Instituto pri arta historio de Nederlando

nacia arthistoria centro en Hago, Nederlando

La institucio RKD-Instituto pri arta historio de Nederlando (nederlande RKD-Nederlands Instituut voor Kunstgeschiedenis la mallongigo RKD aludas al la antaŭa nomo Rijksbureau voor Kunsthistorische Documentatie, do nacia oficejo pri arthistoria dokumentado) situas en Hago kaj estas hejme de la plej granda arthistoria centro en la mondo. La centro specialiĝas pri dokumentado, arkivado kaj eldonado de libroj pri la vidaj artoj de Eŭropo ekde la malfrua mezepoko ĝis modernaj tempoj. Ĉio ĉi estas malfermita al la publiko, kaj granda parto de la materialoj estis ciferecigita kaj estas havebla sur la instituta retejo. La ĉefa celo de la instituto estas kolekti, klasifiki kaj disponigi arton por esploro, aparte el la Ora jarcento de Nederlando.

Instituto pri arta historio de Nederlando
emblemo
arkivo • interreta datenbanko • lerneja instituto
Geografia situo 52° 4′ 54″ N, 4° 19′ 39″ O (mapo)52.08164.3275Koordinatoj: 52° 4′ 54″ N, 4° 19′ 39″ O (mapo)
Lando(j) Nederlando vd
Situo Hago
Adreso Prins Willem-Alexanderhof 5, 2595 BE Den Haag
Instituto pri arta historio de Nederlando (Hago)
Instituto pri arta historio de Nederlando (Hago)
DEC
Instituto pri arta historio de Nederlando
Instituto pri arta historio de Nederlando
Lokigo de Hago en Nederlando
Map
Instituto pri arta historio de Nederlando
Membro de Geheugen van Nederland • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj vd
Posedatoj RKDlibrary • RKDartists • RKDimages vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Kiel montras la mallongigoj ĉe la fenestro, la RKD dividas la saman konstruaĵon proksime de la centra stacidomo de Hago, kun la Literatura Muzeo (LM), la Nederlanda Muzika Instituto (NMI) kaj la Koninklijke Bibliotheek (KB) aŭ Reĝa Biblioteko, la Nacia Biblioteko de Nederlando.

Tra la haveblaj datumbazoj, la vizitanto povas akiri komprenon kaj aliri dokumentajn fontojn pri la vivoj de multaj artistoj de pasintaj jarcentoj. La biblioteko posedas proksimume 450 000 titolojn, el kiuj proksimume 150 000 estas aŭkciaj katalogoj. Ekzistas ĉirkaŭ 3 000 revuoj, de kiuj 600 estas nuntempaj abonoj. La plimulto de la tekstoj estas en la nederlanda, sed internaj ligiloj gvidas ankaŭ al alilingvaj publikaĵoj pri la samaj temoj.

La RKD ankaŭ administras la nederlandan version de la Tezaŭro pri Arto kaj Arkitekturo, kolekto de normigitaj terminoj pri tiuj temoj. La originala versio estas iniciato de la esplorinstituto Getty, parto de renoma samnoma arta muzeo en Los-Anĝeleso, Kalifornio.

Eksteraj ligiloj redakti