Kacuŝika Hokusaj

(Alidirektita el Hokusajo)

KACUŜIKA HokusaJ kaj literumita angle Katsushika Hokusai (japane 葛飾 (かつしか)北斎 (ほくさい)), legu: kacuŝika hokusaj), tre konata kiel Hokusai (北斎) aŭ en Esperanto Hokusajo[1] (naskiĝis kredeble la 31-an de oktobro 1760 en Edo, mortis la 10-an de majo 1849 en Asakusa) estis tre fama japana pentristo kaj aŭtoro de Ukijo-e. Liaj kreaĵoj ege influis eŭropajn impresionistojnClaude Monet kaj aliajn.

Kacuŝika Hokusaj
Persona informo
葛飾北斎
Naskiĝo 31-an de oktobro 1760 (1760-10-31)
en Honjo, Katsushika district
Morto 10-an de majo 1849 (1849-05-10) (88-jaraĝa)
en Asakusa
Etno japanoj vd
Lingvoj japana vd
Loĝloko Uraga vd
Ŝtataneco Japanio vd
Subskribo Kacuŝika Hokusaj
Familio
Edz(in)o nekonata valoro • nekonata valoro vd
Infanoj Katsushika Ōi • Katsushika Tatsujo vd
Profesio
Okupo pentristo • ksilografiisto • ilustristo • ukijisto • artisto • grafikartisto • gravuristo • dezajnisto • konstrua desegnisto • vidartisto • desegnisto vd
Laborkampo ukijopentradovidigaj artojligna gravuradografiko • illustration • desegnaĵo vd
Aktiva en Edo vd
Verkado
Verkoj Tridek Ses Vidoj de Fuĵi-Monto ❦
The Dream of the Fisherman's Wife ❦
Hokusai Manga ❦
Ehon Chūkyō ❦
A Tour of the Waterfalls of the Provinces ❦
Oceans of Wisdom ❦
Watermelon ❦
Great Daruma vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum sia vivo Hokusai ŝanĝis pli ol 30 nomojn, do estas kutime dividi lian vivon en periodojn laŭ la nomoj sub kiuj li famiĝis tiutempe. La plej multaj el liaj famaj verkoj estis kreitaj de Hokusai post la aĝo de 60 jaroj, kaj en la lastaj jaroj de sia vivo li diris, ke nur en la aĝo de cent jaroj li havos perfektan komprenon pri vivaĵoj, kaj tiam li povus esti vera pentristo. La pejzaĝaj serioj de Hokusai multe influis la Okioha stilon kaj lasis signifan markon sur monda arto.

Vivo redakti

Hokusai naskiĝis en la kvartalo Warigesui, distrikto Honjo (kampara regiono kontata ankaŭ sub la nomo Katsushika) en Edo, la nuntempa Tokio, en la naŭa monato de la deka jaro de la Horeki-epoko (oktobre/novembre de la jaro 1760). Liaj gepatroj estas nekonataj. Trijaraĝa li estis adoptita de Nakajima Ise (japane 中島 (なかじま)伊勢 (いせ)), kiu fabrikis spegulojn por la kortego de la ŝoguno. Hokusai, tiam nomata Tokitarō, montris talenton por desegnado kaj kuriozecon pri pentrarto.

En 17731774 Hokusai estis lernanto en metiejo de ksilografio kaj en 1775 li mem gravuris la ses lastajn foliojn de humura romano de Sancho.

En 1778, dekokjaraĝa, kiam li jam iom spertis pri lignogravurado, li eklaboris en la metiejo de la Ukiyo-e-majstro Katsukaŭa Ŝunŝo (17261792), pentristo kaj desegnisto de koloraj lignogravuraĵoj. En tiu metiejo komenciĝis lia laboro de metiisto pri desegnado kaj lignogravurado kun malalta salajro.

La sekvan jaron, en 1779, li publikigis siajn unuajn verkojn: portretoj de aktoroj, kiuj eldoniĝis sub la nomo Katsukawa Shunrō (勝川 (かつかわ)春朗 (しゅんろう)) kaj estis rimarkataj pro la individuaj vizaĝtrajtoj de la reprezentitoj. Sed post la morto de sia majstro li forlasis la metiejon en la jaro 1785, ĉar li ne submetiĝis al la artaj principoj de la sukcesinto de Shunrō kaj lernis ankaŭ de aliaj majstroj[2]. La nomon Shunrō li portis ĝis 1794.

Poste Hokusai migris tra Japanujo. Li ofte ŝanĝis instruistojn kaj lernejojn kaj eĉ sian nomon pli ol 30-foje. Dum tiu tempo li loĝis en 90 diversaj lokoj, sed daŭre pliperfektigis sian arton. Krome Hokusai verkis ankaŭ popularajn romanojn. En 1782 publikiĝis lia unua libro kun propraj ilustraĵoj.

Hokusai spertis ege malriĉan epokon dum kiu li tamen daŭre studis la teknikojn de skoloj kiaj tiuj de Kanō Yūsen, Tsutsumi Tōrin kaj Sumiyoshi Naiki. Influis lin ankaŭ la okcidenta arto kaj li malkovris perspektivon danke al japana artisto, Shiba Kōkan, kiu havis rilatojn al la nederlandanoj, kiuj estis la nuraj eŭropanoj rajtigitaj komerci en Nagasaki.

Ĉirkaŭ 1794 li aliĝis al klasika lernejo: la klano Tawaraya de la tradicio Rimpa. En 1795 li ilustris la poemaron Kyōka Edo no Murasaki sub la nomo Sōri; tio estis lia unua sukceso. De 1796 ĝis 1799 li produktis grandan nombron de albumoj kaj lignogravuraĵoj sur apartaj folioj, nomataj surimono.

Ekde 1798 li akceptis lernantojn kaj instruis al ili la artojn de lignogravurado kaj desegnado. Ekde tiam li subskribis per sia ĝis nun konata nomo Katsushika Hokusai. En 1800 li aldonis al sia nomo la kromnomon Gakyōjin Hokusai, la fanatikulo pri desegnado"". En 1804 li pentris en la korto de la templo de Edo grandegan daruma-n, pli ol 240 m² grandan, pere de balailo kaj sitelo plena de inko. Tiun daruma-n oni poste devis tiri ĝis la tegmentoj por ke ĝi estu spektebla. Li rekomencis tion en la jaro 1817 en Nagoya.

Kiam malpliboniĝis la ekonomia situacio en Japanujo, malpliboniĝis la aferoj por Hokusai, kiu devis proponi siajn bildojn al vendado surstrate. Post tio sekvis fazo de ŝtata cenzuro, kiu igis lin preferi mendojn de riĉaj klientoj.

Ĉirkaŭ sia 68-a jaro Hokusai suferis apopleksion, sed bone resaniĝis kaj vivis ankoraŭ dudek jarojn en kontentiga sano. En sia 89-a jaro li malsaniĝis kaj estis flegata de sia filino en sia domo en Asakusa. Li mortis la 10-an de majo 1849, en la 18-a tago de la kvara monato de la dua jaro de la Kaei-epoko.

Verkoj redakti

 
"La ondego ĉe Kanagaŭa"
 
"Ruĝa Monto Fuji"
 
"Drako super Monto Fuji"

Lia plej fama kreaĵo estas serio de ukijo-e ("36 vidaĵoj de monto Fuji") kiu estiĝis dum 1826–1833. Ĝi konsistas el 46 pentraĵoj (10 estis aldonitaj pli poste).

Jen iuj el ukiyo-e el tiu serio:

Unua pentraĵo el serio. Konata kiel "La Ondego".
Dua pentraĵo el serio. Konata kiel "Ruĝa Monto Fuji".
"Drako super Monto Fuji"
Pentraĵo 45-a – "Vojaĝantoj transveturantaj riveron Ōi"

Kvankam Hokusai provis diversajn stilojn, li restis stilsendependa. Portempe li vivis en plej granda malriĉeco, kaj eĉ post kiam liaj artaĵoj ebligis al li perlabori sufiĉe da mono, li preferis simplan vivon. Li uzis preskaŭ ĉiujn formojn kaj teknikojn de lignogravurado kaj de pentrarto. Liaj motivoj iras de la bildigo de luktantaj samurajoj ĝis amoraj scenoj kia ekzemple La revo de la fiŝkaptista edzino. Sed liaj plej famaj bildoj reprezentas naturon kaj pejzaĝojn.

Hokusai popularigis la terminon mangao (pli-malpli sendeviga/kruda bildo), kiun oni uzas ankoraŭ nuntempe por japanaj komiksoj. Liaj Hokusai-mangaoj estas skizoj, kiuj estis publikigitaj inter 1814 kaj 1815 en entute 15 volumoj. Ili ne rakontas ligirajn historiojn, sed prezentas momentbildojn de la japanaj socio kaj kulturo en la malfrua Edo-epoko kaj reprezentas la tutan spektron de homa vivo.

Ankoraŭ pli famiĝis lia bildserio 36 vidoj de la monto Fuji“, kiu estiĝis inter 1830 kaj 1836 kaj sur kies 36 bildoj videblas la pejzaĝoj ĉirkaŭ la plej alta monto de Japanujo. La granda ondo ĉe Kanagaŭa“, unu el la bildoj el tiu ciklo, estas verŝajne la tutmonde plej konata japana artaĵo. Krome Hokusai verkis en tiu epoko pli ol 200 aliajn desegnaĵojn.

Dum sia tuta vivo Hokusai okupiĝis pri persona arta pluevoluo. Fine de sia vivo li priskribis sin mem fiere kiel kamparlaboristo. Laŭdire antaŭ ol morti Hokusai diris: "Se la ĉielo donacintus al mi kvin pluajn jarojn, mi iĝintus granda pentristo."

Pseŭdonimoj redakti

Katsushika Hokusai tre ofte alprenis novan pseŭdonimon, kio ne estis malkutima en Japanio. La nomon Gakyō-Rōjin li uzis en 1805 kaj reuzis poste ekde 1834.

  • Shunrō (1779)
  • Zewasai (1781–1782)
  • Gumbatei (1785–1794)
  • Sōri (1795–1798)
  • Hokusai Sōri (1797–1798)
  • Hokusai (1798–1819)
  • Kakō (1798–1811)
  • Fusenkyo Hokusai (1799)
  • Tatsumasa Shinsei (1799)
  • Senzankō (1803)
  • Kintaisha (1805–1809)
  • Gakyōjin (1800–1808)
  • Kyūkyūshin (1805)
  • Gakyō-Rōjin (1805–1806)
  • Katsushika (1807–1824)
  • Taito (1811–1820)
  • Kyōrian Bainen (1812)
  • Raishin (1812–1815)
  • Tengudō Nettetsu (1814)
  • Iitsu (1820–1834)
  • Zen (saki no) Hokusai Iitsu (1821–1833; saki no: "iama")
  • Fusenkyo Iitsu (1822)
  • Manji (1831–1849)
  • Tsuchimochi Nisaburō (1834)
  • Hyakushō Hachiemon (1834–1846)
  • Gakyō-Rōjin (1834–1849; "maljuna pentrado-maniulo")
  • Fujiwara Iitsu (1847–1849)

Influo al arto redakti

Komence la verko de Hokusai disvastiĝis nur en Japanujo, ĉar la lando restis komence de la 17-a jarcento preskaŭ tute izolita de la cetera mondo. Nur komercistoj el Nederlando rajtis portempe komerci en Japanujo, kaj per ili bildoj de Hokusai atingis Eŭropon. Tie ili influis artistojn kiaj Vincent van Gogh, Paul Gauguin, Egon Schiele, Gustav Klimt kaj impresionismon.

Eldiroj redakti

 
 Ekde mia sesa jaro mi klopodis desegni la formojn de la objektoj. Ĝis mia 50-a jaro mi publikigis longan serion de bildoj. Sed ĉio, kion mi faris ĝis la aĝo de 70, ne estas menciinda. Je 73 mi komencis kompreni la naturon, la veran strukturon de bestoj, herboj, arboj, birdoj, fiŝoj, insektoj. Do je 80 mi estos progresinta, kaj je 90 mi penetros en la sekretojn de la aferoj. Je 100 mi atingos superan gradon de kompreno, kaj je 110 ĉio, ĉu punkto, ĉu streko, estos plena je vivo. Kiu vivos same longe kiel mi, kontrolu, ĉu mi plenumos mian diron. 
— Hokusai, 75-jara
 
 ひと魂で ゆく気散じや 夏の原   Kvankam spirito – mi tra someraj kampoj – plezure vagos 
— Hokusai, mortopoemo[3]
 
 Se la ĉielo donacus al mi pliajn dek jarojn … se la ĉielo donacus al mi pliajn kvin jarojn, mi povus iĝi vere granda pentristo. 
— Hokusai, mortanta

Hokusajo kaj Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Jen kiel oni prezentas Hokusajon:

Sed tiam rendevuas alia brila ĥimero
malantaŭ nubo densa super la landoj Aziaj,
ŝvebanta en la spaco, kun alrigardo brovsulka.
Tiam ekdiras al li l'akompananto ĉi-vorte:
-Jen estas Hokusajo, grandega majstro de pentro,
kiu per gravuraĵoj floraj kaj bele pejzaĝaj
stelbrilos en junaĝo kaj pri l'naturo rivelos
per trajtoj plej subtilaj kaj per Mang-ŭao li kulmos.
De nun li akompanos kaj priinformos afable.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

 
"Vojaĝantoj transveturantaj riveron Oi"
  • Wolfmar Zacken. (2009) Hokusai und Zeitgenossen – Malerei & Zeichnungen (Hokusai kaj samtempuloj – pentraĵoj kaj desegnaĵoj), kun pli ol 50 koloraj bildoj. Vieno: Edition Zacke.
  • Gian Carlo Calza. (2006) 'Hokusai, kun pli ol 500 koloraj kaj 200 nigraj-blankaj bildoj. Berlino: Phaidon Verlag. ISBN 978-0-7148-5792-3.
  • Friedrich Perzynski. (1908) 'Hokusai', ‑a eldono, Velhagen & Klasing.
  • (1956) 'Hokusai – Der vom Malen Besessene (Hokusai – La pentrofanatikulo). 48 koloraj bildoj kun enkonduko de Joe Hloucha. Prago: Artia.
  • J. Hillier. (1956) Hokusai – Gemälde, Zeichnungen, Farbholzschnitte (Hokusai – pentraĵoj, desegnaĵoj, koloraj lignogravuraĵoj). Phaidon Verlag.
  • Wolfgang Zinggl. (1992) 'Hokusai', Merian 12, p. 90–100. ISBN 3-7742-9212-4.
  • Nina Daebel. (2006) Suche nach Vollkommenheit (serĉiro pri perfekteco), Das kaiserliche Japan (La imperiestra Japanujo), GEO Epoche 21, p. 106–109. ISBN ISBN 3-570-19556-2.
  • Zora del Buono. (2006) 'Das blaue Wunder – Hokusais Holzschnitte prägen die Weltkunst (La blua miraklo – lignogravuraĵoj de Hokusai influas la mondan arton)', Mare 58, p. 84–89. ISBN ISBN 3-936543-48-8.
  • Siegfried Wichmann. Japonisme: The Japanese Influence on Western Art since 1858. Thames&Hudson. 1999.
  • Véronique Massenot, The great wave (la granda ondo, originala franca titolo 'La Grande Vague'), infanlibro kun desegnoj de Bruno Pilorget inspiritaj de Hokusaj. Prestel Publishing, 32 paĝoj, 15 koloraj ilustraĵoj, ISBN: 978-3-7913-7058-3.

Referencoj redakti

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa, Pro Esperanto, Vieno, 1993, paĝo 114.
  2. Vidu la paĝojn 25–26 en Art of Japan: Wood-block Color Prints (Arto de Japanujo: Koloraj lignogravuraĵoj), Carol Finley, Lerner Publications, 1998
  3. laŭ la germana vikipedio
  4. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 114.

Eksteraj ligiloj redakti