Nordameriko

kontinento, norda el Sud-Ameriko, orienta el Azio, okcidenta al Eŭropo, inter norda Atlantiko, Arkta Oceano, kaj norda Pacifiko

Nord-AmerikoNordameriko estas kontinento tute ene de la Norda Hemisfero kaj preskaŭ tute ene de la Okcidenta Hemisfero limigita norde de la Arkta Oceano, oriente de la norda Atlantika Oceano, norde de la Kariba Maro kaj Sudameriko, kaj okcidente de la norda Pacifika Oceano. Ĝi povas ankaŭ esti konsiderita norda subkontinento de Ameriko.[1]

Nordameriko

Mapo de Nordameriko.
Areo 24.709.000 km²
Loĝantoj 523.736.000
Landoj 23
Dependaj teritorioj 18
Ĉefaj lingvoj angla
hispana
franca
gronlanda
Horzonoj UTC-10 al UTC
Plej grandaj urboj Meksikurbo
Novjorko
Los-Anĝeleso
Ĉikago
Miamo
vdr
Nordameriko

Ĝi kovras areon de 24.497.994 km2 (9.458.728 kvadrataj mejloj) al 24.709.000 km2 depende de la mezurkriterioj, aŭ proksimume 4,8% de la surfaco de la Tero aŭ proksimume 16,4% aŭ 16.5% de la tera surfaco. Ekde julio 2002 ĝia loĝantaro estis proksimume 514.600.000 aŭ jam 565 milionoj nome 7.5% el la homa loĝantaro. Nord-Ameriko estas la tria plej granda kontinento aree, post Azio kaj Afriko,[2] kaj havas la kvaran plej grandan loĝantaron post Azio, Afriko, kaj Eŭropo.[3]

Plej el la kontinenta terareo estas de Kanado, Usono, Gronlando, kaj Meksiko, dum pli malgrandaj ŝtatoj estas en la regionoj de Centrameriko kaj Karibio.

Kaj Norda kaj Sud-Ameriko estas nomita pro Amerigo Vespucci, kiu estis la unua eŭropano kiu sugestis ke Ameriko ne estas la Orientaj Hindioj, sed la neeltrovita (de eŭropanoj) Nova Mondo. La nura terkonekto de Nord-Ameriko al Sud-Ameriko estas la mallarĝa Istmo de Panamo. Tio certas konsiderinte, ke Ameriko estu dividata en du malaj duonoj, nome Sudameriko kaj Nordameriko. Tamen estas aliaj konsideroj, kiuj rigardas ankaŭ mezan areon nome Mezameriko, kiu enhavu kaj Karibion kaj Centramerikon ĉu inkludinte aŭ ne Meksikon. Ĉefe se oni ne inkludas Meksikon en Nordamerikon, la divido estus ne nur geografia sed ankaŭ lingva kaj kultura, ĉar Nordameriko estus komponita ĉefe nur de Usono kaj Kanado, do nome de du grandaj ŝtatoj ĉefe angle parolantaj, dum sude estus ĉefe landoj el Latinameriko, parolantaj ĉefe latinidajn lingvojn.

La unua popolo kiu loĝis en Nordameriko estis Praindianoj kiu ekalvenis dum la lasta glaciperiodo trapasinte Beringion. Ili diferenciĝis laŭ nombro de diversaj kulturoj kaj komunumoj tra la kontinento. La plej grandaj kaj plej antaŭeniritaj antaŭ-kolumbaj civilizoj en Nordameriko estis la Aztekoj en kio estas nune Meksiko kaj la Majaoj en Centrameriko. Eŭropaj koloniistoj ekalvenis komence de la 16a kaj dum la 17a jarcento, forigante grandajn nombrojn de indiĝenaj loĝantaroj kaj komencante epokon de eŭropana dominado.

Etimologio kaj terminaro redakti

 
Mapo de Nordameriko, el 1621.

Pri Ameriko redakti

Ameriko estas kutime akceptita kiel nomita laŭ la itala esploristo Amerigo Vespucci fare de la germanaj kartografoj Martin Waldseemüller kaj Matthias Ringmann.[4] Vespuci, kiu esploris Sudamerikon inter 1497 kaj 1502, estis la unua eŭropano, kiu sugestis ke Ameriko ne estis la Orienthindaj Insuloj, sed malsama termaso antaŭe nekonata de eŭropanoj. En 1507, Waldseemüller produktis mondmapon, en kiun li metis la vorton "Ameriko" sur la kontinenton de Sudameriko, en la mezon de kio hodiaŭ estas Brazilo. Li klarigis la raciaĵon por la nomo en la ĉemetita libro Cosmographiae Introductio:[5]

"... ab Americo inventore ... quasi Americi terram sive Americam" (de Ameriko la eltrovinto ... kiel se ĝi estus la tero de Ameriko, tiel Ameriko).

Por Waldseemüller, neniu devus protesti kontraŭ la nomado de la tero post ĝia eltrovinto. Li utiligis la latinigitan version de la nomo de Vespuci (Americus Vespucius), sed en ĝia virineca formo "America", sekvante la ekzemplojn de "Europa" kaj "Asia" (el kio Ameriko).

Poste, kiam aliaj mapo-faristoj aldonis Nordamerikon, ili etendis la originan nomon al ĝi ankaŭ: en 1538, Gerard Mercator utiligis la nomon Ameriko al ĉio el la okcidenta Hemisfero en sia mondmapo.

Kelkaj argumentas ke la konvencio devas uzi la familian nomon por nomado de eltrovaĵoj krom koncerne reĝecon kaj tiel derivado de "Amerigo Vespucci" povus esti problema.[6] Ricardo Palma (1949) proponis derivadon de la "Amerrique" montoj de Mezameriko - Vespuci estis la unua se temas pri malkovri Sudamerikon kaj la Amerrique montojn de Mezameriko, kiu ligis liajn eltrovaĵojn al tiuj de Kristoforo Kolumbo.

Alfred E. Hudd proponis teorion en 1908 ke la kontinento estas nomita laŭ kimra komercisto nomita Richard Amerike de Bristol, kiu verŝajne financis la esplorvojaĝon de Johano Kaboto de Anglio ĝis Novlando en 1497. Alia etenda kredo kiu estis avancita estas ke Ameriko estis nomumita laŭ hispana maristo portanta la maljunegan visigotan nomon de "Amairick". Alia estas ke la nomo estas fiksiĝinta en indiana lingvo.[7]

Pri Nordameriko redakti

 
Mapo indikanta la diversajn konceptojn kaj regionojn pri Nordameriko.
  • Kaj Ameriko de la Nordo kaj plej ofte Nordameriko estas ĝustaj nomoj de la amerika subkontinento kiu enhavas la aron de landoj situaj norde de Meksiko kaj ofte ankaŭ la propran Meksikon mem. La uzado de Nortameriko kiel sinonimo de Usono estas tre ĝeneraligita. Kvankam tio ne estas nepre evitebla, pro ties ofteco, estas preferinde marki la diferencon inter ambaŭ nomoj, nome Usono por la lando kaj Nordameriko por la tuta subkontinento, speciale en kuntekstoj en kiuj tiu referenco povas esti ambigua.[8]
  • Ĉar ofte kaj ĉefe en la anglaparolantaj landoj oni uzas la nomon "Nordameriko" por referenci nur al Usono plus Kanado, kutime oni dividas la subkontinenton (apartigante Meksikon kaj Centramerikon). Centrameriko inkludus la jenajn landojn: Gvatemalo, Belizo (nura anglaparolanta lando tre rilata al Karibio), Honduro, Salvadoro, Nikaragvo, Kostariko kaj Panamo (tre rilata al Karibio kaj ofte asocia historie kun Sudameriko, kaj partikulare kun Kolombio).
  • Plej ofte la terminoj Ameriko de la Nordo kaj Nordameriko estas sinonimoj, sed en kelkaj okazoj oni faras distingon inter ambaŭ terminoj, reference la unua (Ameriko de la Nordo) al koncepto pure geografia (kontraste al Ameriko de la Sudo aŭ Sudameriko) kiu inkludus Belizon, Kostarikon, Salvadoron, Gvatemalon, Honduron, Meksikon, Nikaragvon kaj Panamon, kaj reference la dua (Nordameriko) al politika koncepto (kiu inkludus nek Meksikon nek Centramerikon) aŭ al kultura kaj historia koncepto (kiu ne inkludus Centramerikon, dum Meksiko estus pli ligita al Usono kaj historie kaj kulture).

Limoj redakti

Ne estas unusola kriterio por difini tiun terminon. En la hispanparolantaj landoj, la uzado normale difinas Nordamerikon kiel subkontinento kunformata de Kanado, Usono (inklude Alaskon), Meksikon, (ĝis la Istmo de Tehuantepec), Gronlandon kaj apudajn insulojn.[9] Kontraste, en la anglaparolantaj landoj kaj en aliaj, oni konsideras ofte Nordamerikon kiel aparta kontinento kiu estas kunformata de ĉio ĵus menciita krom Centrameriko kaj Antiloj, kio prezentus naturan limon kun Sudameriko plu malpli ĉe la aktuala landlimo de Panamo/Kolombio.[10] Aliflanke, la Geoskemo de la Unuiĝintaj Nacioj uzas la terminon “Nordamerikon” por indiki la kulturan subregionon kunformita de nur Usono kaj Kanado.

Geografio redakti

 
Satelita bildo.

Nordameriko estas la plej granda geografia dividaĵo kiu estas en la Tero, post Eŭropo, Azio kaj Afriko. Ĝi estas ĉirkaŭata okcidente de la Pacifika Oceano, oriente de la Atlantika Oceano, kaj norde de la Arkta Oceano. La punkto plej proksima al Azio estas la Markolo de Bering, en la nordokcidento. Nordoriente estas la insulego Gronlando (foje inkludita, foje ne) kaj, je 470 kilometroj, Islando, jam de Eŭropo. Rilate al Afriko, la malpli granda distanco inter ambaŭ kontinentoj estas de 1 598 kilometroj, dum 9 600 kilometroj separas Nordamerikon, oriente, de Aŭstralio.

La ĉefa akvokolekta areo de Nordameriko estas kunformata de la riveroj Misisipo, Misurio kaj Ohio, kiuj kune havas longon similan al tiu de la rivero Amazono. La baseno estas de 3 160 000 kvadrataj kilometroj. La vegetalaro estas speciala en tiu zono. Por ekzemplo, en la nordo estas tipa de la arkta vegetaĵaro la likenoj, muskoj kaj malaltaj herboj. En Kanado kaj okcidente de Usono elstaras la etendoj de koniferoj, speciale de sekvojoj, pinoj kaj abioj.

La vegetaĵaro kaj la klimato de Nordameriko posedas klimatan varion tre grandan. Kvankam la klimata grupo hegemonia estas tiu de la moderklimataj klimatoj. Pli precize, estas la kontinenta klimato estas tiu kiu plej ampleksan surfacon enhavas. Sed ankaŭ la gamo estas tre ampleksa el la tropika klimato de la sudo de Meksiko ĝis la polusa klimato de la regionoj plej nordaj de la kontinento, kaj tiel ĝi enhavas la plej parton de la klimatoj de la mondo. En la nordo estas arktaj tundroj (p. ekz. Gronlando, Jukonio), tra granda varieco de arbaroj (Roka Montaro, Apalaĉoj kaj la arbaroj de Sierra Madre), tropikaj arbaroj (Selva Lacandona kaj Ĉimalapoj), dezertoj (Dezerto de Sonora, Zona del Silencio), ebenaĵoj (Grandaj Ebenaĵoj, la Comarca Lagunera), mangrovejoj (p. ekz. Luiziano, Tabasco), ktp. Ĝenerale, la vegetaĵaro asocia al ili estas tipa de la Holoarkta Zono, en la nordo, kaj de la Novtropika Zono, en la sudo. La limoj inter ambaŭ zonoj estas ĉirkaŭ 40°N.

Historio redakti

 
Setlejo de inuitoj formita de igloj en la Bafina Insulo, ilustraĵo de Charles Francis Hall, 1865.

Je la alveno de la eŭropanoj, Nordameriko estis loĝata de indiĝenaj etnoj devenintaj el elmigradoj el Azio tra la Beringa Markolo.

La eŭropa koloniado de Nordameriko (laŭ konologia ordo: hispana, franca kaj angla) konsistis esence en la iompostioma antaŭeniro el la orienta marbordo okcidenten. Ĝenerale, la anglasaksa koloniado, kiu estis la lasta el tri, rezultis en la marĝenigo kaj eĉ formorto de la indiĝenaj loĝantaroj, ĝis enfermi la supervivantojn en rezervejoj izolitaj en la plej nefekundaj zonoj de la teritorio. Kontraste, la francaj kaj hispana koloniado rezultis en pli humanitara miksado de rasoj kaj mestizado, eĉ se simile kreante sociajn kaj ekonomiajn diferencojn.

Antaŭkolumba epoko redakti

 
Kulturaj areoj de Nordameriko en la epoko de la kontakto kun la eŭropanoj, laŭ la divido proponita de Kroeber.

La antropologoj havas diversajn teoriojn pri la unuaj loĝantoj kiuj establis sin en Nordamerikon. La genetikaj kaj arkeologiaj pruvoj indikas, ke la unuaj amerikanoj alvenis el Azio ĉirkaŭ la lasta granda glaciepoko, kiam la glacio kovris la areon de la Beringa Markolo kreante terponton nome Beringio antaŭ 27 000 ĝis 14 000 jaroj.[11][12]

Antaŭ la kontakto kun la eŭropanoj, la indiĝenaj popoloj de Nordameriko estis dividitaj en multaj politikaj entoj, el malgrandaj grupoj de malmultaj familioj ĝis triboj kaj regnoj. Ili loĝis en variaj kulturaj areoj kiuj korespondis svage kun la diversaj geobiologiaj zonoj kiujn ili okupis, kio havigas klaran ideon de la diverseco de iliaj kutimoj. Por ekzemplo, pri la ĉasistoj de bizonoj de la Grandaj Ebenaĵoj, aŭ la agrikulturistoj de Mezameriko. Tiujn indiĝenajn grupojn oni povas klasigi laŭlingve (por ekzemplo, la familioj atapaska, algia kaj jut-azteka estas tri el la plej etenda jen Nordameriko), kvankam gravas atenti, ke la popoloj kun lingvoj rilataj inter si ne ĉiam kunhavis la saman materian kulturon, eĉ ne estis nepre aliancanoj.

Dum la pratempo en Ameriko ekzistis ŝanĝiĝema medio kiu havigis varman klimaton pli aridan kaj okazis la malapero de la megafaŭno. La majoritato de la grupoj de lokanoj en tiu momento ankoraŭ estis ĉasistoj-kolektistoj tre vagemaj, sed poste ekaperis unuopaj grupoj, kiuj centriĝis al la rimedoj disponeblaj por ili je loka nivelo, pro kio laŭ la tempopaso ne estis ununura modelo de kreskanta ĝeneraligo laŭ la regionoj kiel, la sudokcidenta, la Arkta, la tradiciaj ebenaĵoj ktp.

 
Mapo de la unuaj homaj migradoj bazitaj sur la teorio elafrika. Ruĝe: "Homo sapiens"; brunverde: Neandertaloj; verde: la unuaj homedoj

Tiuj regionaj adaptoj iĝis la normo kun malpli dependeco de la ĉasado kaj la kolektado, kun ekonomio pli varia kun ĉasado de malgrandaj bestetoj, fiŝkaptado, laŭsezone naturaj vegetaĵoj rikoltitaj kaj aliaj vegetalaj manĝaĵoj. Multaj grupoj pluigis sian vivtenadon per ĉasado de grandaj bestetoj, sed iliaj ĉastradicioj iĝis pli variaj kaj iliaj metodoj akiri viandon pli prilaboritaj. La meto de artefaktoj kaj materialoj ene de praa nekropolo indikis socian diferencigon laŭ la stato de kelkaj grupoj.

La kulturaj grupoj plej sudaj de Nordameriko estis responsaj pri la aldomigo de multaj kultivoj kiuj nuntempe estas uzataj en la tuta mondo, kiel la tomatoj kaj la kukurboj. Kaj eble plej grava estas unu el tiuj kultivoj kiuj nuntempe estas el la plej gravaj (por nutrado kaj de homoj kaj de bestoj) en multaj mondoregionoj, kia estas la maizo. Kiel rezulto de la disvolvigo de la agrikulturo en la sudo, multaj el la gravaj kulturaj progresoj de Ameriko okazis en tiu areo. Por ekzemplo, la civilizacio de majaoj prilaboris skribsistemon, konstruis enormajn piramidojn, havis kompleksan sistemon de kalendaro, kaj disvolvigis la koncepton de nulo ĉirkaŭ la jaro 400 n.e., 500 jarojn antaŭ en la Malnova Mondo.[13] La majaa kulturo ankoraŭ ekzistis kiam la eŭropanoj alvenis al Centrameriko, sed la politika dominado en la zono jam estis translokiĝinta al la iomete pli norda areo kie hegemoniis la Azteka Imperio, kies ĉefurbo estis Tenoĉtitlano en la Valo de Meksiko. La Aztekoj estis konkeritaj en 1521 fare de Hernán Cortés.[14]

Pli norde de Mezameriko la homaj grupoj kiuj disvolvigis sociojn kaj kulturojn plej kompleksajn estis la popoloj de la Misisipo-kulturo kaj de la irokeza konfederacio en historia epoko tre bone dokumentata. Krome ekzistas kelkaj kulturoj pli kompleksaj konataj nur arkeologie kiel tiuj de la anasazioj kaj de Hohokamo.

La alveno de la eŭropanoj al Ameriko rezultis en drasta totala ŝanĝaro, ofte traŭmata aŭ katastrofa por ili kaj por iliaj kulturoj. Ĉu intence aŭ senintence oni disvastigis diversajn damaĝajn faktorojn, kiuj okazigis la malaperon de tutaj popoloj, foje eĉ de tutaj lingvaj familioj kaj tiuj kiuj survivis ĝenerale suferis ŝanĝojn tre rapide.

Vikingaj setlejoj en Ameriko redakti

 
Rekonstruo de vikinga koloniejo en L'Anse-aux-Meadows.

L'Anse aux Meadows (nome koruptaĵo de la origina franclingva nomo L'Anse-aux-Méduses, “La kreko de la meduzoj”) estas loko en la norda pinto de la insulo Novlando, en la provinco Novlando kaj Labradoro (Kanado), kie la norvega esploristo Helge Ingstad kaj lia edzino, la arkeologino Anne Stine, trovis en 1960 altaĵojn kovritajn de herbo kiuj estis malkovritaj kiel la restaĵoj de eta domaro vikinga. Tiu estus la plej frua verigebla ekzemplo de antaŭ-kolumba trans-oceana kontakto de eŭropa kulturo kun la nordamerika ĉeftero kaj estis datita el ĉirkaŭ 1000 n.e.[15] Oni supozas, ke nordia esploristo Leif Erikson (ĉirkaŭ 970–1020) vizitis la areon kaj tiel lia grupo estus la unuaj eŭropanoj kiuj fakte surteriĝis sur la kontinento (sen kalkuli Gronlandon).[16][17] Tamen ne estas pruvoj de invadoj al la interno de la teritorio, nek de kulturaj kontaktoj kun indiĝenoj aŭ de iutipaj influoj, nek en unu direkto nek en la mala; pro tio plue oni konsideras fare de la ĝenerala kulturo, ke la kontakto inter la popoloj de ambaŭ kontinentoj okazis nur post 1492.

En 2015 estis trovita ebla dua setlejo en alia punkto de la sama insulo Novlando nome Point Rosee, 500 km pli sudoriente el la loko en kiu jam estis konstatita la estado de la vikingoj. Tiu malkovro estis detektita de la usona arkeologino Sarah Parcak pere de teknologio de infraruĝaj bildoj el la spaco.

Kolonia epoko redakti

En 1663 la franca regno estis domininta la kontrolon de la entreprenoj de komerco de feloj de Nova Francio. Tio markis la komencon de nova epoko de koloniismo pli formala en Nordameriko. La ekonomiaj celoj de la agado de eŭropanoj ŝanĝiĝis: dekomence hispanoj alvenis al Karibio teorie serĉante komercvojon al spicoj (el Orienta Azio), kio ŝanĝis al serĉado de oro kaj arĝento, kaj poste al akiro de feloj kaj aliaj naturaj resursoj en Nordameriko.

 
Mapo de Nova Francio, fare de Samuel de Champlain.

La rivaleco inter la eŭropaj potencoj rezultis en serio de militoj en Nordameriko kiuj okazigis grandajn tuŝojn en la disvolvigo de la kolonioj. La diversaj teritorioj pasis de unuj manoj al aliaj kelkajn fojojn. La paco ne estis atingita ĝis la francaj trupoj en Nordameriko estis venkitaj en la Batalo de la Ebenaĵoj de Abrahamo (en nuna Kebekio) kaj Francio devis cedi la plej parton de siaj terpostuloj ekster Karibio. La fino de la franca hegemonio en Nordameriko estis katastrofa por la indiĝenaj landoj de la oriento de Nordameriko, kiu perdis sian ĉefan aliancanon kontraŭ la anglusona etendo pere de forigo de la indiĝena loĝantaro. Dum la ribelo de la tribestro Pontiak (1763-1766), Konfederacio de Grandaj Lagoj kaj la areo de la triboj entreprenis kampanjon finfine malsukcesa por defendi siajn rajtojn al la teroj okcidente de la montoj Apalaĉoj, kio rezultis en la fakto, ke la plej parto de indiĝenoj estis enfermitaj en "indiĝenaj rezervejoj" pere de la reĝa proklamo de 1763.

Inter 1535 kaj 1821, la teritorioj koloniigataj de la hispana imperio en parto de la aktuala Meksiko estis nomita vicreĝlando Nova Hispanio. Tiu areo iĝis la plej prospera el la tuta kontinento ligita al la plej grandaj insulo de Karibio. De tie eliris la koloniigaj entreprenoj dudirekte: norden al la areoj kiuj nun estas Suda Usono, kaj suden al Centrameriko kaj poste al Sudameriko.

Ĝenerale el demografia vidpunkto en plej parto de nordamerikaj areoj la alveno de la eŭropanoj rezultis en enorma kaj drasta malpliigo de la indiĝenaj loĝantaroj: pro ekonomia ekspluatado, mortoj dum militaj konfliktoj, elĉerpigo de tradiciaj resursoj por vivtenado, kaj finfine pro la enkonduko de malsanoj, kontraŭ kiuj la indiĝenaj popoloj ne estis imunigitaj.[18]

Sendependecoj redakti

 
Poŝtmarko pri la Independence Hall kie okazis la Usona Deklaro de Sendependeco.

La okazigo de la usona revolucio faris grandan influon sur la tuta amerika kontinento kaj partikulare en Nordameriko. La plej grava afero estis la kreado de nova ŝtato Usono, kiu iĝis grava tutmonda potenco en la du venontaj jarcentoj. Tamen, la Milito por Sendependeco de Usono estis grava milito kiu tuŝis ĉiujn angulojn de la mondoregiono. La elmigrado de la britaj unuismaj lojalistoj plifortigis la pluigon de Kanado kiel brita kolonio kaj finfine kiel aparta komunumo. Aliflanke la idearo (kaj ekonomia kaj politika) kiu estis rezultinta el la usona procezo disvastiĝis al Karibio, Meksiko kaj finfine al la cetero de Ameriko.

Paralele kaj tiukadre, la kontrolo de Hispanio sur Meksiko estis malfortiĝinta. La sendependeco estis deklaritada en 1810 fare de Miguel Hidalgo, kio iniciatis la procezon de la Milito por Sendependeco de Meksiko. En 1813, José María Morelos kaj la Kongreso de Anahŭako subskribis la Akton de Sendependigo de la Meksika Imperio, tiam nomita Sendependigo de Nordameriko, nome la unua jura dokumento en kiu oni establas la separadon de Nova Hispanio (jam ne per tiu nomo) rilate al Hispanio. Finfine Meksiko sendependiĝis en 1821 kiel Imperio kaj Hispanio agnoskis ĝin kiel sendependa ŝtato en 1823. Similaj procezoj estis okazantaj tiuepoke en diversaj areoj de Sudameriko.

Teritoriaj etendoj redakti

 
Landlimoj kiuj montras la teritoriojn el la nuna Gvatemalo perdita kaj sekve aneksita de Meksiko.
 
Laŭtempa procezo de la politika dividado en Nordameriko.

La ĵus kreitaj ŝtatoj trovis plej utilan rimedon plifirmigi sin en procesoj de teritoriaj etendoj, kiuj havigu al si resursojn kaj evitu konkurencon de pli povaj najbaroj.

El la epoko de la sendependeco de Usono, tiu lando etendiĝis rapide okcidenten, akirante la vastajn teritoriojn de Luiziano (iam kontrolita de hispanoj, poste de francoj) en 1803. Inter 1810 kaj 1811 indiĝena konfederacio sensukcese luktis por deteni la usonajn for de la zonoj de la Grandaj Lagoj. La sekvantoj de Tekumseh foriris norden en Kanadon, kie ili helpis la britojn forpeli usonan klopodon invadi Kanadon dum la milito de 1812. Post la milito, la setlado de britoj kaj irlandanoj en Kanado pliiĝis spektakle. La etendo de Usono rezultis en grandaj diferencoj inter la diversaj kreitaj ekonomioj kaj socioj; tion komplikis la dividado de la novaj ŝtatoj inter tiuj kiuj defendis la pluigon de la jura sistemo ekspluatadi afrikdevenulojn (sklaveco) kaj tiuj kiuj kontraŭis tiun sistemon ĉu pro etikaj tialoj ĉu pro ekonomia konkurencado, kio rezultis dekomence al la Pakto de Misurio de 1820.

Siaflanke, Kanado suferis alian dividon, nome inter la francparolanta (dekomence majoritata) kaj anglaparolanta (pliigita pro elmigroj el Usono kaj el la Brita Insularo) komunumoj, kio fakte resultis en la eksplodo de la enlanda milito en 1837.

Meksiko suferis ankaŭ konstantajn politikajn tensiojnm tie inter liberaluloj kaj konservativuloj, krom trritorian konflikton kontraŭ la pli sedpova Gvatemalo, en kiu Meksiko sukcesis akiri sudajn teritoriojn en Chiapas, Sokonusko kaj Jukatano; aliflanke la nova lando suferis konfliktojn kontraŭ Usono pro Teksaso, kiu deklariĝis sendependa (kun la helpo de usonaj invadintoj) en 1836 kaj pro la teritorioj de Kalifornio kaj de aliaj areoj de tiam norda Meksiko, nune Suda Usono.

Konfliktoj redakti

La apartigo de la Konfederaciitaj Ŝtatoj kaj la rezultanta enlanda milito skuis la usonan socion. Tio kondukis al la iompostioma abolo de la sklaveco en Usono, la detruo de grandaj sektoroj de la Sudo, kaj granda perdo de vivoj. El la konflikto, Usono aperis kiel industriigita lando post la industriaj klopodoj por la milito kaj por la posta rekonstruado. Krome ties potenca stato estis konfirmita per la teritoria kontrolo de tio kio estas nune la apudigitaj ŝtatoj (grandparte pere de la instalado de fervojoj), kaj per postaj militintervenoj en direkto al Meksiko, Karibio kaj Centrameriko unue jam dum la 19-a jarcento, poste al Sudameriko, kaj poste jam dum la 20-a jarcento al la cetero de la globo per la procezo nomita usona ekspansiismo.

Siaflanke kiel reago al la minaco de la usona povo, kvar el la kanadaj kolonioj interkonsentis federacion en 1867, kreante la enton Dominio de Kanado. La nova lando ne estis plene suverena, sed disponis de konsiderinda sendependeco el Granda Britio. Per la aligo de Brita Kolumbio Kanado ekspansiis al la Pacifika Oceano en 1871 (per procezo simila al tiu usona) kaj simile establis transkontinentan fervojon, nome la Canadian Pacific, en 1885.

En Meksiko, konfliktoj kiel la Reforma Milito malfortigis la povon de la meksika ŝtato, kaj malfermis ĝin al la eksterlanda influo. Tio konsukis al la fakto, ke la malproksima Dua Franca Imperio invadis Meksikon kaj establis la Duan Meksikan Imperion.

Jam en pli ĵusaj epokoj (20-a jarcento) konfliktoj inter Meksiko kaj Gvatemalo pluis kiam meksikaj fiŝkaptistoj estis atakitaj per la Gvatemalaj Aerfortoj en akvoj de Gvatemalo, kio kondukis al rompo de diplomataj kaj komercaj rilatoj inter Meksiko kaj Gvatemalo.

Demografio kaj lingvoj redakti

 
Lingvoj parolataj en Ameriko: notu hegemonion de angla (viola), hispana (blua) kaj portugala (verda) almenaŭ laŭ etendo.

La plej ĝeneralaj lingvoj en Nordameriko estas la angla, la hispana, kaj la franca. La esprimo Anglalingva Ameriko estas uzita por rilati al la anglalingvaj landoj de Ameriko: nome Kanado (kie la angla kaj la franca estas kun-oficialaj) kaj Usono, sed ankaŭ foje Belizo kaj partoj de la tropikoj, aparte la ŝtatkomunuma Karibio. Latin-Ameriko rilatas al la aliaj areoj de Ameriko (ĝenerale sude de Usono) kie la latinidaj lingvoj, derivitaj de la latina, nome la hispana kaj la portugala (sed ankaŭ franclingvaj landoj estas ne kutime inkluditaj) predominas: la aliaj respublikoj de Mezameriko (sed ne Belizo), parto de la Karibio (ne la nederlandand-, angl-, aŭ franc-lingvaj areoj), Meksiko, kaj la plej granda parto de Sudameriko (krom Gujano, Surinamo, Franca Gujano (FR), kaj la Falklandinsuloj (GB)).

La franca lingvo historie ludis kaj aktuale ludas signifan rolon en Kanado kaj nun retenas karakterizan ĉeeston en kelkaj regionoj. Kanado estas oficiale dulingva. La franca estas la oficiala lingvo de la kanada provinco Kebekio, kie 95% de la homoj parolas ĝin kiel aŭ sia unua aŭ dua lingvo. En la provinco Nov-Brunsviko ĝi estas kun-oficiala kun la angla. En la provinco Ontario la oficiala lingvo estas la angla sed ekzistas laŭtaksa 600 000 franc-ontarianoj. En Manitobo la franca estas kun-oficiala same laŭjure kun la angla.

La Francaj Antiloj kaj Sankta-Piero kaj Mikelono, same kiel la usona ŝtato Luiziano, kie la franca ankaŭ estas oficiala lingvo. Haitio estas inkludita kun tiu grupo surbaze de historia unuiĝo sed haitianoj parolas kaj kreolan kaj francan. Simile, kaj la franca kaj la francantila kreola estas parolita en Sankta Lucio kaj en la Ŝtatkomunumo Dominiko kune kun la angla.

La gronlanda lingvo ekde Junio 2009 estas la nura oficiala lingvo de Gronlando, lando aŭtonoma de la Regno Danio, krom esti la lingvo plej parolata de tiu teritorio. La dana lingvo, kiu ne estas oficiala, estas uzata en administraciaj aferoj kaj de minoritato de eŭropanoj.

 
Festo de Sankta Gennaro, festo de la itala komunumo de Novjorko[19]. Novjorko estas ege multkultura.

Kvankam oni perdis grandan nombron de indiĝenaj lingvoj ekde la konkero fare de eŭropanoj, ankoraŭ oni parolas pli ol 250 indiĝenajn lingvojn (apartenantaj al pli ol 40 lingvaj familioj), ĉefe en Meksiko kaj Usono. En Meksiko, oni agnoskas ĉirkaŭ 60 indiĝenajn lingvojn kiuj estas rekonataj kiel kunoficialaj landaj lingvoj. En Usono kaj Kanado, la indiĝenaj lingvoj ne haas oficialan agnoskon, kaj la granda majoritato el tiuj estas minacataj lingvoj. En Meksiko la indiĝenaj lingvoj havas oficialan agnoskon, kaj tial la sekretariaro de publika edukado publikigas lernomaterialojn en kelkaj de tiuj lingvoj.

Ekonomie, Kanado kaj Usono estas la plej riĉaj kaj la plej multaj evoluintaj nacioj en la kontinento, sekvitaj fare de Meksiko, sojlolando.[20] La landoj de Mezameriko kaj la Karibio estas sur diversaj niveloj de ekonomia kaj homa evoluo. Ekzemple, malgrandaj karibaj insulaj ŝtatoj, kiaj ekzemple Barbado, Trinidado kaj Tobago, kaj Antigvo-Barbudo, havas pli altan MEP (PPP) pokape ol Meksiko pro siaj pli malgrandaj loĝantaroj. Panamo kaj Kostariko havas signife pli altan indekson de homa disvolviĝo kaj MEP ol la cetero de la centramerikaj nacioj.

Demografie, Nordameriko estas rase kaj etne varia kontinento. Ĝiaj tri ĉefaj rasaj grupoj estas kaŭkazianoj (aŭ blankuloj, sed laŭ nordamerika termino), mestizoj kaj negroj. Ekzistas signifa malplimulto de indiĝenaj indianoj kaj azianoj inter aliaj malplimultaj grupoj.

Kulturo redakti

 
Dulingva (angla/franca) haltosignalo en Parliament Hill en Otavo.[21]

La kulturoj de Nordameriko estas tre diversaj. Usono kaj anglalingva Kanado havas multajn kulturajn similaĵojn, kvankam franca Kanado havas diferencan kulturon el anglaparolanta Kanado, kio estas protektita jure. Ĉar Usono estis formita el areoj antaŭe partoj de la Hispana Imperio kaj poste de sendependa Meksiko, kaj estis konsiderinda kaj kontinuanta enmigrado de hispanparolantoj el sudo de la limo Usono-Meksiko. En sudokcidento de Usono estas forta hispaneca kultura tradiciaro kaj konsiderinda dulingvismo. Meksiko kaj Centrameriko estas parto de Latinameriko kaj estas kulture tre diferenca el anglaparolanta kaj francparolanta Nordameriko. Tamen, ili kunhavas kun Usono la establadon de post-sendependecaj registaroj kiuj estas federaciaj reprezentaj respublikoj kun verkitaj konstitucioj datantaj el ties fondo kiel nacioj. Kanado estas federacia parlamenta demokratio sub konstitucia monarkio.

La distingo de la francaj lingvo kaj kulturo estis kodigita en la kanada juro, kaj tiel kaj angla kaj franca estas deklarataj oficialaj lingvoj. Kontraste Usono ne havas oficialan lingvon, sed ties tutlanda lingvo estas la angla.

Konsisto redakti

 
Meksikurbo estas la urbo plej loĝata de Meksiko kaj de Nordameriko kaj la dua metropola zono en la mondo.[22]
 
Novjorko estas la plej loĝata urbo de Usono kaj la dua en Nordameriko.

La landoj de Nordameriko estas:
Nord-Ameriko

Centra Ameriko

Karibio

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. North America. Encyclopædia Britannica. Alirita 2014-02-03.
  2. North America Land Forms and Statistics. World Atlas.com. Alirita 16a de junio 2013.
  3. North America Fast Facts. World Atlas.com. Alirita 16a de junio 2013.
  4. Amerigo Vespucci. Encyclopædia Britannica. Alirita 7a de julio 2011.
  5. (1907) The Cosmographiæ Introductio of Martin Waldseemüller in Facsimile, Translated by Edward Burke and Mario E. Cosenza, introduction by Joseph Fischer and Franz von Wieser, The United States Catholic Historical Society. “latine "Quarta pars per Americum Vesputium (ut in sequentibus audietur) inventa est, quam non video, cur quis jure vetet, ab Americo inventore sagacis ingenii viro Amerigen quasi Americi terram sive Americam dicendam, cum et Europa et Asia a mulieribus sua sortita sint nomina."”.
  6. Lloyd, John. (2006) The Book of General Ignorance. Harmony Books. ISBN 978-0-307-39491-0. “New countries or continents were never named after a person's first name, but always after the second...”.
  7. Jonathan Cohen. The Naming of America: Fragments We've Shored Against Ourselves. Alirita 3-a de februaro 2014.
  8. Norteamérica en retejo Diccionario Panhispánico de dudas, Alirita la 27an de Decembro 2020.
  9. Norteamérica RAE 2005
  10. North America The Free Dictionary 2015
  11. William Haviland; Harald Prins; Dana Walrath; Bunny McBride (2013). Anthropology: The Human Challenge. Cengage Learning. pp. 219, 220. ISBN 978-1-285-67758-3.
  12. Liz Sonneborn (Januaro 2007). Chronology of American Indian History. Infobase Publishing. p. 3. ISBN 978-0-8160-6770-1. Alirita la 30an de Oktobro 2021.
  13. Robert Kaplan (16a de Januaro 2007). "What is the origin of zero? How did we indicate nothingness before zero?". Scientific American. Alirita la 19an de Februaro 2008.
  14. Bernard Grunberg, "La folle aventure d'Hernan Cortés", en L'Histoire n°322, Julio–Aŭgusto 2007.
  15. Cordell, Linda S.; Lightfoot, Kent; McManamon, Francis; Milner, George (2009). "L'Anse aux Meadows National Historic Site". Archaeology in America: An Encyclopedia. ABC-CLIO. p. 82. ISBN 978-0-313-02189-3.
  16. Little, Becky (11a de Oktobro 2015). "Why Do We Celebrate Columbus Day and Not Leif Erikson Day?". National Geographic. Alirita la 30an de Oktobro 2021.
  17. "History – Leif Erikson". BBC. Alirita la 30an de Oktobro 2021.
  18. Massimo Livi Bacci, Malden (2001). A Concise History of World Population: An Introduction to Population Processes (3rd ed.). Massachusetts: Blackwell Publishing. pp. 42–46. ISBN 978-0-631-22335-1.
  19. "New York City". 1911 Encyclopædia Britannica.
  20. David Waugh. (2000) “Manufacturing industries (chapter 19), World development (chapter 22)”, Geography, An Integrated Approach, 3‑a eldono, Nelson Thornes Ltd., p. 563, 576–579, 633, and 640. ISBN 978-0-17-444706-1.
  21. . Portrait des groupes de langues officielles de la région d'Ottawa (6a de Marto 2015).
  22. "City Populations – World City Population, Biggest Largest Cities in the World". Worldatlas.com

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo América del Norte en la hispana Vikipedio.