Kontraŭrevolucio estas politika reago kontraŭ revolucio. Plej ofte tiu termino estas uzata ĉefe por aludi al politika aŭ milita insurekcio starigata kontraŭ politika procezo konsiderita ĝenerale aŭ almenaŭ de kelkaj sektoroj kiel pozitiva, tiel ke la kontraŭrevolucio estus konsiderata negativa.

La Milito de Vendée estis monarkia insurekcio kiu estis subpremita de la respublikaj fortoj en 1796.

Kontraŭrevolucia estas tiu kiu kontraŭas revolucion, partikulare tiu kiu agadas post revolucio por klopodi nuligi ĝin, tute aŭ parte. La adjekto "kontraŭrevolucia" aludas al sociaj movadoj kiuj celas restaŭri la staton de aferoj, aŭ la principojn, kiuj estis validaj dum la antaŭrevolucia epoko. Tiele kontraŭe al progreso, kontraŭrevolucio estas konsiderata kiel retroiro reen.

Striktasence kontraŭrevolucio povas esti pozitiva aŭ negativa en ties konsekvencoj; depende, parte, el la profita aŭ malprofita karaktero de la revolucio kiun oni celas nuligi, kaj el la naturo de tiuj kiuj estis de ĝi tuŝitaj. Por ekzemplo, la transira sukceso de Agis kaj Kleomeno de antikva Sparto restaŭrante la konstitucion de Likurgo estis konsiderata de Plutarko kiel kontraŭ-revolucia en pozitiva senco. Dum la Franca Revolucio la Jakobenoj vidis la Kontraŭrevolucion de Vendée kiel distinge negativa, dum ĝi estis forte subtenita de la ekzilitaj monarkiistoj, nome Katolika Eklezio, kaj la popolo de provincoj.

En Okcidento praktike post ĉiu grava revolucio okazis malaj reagoj. Post la Franca revolucio de 1789 okazis la Termidora kontraŭrevolucio, post la Rusa revolucio de 1917 okazis insurekcio de kontraŭkomunistoj kio rezultis en la Rusia enlanda milito ktp.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti