Francisco Pradilla
Francisco Pradilla y ORTIZ (Villanueva de Gállego (Zaragoza), 24-a de julio de 1848 – Madrido, 1-a de novembro de 1921) estis pentristo hispana specialigita en historiaj temoj.
Francisco Pradilla | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de julio 1848 en Villanueva de Gállego |
Morto | 1-an de novembro 1921 (73-jaraĝa) en Madrido |
Tombo | San Justo Cemetery (en) |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando Real Academia de España en Roma (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo ilustristo |
Biografio
redaktiLi lernis ĉe du pentristoj en Zaragozo. En 1863 li translokiĝis al Madrido, kie li studis la antikvajn majstrojn. Li ricevis en 1874 stipendion por la Akademio de Hispanio en Romo ĉe Casto Plasencia, Jaime Morera kaj Alejandro Ferrant, kaj poste restis en Romo.
Lia unua grava pentraĵo estis La forrabo de la sabeninoj kaj en 1878 Doña Juana la Loca, danke al kiu li akiris honormedalon en la Nacia Ekspozicio de Belartoj (Hispanio) de 1878 kaj honormedalon en la Universala Ekspozicio de Parizo de 1878. Laŭ mendo de la Municipo de Zaragozo, realigis la pentraĵojn de Alfonso la 1-a (Aragono) kaj de Alfonso la 10-a la Saĝulo. Lia plej fama verko estas la La rendición de Granada (kapitulaco de Granado) (3,50 X 5,42 m) de 1882, kiu elstaras kaj pro pureco de karakteroj kaj pro vigleco de la reprezentado kaj la grando de la stilo. Tiu pentraĵo venkis kaj ricevis unuan premion en ekspozicio de Munĥeno de 1893. Aliaj verkoj de tiu aŭtoro ege interesaj estas la jenaj: El suspiro del moro, La lección de Venus al amor, kaj Vendimia en las lagunas Pontinas.
Krom tiuj tiom grandecaj komponaĵoj pri historiaj temoj, Pradilla faris aliajn pli malgrandajn verkojn pri ĉiutaga vivo de la popolo, kiaj tiuj de Fortuny.
Li estis Direktoro de la Reĝa Akademio de Hispanio en Romo.
Galerio de pentraĵoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Francisco Pradilla y Ortiz Arkivigite je 2007-04-27 per la retarkivo Wayback Machine en la Gran Enciclopedia Aragonesa Arkivigite je 2007-04-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Wifredo Rincón García, «Francisco Pradilla y la pintura de Historia», Archivo español de arte, tomo 59, n.º 235, Consejo Superior de Investigaciones Científicas (CSIC), 1986, págs. 291-303.