Tiu ĉi artikolo temas pri kaverno en Ĉeĥio. Pri bulgara urbo temas artikolo Ŝipka.

Šipka (legu Ŝipka) estas kaverno super urbo Štramberk kaj 2 km de urbo Kopřivnice.

Kaverno Ŝipka
ĉeĥe: Šipka
kaverno - protektita areo
Kaverno Ŝipka
Oficiala nomo: Šipka
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Nový Jičín
Municipo Štramberk
Situo Kaverno Ŝipka
 - koordinatoj 49° 35′ 12″ N 18° 07′ 04″ O / 49.58667 °N, 18.11778 °O / 49.58667; 18.11778 (mapo)
Areo 24,6076 km² (2 460,76 ha)
Estiĝo 9-a de januaro 1960
Por publiko alirebla
Plej facila aliro el Štramberk
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Šipka Cave
En la kaverno.

La kaverno estas unu el la plej signifaj arkeologiaj lokoj en Ĉeĥio, unu el tri trovejoj de skeletaj postrestaĵoj de neandertala homo. Ĝi estiĝis en tektona deŝiraĵo de juraj kalkŝtonoj. Hodiaŭ tio estas nur rokpordego kaj torso de trafalinta horizontala kaverno kun restaĵoj de koridoroj kun suma longeco 60 m.

La kaverno estis antaŭe malmulte konata kaj ties koridoroj estis ŝtopitaj per argilo kaj ŝtonmiksaĵo. En la jaro 1879 Karel Jaroslav Maška komencis esplorfosi en ĝi kaj dum kvar jaroj li trovis en ĝiaj sedimentoj multe da restaĵoj de vertebruloj el plejstoceno, precipe da ostoj de ursoj, sed ankaŭ de kastoro, cervo, ĉevalo, leono, hieno, kato, ĉamo, rinocero ka. Sed la plej signifa trovaĵo estis la tn. makzelo el Šipka – la makzelo de infano de neandertala homo, kiu ĉi tie mortis proksimume antaŭ 40 000 jaroj en glacia praepoko. La makzelo onidire portis markojn de ŝanĝo al hodiaŭa tipo de homo. Krom tio estis en la kaverno trovitaj fajrujo kaj multnombra ŝtona ilaro. En tiamaj jaroj tio estis renversa trovaĵo – oni nome skribis la jaron 1880 kaj pasis nur 24 jarojn ekde la unua trovaĵo de neandertalaj homoj ĉe Düsseldorf. Bedaŭrinde, en la jaro 1945 la makzelo forbrulis dum incendio en Mikulova kastelo, en kies depozaĵo ĝi estis metita.

La torso de la kaverno estas libere alirebla kaj ĝi estas havigita per informtabuloj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.