Komunismo

politika ideologio kaj movado

Komunismo estas teorio kaj sistemo de socia kaj politika organizado, kiu fariĝis grava forto en mondpolitiko dum la plej granda parto de la 20-a jarcento. Kiel politika movado, komunismo serĉis renvers(iĝ)i kapitalismon per laborista revolucio kaj establi sistemon en kiu la produktadrimedoj (kiel ekzemple fabrikoj) devus aparteni al la tuta loĝantaro anstataŭe esti privata posedaĵo de individuoj. La Komunismo kiel estas konata plejparte en la historio de la 20-a jarcento estas politikaj ideologio kaj movado, kiu de 1849 baziĝas sur marksismo. Unu el la celoj de komunismo estas forigi la privatan posedadon de produktiloj, finigi la sistemon de kapitalismo per alia sistemo. Anstataŭe, la produktiloj estu posedataj kolektive. Sistemo fondita sur la devizo "De ĉiu laŭ ties kapabloj, al ĉiu laŭ ties bezonoj".

Komunismo
flago
politika ideologio • ekonomia sistemo
socialismo
vdr
Karl Marx
Platono

Komunismo evidente estas tre malnova nocio. Komunoj kaj komunumoj jam ekzistis antaŭ skribita historio, antaŭ apero de ŝtatoj. Marks mem priskribis tian evoluon provante ekkoni iujn firmajn evoluleĝojn en ekonomio kaj kulturo; aliaj filozofoj diras, ke tiaj firmaj leĝoj de historia kaj socia evoluoj estas iluzio, tiel ke fidindaj prognozoj ne eblas. Jam ekzistis la vorto "komunismo" en epoko de Platono. Nuntempe eŭropa komunumo celas la evoluon kaj egalrajtan ekonomian distribuon sur bazo de novliberala ideologio aŭ de socia merkatekonomio, do tute for de komunismo.

La Manifesto de la Komunista partio (el Retarkivo 2007) redaktita fare de Karl Marx en jaro 1849, en Londono, por la Ligo de la Justuloj, iĝinta "ligo de la komunistoj" kaj poste Komunista partio estas la historie baza dokumento por komunistoj. Ĝi konstatas la evoluon de la homa socio kaj prognozas la venkon de laborista klaso, kiu poste evoluigos socion sen divido en klasoj.

La koncepto de socio bazita de la sola posedanto de posedaĵo kaj riĉaĵo iras reen centojn da jaroj sed estis adoptita de la amasoj nur kiam Eŭropo estis blovita de la socialisma vento en la 19-a jarcento. En tiu tempo, Eŭropo travivis industrian revolucion kaj socian ŝanĝon kaj la kritikistoj riproĉis kapitalismon por evoluigado de malriĉa klaso, fabriklaboristoj kiuj estis poziciigitaj en malfacilajn viv- kaj laborkondiĉojn, kaj por larĝigo de la dispartigo inter la riĉuloj kaj la senhavuloj. La unua aŭtoro (antaŭmarksisma), kiu uzis tiun terminon, por difini sian socian projekton, estis la franca frua socialisto Cabet, aŭtoro de Voyage en Icarie (Vojaĝo en Ikario, Londono, 1839). La vorto iĝis sufiĉe populara en la postaj jaroj inter adeptoj de socialismo, kaj kondukis al kreado de la unua "Komunista partio", sub influo de Karl Marx kaj Friedrich Engels.

En teorio, komunismo serĉis establi senklasan socion de kontento kaj libereco, en kiu ĉiuj homoj ĝuas sian socian kaj ekonomian statuson. En praktiko, tamen, komunistaj reĝimoj prenis la formon de aŭtoritatema registaro, kiu zorgis nesufiĉe pri la laborista klaso kaj prenis sian ŝtatan potencon kiel prioritaton. Eĉ pli, multaj regantoj, kiuj nomis sin komunistoj, faris grandajn krimojn en la nomo de la estonta (teorie plej humanisma kaj liberiga) komunismo. Malsatmortis 3-5 milionoj da homoj en Ukrainio en la 1930-aj jaroj (vidu Holodomoro), milionoj malsatmortis en Ĉinio en la 1960-aj jaroj (vidu Kultura Revolucio) kaj la Ruĝaj Kmeroj en Kamboĝo murdis milionojn el sia popolo. La amasbuĉadoj dum enlandaj militoj ligitaj kun revolucio, la persekuto de kontraŭuloj aŭ luktoj inter konkuraj komunismaj rondoj (vidu artikolon Stalinismo), kies plej konata efektiviĝo estis la tiel nomata sovetia Gulago, ankaŭ kaŭzis amasojn da kruelaĵoj kaj milionojn da mortoj. Kontraste ankaŭ multaj pacaj kaj bonvolaj komunistoj estis persekutataj, arestitaj, torturitaj, enprizonigitaj kaj ekzekutitaj en tre diversaj landoj kaj epokoj kaj fare de tre diversaj kontraŭantoj, ĉu ekonomie (bienuloj, tiel nomata kulako), ĉu politike (konservativuloj), ĉu ideologie (religiuloj) ktp. Same multaj komunistoj mortis en enlandaj aŭ internaciaj militoj, okazigitaj ne rekte de ili, sed de la kontraŭa parto (kontraŭrevolucioj), ekzemple en la Hispana Enlanda Milito, Dua Mondmilito, Greka Enlanda Milito, Vjetnama Milito ktp.

Komunismo en la historio redakti

Kvankam jam estis antaŭe klopodoj sukcesigi komunismajn revoluciojn, ĉefe en Eŭropo, estis la Rusia revolucio de 1917, kio montris al la mondo kaj ĉefe al la komunismaj, socialismaj kaj laborismaj movadoj, ke eblas komunisma revolucio. De tiam jam estis almenaŭ unu socialisma ŝtato en la mondo. Poste sekvante la rusa ekzemplon, Mongolio fariĝis la dua komunisma lando. Je la fino de la Dua Mondmilito, kaj pro la alianco inter la Ruĝa Armeo kaj la luktintoj kontraŭnaziaj de la landoj de Orienta Eŭropo, la Sovetunio helpis la starigon de komunismaj ŝtatoj en tiu mondoregiono; tiu klopodoj estis agnoskita de la Jalta konferenco. Tiele en Eŭropo krom Sovetunio, ekzistis jam sep komunismaj ŝtatoj kiuj starigis kun Sovetunio la Varsovian Kontrakton krom Jugoslavio, kiu decidis sian propran vojon al komunismo.

 
Mapo de la mondo en 1980 montras disdividon de landoj inter la du konfliktantaj landaroj.

En la cetero de la mondo kaj samtempe kun la Sendependiĝo de Afriko kaj similaj situacioj en Azio kaj Ameriko aliaj ŝtatoj alproksimigis siajn idearojn al tiuj de la komunisma bloko. Tio okazigis dum la Malvarma Milito, ke la mondo estis disdividita en du landaroj, nome tiu de la Pakto de Varsovio kaj tiuj aliancanoj de Usono aŭ membroj de NATO. En kelkaj lokoj tio okazigis ne nur streĉigon, sed ankaŭ verajn militojn, kiel la Vjetnama milito aŭ la ne tiom longdaŭra Korea milito, sed ankaŭ malfacilajn epokojn de antaŭvidebla nova mondmilito, kio feliĉe ne okazis, kiel ĉe la Kariba krizo.

Dum tiu epoko okazis aparte kontraŭstaro inter la du plej gravaj komunismaj ŝtatoj en la mondo, nome Sovetunio kaj Ĉinio, kio okazigis malfacilaĵojn inter la respektivaj aliancanoj, kiel en Hindoĉinio aŭ Afriko, foje rezulte en enlandaj militoj inter du flankoj apogitaj respektive de Sovetunio kaj Ĉinio.

 
Detruita parto de la muro ĉe la Brandenburga pordego, soldato gardas la restaĵojn, novembro 1989.

Fine la propra Sovetunio komencis ian politikon ŝanĝi iamaniere la politikajn kaj ekonomiajn principojn de komunismo, sed ankoraŭ ene de la komunisma hegemonio. Tio nomiĝis Perestrojko kaj ekokazis ĉirkaŭ 1985. En Pollando kaj aliaj landoj de Orienta Eŭropo okazis insurekcioj kaj finfine la Falo de la muro de Berlino okazis en 1989. La geopolitiko ŝanĝiĝis. Sovetio anoncis senvenkan foriron el Afganio. Lech Walesa iĝis prezidanto de Pollando.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Revolucioj de 1989.

Hungario malfermis la feran kurtenon. Pretekstante feriojn en Hungario, kie la landlimoj estis malfermitaj ekde la 11-a de septembro, orientgermanoj forlasis la landon centope kaj milope. 25 000 civitanoj tiel alvenis en Okcidenta Germanio tra Hungario kaj Aŭstrio dum tri semajnoj. En Prago kaj Varsovio dekoj da miloj da orientgermanoj sieĝis la ambasadorejon de Okcidenta Germanio.[1]

En orienta Germanio protestoj grandiĝis. En protestantaj preĝejoj, kiel tiu de Sankta Nikolao en Leipzig, homoj preĝadis por paco. Tio estis la ĝermo de la Lundaj manifestacioj ekde septembro.[2] 20 000 manifestaciantoj paŝis laŭ la stratoj de Leipzig la 2-an de oktobro 1989. Miĥail Gorbaĉov, veninte al orienta Berlino por festi la kvardekan datrevenon de la estiĝo de la Germana Demokratia Respubliko, indikis al la registaranoj, ke nepre ne estu uzata armea subpremado.[3] Malgraŭ provo fare de renoviguloj de la komunista partio la manifestacioj daŭris: unu miliono da manifestaciantoj en Orienta Berlino la 4-an de novembro, centoj da miloj en aliaj grandaj urboj de GDR.[4]

La rezulto de ĉio tio estas, ke pli kaj pli komunismaj registaroj estis forigitaj en ĉiuj eŭropaj landoj, kaj kiel konsekvenco en granda parto de la cetero de la mondo, ĉefe en Afriko kaj en Azio (kaj ĉefe en Hindoĉinio). Tio estas la procezo nomita falo de komunismo. Tamen restis komunismaj ŝtatoj en Ameriko, nome Kubo, en Azio, nome Ĉinio, Vjetnamio kaj en pli etaj lokoj.

Posthistorio de komunismo redakti

 
Maldekstre dekstren: Jurij Aleksejeviĉ Gagarin, Pavel Popoviĉ, Valentina Tereŝkova kaj Nikita Ĥruŝĉov ne la Maŭzoleo de Lenin en 1963.

En la 9a de aprilo 2015 la Parlamento de Ukrainio aprobis leĝon per kiu oni malpermesis la komunismajn simbolojn kiaj la rikoltilo kaj martelo, figuroj de la Sovetunio, aŭ ties luktantoj kontraŭ la naziismo dum la Dua Mondmilito, dum oni egaligas propagandon por komunismo kaj propagandon por naziismo, sen konsidero al la plej amasmurdaj konsekvencoj de tiu lasta reĝimo kaj partikulare en la landoj de Orienta Eŭropo.[5]

Laboranta komunismo redakti

Laboranta komunismo estas politika ideologio kaj movado, kiu de la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj estis proponita de Mansur Hekmat, irana komunista teoriisto. Hekmat ne prezentis ĉi tiun ideologion kiel nova, sed kiel komunismo de Karl Marx, Friedrich Engels kaj Lenin. Li nomis sian movadon Laboranta komunismo por apartigi tiun el aliaj movadoj kiuj nomis sin mem kiel komunismaj je la 20-a jarcento kaj li (Hekmat) opiniis, ke ne estas komunismaj sed burĝaraj kaj mallaborantaj.

Nacia kaj tutmonda komunismoj redakti

Nacia komunismo estas termino kiu referencas al la diversaj formoj en kiuj komunismo estis adoptita kaj/aŭ plenumita fare de estroj en diversaj landoj. En ĉiu lando, la rilato inter klaso kaj lando havis siajn proprajn partikularecojn. Plej grava ekzemplo estis sekvita post 1945 de la prezidanto de Jugoslavio nome Josip Broz Tito, kiam li sekvis politikon tute sendependa de la tiama komunisma potenco, nome Sovetunio. Komunismo, kiel imagita de Karl Marx kaj Friedrich Engels, estis destinita al internaciismo, ĉar oni esperis, ke la proletara internaciismo metos la klasbatalon tre multe antaŭ naciismo kiel prioritato por la laborista klaso.

Tutmonda komunismo, konata ankaŭ kiel monda komunismo, estas formo de komunismo kiu havas internacian konsideron. La longdaŭra celo de la monda komunismo estas tutmonda komunisma socio kiu estus senŝtata (sen ajna ŝtato), kio povas esti atingita tra intermeza celo ĉu de asocio de suverenaj ŝtatoj (tutmonda alianco) ĉu de monda registaro (unusola tutmonda ŝtato). Serio de internacioj laboris por monda komunismo kaj inter ili estis la Unua Internacio, la Dua Internacio, la Tria Internacio (Komunista Internacio aŭ Kominterno), la Kvara Internacio, la Revolucia Internaciisma Movado, la Monda Socialisma Movado kaj variaj derivaĵoj. Tiuj estas tre heterogena grupo spite sian komunan lastan celon de senŝtata kaj tutmonda komunisma socio.

Komunismaj partioj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Komunista partio.

Komunista partio estas politika partio, kiu defendas komunismon, kaj baziĝas sur la instruoj de Karl Marx kaj plejofte ankaŭ Lenin. Ne ĉiuj komunismaj partioj uzas la vorton "komunista" en siaj nomoj. La komunistaj partioj tre ofte sekvis la tradiciojn bazitajn en la Oktobra Revolucio en Sovetunio, sed ne nepre. Komunistaj partioj regis en pluraj landoj, kaj ankoraŭ regas en kelkaj. En multaj aliaj landoj, komunistaj partioj estas aŭ estis malpermesitaj. Multaj komunistaj partioj partoprenas en la normala demokratia politiko de siaj ŝtatoj (balotoj), foje kunlabore kun alitendencaj partioj. Kontraste, en kelkaj landoj kaj epokoj, komunistaj partioj elektis pli eksterparlamentajn politikajn agadojn sen ekskludi eksterleĝajn aŭ armitajn agadojn. La demokratia agado de komunistaj partioj foje kondukis ilin al akiro de registaroj en diversaj instancoj, nome municipaj, regionaj, ŝtataj ktp., kaj ne nepre al instalado de komunismaj unupartiaj ŝtatoj, alternante sin kun aliaj partioj en la plenumo de la registaraj postenoj. Tio okazis ekzemple en barataj ŝtatoj, Kipro, urboj de Italio, urboj de Hispanio, Portugalio ktp.

Komunisma ŝtato redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Komunisma ŝtato.

Komunisma ŝtato estas ŝtato kiu estas kutime administraciata kaj regata de ununura politika partio teorie reprezentanta la proletaron, gvidita de marksism-leninisma filozofio, kun la celo atingi komunismon. Ekzistas pluraj ekzemploj de komunismaj ŝtatoj kun funkciad-politikaj partopren-procezoj implikantaj plurajn aliajn ne-partiajn organizaĵojn ,(kiel, ekzemple, sindikatojn kaj fabrik-komitatojn) kaj partoprenadon en rekta demokratio. La esprimo "Komunisma ŝtato" estas uzata fare de okcidentaj historiistoj, politikaj sciencistoj kaj amaskomunikiloj por rilati al tiuj landoj. Tamen, kontraŭe al okcidenta uzokutimo, tiuj ŝtatoj ne priskribas sin kiel "komunisma" nek ili asertas esti atinginta komunismon; ili nomas sin mem socialismaj ŝtatoj aŭ la ŝtatoj de laboristoj kiuj estas en la procezo de konstruado de socialismo. Aliaj titoloj estas "popola respubliko", "socialisma respubliko" aŭ "demokratia respubliko".

Esperanto kaj komunismo redakti

 
Pri la Pseŭdokomunismo de Ĥruŝĉov, 1965.

Esperanton apogis pluraj gvidantaj komunistoj, inkluzive Anatolo Lunaĉarskij, Josip Broz Tito, Ho Chi Minh, Fidel Castro. Aliflanke, esperantismo estis kelkfoje persekutata de komunismaj registaroj, notinde en Sovetio sub Stalino.

Ernest Drezen estis eble la plej fervora kaj optimisma adepto samtempe de Esperanto kaj Sovetia komunismo, li pensis, ke la du movadoj alportos emancipiĝon kaj feliĉon al la popoloj en la mondo. Sed nur kelkajn jarojn poste, kiam li verkis siajn plej famajn librojn pri tiu emancipiĝo, li estis arestita de Stalino kaj pafmortigita, kulpigita pri … "spionado favore al la kapitalistoj", "trockiismo" kaj "terorismo" (evidente falsaj akuzoj). Granda parto de la sovetia esperantistaro ricevis similan sorton aŭ estis senditaj en la Gulagon. La ceteraj pro timo silentis dum jaroj, ĝis la morto de Stalino.

Dum la Malvarma Milito, la ĉeĥa komunisto Rudolf Burda energie defendis Esperanton. Oni forpelis lin el la partio; sed li travivis, kaj helpis la Esperantan kulturon travivi en la landoj de la Varsovia Pakto. Li estis la fondinto de la gazeto La Pacdefendanto kaj la unua prezidanto de la Mondpaca Esperantista Movado.[6]

Ulrich Lins en sia artikolo Ruĝ-verda malakordo. Observoj pri komunistaj esperantistoj,[7] baze sur enketo farita en 1982/83 havigas detalojn pri kiel vivis komunistaj esperantistoj, sian aktivadon por Esperanto kaj komunismo kaj la interrilaton inter ambaŭ aferoj. Dume, li havigas personajn informojn el diversaj esperantistoj, ĉefe el la menciita enketo, sed ne nur. La unua demando temas pri kiel ili aliĝis al ambaŭ tendaroj, kelkaj venis al Esperanto el komunisma agado, kaj aliaj inverse, dum malmultaj samtempe venis kaj restis (Franz Schick, Bill Keable). Kelkaj estis filoj de aktivuloj (patro kaj filo Peter Zlatnar, familio de Pierre Lévy), kaj kelkaj el malriĉaj familioj, kio logike kondukis tiujn al revolucia aktiveco. La dua demando celis la evoluon de la rilatoj inter ambaŭ aferoj. Inter la menciitoj, "nur malmultaj ludis elstaran rolon en kaj la Esperanta kaj la komunista movado."[8] Ĉar ĝenerale neesperantistaj komunistoj malaprezis la esperantan aktivecon, komunistaj esperantistoj pli malpli frue devis elekti inter ambaŭ agadoj. Ivo Lapenna elektis Esperanton, Walter Kampfrad komunismon. Sovetaj esperantistoj devis nek paroli nek emfazi pri la "interna ideo" por eviti akuzon de burĝeco kaj kosmopolitismo. La tria afero frontis la manieron kiel esperantistaj komunistoj vivis la konfliktojn inter ambaŭ tendaroj, kaj partikulare la persekutadon de ili en Sovetunio. Plej ofte nesovetaj esperantistoj lasis komunismon post specifa historia okazaĵo; kelkaj inverse. Kiel lasta afero, ĉe kelkaj komunistaj esperantistoj la scio akirita per Esperanto helpis ilin forlasi la stalinisman komunismon, ĉe kelkaj ambaŭ aferojn. Kurisu Kei klare priskribis sian forlason de "komunismaj dogmoj", ekzemple per sia rilato al Nikola Aleksiev.[9]

Verkoj en Esperanto redakti

En Esperanto aktuale ekzistas interalie jenaj tekstoj pri komunismo:

De Karlo Markso kaj Frederiko Engelso redakti

  • Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: "Manifesto de la Komunista Partio" en la tradukoj de Detlev Blanke (1990), Emil Pfeffer (1923), Arturo Baker (1908), (T. Veder [1933]) kaj la germana originalo, komp. Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), [Embres-et-Castelmaure], 2011, 289 paĝoj, ISBN 978-2-918300-45-8 (= MAS-libro 52).
  • Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: Manifesto de la Komunista Partio, kun enkonduko de Eric Hobsbawm, tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), Embres-et-Castelmaure, 2015, 126 paĝoj, bindita, ISBN 978-2-36960-015-2 (= MAS-libro 100a)
  • Karlo Markso: La interna milito de Francio (La Pariza Komunumo 1871), kun antaŭparolo de Frederiko Engelso, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 2-a, reviziita eldono, Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 128 paĝoj, ISBN 978-2-36960-017-6 (= MAS-libro 112).
  • Karlo Markso: Salajro, prezo kaj profito; Thomas Kuczynski: Markso popularigas Markson. Enkonduko al Karlo Markso: Salajro, prezo kaj profito., trad. de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 110 paĝoj, ISBN 978-2-918300-01-4 (= MAS-libro 159).
  • Karlo Markso hodiaŭ - Nerefuteblaj citaĵoj, elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2008 (= MAS-libro 7).
  • Karlo Markso: Dunglaboro kaj kapitalo, elgermanigita de Vilhelmo Luter­mano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009 (= MAS-libro 11).
  • Karlo Markso: Pri liberkomerco, kun antaŭparolo de Frede­riko Engelso, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009 (= MAS-libro 12).
  • Karlo Markso: Kritiko de la Gotaa Programo, kun antaŭ­paro­lo de Frederiko Engelso, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 3-a eldono, Monda Asembleo Socia (MAS), 68 paĝoj, 2016, ISBN 978-2-36960-072-5 (= MAS-libro 13a).
  • Karlo Markso: La mizero de la filozofio, respondo al J.B. Prudono: „La filozofio de la mizero”; kun antaŭparoloj de Frederiko Engelso; Pri J. B. Prudono. Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 196 paĝoj, ISBN 978-2-918300-08-3 (= MAS-libro 17).
  • Karlo Markso; Frederiko Engelso: Tezoj pri Fojerbaĥo, Principoj de komunismo kaj aliaj verketoj, elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 62 paĝoj, ISBN 978-2-918300-17-5 (= MAS-libro 25).
  • Frederiko Engelso: La origino de la familio, de la privata proprieto kaj de la ŝtato. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia, (MAS), 2010, 204 paĝoj, ISBN 978-918300-16-8 (= MAS-libro 26).
  • Karlo Markso: Pri la juda demando. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 49 paĝoj, ISBN 978-2-918300-29-8 (= MAS-libro 38).
  • Karlo Markso: Kontribuaĵo al la kritiko de la hegela jurfilozofio. Enkonduko; Kontribuaĵo al la kritiko de la politika ekonomio. Antaŭparolo. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 36 paĝoj, ISBN 978-2-918300-38-0 (= MAS-libro 44).
  • Frederiko Engelso: Ludoviko Fojerbaĥo kaj la fino de la klasika germana filozofio. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 57 paĝoj, ISBN 978-2-918300-48-9 (MAS-libro 56).
  • Karlo Markso: Respondo al V.I. Sasuliĉ [Zasuliĉ], kun Klaus Gietinger: La miskompreno. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 59 paĝoj, ISBN 978-2-918300-71-7 (= MAS-libro 73).
  • Frederiko Engelso: La evoluo de la socialismo de utopio al scienco. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2012, 65 paĝoj, ISBN 978-2-918300-65-6 (= MAS-libro 74).
  • Frederiko Engelso: Enkonduko al Karlo Markso: Klasbataloj en Francujo 1848 ĝis 1850 (1895). Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 23 paĝoj, 2013, ISBN 978-2-918300-89-2 (= MAS-libro 92).
  • Frederiko Engelso: La libro de revelacio (La apokalipso de Johano). Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2014, 28 paĝoj, ISBN 978-2-918300-97-7 (= MAS-libro 101).
  • Frederiko Engelso: La loĝejproblemo. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2014, 80 paĝoj, ISBN 978-2-91800-98-4 (= MAS-libro 103).
  • Frederiko Engelso: Malfruaj verketoj. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 102 paĝoj, ISBN 978-2-36960-008-4 (= MAS-libro 113).
  • Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: Leteroj al Ludwig Kugelmann en la jaroj 1871 kaj 1872. Elgermanigitaj kaj kun postparolo de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 58 paĝoj, ISBN 978-2-36960-033-6 (MAS-libro 133).
  • Karlo Markso: Enkonduko al "Kontribuaĵo al la kritiko de la politika ekonomio". Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 54 paĝoj, ISBN 978-2-36960-056-5 (= MAS-libro 152).
  • Karlo Markso: La kapitalo. Kritiko de la politika ekonomio. Vol. 1. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. 3-a eldono, bindita, Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 924 paĝoj, ISBN 978-2-36860-071-8 (MAS-libro 166).
  • Karlo Markso: La dekoka de brumero de Luizo Bonaparto. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 146 paĝoj, ISBN 978-2-36960-075-6.

Marksismaj verkoj de aliaj aŭtoroj en Esperanto redakti

  • Oktobra Revolucio kaj la sekvoj. Moshe Levin: La Oktobra Revolucio rezistas al la historio; Hansgeorg Conert: Bazoj kaj evoluo de la sovetsocio; Robert Steigerwald: Socialismo kaj ŝtato - dek tezoj. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 48 paĝoj, ISBN 978-2-918300-07-6 (MAS-libro 21).
  • Jörg Goldberg k.a.: Ekonomia krizo ‒ Analizoj n-ro 1. Jörg Goldberg: La historia procezo de la nuna ekonomia krizo - pli da demandoj ol respondoj; Horst Hensel: La nomoj de la mono - kontribuaĵo al karakterizo de la nuna kapitalismo; Harald Werner: Notoj pri la psiĥologio de la krizo; Sarah Wagenknecht: Brulfaristoj kiel fajrobrigado - Kritiko de la krizmastrumado. Elgerma­ni­g­oj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 57 paĝoj, ISBN 978-2-918300-09-0 (MAS-libro 18).
  • Kien Ĉinio? Dek du analizoj el diversaj landoj kaj vidpunktoj. François Jullien: Ĉinscienco en la sakstrato - Ĉinio en la spegulo de Okcidento; Manfred Szameitat: Sukcesa, sed ne socialisma; Ingo Nentwig: Naciaj malplimultoj kaj politiko pri naciaj malplimultoj en la PR Ĉinio; Barry Sautman: Protestoj kaj separismo en Tibeto; Michael Parenti: La mito de Tibeto; Enfu Cheng: Fundamentaj trajtoj de la socialisma merkatekonomio; Jian Xinhua: Harmonia socio, salajrolaboro kaj klasbataloj; Theodor Bergmann: La socialisma disvolvo-strategio de la PR Ĉinio; Rolf Berthold: Pri la interna kaj ekstera politiko de la KP de Ĉinio; Li Bingyan: Ĉinio sub influo de la novliberalismo; Helmut Peters: Popolrespubliko Cinio: 30 jaroj da reform- kaj malferm-politiko; Jean-Louis Rocca: Ĉu la ĉina meza klaso estas revolucia? Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 142 paĝoj, ISBN 978-2-918300-06-9 (MAS-libro 16).
  • Ekonomia krizo n-ro 2. Joachim Bischoff: La financkrizo kaj alternativoj; Andreas Fisahn: Demokratia stirado de la ekonomio; Manfred Sohn: Dek tezoj por sociigo de la cirkuladsfero; Luciano c. Mortorano: Socialismo, sociigo, demokratio; Manfred Lauermann: La dialektika plan-ekonomio de Ĉinio - respondo al la financkrizo. Elgermanigoj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, ISBN 978-2-918300-12-0 (MAS-libro 22).
  • La homo kaj lia naturo. La bildo pri la homo en kapitalisma socio kaj en marksismaj sciencoj. Eseoj. Lucien Sève: Ĉu la homo? - La marksa antropologio kaj ĝiaj bazaj konceptoj; Werner Seppmann: Mond- kaj hom-bildoj - Pri la formoj de ideologiaj potencreproduktado; Helga E. Hörz: Ĉu la hombildo krizas? Hans-Peter Brenner: Biopsiĥosocia unuo homo - kogna cerbesplorado kaj ties impulsoj por la marksisma hombildo. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 72 paĝoj, ISBN 978-2-918300-15-1 (MAS-libro 23).
  • Arnold Petersen: "Komentoj al la "Komunista Manifesto", tradukis el la angla kaj kompilis T. Veder (reviziita reeldono de la sama, S.A.T., Parizo 1933), Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 49 paĝoj, ISBN 978-2-918300-19-9 (MAS-libro 27).
  • Ekonomia krizo, Analizoj n-ro 3. Werner Seppmann: Riskokapitalismo; Richard Sorg: Domenico Losurdo interpretas Niĉeon; Christina Kaindl: Subjektiveco en la krizo; Harald Werner: La krizo en la ordinara konscio; Christoph Butterwegge: Mondekononmia krizo, evoluo de la socialŝtato kaj malriĉeco. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 80 paĝoj, ISBN 979-2-918300-22-9 (MAS-libro 28).
  • Werner Seppmann: Laboro kaj dialektiko - Pri la emancip-horizonto de la Marksa pensado; Harald Neubert: La "historia misio de la laborista klaso" ĉe Markso kaj Engelso kaj la historia realeco; Hans Kölsch: Kubo - Heinz Dieterich - kontraŭece; Otto Meyer: Teologio de liberigo - ĉu etikedo-trompo aŭ paŝoj al emancipiĝo? Eseoj elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 79 paĝoj, ISBN 978-2 918300-18-2 (MAS-libro 29).
  • Domeniko Losurdo: Ĉu fuĝi el la historio? La rusa kaj la ĉina revolucioj hodiaŭ. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 199 paĝoj, ISBN 978-2-918300-26-7 (MAS-libro 33)
  • Kien la klimato? Post Kopenhago kaj Koĉabambo. Eseoj kaj raportoj. Alexis Passadakis kaj Hendrik Sander: Konkurenco en la forcejo. Klimatpolitikaj perspektivoj pot la fiasko de Kopenhago; Hans-Jörg Schimmel: La ideologia dimensio de la CO2-diskuto; Karl Hermann Tjaden: Kapitalmoviĝo kaj klimata okaziĝo. Raportoj tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 59 paĝoj, ISBN 978-2-918300-31-1 (MAS-libro 36).
  • Georgo Pleĥanov: Pri rolo de la persono en la historio. El la rusa tradukis Jurij Finkel, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 59 paĝoj, ISBN 978-2-918300-36-6 (MAS-libro 37).
  • Jozefo Ŝlejfŝtejno: Enkonduko en la studadon de Markso, Engelso kaj Lenino. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), (1-a eld. 2010, 271 p., ISBN 978-2-918300-27-4), 2-a eldono 2016, 282 paĝoj, ISBN 978-2-36960-050-3 (= MAS-libro 41).
  • Roger Martelli: La komunismo estas bona partio - diru al ĝi JES. Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010.80 paĝoj (MAS-libro 43).
  • Kien Afriko en la 21-a jarcento? Bruno Jaffré: Ĉu viva heredaĵo de la murdita burkina prezidanto Tomaso Sankara aŭ la digneco de Afriko; Tsenay Serequeerhan: Afriko en ŝanĝiĝanta mondo - Ĉu bilando? "Transiro estas la infero" - interparolado kun Denis Goldberg; Augusta Conchiglia: Afriko trans la kliŝoj; Jean Ping: La Afrika Unio marŝas -- Ambicio por la kontinento; André-Michel Essoungou: Afriko moviĝas - Rajtoj de la homo kaj … de la popoloj; Ignacio Ramonet: Afriko diras NE; Anne-Cécile Robert: Kritika parolado - Afriko laŭ la prezidanto Sarkozy; Thomas Deltombe: Negoco, amaskomunikiloj kaj homhelpo - La afrikaj militoj de Vincent Bolloré; Christian Jacquiau: Kiel la Sudo ribelas - Max Havelaar aŭ la ambigueco de la justa komerco; Thomas Deltombe: "Direct 8", tv-kanalo de la industria afrik-optimismo; Jean-Christophe Servant: Investo de Barato en Suda Afriko - Ĉu ĉesigi la suferojn de zambiaj ministoj?; Anne-Cécile Robert: "Malmultaj estas la agrokulturistoj, kiuj kultivas tritikon"; Jörg Goldberg: La 1stato en Afriko - la fremda monstro; Jeremy Cronin: La nuna ekonomia krizo kaj la perspektivoj de la sudafrika maldekstro; Élisée Byelongo: KOndolenco pro la forpaso de Axel von Blottnitz. Monda Asembleo Socia (MAS) kaj Le Monde diplomatique en Esperanto, 2010, 157 paĝoj, ISBN 978-2-918300-39-7 (= MAS-libro 46).
  • Paŭlo Popo: Ĉu sekso subfosas? Maldekstraj teorioj de seksa liberiĝo kaj de malkonstruo de seksa identeco. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 80 paĝoj, ISBN 978-2-918300-41-0 (= MAS-libro 47).
  • Ŝtejgervaldo, Roberto: Komunistaj star- kaj disput-punktoj. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 151 paĝoj, ISBN 978-2918300-40-3 (= MAS-libro 48).
  • Jürgen Albohn: Teorio sen revolucia praktiko estas opio por la popolo - Kritiko de la "Wertkritik". Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 27 paĝoj, ISBN 978-2-918300-42-7 (= MAS-libro 49).
  • V.I. Lenin: Ŝtato kaj revolucio. La instruo de la marksismo pri la ŝtato kaj taskoj de la proletaro en revolucio. Tradukita el la rusa de G. Demidjuk, redaktis Jurij Finkel, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 181 paĝoj, ISBN 978-2-918300-43-4 (= MAS-libro 50).
  • Georgo Dimitrofo: Raporto al la 7-a Kongreso de la Komunista Internacio; Harald Neubert: La Kominterno en la 1930-aj jaroj kaj la koncepto de unueco; kun enkonduko de Günther Judick. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 113 paĝoj, ISBN 978-2-918300-49-6 (= MAS-libro 57).
  • Ekonomia krizo n-ro 4. Joachim Becker: EU - de la ekonomia al la integriĝa krizo. Jörg Goldberg: La mondo de la du rapidoj. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 52 paĝoj, ISBN 978-2-918300-52-6 (= MAS-libro 59).
  • Frederiko Engelso en aktualaj diskutoj. Werner Seppmann: Privilegia loko por rigardi en la laborejon de la marksisma pensado. Notoj pri la korespondado inter Markso kaj Engelso; Erwin Marquit: Engelso kaj logikaj kontraŭdiroj; Karl Hermann Tjaden: Kial ne estiĝis vera engelsismo. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 35 paĝoj, ISBN 978-2-918300-50-2 (= MAS-libro 60).
  • V.I. Lenino: Tri fontoj kaj tri partoj de la marksismo; Anarĥiismo kaj socialismo; Pri la slogano de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo; La oportunismo kaj la kolapso de la 2-a Internacio; La diferencoj en la eŭropa laborista movado; Antaŭparolo al la broŝuro de N. Buĥarin: "Mondekonomio kaj imperiismo". Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2001, 40 paĝoj, ISBN 978-2-918300-53-3 (= MAS-libro 61).
  • Daŭrigo de la Manifesto. Moderna poziciiĝo de komunista partio. La programo de la Germana Komunista Partio DKP, kun antaŭparolo de Helmut Dunkhase, elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 63 paĝoj, ISBN 978-2-918300-54-0 (= MAS-libro 62).
  • Werner Seppmann: La malkonfesata klaso. Pri la laborista klaso hodiaŭ. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 176 paĝoj, ISBN 978-2-918300-57-1 (= MAS-libro 65).
  • Roberto Ŝtejgervaldo: Sen laborista klaso okazas nenio esenca, sed sole kun ĝi - ankaŭ ne; Werner Seppmann: Remalkovro de la klasoj. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 35 paĝoj, ISBN 978-2-918300-58-8 (= MAS-libro 66).
  • Kien la klimato? N-ro 2. Werner Fuss: Klimatovarmiĝo; Rebecca Harms: Gazetara informo pri Kankuno - La libro de la Verduloj; Hans-Peter Brenner: Nur ĝuste preter totala fiasko; Herbert Schui: Ĉu solvi la mediproblemon per malriĉeco kaj askezo?; Ralf Krämer: Kreskokritiko aŭ socialisma politiko; Wangari Muta Maathai - mortraporto. Eseoj elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 61 paĝoj, ISBN 978-2-918300-61-8 (= MAS-libro 69).
  • Alfredo Bauer: Kritika historio de la judoj, vol. 1, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 459 paĝoj, ISBN 978-2-918300-64-9 (= MAS-libro 72).
  • Georgo Fulberto: "La kapitalo" koncize. Kun recenzo de Lucas Zeise. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2012, 98 paĝoj, ISBN 978-2-918300-72-4 (= MAS-libro 75).
  • V.I. Lenin: Imperiismo, kiel la plej alta stadio de kapitalismo (populara eseo). El la rusa tradukis Jurij Finkel. Monda Asembleo Socia (MAS), 2012, 99 paĝoj, ISBN 978-2-918300-77-9 (MAS-libro 80).
  • Kien la klimato? N-ro 3 (2012). Pri la roloj de kresko kaj de merkato en la tasko protekti la klimaton. Kvin eseoj. Gerd Deumlich: Ĉu atendi la mondpereon?; Karl Unger: La kreskoparadigno kaj la ekologiaj krizoj; Klaus Müller: Pli mallongan labortempon anstataŭ pli da kresko; Mohhsen Massarrat: La "paradokso" de Sinn aŭ kial merkatfortoj ne povas protekti la klimaton; Klaus-Hermann Tjaden: Rimarkoj pri la "kresko"-kritiko; Klaus Engert kaj Peter Schüren: Ekologio kaj moviĝo; Conrad Schuhler: La Granda Krizo. Ĉu ni povas atingi la transformadon al solidara ekonomio trans la kapitalismo? Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2012, 62 paĝoj, ISBN 978-2-918300-80-9 (= MAS-libro 82).
  • Rolfo Lotero: Ĉu evolucio aŭ kreado? Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2012, 22 paĝoj, ISBN 978-2-918300-81-6).
  • Domeniko Losurdo: Libereco kiel privilegio. Kontraŭhistorio de la liberalismo. Esperantigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia, (MAS), 2012, 379 paĝoj, ISBN 978-2-918300-82-3 (= MAS-libro 85).
  • Lothar Peter: Postmoderna maldekstra radikalismo - ĉu vojo al nova estonteco? Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2013, 25 paĝoj, ISBN 978-2-918300-85-4 (= MAS-libro 88).
  • Ontologio kaj fremdiĝo nuntempe. Domeniko Losurdo: Hegelo, Markso kaj la Ontologio de la socia esto; Claudius Vellay: Fremdiĝo el la vidpunkto de la ontologio de [Lukaĉo. Materiisma etiko ĉi-flanke de religio kaj kredo. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2013, 61 paĝoj, ISBN 978-2-918300-86-1 (= MAS-libro 89).
  • Roberto Ŝtejgervaldo: Postmoderno estas nova melodio al malnova teksto. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2013, 28 paĝoj, ISBN 978-2-918300-87-8 (= MAS-libro 90).
  • Heinz Dieterich: Transiroj al la socialismo de la 21-a jarcento. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2013, 22 paĝoj, ISBN 978-2-918300-88-5 (= MAS-libro 91).
  • V. Adoradskij: Kio estas marksismo kaj leninismo. El la rusa lingvo tradukis F. Robiĉek, lingve kontrolis E. Drezen. Reeldono de la verko aperinta ĉe EKRELO laŭ vortrekona skano de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) fare de Roy McCoy, redaktita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2013, 36 paĝoj, ISBN 978-2-918300-92-2 (= MAS-libro 96).
  • Lenino: Pri religio: Du artikoloj. Socialismo kaj religio, trad. M. Lapin kaj G. Demidjuk; Pri rilato de laborista partio al religio, trad. G. Demidjuk. Redaktita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2013, 28 paĝoj, ISBN 978-2-918300-96-0 (= MAS-libro 97).
  • Instituto Markso-Engelso-Lenino: La instruo de Karlo Markso. El la rusa lingvo tradukis P. Gavrilov, N. Incertov, V. Polakov, E. Ŝvedova. Lingve konntrolis V. Polakov. EKRELO, Amsterdamo, 1933. Reeldono ĉe MAS laŭ vortrekona skanado de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) fare de Roy McCoy, redaktita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2014, 39 paĝoj, ISBN 978-2-918300-95-3 (= MAS-libro 98).
  • Karlo Radeko: Kapitalisma sklaveco kaj socialisma labor-organizo. EKRELO, Lepsiko, 1931, reeldonita de MAS, laŭ vortrekona skanado de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) fare de Roy McCoy, redaktita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2014, 43 paĝoj, ISBN 978-2-918300-94-6 (= MAS-libro 102).
  • Historio estas farata. Kontribuaĵoj al la materiisma koncepto de historio. Georg Fülberth: La invento de meztavolo; Lucas Zeise: Pri la homo oeconomicus, pri la ekonomio kaj pri la laboro; Hans-Peter Brenner: La rilato inter homo kaj naturo. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2014, 37 paĝoj, ISBN 978-2-36960-001-5 (= MAS-libro 105).
  • Thomas Metscher: Lingvo kiel praktika mondkonscio. Rimarkoj pri la marksa kaj engelsa lingvokoncepto kaj pri ĝiaj sekvoj; Roberto Ŝtejgervaldo: Tutsimple marksismo (recenzo); Thomas Metscher: Breĥto kaj la alta arto de simpleco. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2014, 46 paĝoj, ISBN 978-2-36960-000-8 (= MAS-libro 106).
  • Milito kaj paco. Berto Breĥto: La memoro de la homaro; Andrew Murray: Milito kaj kontraŭstaro al milito; Erhard Crome: Ĉu jarcento pacifika? Bernd Müller: Du strategioj de la ekspansio orienten; Hermann Kopp: Recenzo de la libro de Peter Struynski pri senpilotaj flugmaŝinoj por batalo (sepavoj); Thomas Metscher: "Malbenita estu la milito". Politika poezio - pensadoj pri disputata nocio; 15 jaroj NATO-agreso kontraŭ la Federacia Respubliko Jugoslavio; Werner Ruf: La ĝihadisma internacio. Ĉu variaĵo de privata milita entreprenismo?; Andreas Wehr: Pri la aktualeco de la imperiismo-demando. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2014, 82 paĝoj, ISBN 978-2-36960-002-2 (= MAS-libro 107).
  • Thomas Metscher: Socialisma avangardo kaj realismo. Pri la estetiko de Dmitri Ŝostakoviĉ. Elgermanigis Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2014, 40 paĝoj, ISBN 978-2-36960-003-9 (MAS-libro 108).
  • Berto Breĥto kaj la komunismo. Manfred Wekwerth: Breĥto 2006 - kelkaj proponoj; Werner Seppmann: Breĥto kaj la perspektivoj de ŝanĝo; Ernst Schumacher: Pensado pri Breĥto en la epoko de tutmondiĝinta kapitalismo; Hans Heinz Holz: La plumarbo kaj la komunismo. Pri la partieco de breĥta liriko; Uwe Jens Heuer: Pri scio kaj kredo; Jost Hermand: Breĥto kiel instruisto de "senburĝeco"; Klaus Höpcke: "Breĥto sur la tagordon"; Sabine Kebir: Berto Breĥto - sendependa komunista intelektulo. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 116 paĝoj, ISBN 978-2-36960-004-6 (= MAS-libro 109).
  • Thomas Metscher: La koncepto de integra marksismo. Teoria koncepto kaj pensado de nova kulturo. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 33 paĝoj, ISBN 978-2-36960-005-3 (= MAS-libro 110).
  • Paul Cockshott kaj Allin Cottrell: Socialismo fareblas. Alternativoj el la komputilo. Kun antaŭparolo de Helmut Dunkhase. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 348 paĝoj, ISBN 978-2-36960-009-1 (= MAS-libro 114).
  • Alfredo Kozingo: Stalinismo, leninismo kaj marksismo. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 110 paôj, ISBN 978-2-36960-019-0 (= MAS-libro 117).
  • Evald Vasiljeviĉ Iljenkov: Markso kaj la okcidenta mondo. Elrusigita de Jurij Finkel, Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 42 paĝoj, ISBN 978-2-36960-016-9 (= MAS-libro 121).
  • Vilhelmo Lutermano (eld.): La Eŭropa Unio, Greklando kaj la eŭropanoj. Diversaj konceptoj por la estonteco. Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 150 paĝoj, ISBN 978-2-36960-027-5 (Mas-libro 126).
  • Luĉano Kanforo: Mallonga historio de la demokratio. De Ateno ĝis la liberalismo. Kun postparolo de Oskar Lafontaine. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 124 paĝoj, ISBN 978-2-36960-029-9 (= MAS-libro 128).
  • Georgo Fulberto: Marksismo. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 106 paĝoj, ISBN 978-2-36960-030-5 (= MAS-libro 130).
  • Martemjan Nikitiĉ Rjutin: Stalino kaj krizo de la proletara diktaturo. El la rusa tradukis Jurij Finkel, Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 168 paĝoj, ISBN 978-2-36960-034-3 (= MAS-libro 134).
  • Ernesto Che Guevara: La socialismo kaj la homo en Kubo. - El socialismo y el hombre en Cuba. Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara. Dulingva eldono. Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 74 paĝoj, ISBN 978-2-36960-036-7 (= MAS-libro 136).
  • Leo Trocko: Antaŭparolo kaj enkonduko al la germana eldono de "La konstanta revolucio" kaj La malsano de Lenino. Kun biografietoj de Jurij Finkel. Traduko el la germana kaj postparolo de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 62 paĝoj, ISBN 978-2-36960-045-9 (= MAS-libro 143).
  • Danielle Bleitrach; Marianne Dunlop: Sovetio dudek jarojn poste. Reveno el Ukrainujo en milito. Elfrancigita de Roland Platteau kaj Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 240 paĝoj, ISBN 978236960-047-3 (= MAS-libro 145).
  • Leo Trocko: La testamento de Lenino. Elangligis Vilhelmo Lutermano. Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 102 paĝoj, ISBN 978-2-36960-052-7 (= MAS-libro148).
  • Roberto Ŝtejgervaldo: "Koba, por kio vi bezonas mian morton?" Pri la moskvaj procesoj 1936 ĝis 1938. Socialismo kaj ŝtato. Kun biografietoj de Jurij Finkel. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano. Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 128 paĝoj, ISBN 978-2-36960-054-1 (= MAS-libro 150).
  • Hans Modrow: Survoje por progreso. Renkontiĝoj de diplomato. Sovetio, Gorbaĉovo, Ruslando kaj Latinameriko. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 124 paĝoj, ISBN 978-2-36960-057-2 (= MAS-libro 153).
  • Jozefo V. Stalino: Pri la mankoj de la partilaboro kaj la disponoj por likvidi la trosckistajn kaj ceterajn falslangulojn. Refereaĵo kaj finparolo en la plenkunsido de la CK de la VKP(b), la 3-an kaj 5-an de marto 1937. Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano. Kun biografietoj de Jurij Finkel, Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 232 paĝoj, ISBN 978-2-36960-058-9).
  • Leo Trocko: La daŭrigata revolucio. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 416 paĝoj, ISBN 978-2-36960-059-6 (= MAS-libro 155).
  • Rozo Luksemburgo: Pri la rusa revolucio. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 60 paĝoj, ISBN 978-2-36960-060-2 (= MAS-libro 156).
  • Vilhelmo Lutermano (eld.): Roza Luksemburgo. Biografieto. Redaktita laŭ Vikipedio, parte tradukita el la germanlingva Vikipedio. Monda Asembleo Socia (MAS), 96 paĝoj, ISBN 978-2-36960-061-9 (= MAS-libro 157).
  • Alfredo Kozingo: Kiom socialisma estis la reala socialismo? Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 60 paĝoj, ISBN 978-2-36960-067-1 (MAS-libro 164).
  • A. Zimin: Socialismo kaj novstalinismo. Traduko el la rusa kaj postparolo de Jurij Finkel. Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 144 paĝoj, ISBN 978-2-36960-073-2 (= MAS-libro 167).
  • Leo Trocko: Tekstoj antaŭ kaj dum la germana katastrofo. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 86 paĝoj, ISBN 978-2-36960-074-9 (= MAS-libro 168).
  • Fidel Castro Ruz: La historio absolvos min. Elhispanigita de la Kuba Esperanto-Asocio (KEA), 2-a, korektita eld., 2016, Monda Asembleo Socia (MAS), 178 paĝoj, ISBN 978-2-36960-076-3.
  • Hans Heinz Holz; Leo Trocko: La konstitucio de la USSR de 1936; La USSR en la spegulo de sia nova konstitucio. Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2017, 80 paĝoj, ISBN 978-2-36960-087-9.
  • Leo Trocko: La rusa revolucio. La kopenhaga parolado. Tradukita de Vilhelmo Lutermano, Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2017, 70 paĝoj, ISBN 978-2-36960-089-3.
  • Leo Trocko: La Cimervalda Manifesto; Pri la aktualeco de la slogano „Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo”; Rozo Luksemburgo kaj la 4-a Internacio; Burĝa demokratio kaj la batalo kontraŭ la faŝismo; Bolŝevismo kaj stalinismo. Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2017, 78 paĝoj, ISBN 978-2-36960-092-3 (Epub-versio: ISBN 978-2-36960-102-9).
  • Leo Trocko: La laborista ŝtato, termidoro kaj bonapartismo; Pri dialektika materiismo. Eltiraĵoj el la notlibro de Trocko de 1933 ĝis 1935; Naŭdek jaroj da Komunista Manifesto. Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2017, 56 paĝoj, ISBN 978-2-36960-091-6 (Epub-versio: ISBN 978-2-36960-094-7).
  • Alfredo Kozingo: „Stalinismo”. Esploro pri origino, esenco kaj efikoj. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2017, 480 paĝoj, ISBN 978-2-36960-093-0.
  • Theodor Bergmann: Strukturproblemoj de la komunista movado. Erarvojoj, kritiko, novigo. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2017, 302 paĝoj, ISBN 978-2-36960-095-4.
  • Leo Trocko: 1917. La instruoj de la Oktobro (1924). Tradukita de Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2017, 76 paĝoj, ISBN 978-2-36960-096-1 (Epub-versio: ISBN 978-2-36960-103-6).
  • Le Monde diplomatique en Esperanto: La Oktobra Revolucio centjara. Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2017, 84 paĝoj, ISBN 978-2-36960- 109-8 (Epub-versio: ISBN 978-2-3696-110-4).
  • Leo Trocko: Ilia moralo kaj la nia; Por Grynspan. Kontraŭ faŝistaj pogromklikoj kaj stalinistaj friponoj; Pri la teroro; La usona pacismo; La aŭstra krizo, la socialdemokrataro kaj la komunismo; Arto kaj revolucio. Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2017, 92 paĝoj, ISBN 978-2-36960-111-1 (Epub-versio: ISBN 978-2-36960-115-9).
  • Leo Trocko: Antaŭ nova mondmilito (1937); Instruoj de Hispanujo, lasta averto (1937); La ĝemelaj steloj Hitlero-Stalino (1939). Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2017, 74 paĝoj, ISBN 978-2-36960-114-2 (Epub-versio: ISBN 978-2-36960-116-6).
  • Rozo Luksemburgo; Lenino: La krizo de la socialdemokrataro (Junius-broŝuro). Kun Lenino: Pri la Junius-broŝuro. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2018, 226 paĝoj, ISBN 978-2-36960-149-4 (Epub-versio: ISBN 978-2-36960-150-0).
  • Alberto Ejnŝtejno k.a.: Socialismo kaj komunismo. Tradukitaj de Norberto García Guevara kaj Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (AS), 2018, 88 paĝoj, ISBN 978-2-36960-148-7 (Epub-versio: ISBN 978-2-36960-151-7).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Sep mil orientgermanoj sukcesis atingi okcidentan Germanion post rifuĝo en la ambasadejoj de la du ĉefurboj: La falo de la berlina muro, disfalo de simbolo (el Retarkivo 2008)
  2. 29-a Konferenco de la internacia socio pri sociologio de la religioj, julio 2007, Leipzig, Germanio
  3. Philippe Moreau Defarges, les relations internationales (internaciaj rilatoj), T 2: les questions mondiales (mondaj aferoj), Le Seuil, 2004, p. 37
  4. La falo de la berlina muro, disfalo de simbolo (el Retarkivo 2008)
  5. Ucrania prohíbe la hoz y el martillo. El Parlamento de Kiev aprueba una ley que equipara el comunismo al nazismo, Pilar Bonet, El País, 9 APR 2015 [1] Konsultita la 10an de aprilo 2015
  6. Lins, Ulrich: La Danĝera Lingvo. Gerlingen: Bleicher Eldonejo, 1988. History of Esperanto (angla: Historio de Esperanto) Arkivigite je 2010-12-01 per la retarkivo Wayback Machine
  7. Ulrich Lins, Ruĝ-verda malakordo. Observoj pri komunistaj esperantistoj, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 443-461.
  8. Samloke, paĝo 449.
  9. Samloke, pp. 457-459.

Eksteraj ligiloj redakti