Pentrado

vidarto pri surmeto de farbo sur tolo por krei bildon
(Alidirektita el Pentrarto)

Pentradopentro-arto estas la arto de la aplikado de koloroj al surfaco kiel muroj, papero, kanvaso, ligno, vitro, lako, argilo, betono, folio, kupro aŭ alia medio. Pentrita verko inkluzivas elementojn de arto por esprimi la konceptan intencon de la artisto. Pentraĵoj povas esti natura kaj figurema, kiel en senmova vivaĵopejzaĝo, abstrakta, didaktika, simbola, aŭ politika.

La tri Gracioj de Rubens
Francisco de Zurbarán: Aĵpentraĵo kun kruĉo kaj tasoj (1636)
Claude Monet (1840-1926), Pomoj kaj Vinberoj, (1880), Arta Instituto de Ĉikago, aĵpentraĵo.
Kreo de Adamo de Mikelanĝelo en la Siksta Kapelo.
Pentrante Istanbulon

Laŭ Francisko Azorín pentri estas Reprodukti kolore objekton, pejzaĝon, estaĵon, sur papero, tuko, ligno, metalo, stuko, k.c. Kolorigi.[1] Li indikas etimologion el la latina pingere, pictum (pentri). Kaj li aldonas terminojn pentrado, pentrarto, pentristo kaj pentrilo, krom tipojn de pentrado, nome oleo, akvarelo, tuĉo, fresko, detrempo, enkaŭsto, guaŝo, paŝtelo.[2]

PriskriboRedakti

Pentrado estas la praktiko de surŝmirado de farbo, pigmento, koloro aŭ alia rimedo[3] al surfaco (subtenobazo). La rimedo estas ofte aplikita al la bazo per broso sed aliaj iloj, kiel ekzemple tranĉiloj, spongoj, kaj aerpenikoj, povas esti uzitaj. En arto, la esprimo pentrado priskribas kaj la agon kaj la sekvon de la ago. Pentraĵoj povas havi por sia subteno tre diversajn surfacojn kaj povas asimili multajn aliajn materialojn inkluzive de sablo, argilo, papero, orfolio same kiel objektoj.

Pentrado estas reĝimo de kreiva esprimo, kaj la formoj estas multaj. Desegnado, kunmetado aŭ abstraktado, inter aliaj estetikoj, povas helpi manifesti la esprimplenan kaj koncipan intencon de la artisto. Pentraĵoj povas esti naturalismaj kaj reprezentaj (kiel en aĵpentraĵojpejzaĝoj), fotografiaj, abstraktaj, esti ŝarĝitaj per rakonta enhavo, simboleco, emocio aŭ esti politikaj en naturo.

Parto de la historio de pentrado en kaj orienta kaj okcidenta arto estas dominita per spiritaj ĉeftemoj kaj ideoj; ekzemploj de tiu speco de pentr-arto prezentis mitologiajn figurojn sur ceramiko al bibliaj scenoj igitaj en la internaj muroj kaj plafono de la Siksta Kapelo, al scenoj de la vivo de Budho aŭ aliaj bildoj de orienta religia origino.

TeĥnikojRedakti

 
Paletro kun olefarboj.

Oleo-pentrado estas metodo de pentrado per pigmentoj kunligitaj de sekiganta oleo (precipe de linoleo en renesanca Eŭropo). Ofte oleo kiel linoleo estis bolita kun rezino, ekzemple pino-rezino aŭ eĉ olibano. Tiuj variaj oleoj donas al la uzita farbo diversajn proprecojn (malpli flava aspekto, malpli longa sekiĝtempo, ktp...).

Akvarelo estas pentraĵo farita per akvosolveblaj, travideblaj farboj. La farboj el gumo kaj koloraj pigmentoj solviĝas en akvo kaj per fajna peniko pentriĝas sur papero, pergameno aŭ alia hela materialo.

Guaŝo laŭ PIV estas preparaĵo farita el farboj akvigitaj kun gumo kaj mielo, kaj pentraĵo, en kiu oni uzis tian preparaĵon.

Fresko estas pentraĵo per akvaj koloriloj sur freŝa stukaĵo de muro. La pentraĵo estas farita dum la stukaĵo estas ankoraŭ malseka, kaj stukaĵo kaj koloroj kune sekiĝos.

La arto de paŝtelo apartenas al la nomataj sekaj teknikoj de pentrarto, ĉar diference de la pentratro je oleo aŭ je akvarelo, ĝi ne uzas ajnan solvaĵon kaj oni aplikas rekte sur la laborsurfaco. Kiel pentrobazo oni uzas bonkvalitan paperon, de specifa dikeco, de koloro neŭtra ne blanka kaj de ioma rugeco.

Murpentraĵo estas pentraĵo, kiu ne estas verkita sur ligna tabulo aŭ tolaĵo, sed rekte sur la muro. La farboj estas ĉe murprentraĵoj aŭ rekte metitaj sur stukaĵon ankoraŭ malseketan (vidu: fresko) aŭ jam sekan (vidu: sekpentraĵo). La artisto provas aŭ konservi la ecan ebenon de la muro aŭ doni impreson de tridimensio (iluzidona murpentraĵo).

Pentrotrompo aŭ okultrompo, el trompe-l'œil, en franca por "trompi la okulon", prononce [tʁɔ̃p lœj], estas arta tekniko kiu uzas realismajn bildaron por krei la optikan iluzion ke la pentritaj aĵoj ekzistas reale en tri dimensioj.

IlojRedakti

Peniko - Farbo - Fono

Specifaj metodojRedakti

Akvarelo - Akvatinto - Akvaforto - Fresko - Gravurado - Kaligrafio - Karbodesegno - Klozoneismo - Kolaĝo - Oleo-pentrado - Panoramo - Pastiĉo - Punktismo - Skizo

Pentrarto laŭhistorie kaj laŭ skolojRedakti

 
La Epifanio-Altaro de Rogier van der Weyden, proks. 1455, Alte Pinakothek, Munkeno (origine de Preĝejo Sankta Kolumba en Kolonjo), ekzemplo de Gotika pentrarto

Antaŭ-Renesanca pentrartoRedakti

Romanika pentrartoRedakti

PrincipojRedakti

La karakterizaj trajtoj de la romanika pentrado estas dudimensieco pro rezigno pri la profundeco de la spaco, firmaj konturolinioj, aranĝo de la bildobjektoj, kiu akcentas simetrion kaj esprimiva gesta lingvo. Ankaŭ ĉi tie oni negas la tridimensiecon de la figuroj, anstataŭante ĝin per alegoria funkcio de koloro kaj proporcio.

Sociaj fono kaj funkcioRedakti

de la romanika pentrado evidentiĝas, se ni rigardas en kiuj kondiĉoj vivis la mezepokaj homoj: neniu - escepte de la klerikaro - scipovis skribi kaj legi. La biblio disponeblis nur en grekalatina lingvo. Ankaŭ la prediko dum la diservoj okazis nur latine.

BranĉojRedakti

Por proksimigi la enhavon de la biblio al la analfabeta popolo, la muroj de romanikaj preĝejoj estis kovritaj per monumentecaj freskoj. Oni parolas pri "biblia pauperum", la biblio por malriĉuloj – por la spirite povraj, tio estas tiuj, kiuj povas nek skribi nek legi. En la skribejoj de la monaĥejoj produktiĝis libropentraĵoj por bildeca transdono de la biblioteksto. Vitraloj en la romanikaj fenestrorozoj peras unuan impreson de la pompo ĉiela. La pentraĵo sur moveblaj bildportiloj - en la romaniko plej ofte sur ligno - la tabulpentraĵo, etpaŝe ekiras sur la vojo de la eŭropa arto. Grandformataj murtapiŝoj same servas al la bilda redono de historiaj kaj bibliaj rakontoj.

Gotika pentrartoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gotika pentrarto.
 
Evangeliisto Lukaso, Très Riches Heures du duc de Berry, Fratoj Limburgo, 1412–1416, Chantilly, Musée Condé

La gotika pentrarto evoluis ekde la 12-a ĝis en la 16-a jarcento. En sia frua kaj meza fazo ĝi estis signifopentrado, kiu starigis plejofte ne nur naturan prezentadon de personoj aŭ spacan perspektivon, sed la aranĝon, proporciigon kaj kolorigon laŭ religia senca enhavo („signifoperspektivo“[4]). Je la elekto de motivoj klare superregis la religia (faldbildo-altaroj, meditobildoj ktp.), aperis tamen nepre ankaŭ profanaj motivoj kiel la kortega vivo, ĉasado kaj festoj.

Favorite per la ekesto de grandaj fenestrofacoj komence de la gotiko norde de la Alpoj la vitropentrado travivis florepokon, flankenŝovante la freskon. Krom la vitropentrado en Francujo ekfloris ekde la mezo de la 13-a jarcento ankaŭ la libroilustrado, kiu pli kaj pli ne nur plibeligis liturgiajn verkojn, sed ankaŭ horlibrojn kaj profanajn manskribaĵon. La pinton de ĉi tiu evoluo prezentis la Fratoj Limburgo per sia majstraĵo La tre riĉaj horoj de la duko de Berry (1413–1416). Longan tempon la libroilustrado restis la superrega formo de pentrado, ekzemple en Francujo ĝis komence de la 15-a jarcento, kaj tiel influegis ankaŭ la evoluon de la tabulpentrado. Alia grava pentristo estis Jean Fouquet.

Bizanca pentrartoRedakti

La emo por la riĉeco kaj la ornamenta luksego de la bizanca arto, ĉefe por palacoj, postulis la revestado de la muroj de ties temploj per mozaikoj, no nur por kaŝi la malriĉecon de la uzitaj materialoj, sed ankaŭ kiel metodo por esprimi la religiecon kaj la duondian karakteron de la imperia povo.

De la Unua Orepoko elstaras la komplekso de Raveno, kiu kuniĝas kun la prakristanaj mozaikoj de la 5-a jarcento: en la preĝejoj de Sankta Apolinaro la Nova kaj Sankta Apolinaro en Klaso oni kaŝas ties suprajn murojn per mozaikoj kiuj reprezentas, en la unua preĝejo procesian kortanaron, sub antauexniro de la Tri reĝoj, al la Teotokos aŭ Dipatrino, en la dua, en la absido, oni montras ĉielan scenon kie Sankta Apolinaro de Raveno kondukas gregaron. La majstroverko de la mozaika arto, estas sendube, la mozaikaro de la Sankta Vitalo de Raveno, prilaborita ĉirkaŭ la jaron 547, kie oni reprezentas diversajn bibliajn temojn kaj en la flankoj de la absido la grupojn de Justiniano la 1-a kaj de ties edzino Teodora kun ties respektivaj servantaroj.

La figuroj montras iajn rigidecon kaj monotonecon, sed tre esprimivaj en sia simbolismo, kun evidenta malakcepto de tiu natura kaj de la spacaj leĝoj; ili estas longecaj kaj kun aspekto de ia malhomigo. La novaj ikonografiaj tipoj adaptiĝas simbole, laŭ antaŭfiksita programo (Hermeneia), al la diversaj partoj de la templo: la Pantokrator (Majesta Benanta Kristo) en la kupolo, la Tetramorfos (kvar evangelistoj) en la pendentivoj, la Virgulino en la absido, la sanktuloj kaj evangeliaj temoj en la muroj de la navoj. La plej ripetataj modeloj estas la figuroj de Kristo kun duonigita barbo kaj mezaĝa (siriaka modelo) kaj de la Virgulino reprezentata laŭ diversaj sintenoj (Kyriotissatrono de Dio) kie ŝi tenas sur siaj gamboj la Infanon.

Flandraj PrimitivulojRedakti

Flandraj Primitivuloj estas la nomo de grupo de pentristoj el la Malaltaj Landoj (proksimume la nunaj Benelukso kaj Norda Francio) en la 15-a kaj frua 16-a jarcentoj. Famuloj de tiu skolo estas Robert Campin, Jan van Eyck, Rogier van der Weyden, Hugo van der Goes, Hans Memling, Dirk Bouts kaj Gerard David. Ĉefaj laborlokoj estis Bruĝo, Gento, Loveno, Tournai kaj Bruselo.

Renesanca pentrartoRedakti

17-a JarcentoRedakti

18-a JarcentoRedakti

Ekster EŭropoRedakti

19-a JarcentoRedakti

 
Ateliero de la pentristo, de Courbet, pentraĵo de 1855 kiu okazigis la difinon de la movado de la Realisma pentrarto.
 
Georges Seurat - La Parado (1889) - detalo montranta teĥnikon de punktismo

Malfrua 19-a Jarcento/Frua 20-a JarcentoRedakti

20-a JarcentoRedakti

Modernisma pentrartoRedakti

Superrealisma pentrartoRedakti

HiperrealismoRedakti

La hiperrealismo estas ĝenro de pentrarto kaj skulptarto kiu estas simila al la fotografio. La hiperrealismo estas konsiderata avanco de la fotarta realismo pro la uzataj rimedoj. La ĉefa celo estas reprezenti la realon tiom detale kaj realisme ke la verko aspektu kvazaŭ la reprezentita aĵo mem. La rigardanto devas supozi, ke temas pri foto anstataŭ pentraĵo aŭ realaĵo anstataŭ skulptaĵo.

Famaj pentristojRedakti

vidu ankaŭ: listo de pentristoj

AŭstriajRedakti

BelgajRedakti

 
P.P.Rubens, Rubens kaj Izabela Brant, sur kuŝejo de Lonicero, ĉ. 1609

BrazilajRedakti

ĈinajRedakti

ĈeĥajRedakti

DanajRedakti

FrancajRedakti

 
Rajdantoj ĉestrande de Paul Gauguin, (1902)
 
La Muziko ĉe la Tuileries de Édouard Manet
1862 (76 x 118 cm) Nacia Galerio, Londono

GermanajRedakti

HispanajRedakti

HungarajRedakti

IsraelajRedakti

ItalajRedakti

 
A.Mantegna, La Agonio en la Ĝardeno, 1455
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de italaj pentristoj.

JapanajRedakti

NederlandajRedakti

Okcidentmodernartaj (ĉiuj landoj)Redakti

PolajRedakti

PortugalajRedakti

RusajRedakti

SerbajRedakti

SvisajRedakti

UsonajRedakti

Famaj pentraĵojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ProverboRedakti

Ekzistas proverbo pri pentrado en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[5]:

  •  
     Ne pentru diablon sur la muro. 

ReferencojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 161.
  2. Azorín, samloke.
  3. Paint[1] - Definition. Merriam-webster.com (2012-08-31). Alirita 2014-03-13.
  4. Artikolo Perspektive en: Der große Brockhaus in zwölf Bänden, 18-a eldono, volumo 8, Wiesbaden 1979
  5. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-04-17.

BibliografioRedakti

En anglaRedakti

  • Daniel, H., (1971) "Encyclopedia of Themes and Subjects in Painting; Mythological, Biblical, Historical, Literary, Allegorical, and Topical". New York, Harry N. Abrams Inc.
  • Aymar, Gordon C (1967). The Art of Portrait Painting. Filadelfia: Chilton Book Co.

En germanaRedakti

  • Wendy Beckett: Die Geschichte der Malerei. 8 Jahrhunderte in 455 Meisterwerken. Verlag K. Müller, Köln 2004, ISBN 3-89893-387-3.
  • Ernst Gombrich: Die Geschichte der Kunst. Phaidon, Berlin, ISBN 978-0-7148-9137-8.
  • Hugo Blümner: Technologie und Terminologie der Gewerbe und Künste bei Griechen und Römern. Olms, Hildesheim 1995, ISBN 3-487-02384-9 (4 Bde., Repr. d. Ausg. Leipzig 1884), siehe Bd. 3, S. 159–187.
  • Vinzenz Brinkmann (Hrsg.): Bunte Götter. Die Farbigkeit antiker Skulptur. Staatliche Antikensammlungen und Glyptothek, München 2003, ISBN 3-933200-08-3. (Ausstellungskatalog)
  • Vinzenz Brinkmann: Die Polychromie der archaischen und frühklassischen Skulptur. Biering & Brinkmann, München 2003, ISBN 3-930609-19-3.
  • Valentina Manzelli: La policromia nella statuaria greca arcaica. L’Erma, Rom 1994, ISBN 88-7062-854-X.
  • Harald Mielsch: Römische Wandmalerei. Theiss, Stuttgart 2001, ISBN 3-8062-1632-0.
  • Ingeborg Scheibler: Griechische Malerei der Antike. Beck, München 1994, ISBN 3-406-38492-7.
  • Monika Trümper: Griechische Malerei. In: Tonio Hölscher: Klassische Archäologie. Grundwissen. Theiss, Stuttgart 2002, ISBN 3-8062-1653-3, S. 277–292.
  • Annegret Laabs, Uwe Gellner, (Hrsg.): Heute: Malerei. JOVIS Verlag, Berlin 2012, ISBN 978-3-86859-247-4.
  • Werner Hirschfeld: Die Geschichte der römischen Fassadenmalerei im 16. und 17. Jahrhundert. Europäischer Hochschulverlag, Bremen 2011, ISBN 978-3-86741-642-9.

En hispana aŭ katalunaRedakti

  • Calvon Serraller, Francisco (2005). Los géneros de la pintura. Taurus, Madrid. ISBN 84-306-0517-7.
  • Diversaj (2004). La Gran enciclopèdia en català:Volum X. Barcelona: Edicions 62. ISBN 84-297-5438-5.
  • Diversaj (2004). La Gran enciclopèdia en català:Volum XVI. Barcelona: Edicions 62. ISBN 84-297-5444-X.
  • Diversaj (1984). Historia Universal del Arte. Madrid: Sarpe. ISBN 84-7291-596-4.
  • Fuga, Antonella (2004). Técnicas y materiales del arte. Barcelona: Electa-Mondadori. ISBN 84-8156-377-3.
  • Givone, Sergio (2001). Historia de la estética. Barcelona: Lumen. ISBN 84-309-1897-3.
  • Gombrich, Ernst (2002). Història de l'art (en catalán). Barcelona: Columna. ISBN 84-8300-768-1.
  • Maltese, Conrado (2001). Las técnicas artísticas. Madrid: Cátedra. ISBN 84-376-0228-9.
  • Pedrola i Font, Antoni (1988). Materials, procediments i tècniques pictòriques (en catalán). Barcelona: Universitat de Barcelona. ISBN 84-7528-588-0.
  • Suárez, Alícia; Vidal, Mercè (1989). Historia Universal del Arte: Volum IX. Barcelona: Planeta. ISBN 84-320-8909-5.
  • Sureda, Joan (1988). Historia Universal del Arte:Las primeras civilizaciones Volum I. Barcelona: Editorial Planeta. ISBN 84-320-6681-8.

Eksteraj ligilojRedakti