Kavernoj (foje ankaŭ nomitaj grotoj) estas subteraj kavoj, kiuj ligiĝas al la tera surfaco per kelkaj truoj (groto estas artefarita aŭ kurioza kaverno). Ili formiĝas per subfoso de kalkoŝtonoj, dolomitoj, gipsoj kaj kelkaj facile solveblaj mintavoloj. Oni trovas ankaŭ glaciajn kavernojn. Estas multaj manieroj per kiuj kavernoj povas estiĝi, kaj estas kombinaĵoj de kemiaj procezoj, tektonaj fortoj kaj atmosferaj influoj. La plej ofta procezo estas karstigo, t.e. solvo de kalkecaj ŝtonoj fare de pluvakvo. Ilin ofte loĝas animaloj karakterizataj de blindeco, senpigmentiĝo, gigantismo. Post paleolito, multaj kavernoj estis uzataj de homo (loĝejo, kavernurboj, kaverna pentrado). Kavernoj estas objektoj de esploro por speleologio kaj arkeologio.

Kaverno Lechuguilla, Nov-Meksiko, Usono.
Lafa kaverno en Kalifornio.
Kaverno Acsibi, Argentino.

Laŭ Francisko Azorín groto estas Kaverno en monto; artefarita kaverno.[1] Li indikas etimologion el greka kripta kaj de tie la latina crupta.[2]

Laŭ Francisko Azorín kaverno estas Natura, profunda kavaĵo; subtera kavaĵo.[3] Li indikas etimologion el la latina caverna, el cavus (kavaĵo)..[4]

Plej longaj kavernoj redakti

La ĉi-suba listo donas la longecon de kavernoj, kiu respondas al la sumo de ĉiuj agnoskaj galerioj per kiuj eblas subtere transiri de unu al alia en sama areo.

Plej longaj kavernoj
Kaverno Lando Longo, km
Flint-Mammoth Usono 652
Sac Acrun Meksiko 360
Jewel Cave Usono 325
Oxx Bel Ha Meksiko 270
Shuanghedong Ĉinio 257,5
Optimista Ukrainio 257
Wind Cave Usono 242
Clearwater Cave Malesio 227
Lechuguilla Usono 223
Fisher Ridge Usono 209
Hölloch Svislando 202

Kelkaj kavernoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas proverbo pri kaverno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[5]:

  •  
     Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas. 

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 85.
  2. Azorín, samloke.
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 109.
  4. Azorín, samloke.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15.