Ĉeĥio

lando en Eŭropo

ĈeĥioĈeĥujo, oficiale ĝis 2016 ĉiam nomita la Ĉeĥa Respubliko (ĉeĥe Česká republika, ekde majo 2016 oficiale Česko[1] Pri tiu ĉi sono aŭskultu), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km).

Ĉeĥio
ĉeĥe Česko
(respubliko)
Situo de Ĉeĥio enkadre de Eŭropo
Oficiala nomo: Česká republika
Moto: Pravda vítězí (lat. Veritas vincit)
Himno: Kde domov můj
Membreco
Historiaj regionoj Bohemio, Moravio, Ĉeĥa Silezio
Parto de Eŭropo
Montaroj
Najbaras kun
Regionoj
Grandaj urboj
Konataj lokoj
Riveroj
Ĉefurbo Prago
 - mezo Prago
 - koordinatoj 50° 05′ 14″ N 14° 25′ 16″ O / 50.08722 °N, 14.42111 °O / 50.08722; 14.42111 (mapo)
Plej alta punkto Neĝulo
 - situo Karkonoŝo
 - alteco 1 602 m s. m.
Plej malalta punkto Hřensko
Areo 78 867,0 km² (7 886 700 ha)
Loĝantaro 10 827 529 (2023)
Denseco 137,29 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Moravia karsto, Rokoj ĉe Praĥov, Bohemia paradizo
Estiĝo 1-a de januaro 1993
Gvidantaro Parlamento de Ĉeĥio
Prezidento Petr Pavel
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2 de marto ĝis oktobro)
Telefona antaŭkodo +420
ISO 3166-1 203 CZE CZ
Aŭtokodo CZ
Interreta domajno .cz
Monunuo krono
Lingvo ĉeĥa
Situo de la ĉefurbo enkadre de Ĉeĥio
Situo de la ĉefurbo enkadre de Ĉeĥio
Situo de la ĉefurbo enkadre de Ĉeĥio
Regionoj kaj historiaj landoj
Regionoj kaj historiaj landoj
Regionoj kaj historiaj landoj
Geografia mapo de Ĉeĥio
Geografia mapo de Ĉeĥio
Geografia mapo de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Czech Republic
Retpaĝo: www.czechia.eu
Portalo pri Ĉeĥio
Esperanto-movado en Ĉeĥio

La teritorio de Ĉeĥio konsistas el tri historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio. Ekde la jaro 1920 estas partoj de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj regionoj de devena Suba Aŭstrio: České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t. n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t. n. Dyja-Triangulo.

Ĉeĥio estas membra lando de Nordatlantika alianco (NATO), UNO kaj de Eŭropa Unio (EU). Krom tio Ĉeĥio estas membro de Visegrada grupo.

Ekde la 1-a de januaro 1993 Ĉeĥio estas sendependa lando, ĉar antaŭe ĝi estis la okcidenta parto de Ĉeĥoslovakio[2].

Ĉeĥio kromnomiĝas "koro de Eŭropo", danke al sia loko.

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Ĉeĥio.

Pri loĝigo de la teritorio de Ĉeĥio el la tempo ekde 28000 jaroj a.K. atestas vico da arkeologiaj trovaĵoj. Ekde la 3-a jarcento a.K. priloĝas tiun ĉi regionon keltoj kaj en la 1-a jarcento estas venantaj triboj de ĝermanoj.

Ekde la 5-a jarcento en la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio aperas slavoj. En la 7-a jarcento la slavaj triboj kreis regnon de Sámo. En la jaro 833 en Moravio, en Slovakio, en norda Hungario kaj en okcidenta Subkarpatio estiĝas Grandmoravia regno, kiu iom post iom ensumigas ankaŭ Bohemion (890894), Silezion, Luzacion kaj reston de Hungario. Grandmoravia regno, de kiu Bohemio en la jaro 894 forŝiriĝis, estis en la jaro 907 malprosperigita de hungaroj.

La komencoj de la ĉeĥa ŝtato enfalas ĝis la dua duono de la 9-a jarcento, kiam estas krom alia baptita la unua dokumentita ĉeĥa princo Bořivoj la 1-a el dinastio de Přemyslidoj. En la paso de la 10-a kaj la 11-a jarcentoj la ŝtato estas firmiĝanta, estas aligita Moravio kaj la lando fariĝas reĝlando. Ĝi atingas sian zeniton dum la lastaj Přemyslidoj, sed ĉefe dum regado de Karolo la 4-a. En la 15-a jarcento karakterize pli malfortigis la ĉeĥajn landojn husanaj militoj.

En la jaro 1526 definitive sur la ĉeĥan tronon surtroniĝis dinastio de habsburgoj, kiu enmembrigis la landon en habsburgan monarĥion. En la jaroj 1547 kaj 1618 eksplodis kontraŭ la reganto armigita ribelo. Defenestradoj de vicguberniestroj fariĝis komenco de la tridekjara milito. La nobelaro estis rapide malvenkita kaj punita per duraj reprezalioj. Komencis perforta rekatoligo de la ĉeĥaj protestantistoj.

Nur reformoj de Jozefo la 2-a en la jaro 1781 alportis religiajn liberecojn kaj nuligon de servuteco. Ekde fino de la 18-a jarcento komenciĝas en la ĉeĥaj landoj nacia renaskiĝo klopodanta pri renovigo de la ĉeĥaj kulturo kaj lingvo kaj pli malfrue pri akiro de politika potenco.

Post malvenko de Aŭstrio-Hungario en la unua mondmilito (19141918) la ĉeĥaj landoj la 28-an de oktobro de 1918 memstariĝis fariĝinte la kerno de la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio (Respubliko Ĉeĥoslovaka, Ĉeĥoslovaka Respubliko, mallongigo ĈSR, nomata ankaŭ la unua respubliko), kies teritorion ensumigis ankaŭ Slovakio kaj Karpata Rutenio (alie nomita ankaŭ Transkarpata Ukrainio).[3] Pro premo de la nazia Germanio kaj eŭropaj potencaj ŝtatoj – Italio, Britio kaj Francio – Ĉeĥoslovakio estis en septembro de 1938 per munkena interkonsento devigita doni al Germanio limregionojn (la t. n. Sudetoj). Sudaj regionoj de Slovakio kaj Karpata Rutenio fariĝis de Hungario, malgrandan parton de la ĉeĥoslovaka teritorio (precipe regionon de Těšín) akiris Pollando. Post tiu ĉi ago en la nomon de Ĉeĥoslovakio revenis haltostreko (Ĉeĥio-Slovakio) kaj oni parolas pri la t. n. dua respubliko. La 14-an de marto de 1939 Slovakio forŝiriĝis kreinte la t. n. Slovakan Ŝtaton kaj post okupacio de la germanaj soldataroj la 15-an de marto de 1939 estis en la resto de la ĉeĥoslovaka teritorio proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio. En majo de 1945 aliancanoj kaj soveta armeo liberigis Ĉeĥoslovakion kaj germanoj estis forloĝigitaj ĝis Germanio kaj Aŭstrio.

En februaro de 1948 per renverso en Ĉeĥoslovakio ekprenas potencon komunistoj; la lando fariĝas komunisma ŝtato kaj parto de soveta bloko. En la jaro 1960 estis ties nomo ŝanĝita je Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko (ĈSSR). Liberigmovado de la jaro 1968, konata kiel Praga Printempo, estis malvenkita la 21-an de aŭgusto per invado de armeoj de Sovetunio kaj pluaj landoj de Varsovia Kontrakto (Germana Demokratia Respubliko, Pola Popola Respubliko, Hungara Popola Respubliko kaj Bulgara Popola Respubliko). Per leĝo pri federaligo de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko, kiu ekvalidis la 1-an de januaro de 1969, Ĉeĥoslovakio formale ŝanĝiĝis en federacion de du naciaj ŝtatoj – Ĉeĥio (oficiale Ĉeĥa Socialisma Respubliko, ĈSR) kaj Slovakio (oficiale Slovaka Socialisma Respubliko, SSR). La politikajn rilatojn en la lando ŝanĝis nur la t.n „velura revolucio“ la 17-an de novembro de 1989. Komence de la jaro 1990 estis el la politika nomo de ambaŭ respublikoj forigita la nomo „socialisma“. Komence de printempo de la sama jaro la politika nomo de Ĉeĥoslovakio ŝanĝiĝis je Ĉeĥoslovaka Federacia Respubliko (ĈSFR), kiu estis netuta monato post tio denove reguligita en ne tro konvenan aspekton Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko.

Kiel ŝtatformacio Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti la 1-an de januaro de 1993[2], kiam ĝi per pacvojo dispartiĝis en Ĉeĥion kaj en Slovakion. En la jaro 1999 Ĉeĥio estis akceptita ĝis NATO. Ĉeĥio komune kun Slovakio aprobis en referendumo en 2003 siajn alirojn al Eŭropa Unio, kiu ekvalidis la 1-an de majo de 2004.

Historio — Rilataj temoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio.

Politika sistemo redakti

Ĉeĥa Respubliko estas parlamenta demokratio kaj ties kapo estas prezidento, balotata ĉiun kvinan jaron pere de Parlamento. La prezidento proponas konstituciajn juĝistojn, kiujn devas aprobi Senato, dum certaj cirkonstancoj li povas disirigi Deputitaran Parlamenton kaj vetoi leĝojn (krom la konstituciaj). Li nomas ankaŭ prezidanton de la registaro kaj pluajn ties anojn laŭ propono de la prezidanto. Li akceptas demision de la prezidanto de la registaro kaj per lia perado ankaŭ de la unuopaj anoj.

La Registaro de Ĉeĥio (ĉeĥe Vláda České republiky) estas la plenuma povo en la Ĉeĥa Respubliko. La membroj de la registaro estas la ĉefministro, lia deputito kaj aliaj ministroj. La registaro funkcias pro jura bazo en la ĉeĥa konstitucio.

La ĉeĥa Parlamento estas duĉambra, kun Deputitara Parlamento kaj Senato. En la Deputitaran Parlamenton oni elektas 200 deputitojn ĉiun kvaran jaron surbaze de proporcia reprezento. Ĉiu el 81 senatanoj havas sesjaran mandaton. Unufoje dum du jaroj estas ŝanĝinta triono de Senato surbaze de duetapaj majoritataj balotoj.

Administra divido redakti

14 REGIONOJ

REGIONO REGIONA URBO LOĜANTOJ (2008)
Ĉefurba regiono Prago Prago 1 212 097
Mezbohemia regiono Prago 1 201 827
Sudbohemia regiono České Budějovice 633 264
Regiono Plzeň Plzeň 561 074
Regiono Karlovy Vary Karlovy Vary 307 449
Regiono Ústí nad Labem Ústí nad Labem 831 180
Regiono Liberec Liberec 433 948
Regiono Hradec Králové Hradec Králové 552 212
Regiono Pardubice Pardubice 511 400
Regiono Vysočina Jihlava 513 677
Sudmoravia regiono Brno 1 140 534
Regiono Olomouc Olomouc 641 791
Regiono Zlín Zlín 590 780
Moravia-Silezia Regiono Ostrava 1 249 897

Ankoraŭ enkadre de Ĉeĥoslovakio la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥa Respubliko dividiĝis en 8 regionojn: Ĉefurbo Prago, Meza Bohemio (Prago), Suda Bohemio (České Budějovice), Okcidenta Bohemio (Plzeň), Norda Bohemio (Ústí nad Labem), Orienta Bohemio (Hradec Králové), Suda Moravio (Brno) kaj Norda Moravio (Ostrava). La regionoj plu dividiĝis en distriktojn, sume estis en Ĉeĥio 75 distriktoj (la sepdeksesa, distrikto Jeseník, estiĝis nur en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento). Tiu ĉi divido validis ekde la jaro 1960. Tiamaj regionoj ne estis aŭtonomiaj. Regionaj naciaj komitatoj (RNK) estis ŝtataj oficejoj. RNK estis nuligitaj en 1990, la regionoj kiel teritoria pilo ekzistis plu, sed ili havis nenian ĝeneralan administracian oficejon.

En la jaro 1990 distriktaj naciaj komitatoj estis same alinomitaj je distriktaj oficejoj. La lokaj kaj la urbaj naciaj komitatoj estis nuligitaj kaj estis renovigita aŭtonomio. Por funkciado de la ŝtata administracio en la plej malalta nivelo estis elektita miksita modelo: la urba oficejo estas urba oficejo. Ĉeĥio la 1-an de januaro de 1993 fariĝis memstara ŝtato, sed tio ne havis influon en la interna teritoria divido.

En la jaro 2000 komencis funkcii 14 novaj memstaraj regionoj. Por funkciado de la ŝtata administracio en la regiona nivelo estis same elektita miksita modelo: la regiona oficejo estas regiona oficejo; frunte staras direktoro. Kapo de ĉiu regiono estas hetmano, sole kapo de Prago estas primatoro.

Al la 1-a de januaro de 2003 estis nuligitaj la distriktaj oficejoj. La distriktoj kiel unuo de la ŝtata administracio ekzistas plu, la distriktoj ankaŭ restas statistika unuo. Kelkaj oficejoj havas distriktan agadon, ekz. distriktaj juĝejoj.

El vidpunkto de la ĝenerala ŝtata administracio la regionoj dividiĝas en administraciajn distriktojn kun urboj kun disvastigita agado (iam ankaŭ nomataj „malgrandaj distriktoj“) Tiu ĉi distriktoj fariĝis memkompreneble ĉiuj ĝisnunaj distriktaj urboj, sed aliĝis al ili vico da pluaj. Tiuj ĉi komunumoj ie plu dividiĝas en distriktojn de urboj kun komisiita urba oficejo, kiuj praktikas kelkajn leĝpovojn ankaŭ por ĉirkaŭaj urboj.

Male direkte supren kelkaj regionoj grupiĝas en regionojn nomataj ankaŭ NUTS 2, kiuj estas havontaj kompareblan nombron de loĝantoj, por ke ili povu estis kunuloj de Eŭropa Unio dum financado de lokaj projektoj. Regiono Plzeň kaj Sudbohemia regiono tiel estas grupiĝintaj en regiono Sudokcidento, Regionoj Karlovy Vary kaj Ústí nad Labem en regionon Nordokcidento, Regionoj Liberec, Hradec Králové kaj Pradubice en regionon Nordoriento, Regiono Vysočina kaj Sudmoravia regiono en regionon Sudoriento, Regionoj Olomouc kaj Zlín en regionon Meza Moravio. Regionoj Prago, Meza Bohemio kaj Moravia-Silezia Regiono estas kreitaj per unusola regiono.

Administra divido — Rilataj temoj redakti

Geografiaj kondiĉoj redakti

 
Topografio de Ĉeĥio
 
Moraviasileziaj Beskidoj vintre

Tra la ĉeĥa teritorio trairas la ĉefa disfluejo apartiganta riverfluejojn de Norda Maro, Balta maro kaj Nigra maro. La ĉefaj riveraksoj en Bohemio estas Elbo (370 km) kun Vultavo (433 km), en Moravio rivero Morava (246 km) kun rivero Dyje (306 km) kaj en Silezio Odro (135 km) kun rivero Opava (131 km).

El fizike-geografia vidpunkto Ĉeĥio situas en limo de du montaraj sistemoj. La okcidentan kaj la mezan partojn de Ĉeĥio plenigas Ĉeĥa altmontaro (Česká vysočina) (Šumava, Český les, Krušné hory, Krkonoše, Orlické hory, Jeseníky). En la orientan parton de la ŝtato enpenetras Okcidentaj Karpatoj (Beskydy).

Klimato de Ĉeĥio karakterizas per reciproka enpenetrado kaj miksado de oceanaj kaj kontinentalaj influoj. Ĝi estas karakteriza per okcidenta fluado kun supereco de la okcidentaj ventoj, intensiva cikla agado kaj proporcie abundaj pluvoj. Ĉemara influo montriĝas ĉefe en Bohemio, en Moravio kaj en Silezio plinombriĝas kontinentalaj klimataj influoj. Grandan influon al la klimato de Ĉeĥio havas supermara alteco kaj reliefo. El la suma areo de la ŝtata teritorio situas 52 817 km2 (67%) en la supermara alteco ĝis 500 m, 25 222 km2 (32%) en la alteco 500–1000 m kaj sole 827 km2 (1,05%) en la alteco super 1000 m. Mezproksima supermara alteco estas 430 m.

Same flaŭro kaj floro troviĝanta en la teritorio de Ĉeĥio atestas pri reciproka enpenetrado de ĉefaj direktoj, tra kiuj en Eŭropo flaŭro kaj floro disvastiĝis. Arbaroj, plejparte koniferaj, okupas 33 % de la tuta areo de la lando.

Ankaŭ grunda kovraĵo karakterizas per granda variabileco. La plej disvastiĝinta tipo de la grundoj en Ĉeĥio estas brunaj argiloj.

  • la plej malalte situanta loko: Elbo en forfluo el la lando, 115 m super maro.
  • la plej alte situanta loko: monto Sněžka, 1602 m super maro.

Ekonomio redakti

Ĉeĥio montriĝas unu el la plej stabilaj kaj plej multe prosperantaj ekonomioj el ĉiuj postkomunismaj landoj. Dum la 90-aj jaroj okazis principaj ŝanĝoj en proprumaj rilatoj – malgranda kaj granda privatigo, restituado, plu restrukturaligo kaj teknologia modernigo, ebligitaj kiel per enlandaj kreditoj, tiel precipe per malfermigo de la lando kaj alfluo de eksterlandaj investoj.

Post la komenca ekspansio la ĉeĥa ekonomio subiĝis al malgranda recesio, el kiu ĝi resaniĝis de la duono de la jaro 1999. La kresko en la jaroj 20002001 estis kaŭzita ĉefe pro eksporto ĝis landoj de EU, plua alfluo de eksterlandaj investoj kaj reviviĝanta enlanda intereso.

Grandan problemon en estonteco povas kaŭzi altaj budĝetaj deficitoj kaj kreskanta ŝtata ŝuldo. Kun problemoj ankaŭ renkontiĝas nefinita privatigo de ŝtataj entreprenoj. Nefinitaj estas ankaŭ ŝanĝoj en leĝdonpovo kaj precipe en justico.

Al la bazaj mineralaj krudmaterialoj minitaj en Ĉeĥio apartenis nigra kaj bruna karboj. Plu ankoraŭ en malgranda amplekso oni minas krudnafton kaj tergason, kaolinon aŭ konstrumaterialojn. Agrikultura produktado preskaŭ kontentigas enlandan intereson. Oni kulturas ĉefe cerealojn (tritiko, hordeo, maizo), terpomojn, sukerbeton, legomon, linon kaj kolzon. Sian signifon havas ankaŭ kulturado de lupolo, fruktoĝardenoj kaj vinberkulturado. La bazo de animalproduktado estas bredado de brutaro, porkoj kaj kortbirdaro, plu abelbredado aŭ bredado de dolĉakvaj fiŝoj (precipe karpoj).

La bazo de energetiko estas pervaporaj elektrejoj (75%) kaj atom-elektrejoj (Temelín kaj Dukovany). La ĉefaj industriaj centroj estas Prago kaj Plzeň. Al industriaj centroj de la lando apartenis en pasinteco ankaŭ Ostrava, sed nun situacio en tiu ĉi urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo tiom ŝanĝiĝis, ke senlaboruloj malfacile trovas ĉi tie laboron. Inter gravaj fakoj de la industrio apartenas metalurgio, maŝinindustrio, teksindustrio, nutraĵindustrio, elektroindustrio, kemiaĵoj, glaso kaj produktado de transportiloj. La plej dinamike evoluiĝanta fako estas konstruaferoj.

Ĉeĥio havas densan trafikreton. Abrupte evoluas telekomunikaĵoj. La eksterlanda komerco havas en lastaj jaroj pasivan bilancon donita ĉefe pro importo de brulmaterialoj kaj modernaj teknologioj, kiuj egaligas altajn enspezojn el turismo.

Loĝantaro redakti

La natura alkresko de la loĝantaro estas negativa -0,08 % (takso 2003). La mezproksima longeco de la vivo malrapide plilongiĝas kaj ĝi superas 75 jarojn (takso 2003). En la urboj vivas sume 71 % da populacio.

Plejmulton de la loĝantaro de Ĉeĥio konsistigas ĉeĥoj (94,2 %, el kiuj 3,7 % proklamis por si moravian naciecon kaj 0,1 % silezian), kiuj parolas la ĉeĥan lingvon. La ĉeĥa lingvo apartenas al la okcidentslava branĉo de la hindeŭropa lingva grupo.

Pluaj etnaj grupoj reprezentitaj en Ĉeĥio estas poloj, germanoj (resto de la antaŭa granda minoritato), ciganoj, hungaroj, ukrainoj kaj pluaj. Post la apartiĝo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1993 kelkaj slovakoj restis en Ĉeĥio kaj hodiaŭ ili kreas proksimume 2 % da loĝantaro.

Plejmulto da populacio estas ateistoj. La plejnombra eklezio estas romkatolika (27 %), 1 % da loĝantoj estas anoj de la Eklezio Ĉeĥoslovaka Husana, netuta 1 % de la Ĉeĥfrata Eklezio Evangelia. Nombro de la konfesantoj de judismo estas ekde la dua mondmilito nur eta.

Kulturo redakti

 
Paskaj ovoj

Heredaĵo: Český Krumlov historia centro, Kutná Horamezepoka arĝenta urbo, Praga historia centro, malnova urbo Telč, Karlovy Vary – mondfama banurbo, Olomouc – ĉefepiskopejo.

Referencoj redakti

  1. diplomata terminologio de Unuiĝintaj Nacioj pri la nomigo en la angla kaj franca, en Esperanto ankaŭ antaŭ 2016 jam kutimis la vorto Ĉeĥio - komparu la retan vortaron, PIV 1970 (p. 155) kaj PIV 2020
  2. 2,0 2,1 (en) The Velvet Revolution and its consequences Arkivigite je 2019-12-07 per la retarkivo Wayback Machine, oficiala retejo de la Ĉeĥa Respubliko, la 8-an de marto 2008.
  3. (CS) PRECLÍK, Vratislav. Masaryk a legie (Masaryk and legions), váz. kniha book, 219 pages, first issue vydalo nakladatelství Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karviná-Mizerov, Czech Republic) ve spolupráci s Masarykovým demokratickým hnutím (in association with the Masaryk Democratic Movement, Prague), 2019, ISBN 978-80-87173-47-3, pp.148-214

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Informoj pri Ĉeĥio en la vikio de UEA esperante