Kalifornio

federacia subŝtato en okcidenta Usono, bordanta Pacifikon, norda de Meksiko, suda de Oregono, okcidenta de Nevado
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la usona ŝtato. Por informoj pri aliaj signifoj, vidu la artikolon California.

Kalifornio (angle kaj hispane California) estas subŝtato de Usono. Ĝi estas la plej multnombre enloĝata ŝtato de Usono, kun proksimume 34 milionoj da homoj kaj terareo de 404.815 km² (iom pli granda ol Japanio). Ĝin limas okcidente la Pacifiko, norde Oregono, oriente Nevado kaj Arizono, kaj sude Meksiko. La nuna Kalifornio mondfamas kiel centro de la usonaj kinoindustrio en Holivudo en la suda urbego Losanĝeleso kaj komputikindustrio en Silicia Valo apud la norda urbego Sanfrancisko.

Kalifornio
Ŝtato de Kalifornio
Ŝtata flago de Kalifornio Ŝtata blazono de Kalifornio
(Flago de Kalifornio) (Blazono de Kalifornio)
Ŝtata kromnomo: The Golden State ("La Ora Ŝtato")
Mapo de Usono kun Kalifornio montrata
Aliaj subŝtatoj de Usono
Oficiala(j) lingvo(j): angla[1]
Plej granda urbo Losanĝeleso
Ŝtatestro Gavin Newsom
Areo 423970 km² (3)
Loĝantaro (2020)
 - Loĝantaro 39 538 223 (1-a)
 - Denso 90,49 /km² (11-a)
Aliĝo
 - Dato 9-a de septembro 1850
 - Ordo 31
Horzono pacifika tempa zono: UTC-8 / somera tempo UTC-7
Latitudo 32° 32′ N al 42° N
Longitudo 114° 8′ U al 124° 26′ U
Larĝeco 400 km
Longeco 1240 km
Alteco
 - Plej alta Monto Whitney, 4418 m m
 - Meza alteco 884 m m
 - Plej malalta Morta Valo, -86 m m
Mallongigoj
 - USPS CA
 - ISO 3166-2 US-CA
Retejo ca.gov
vdr
NorCalCollage

Geografio redakti

 
Topografia mapo de Kalifornio

Kalifornio estas granda ŝtato kun tre diversa geografio. La Kalifornia Centra Valo situas meze de la ŝtato, ĉirkaŭita de la Kaskada Montaro norde, la Sierra Nevada oriente, la Tehachapi Montaro sude kaj la Pacifika Marbord-montaro Oriente. La Norda parto de Centra Valo enhavas la Sakramentan Rivervalon, kaj la suda parto enhavas la San-Joaquin-an Rivervalon. La Centra Valo estas ekstreme fekunda, kaj kreskas proksimume unu triono de kultivaĵoj por la tuta Usono.

La Sierra Nevada (Hispane: neĝa montaro) enhavas Monto Whitney, la plej alta montopunkto en la koheraj subŝtatoj, kaj ankaŭ Naciaj Parkoj Josemiteaj, Reĝa-Kanjonaj, kaj Sekvojaj. Oriente situas kelkaj lagoj, kiuj estas grava por migrantaj birdoj, inter ili Lago Mono kaj Lago Tahoe, ankaŭ ĉefa turisto celloko. En la sudorienta angulo situas la Mojave-Dezerto kaj Morta Valo, kiu havas la plej varmega kaj plej malalta punkto en Nordameriko. Alia montaro estas la Blanka Montaro.

La Areo de la Golfeto de San-Francisko kaj en angla San Francisco Bay Area (populare aludita kiel Bay Area (golfareo)) estas tre loĝata regiono ĉirkaŭ la estuaroj de la Golfo de San-Francisko, de San Pablo kaj de Suisun en la norda parto de la ŝtato Kalifornio.

La Imperia Valo, en angla Imperial Valley kaj en hispana Valle Imperial, kuŝas en la kantonoj de Kalifornio nome Imperial kaj Riverside. Ĝi situiĝas en sudorienta Suda Kalifornio, kaj ĝi estas la loko de urba areo ege centrita en la urbo El Centro. La Valo estas limigita de la rivero Kolorado oriente kaj parte de la Lago Saltono okcidente.

Fitogeografie, proksimume 45 procentoj de la stato estas arbaro, inter ili aristaj pinoj en la Sierra Nevada (iom de la plej malnovaj arboj en la mondo), sekvojoj laŭ la norda Marbord-Montaro (la plej altaj arboj en la mondo), kaj sekvojadendroj ĉirkaŭ Nacia Parko Sekvoja (la plej granda vivantaj organismoj).

Tektonike, Kalifornio estas tre sismologie aktiva, ĉar kelkaj faŭltoj trapas la staton, plejeminente la Faŭlto de San Andreas. Grandaj tertremoj frapis la staton en 1906 kaj 1989.

Historio redakti

Hispanaj esploristoj de la 16-a jarcento nomis ĉi tiun regionon de centra pacifikborda Nordameriko "California" laŭ paradiza lando en tiama hispana romano, sed ili ne koloniigis la tutan landon ĝis la malfrua 18-a jarcento, kiam franciskana Patro Junipero Serra fondis la misiejon de San Diego en la jaro 1765. Dum longa tempo, la sola eŭropa penetro en la izolita loko estis hispanaj misiistoj. Ĉi tiu kolonia Kalifornio dividiĝis inter du regionoj, poste meksikaj ŝtatoj: norda Alta Kalifornio kaj suda Kalifornia Duoninsulo. Samtempe, usonaj kolonianoj komencis veni en Altan Kalifornion.

Por la jaro 1810, kiam komenciĝis la Meksika Milito de Sendependeco en Kalifornio, tri urboj estis la pli gravaj de la loko: San Diego, San Francisco kaj Monterey. [2]

En 1821, Meksiko atingis sian sendependecon kaj organizitis sin en Meksika Imperio, kaj la Kalifornia Teritorio rajtis unu delegiton en la imperia kongreso. Sed la nova registaro ne malpezigas Kalifornion: pro la preskaǔ 11 jaroj da milito en Meksiko, la 2 hispanaj ŝipoj ke alportis monon kaj provizojn al la militistoj ĉesis veni, kaj la havenoj fermis al fremda komerco.

Tamen ĉi tio, en 1824 la Meksika Kongreso leĝigi tre liberalan leĝon pri koloniiĝi la teritorion, ke permesis al la fremdaj homoj akirus teron el la registaro, ankaǔ ĝi nuligis la leĝon ke fermis la komercon kun fremdaj ŝipoj, malfermanta profitan komercon inter Kalifornio kaj Nov-Anglio. Fakte, la profitoj de la fela komerco estis tre grandaj, ke ĉio homo "havis intereson en la kargo de la (usona) ŝipo: la unua homo demandis pri sukero, rizo aǔ tabako, la alia pri vestoj, silkoj kaj satenoj."

Tiamaniere, kreskiĝis la ĉeesto kaj la intereso de Usono en la teritorio de Kalifornio. En 1826, Jedediah Smith, kapitano de la Usona Armeo, alvenis al Kalifornio el la montoj, pruvante ke oni povis alveni al Kalifornio por tero. Tio, kun la doktrino de Monroe, kaǔzis kreskadon en la usona intereso pri aneksi Kalifornion al la Unio.

Poste en 1836, la Teksasano atingis sian sendependecon de Meksiko, kiu tiam havis kiel prezidanton Antonio López de Santa Anna. Li decidis, post sia sperto en la teksasa milito de sendependeco, ne lasi la saman sorton alveni al Kalifornio, kaj nomumis Manuel Micheltorena kiel guberniestro por ĉesigi la eniron de usonanoj al la teritorio. Micheltorena prenis kun si armeon da 350 kondamnitoj el la meksikaj malliberejoj, kaj elŝipiĝis sur San Diego en aǔgusto, 1842.

Sed lia armeo formanĝis la teron kiel akridoj, la anoj rabis la posedaĵojn de la homoj, tiam ili ribelis kontraǔ la guberniestro en 1845, kaj perfortis lin subskribi traktaton kiu devigis lin sendi liajn "cholos" (liajn kondamnitajn militistojn). Tamen Micheltorena ne respektis la traktaton, kaj post iom da bataloj la asambleo de Losanĝeleso nomis al Micheltorena trairon kaj nomumis al Pío Pico kiel guberniestro. Micheltorena provis subpremi la ribelon, kun la helpo de la kapitano John A. Sutter kaj de Isaac Graham li marŝis kontraǔ la ribela armeo, direktita de la generalo José Castro: la du armeoj renkontiĝis en la suda ekstremaĵo de la San Fernando-valo, ĉiu kun proksimume 400 soldatoj kaj kelkaj pecoj da artilerio. La batalo rezultis en venko de la armeo de Castro kaj la elpelo de Micheltorena el Kalifornio, kaj Pico restis kiel guberniestro.[2]

En 1846, usonaj kolonianoj ribeliĝis kontraŭ la meksika registaro en "La Urso-Flago-Ribelo", kiu nomiĝis tiel pro la flago de la ribeluloj, kiu ekzistas en modifita formo en la nuna ŝtata flago. La Respubliko Kalifornio (hispane República de California, angle California Republic), ankaŭ nomita la Respubliko de la flago de la urso (hispane República de la bandera del oso, angle Bear Flag Republic), estis rezulto de ribelo gvidita de usonanoj la 14-an de junio 1846 en la urbo de Sonoma kontraŭ la aŭtoritatoj de la meksika provinco de Alt-Kalifornio.

Samtempe, Usono forprenis Altan Kalifornion de Meksiko rezulte de la meksika-usona milito de 1846-1848, pro la fekunda Centra Valo kaj la Pacifika haveno de Sanfrancisko. Kalifornio fariĝis la 31-a usona ŝtato la 9-an de septembro 1850, du jaroj post ke la malkovro de oro kaŭzis la loĝantaron akceli rapide. Pro tio ĉi lasta, ĝi akiris la ĉjo-nomon "La Ora Ŝtato". La enfluo de kolonianoj de norda Usono certigis ke Kalifornio aliĝu al la nordaj ŝtatoj en la usona Enlanda Milito.

Loĝantaro redakti

Kalifornio estas la plej loĝata ŝtato en Usono (vidu la keston maldekstre por loĝantar-statistiko en 2010). Malgraŭ ĉi tiu, la loĝantaro en Kalifornio estas disvastigita tre malegale, dense koncentrita ĉirkaŭ Sanfrancisko kaj la Silicia Valo, Sandiego, kaj Losanĝeleso. Efektive, Kantono Losanĝeleso estas sole pli dense loĝata ol 42 ŝtatoj, kiel la plej dense loĝata kantono en la lando. La Mojave-Dezerto en la sudorienta angulo estas tre malabunde loĝata, kiel ankaŭ la densa arbaro norde de la ŝtato.

Konsisto da loĝantaro[3]:
Etno Elcento
Nur blanka 36.5%
Nur nigra aŭ usona-nigra 6.5%
Usona-indiana aŭ denaska alaska 1.6%
Nur azia 15.5%
Nur havaja aŭ pacifikana 0.5%
Hispana aŭ latina 39.4%

Aliaj Statistikoj:

La lingvoj pli parolataj: angla (60,5%), hispana (25,8%), ĉina (2,6%), tagaloga (2,0%), vjetnama (1,3%), kaj multaj aliaj.

Laŭ la censo de US Census, en Kalifornio 44,4% da homoj hejme parolas lingvon malsaman de la angla. El la tuta loĝantaro, 6,0% havas aĝon malpli ol 5 jaroj, 22,5% havas aĝon malpli ol 18 jaroj, 56,6% havas aĝon malpli ol 65 jaroj kaj 14,8% el la loĝantaro havas aĝon pli ol 65 jaroj.[3]

Administra divido redakti

Setlejoj redakti

Ekonomio redakti

 
La Golden-Gate-Ponto en Sanfrancisko.

Kalifornio havas la plej grandan ekonomion de ajna usona ŝtato, kaj okupigas proksimume dek tri procenton el la malneta enlanda produkto de Usono. Se ĝi estus lando, la ekonomio de Kalifornio 3,1 miliardoj da dolaroj estus la kvina plej granda en la mondo, vicigita inter Germanio kaj Unuiĝinta Reĝlando. La ŝtato reprezentas 15% de la usona ekonomio.[4] Fakte, nur ok landoj en la mondo havas pli grandajn ekonomiojn ol Kalifornio. La internacia komerco konsistigas preskaŭ kvaronon de kalifornia ekonomio, kaj komputiloj kaj elektronikaj produktoj estas la pinta eksporto, rezulte de Silicia Valo. Aliaj gravaj sektoroj estas agrikulturo, turismo, transportado, registaro, privata komerco, kaj edukado kaj sanaj servoj. Lastatempe, Kalifornia registaro alfrontas buĝetan krizon, pro la nuna usona ekonomia recesio.

Transportado redakti

Kalifornio estas konektita de vasta reto de Interŝtataj Ŝoseoj, Usonaj Vojoj, kaj Kaliforniaj Ŝtataj Vojoj. La Golden-Gate-Ponto, kiu portas Usonan Vojon 101 kaj Kalifornian Ŝtatan Vojon 1, estas unu el la plej fama de rekoniloj en la stato, kompletigis en 1937. Ĉefaj flughavenoj en Kalifornio inkluzivas Losanĝelesa Internacia Flughaveno kaj Sanfranciska Internacia Flughaveno.

Politiko redakti

Kalifornio estas ĝenerale Demokrata ŝtato. Malgraŭ ĉi tiu, ĝi elektis kelkajn Respublikanajn ŝtatestrojn, inter ili siatempa ŝtatestro Arnold Schwarzenegger. Kalifornia oficiale permesas mortpunon, kaj havas la plej grandan nombron de la mortovico prizonuloj en la lando.

La Kalifornia Konsuma Privateca Leĝo (angle California Consumer Privacy Act, mallongigite CCPA) estas ŝtata statuto celita plibonigi privatecon kaj protektadon de konsumantoj por loĝantoj de Kalifornio. La leĝo efektiviĝis la 1-an de januaro 2020.

Pedagogio redakti

 
Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley

Kalifornio havas tri apartajn sistemojn por publika postduaranga edukado. La tre respektata Universitato de Kalifornio havas dek terenojn tra la tuta stato, inter ili Berkeley, Irvine, Losanĝeleso kaj Santa Cruz. Kalifornia Ŝtata Universitato havas dudek tri terenojn, kaj estas la plej granda universitata sistemo en la lando laŭ nombro de studentoj. La sistemo de Kaliforniaj Komunumaj Superaj Lernejoj provizas kaj superlernejajn kursojn kaj metian trejnadon malplimultekoste ol universitatoj. Ĝi estas la plej granda superlerneja sistemo en Usono, kun 110 terenoj. En Kalifornio, estas ankaŭ kelkaj estimataj privataj Universitatoj, kiel Stanford, Kalifornia Instituto de Teknologio, kaj Universitato de Suda Kalifornio.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. California Constitution Article III [SEC. 1 - SEC. 9] (angle).
  2. 2,0 2,1 Guinn, J.M. (1915). A History of California and an Extended History of Los Angeles and Environs. Los Angeles: Historic Record Company.
  3. 3,0 3,1 U.S. Census Bureau QuickFacts: California. Retrieved November 26, 2020, from https://www.census.gov/quickfacts/fact/table/CA/PST045219
  4. California Economy
  5. In Old California
  6. Susan Orlean. The Library Book

Eksteraj ligiloj redakti