila Ĉampioneco, Copa Libertadores, la unua Kluba Mondpokalo de FIFA ktp.
  • Copacabana aŭ Kopakabano en Esperanto, estas eble la kvartalo plej fama de la urbo. Situanta en la Suda Zono de la urbo, Copacabana havas strandon kun formo de duonluno, kromnomita Princineto de la Maro pro hegemonio en la 30-aj, 40-aj kaj 50-aj jaroj. Ĝi estas kvartalo por bohemiuloj, elegantuloj klaj riĉuloj, kaj tiele Copacabana estas origino de nombraj artaj eventoj kaj movadoj, pro kio ĝi iĝis turisma referenco de Brazilo.
     
  • Ipanema estas fama kvartalo, fondita en 1894 de José Antônio Moreira, grafo de Ipanema. Ĝi limas kun la kvartaloj Copacabana, Leblon kaj Lagoa. La plej konata loko kaj allogaĵo de la kvartalo estas la strando de Ipanema, de fortaj marfluaĵoj kaj kie okazas multaj kuriozaĵoj kaj kutimoj kiel plaŭdado je sunsubiro. La strando de Ipanema inspiris la komponiston Vinícius de Moraes, kiu komponis la kanton Garota de Ipanema, pri kies melodio Tom Jobim respondecis.

Servoj redakti

Demografio redakti

 
Festo de Novjaro celebrata en Kopakabano, Rio-de-Ĵanejro (2004).

La laŭloka nomo de tiu, kiu naskiĝis (kaj per etendiĝa signifo, iu loĝanto) en la ĉefurbo estas karioko laǔ la responda portugala termino "Carioca".

Ne konfuzu kun la loĝanto de la subŝtato Rio-de-Ĵanejrio, kiu estas nomata Fluminenses (de la latina vorto flumen, do rivero, portugale "rio"), esperante oni tiele povas uzi la terminon rio-ano aǔ pli simple riano.

Dum ĉiu karioko estas riano, la reciproko ne veras.

Kelkaj kvartaloj estas Bangu, Ipanema, Leblon, Realengo

Ekonomio redakti

Rio-de-Ĵanejro estas la dua plej riĉa urbo de Brazilo, superita nur de São Paulo, kaj ĝi estas la 30a urbo plej riĉa en la mondo laŭ MEP de 201,9 mil milionoj da realoj en 2010. La enspezo por persono en la urbo estis de 22.903 realoj en 2007 (ĉirkaŭ 14.630 usonaj dolaroj).[18] Laŭ la rangigo de urboj prilaborita de la konsultfirmao laŭ la vivokosto por eksterlandaj laboristoj, Rio-de-Ĵanejro estus en la 12a loko inter la plej multekostaj urboj de la mondo en 2011, deksep lokojn pli supre ol en la klasigo de 2010 (29a rango), en loko tuj malantaŭ São Paulo (10a rango), kaj antaŭ Londono, Parizo, Milano kaj Novjorko.[19][20] Rio havas ankaŭ la hotelprezojn plej malmultekostajn de Brazilo, kaj la kosto tage de la kvinstelaj hoteloj estas la duaj plej multekostaj de la mondo, superataj nur de la hoteloj de Novjorko.[21]

 
Avenuo Respubliko Ĉilio.

Rio-de-Ĵanejro iĝis altirejo por lokigo de entreprenoj kiam ĝi estis la ĉefurbo de Brazilo, ĉar gravaj sektoroj de la socio kaj de la registaro jam estis en la urbo. Tiu estas en la dua loko en la indico de industria produktado de la lando kaj estas grava centro kaj de financoj kaj de servoj. La industrio de la urbo produktas procezitajn manĝaĵojn, kemiajn produktojn, derivitajn el nafto, farmaciaĵojn, metalurgiajn, tekstilajn, ŝipojn (en ŝipkonstruejoj) kaj meblojn. Tamen, la sektoro de servoj dominas la ekonomion, kiu respondecas pri la plej granda parto de la MEP (65,52%)[22] La sidejo de la ŝtat-posedata naftokompanio Petrobras estas en Rio-de-Ĵanejro.

La sektoroj de servoj respondecas pri la plej granda parto de la MEP (65,52%), sekvita tre malsupre de la industrio (11,06%) kaj de absolute malgrava sektoro de agrikulturo (0,04%). Rio-de-Ĵanejro, laŭ la IBGE, havas MEP de 187.374.116.000 realoj, kio konstituas la duan plej gravan kernon de riĉeco de Brazilo.[23]

Edukado kaj scienco redakti

 
Elaera rigardo de unu de la kampusoj de la UFRJ.

En Rio-de-Ĵanejro estas kelkaj de la plej gravaj centroj de supera edukado de Brazilo, kiel la UFRJ, la unua kaj plej granda universitato de la lando. En la urbo estas 4 publikaj universitatoj (nome UFRJ, UNIRIO, UERJ kaj UEZO), kelkaj aliaj publikaj centroj kaj multaj aliaj privataj institucioj de supera instruado.

La elementa kaj mezlerneja instruadoj estas havigitaj de publikaj lernejoj de la Subŝtato de Rio-de-Ĵanejro kaj de privataj lernejoj, el kiuj la publikaj lernejoj suferas pli malaltajn kvalitnivelojn: ĝenerale en tiuj estas malabundo de instruistoj, lernomaterialoj kaj de laboratorio, kaj tie edukiĝas la plej malriĉaj lernantoj. Tamen estas ankaŭ publikaj baz- kaj mez-lernejoj, bonprestiĝaj kaj bone ekipitaj kaj eltenitaj, kie edukiĝas ankaŭ lernantoj de mez- aŭ alt-klasaj familioj, kiel ĉe la Federacia Lernejo D. Pedro II, la Militakademio kaj la Centro Federacia de Teknologia Instruado (Cefet). Totale estas pli ol 80 universitatoj kaj altlernejoj en Rio-de-Ĵanejro.[24]

 
Nacia Biblioteko de Brazilo.

La Federala Universitato de Rio-de-Ĵanejro (portugale Universidade Federal do Rio de Janeiro, UFRJ), ankaŭ nomita Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro aŭ mallonge Universitato de Brazilo, estas la plej granda federacia universitato en Brazilo. Krom antaŭgrado kaj postdiplomo, UFRJ enhavas sep muzeojn, precipe la Nacia Muzeo, ok universitatajn hospitalojn, centojn de laboratorioj kaj pli ol kvardek bibliotekoj. Estis 69 200 studentoj, 4 218 profesoroj kaj 9 153 aliaj dungitoj (2021).

La Pontifika Universitato Katolika de Rio-de-Ĵanejro (portugale Pontifícia Universidade Católica do Rio de Janeiro, akronime PUC-Rio) estas jezuita, katolika, pontifika universitato en Rio-de-Ĵanejro. Ĝi estas komuna respondeco de la katolika ĉefdiocezo de São Sebastião do Rio de Janeiro kaj la Societo de Jesuo.

La Fondaĵo Oswaldo Cruz (FioCruz) estas esplora institucio fondita en 1900 en Manguinhos, Rio-de-Ĵanejro, fare de la epidemiologo Oswaldo Cruz. Ĝi estas konsiderata unu el la ĉefaj publikaj sansistemaj esplorinstitucioj de la mondo kaj la plej grava en Latinameriko.

Kulturo redakti

 
Statuo de Kristo La Savinto.

Multaj internaciaj filmoj kaj romanoj lokiĝis en Rio. Ekzemplo de projunulara romano, aparte interesa pro la mencioj de Esperanto en ĝi, estas A arma escarlate. Orfeu Negro [eo: Nigra Orfeo] estas filmo el la jaro 1959, kiu translokas la antikvan miton pri Orfeo kaj Eŭridico en la estantecon de la karnavalo de Rio-de-Ĵanejro. Ankaŭ en la filmo Wild Orchid (1989) en kiu stelulas Mickey Rourke, Carré Otis, Jacqueline Bisset, Bruce Greenwood, kaj Assumpta Serna la agado okazas en Rio-de-Ĵanejro.

Sporto redakti

Futbalo estante la pli populara sporto en Brazilo, tial Rio-de-Ĵanejro havas plurajn futbalajn asociojn (inter ili Flamengo). La unua futbala asocio estis fondita en 1902.

Transporto redakti

 
Krucŝipo ĉe la Kajo Mauá de la haveno de la urbo.
 
Kajo Mauá.

Estas tri ĉefaj flughavenoj ĉe la urbo nome la Aeroporto Internacional do Rio de Janeiro-Galeão je 20 km de la urbocentro por internaciaj kaj plej granda parto de enlandaj flugoj, la Aeroporto do Rio de Janeiro-Santos Dumont, ĉefe por regionaj kaj enlandaj flugoj, konektita fervoje al la urbocentro, kaj la Aeroporto de Jacarepaguá por hejmaj kaj sportaj flugoj, je 30 km de la urbocentro. Krome estas tri miltbazaj aerodromoj.

La haveno de Rio-de-Ĵanejro estas la tria plej aktiva haveno de Brazilo laŭ kriterijo de kargovolumo, kaj estas la centro por krozŝipoj. Lokigita en la okcidenta marbordo de la Golfeto Guanabara, ĝi servas por la ŝtatoj Rio de Janeiro, São Paulo, Minas Gerais, kaj Espírito Santo.

En Rio-de-Ĵanejro, busoj estas la ĉefa formo de publika transportado. Estas preskaŭ 440 municipaj buslinioj kiuj servas por ĉirkaŭ kvar milionoj da pasaĝeroj ĉiutage, aldone al interurbaj linioj. Kvankam ne tro kosta kaj sufiĉe ofta, la transportopolitiko de la urbo translokiĝis al trajnoj kaj metroo por malpliigi la surfacan trafikon kaj pliigi la transportokapablon. La metroo de Rio-de-Ĵanejro havas tri liniojn kun 58 kilometroj kaj 41 staciojn plus kelkaj interŝanĝejoj kun fervojoj.

Aliaj transportosistemoj estas pramo al Niterói, kaj biciklo por movado en la urbo kaj laŭ 160 km de biciklaj vojoj ĉefe laŭlonge de la strandoj.

Lokaj konatuloj redakti

Esperanto en Rio-de-Ĵanejro redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Rio-de-Ĵanejro.

La unua manifestiĝo pri Esperanto en Rio-de-Ĵanejrio okazis per la publikigo de artikolo en la prestiĝa ĵurnalo "O Paiz’’, la 12-an de aprilo 1898, de la verkisto Arthur Azevedo. Kvankam eldonita en Rio de Janeiro, ĝi cirkulis en la tuta lando. Pri la afero estas informoj detalaj en la libroj ‘’Esperanto Modelo’’ kaj ‘’Veterano?’’. En la 15-a de Aprilo 1898, Brazila Revuo aperigis vastan artikolon de S-ro Medeiros e Albuquerque pri la historio de projektitaj lingvoj kun laŭdaj informoj pri la lingvo Esperanto. Inter 1898 kaj 1906, menciinda estas nur la supera juĝisto Jácome Martins Baggi de Araújo, loĝanta en Petrópolis, kiu lernis la lingvon per eldonoj venintaj el Francio. Baggi de Araújo estis fervora propagandisto de la lingvo, sendante lernolibrojn al interesatoj. Caetano Coutinho mem fariĝis esperantisto dank’ al D-ro Baggi de Araújo.

Referencoj redakti

  1. R.L. Forstall, R.P. Greene kaj J.B. Pick, "Which are the largest? Why published populations for major world urban areas vary so greatly" Arkivigite je 2010-05-31 per la retarkivo Wayback Machine. City Futures Conference, University of Illinois at Chicago, Julio 2004 – Tabelo 5 (p. 34)
  2. Listo de plej grandaj aglomeraĵoj Arkivigite je 2008-12-18 per la retarkivo Wayback Machine. Unuiĝintaj Nacioj. Vizitita la 30-an de julio 2009.
  3. Listo de urbaj loĝantaraj aglomeraĵoj. City Population. Vizitita la 30-an de julio 2009.
  4. BBC News, BBC SPORT | Olympics | Rio to stage 2016 Olympic Games, publikigita la 4-an de oktobro 2009.
  5. J.C. da Rocha, Floresta da Tijuca[rompita ligilo]. Alma Carioca.
  6. Folha de S. Paulo, "Número de homicídios cai no Brasil", publikigita la 30-an de januaro 2008. Vidu la .xls-dosiero ligita al la artikolo.
  7. BBC News, Americas | Rio hit by deadly gang violence, publikigita la 28-an de decembro 2006.
  8. FOXNews.com, Brazil to Send Federal Troops to Rio de Janeiro to Quell Gang Violence — International News | News of the World | Middle East News | Europe News, publikigita la 3-an de januaro 2007
  9. IBGE, "Estimativas para 1° de Julho de 2006". Instituto Brasileiro de Geografia e Estatística, 2006
  10. IBGE, "Área Territorial Oficial". Instituto Brasileiro de Geografia e Estatística"
  11. Jorge Couto, 1995, A Construção do Brasil, Lisbon: Cosmos.
  12. índios Rio. Bairrodocatete.com.br. Arkivita el la originalo je 2010-06-05. Alirita 17-a de aprilo 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-05. Alirita 2014-11-30. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-05. Alirita 2014-11-30.
  13. History of Rio. Paralumun.com. Alirita 17-a de aprilo 2010.
  14. Real Portuguese Family in Rio. .folha.uol.com.br (1-a de januaro 1970). Alirita 17-a de aprilo 2010.
  15. A África civiliza. Multirio.rj.gov.br. Alirita 17-a de aprilo 2010.
  16. Paul-Maximilien Landowski (Parizo, en la 4-a de Junio 1875 - Boulogne-Billancourt, en la 27-a de Marto 1961), estis monumenta poldevena franca skulptisto kaj unu el la konstruintoj de la Statuo de Kristo Savinto en Rio-de-Ĵanejro.
  17. Maracanã (portugale). Suderj. Arkivita el la originalo je 2018-10-18. Alirita 14-a de januaro 2011.
  18. per capita income (en portugala). IBGE. 2005. ISBN 85-240-3919-1. Konsultita la 21an de julio 2009.
  19. «Worldwide Cost of Living survey 2011 - Top 50 cities: Cost of living ranking» (en angla). Mercer. 12a de julio 2011. Konsultita la 22an de julio 2011.
  20. «SP é a 10ª cidade mais cara do mundo para estrangeiros; RJ é a 12ª». UOL Noticias (en portugala). 12a de julio 2011. Konsultita la 22an de julio 2011.
  21. «Rio de Janeiro lidera lista de hotéis mais caros do País». UOL Noticias (en portugala). 23a de Marto 2011. Konsultita la 22an de julio 2011.
  22. «IBGE Cidades». Instituto Brasileiro de Geografia e Estatística (IBGE). Konsultita la 9an de Februaro 2008.
  23. «Produto Interno Bruto dos Municípios 2003-2006». Instituto Brasileiro de Geografia e Estatística (IBGE). 16a de Decembro 2008. Arkivita el la originalo la 6an de Marto 2009. Konsultita la 16an de Decembro 2008.
  24. Faculdades autorizadas no MEC
  25. Clube do Tom Arkivigite je 2012-07-29 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20120729035929) - Alirita en Julio 2010
  26. Fundação Oscar Niemeyer (el Retarkivo 20110222031241) (en portugala) - Alirita en Majo 2010
  27. Ronaldo Home Arkivigite je 2010-05-27 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20100527194446) (en angla) - Alirita en Majo 2010
  28. Zico na rede (en portugala) - Alirita en Majo 2010

Literaturo redakti

  • Teixeira, Suelem (2020). O Rio de Janeiro pelo Brasil: a grande reforma urbana nos jornais do país (1903-1906). Rio de Janeiro: Unirio. pp. 144–148
  • Arretche, Hochman kaj Marques, M.T.S., G. e E.C. (2007). Políticas públicas no Brasil. Rio de Janeiro: Editora Fiocruz. p. 378
  • Benchimol, Jaime (2003). «Reforma urbana e Revolta da Vacina na cidade do Rio de Janeiro». En: Ferreira, Jorge; Delgado, Lucila de Almeida Neves. Brasil Republicano, vol. 1. O tempo do liberalismo excludente: da Proclamação da República à Revolução de 1930. Rio de Janeiro: Civilização Brasileira. pp. 231–285
  • Carvalho, José Murilo (2005). Os Bestializados. O Rio de Janeiro e a República que não foi. São Paulo: Companhia das Letras
  • Sevcenko, Nicolau (1999). A Revolta da Vacina. Porto Alegre: Scipione

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti