Lahoro

ĉefurbo de Panĝabio, Pakistano

Lahoro (urdue لاہور, ) estas milionurbo de Pakistano, la plej loĝata urbo de Panĝabo. Ĝi troviĝas situa ĉe la rivero Ravi, proksime de la limo kun Barato.

Lahoro
urdue لاہور, panĝabe لہور
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: لاہور
Ŝtato Pakistano Pakistano
Provinco Panĝabo
Distrikto Distrikto Lahoro
Historia regiono Panĝabio
Rivero Ravi
Situo Lahoro
 - alteco 217 m s. m.
 - koordinatoj 31° 32′ 32″ N 74° 20′ 04″ O / 31.54222 °N, 74.33444 °O / 31.54222; 74.33444 (mapo)
Areo 1 772,00 km² (177 200 ha)
Loĝantaro 7 129 609 (2010)
Denseco 4 023,48 loĝ./km²
Ĝardeno Ŝalimaro
Horzono UTC (UTC+5)
Poŝtkodo 54000
Telefona antaŭkodo 042
Film-industrio Lolivudo
Zoologia ĝardeno Zoologia ĝardeno en Lahoro
Situo enkadre de Pakistano
Situo enkadre de Pakistano
Situo enkadre de Pakistano
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Lahore
Retpaĝo: www.lahore.gov.pk
Map

Lahoro havas ĉirkaŭ 7 milionoj da loĝantoj, kaj estas la dua plej loĝata urbo de Pakistano, post Karaĉio. Ĝi estas konsiderata ĉirkaŭ la 38a plej loĝata urbo en la mondo.

Stacidomo en Lahoro

Situo redakti

La Distrikto de Lahoro limas norde kaj okcidente kun la Distrikto de Ŝeiĥupuro, oriente kun Barato kaj sude kun la Distrikto de Kasuro. La rivero Ravi fluas tra la norda parto de Lahoro. La urbo kovras totalan surfacon de 404 km², tamen, ĝi kreskas je rapida ritmo.

 
Moskeo Badŝahi, en Lahoro
 
Fortikaĵo kaj ĝardenoj de Ŝalimar en Lahoro

Klimato redakti

La klimato de Lahoro estas varmega en la monatoj de de majo, junio kaj julio, kiam la temperaturoj atingas 45 al 50 °C, dum la plej varma sezono de la jaro. Fine de julio kaj komence de aŭgusto komencas la sezono de la Musono, kiu provokas konsiderindan pluvokvanton laŭlonge de la urbo kaj ties provinco. Dum la monatoj de decembro, januaro kaj februaro prezentiĝas la plej malaltaj temperaturoj, kiam oni atingas temperaturojn de −1 °C.

Historio redakti

Laŭ legendo, bazita sur tradicioj de la hinduismo nur parolaj, Lahoro estus fondita de Lava, unu el la du filoj de la direĝo Rama (heroo de la hindua eposo Ramajano, de la 4-a jarcento a.K.). Laŭ tiu tradicio, la filo de Rama nomiĝas Loj: de tiel Loh-aŭar (fortikaĵo de Loh) aŭ jor.

Templo dediĉita al tiu Loh troviĝas en la Fortikaĵo de Lahoro (kiu en la jaro 2000 estis inkluita en la Endanĝerigita monda heredaĵo de Unesko), kvankam ĝi ankoraŭ estas fermita.

Necerte oni identigis la urbon kun la antikva Paŭra, ĉefurbo de la reĝo Poros, kiu en la 4-a jarcento a.K. frontis al Aleksandro la Granda.

Demografio redakti

Laŭ la censo de 1998, 86,2% de la urbanaro aŭ 6.896.000 loĝantoj estas panĝabanoj, 10,2% aŭ 816.000 loĝantoj estas mohaĝiroj. Krome estas pli ol miliono da rifuĝintaj paŝtunoj, tio estas ĉirkaŭ 15% de la loĝantaro. En Lahoro estas parolataj ĉefe la lingvoj panĝaba, urdua kaj angla.

Servoj redakti

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Lahoro kaj Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Jen kiel oni prezentas Lahoron:

Jen sub okuloj staras la multeplaca Lahoro,
kun la Moskeo Perla kaj la Palaco Kristala,
Ŝiŝ Mahal, kaj supere la mozaika Fuorto.
La tuta urbo glimas per la moskeoj orumaj
kaj vitrecaj sub suno alte brilanta radie.[1]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 116.

Vidu ankaŭ redakti