Revolucio
La vorto Revolucio (el la nov-latina revolutio «turn(ad)o») estas fundamenta (ofte perforta) ŝanĝo en (politika) potenco aŭ en la organizaj strukturoj de iu lando farita de amasoj, kiu okazas en relative mallonga tempo. Unue tiu vorto estis uzata por la movado de astroj, poste ĝi ankaŭ ricevis la signifon de «ŝanĝo, tuja turno, novaĵo». La hodiaŭe plej ofta signifo kiel politika ŝanĝego unue ekestis fine de la 18a jarcento je la influo de la Franca Revolucio de 1789. Ĝi estas ĝenerale la mala nocio de «Evolucio».

La antikva filozofo Aristotelo konas du tipojn de politikaj revolucioj:
- Tuta ŝanĝo de unu konstitucio al alia
- Pluigo de ekzistanta konstitucio.[1]
La Epoko de la revolucioj aŭ Revolucia Epoko estas periodo el la fino de la 18a ĝis la mezo de la 19a jarcentoj en kiu nombraj gravaj revoluciaj movadoj okazis en plej el Eŭropo kaj el Ameriko. Tiu periodo estas karakterizita per la ŝanĝo el absolutismaj monarkioj al reprezentaj registaroj kun skriba konstitucio, kaj la kreado de naciaj ŝtatoj.
Ekzemploj por revoluciojRedakti
Politik-sistemaj revoluciojRedakti
- Angla revolucio, konata sub la nomo "Glora Revolucio" (Glorious Revolution)
- «Usona revolucio», alia nomo de la Enlanda Milito de 1775
- Francaj revolucioj
- Pariza Komunumo, 1871
- Rusa revolucio de 1905
- Rusia revolucio de 1917
- Hispana Revolucio, 1936
- Majo de 1968
- Revolucio de la Diantoj, 1974
- Bolivara revolucio
- «Araba Printempo», moderna revolucio komencinte 2010/2011 en Tunizio (vd. Tunizia Ribelo)
Aliaj revoluciojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
KategoriojRedakti
Aliaj PaĝojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ Aristotelo, Politiko V, tr. T.A. Sinclair (Baltimore: Penguin Books, 1964, 1972), p. 190.