La prapuebla kulturo (vaste konata per la navahodevena termino anasazio) estas nord-amerika civilizo, ekzistanta de ĉ. 100. p.K. kaj verŝajne evoluinta en, aŭ kontribuinta sin al, la Pueblo-indianoj de la historia epoko ĝis nuntempo. Ĝia centro estis ĉe limrenkontiĝo de Arizono, Nov-Meksikio, Koloradio kaj Utaho (anasazi signifas „prauloj” en la navaha lingvo). Oni dividas la historion de la anasazi-kulturo je la sekvaj periodoj: korboplekta epoko 100–500; modifita korboplekta epoko, 500–700; elformiĝo de puebloj 700–1050; klasika pueblo-epoko, 1050–1300; regresa pueblo-epoko, 1300–1700; moderna pueblo-epoko ekde 1700 ĝis hodiaŭ.

Loĝejo de Ansazi en Nacia Parko Mesa Verde
La ŝtonaj domoj en la DeŜaj valo
Ruinoj de ŝtonaj loĝejoj en Pueblo Bonito

Oni ne konas originon de la korboplektaj indianoj, sed estas certe, ke ili estas majstroj jam ĉe setliĝo pri la korboplektado. Ili vivtenis sin per ĉasado, kolektado de grajnoj, kultivado de maizo kaj kukurbo. Ili loĝis en kavernoj aŭ en lignostrukturaj kabanoj kun batita grundomuro. Ili konstruis en ambaŭ loĝejoj subterajn nutraĵrezervujojn kun tegmento.

Poste graviĝis la kultivado de la legomoj kaj ilia ĉefa vivtena agado iĝis la agrikulturo (ili aldomigis la meleagron). Tiam la ĉasado kaj kolektado restis nur aldona vivtena agado.

Ili plu loĝis en kavernoj aŭ en subĉielaj loĝejoj, parte konstruitaj subtere. En tiu epoko aperis la ceramikaĵo, sekigita per suno.

Dum epoko de estiĝo de la puebloj, oni daŭrigis konstruadon de rektlinie aŭ arkoforme kunligitaj domoj, pligrandigis ilin. La pli fruan batitan grundomuron ŝanĝas la adoba, ŝtona muro. Tiam elformiĝas el la kabano kun subtera rezervujo la kiva, tio estas ronda, subtera kamero, uzata ekde tiam por religiaj celoj. Oni uzis la surterajn kamerojn nur por loĝado. Oni supozas, ke tiam komenciĝis kultivado de la kotono. La ceramikistoj uzis pli kaj pli da formoj, ornamaĵojn, dum la korboplektado malgraviĝis. Dum la tuta epoko kreskis la loĝata areo.

Karakterizoj de la klasika pueblo-epoko estas la grandaj domoj konstruitaj sur rokoj. Tiuj vilaĝoj estis konstruitaj en protektataj kurbiĝoj de la rokmuroj. Ili estis similaj de la briko kaj adobodomoj kaj vilaĝoj. Ili konstruis samtempe grandajn, libere starantajn domarojn apud muroj de la kanjonoj. En ambaŭ konstruejoj, la domoj estis du-tri aŭ eĉ kvaretaĝaj. Oni ofte forŝovis la etaĝojn tiel, ke la tegmento de la plia suba domo servis kiel teraso por la pli supra. En tiuj komunaj konstruaĵoj, la nombro de la ĉambroj variis de 20 ĝis eĉ mil. La ceramikaĵo atingis altan kvaliton, ili povis lerte teksi la kotonon kaj jukao-fibron.

La finiĝon de la klasika pueblo-epoko signis la forlaso de la rokaj domoj kaj la grandaj komunumaj domaroj. Tion kaŭzis atakoj de la nordaj nomadaj navahoj kaj apaĉoj, aliflanke longtempa sekego inter 1276–99.

La regresan pueblo-epokon karakterizis la migrado al sudo kaj oriento. Kelkaj migris en valon de Rio Grande, aliaj en ĉirkaŭon de Arizona White Mountains. Ili konstruis novajn vilaĝojn - el kiuj kelkaj pli grandaj ol vilaĝoj de la klasika epoko -, sed ili estas malpli elegantaj, kun pli kruda aspekto. En kelkaj lokoj ĉiuj muroj estis konstruitaj el adobo. Ili plu pretigis fajnajn ceramikaĵojn, sed ŝanĝiĝis formo de la ujoj. La korboplektado restis grava agado.

Oni kalkulas la modernan pueblo-epokon ekde ĉ. 1700, kiam disvastiĝis la hispana influo. La areon okupis oficiale en 1598, sed la perfortaj konvertiĝoj kaj subpremado, igis la hispanojn malamikoj. En 1680 okazis amasa ribelo, la hispanoj estis murditaj aŭ forpelitaj. La hispana regado restariĝis nur en ĉ. 1694. La unujarcenta perturba situacio malpliigis nombron de la pueblo-komunumoj de 70–80 al 25–30. Plimulto de la kulturo kaj la agrikultura kaj metia konoj vivtenis sin ĝis hodiaŭ.

Vidu ankaŭ redakti