Usona Milito de Sendependeco

La Usona Milito de Sendependeco (estas konsekvenco en Usono de la Usona Revolucio) estis milito inter la Reĝlando de Britio kaj ĝiaj kolonioj en Nord-Ameriko, aliancanoj de Francio, de 1775 ĝis 1783. La fina rezulto estis la agnosko de sendependeco de la 13 plej sudaj kolonioj, kaj ankaŭ maldense koloniitaj teritorioj okcidentaj ĝis la Misisipia Rivero.

Usona Milito de Sendependeco
Fotomontaĵo
milito de nacia liberiĝo
Daŭro: 19a de aprilo, 1775 – 3a de septembro, 1783
Loko:
Rezulto: Usona sendependenco
Flankoj
Dek tri Kolonioj (posta Usono)
Francio
Hispanio
Nederlando
Reĝlando Britio
kun soldataroj el Hesio-Kaselo, Hanau, Brunsvigo-Wolfenbüttel, Ansbach, Bayreuth, Anhalt-Zerbst, Waldeck kaj Pyrmont
Komandantoj
Usono George Washington
Usono Friedrich Wilhelm von Steuben
Usono Tadeusz Kościuszko
Usono Kazimierz Pułaski
Usono Horatio Gates
Usono Marquis de La Fayette
Comte de Rochambeau
Comte de Grasse
Bailli de Suffren
Hispanio Bernardo de Gálvez
Hispanio Luis de Córdova
Hispanio Juan de Lángara
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Frederick North
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) William Howe
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Thomas Gage
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Henry Clinton
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Charles Cornwallis
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Guy Carleton
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) John Burgoyne
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Benedict Arnold
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) George Rodney
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Richard Howe
Wilhelm von Knyphausen
Joseph Brant
vdr

Antaŭ la revolucio, la plejparto de la homoj en la Britaj Nord-Amerikaj Kolonioj konsideris sin lojalaj regnanoj de la Brita Krono, kun la samaj rajtoj kaj devoj kiel homoj en Britio. Tamen, sub la doktrino de merkantilismo la britoj konsideris la koloniojn pli kiel rimedon utiligotan por la avantaĝo de sia propra ekonomio kaj havis malmultan respekton por la kolonianoj. Tiu diferenco de percepto kondukis al forta ciklo de tio, ke kolonianoj agas kontraŭ tion, kion ili vidas kiel maljustan politikon, poste severa brita reago, sekvata de pli forta kolonia reago, kondukanta al eĉ pli severa brita reago — ĉio ĉi kondukis rapide al la revolucio.

Dum la kolonianoj ekmalakceptis la Kronon ili ankaŭ ekfariĝis pli kaj pli radikalaj alimaniere, pli atentante la ideon de vasta demokratio laŭ idealoj de Klerismo kaj homojn kiel Thomas Paine, kiu nelonge antaŭe estus kondamnita kiel Leveller ("ebeniganto").

Oni notu, tamen, ke granda parto, probable plimulto, de la loĝantaro ja restis lojala aŭ neŭtrala dum la milito. Lojalistoj, konataj kiel torioj (angle tory), inkluzivis anojn de la nobelaro, kiuj povus perdi multon kaj ankaŭ lastatempajn enmigrintojn, kiuj identigis sin pli kun sia naskiĝloko ol kun sia nova hejmo. Post la milito, multaj torioj estis devigitaj fuĝi al Kanado aŭ al Britio. Multaj indianoj ankaŭ oponis la revolucion, konsciante, ke ili plej probable suferus pli sub la sendependaj usonanoj ol sub la britoj.

1775 redakti

La revolucio komenciĝis en aprilo 1775 kiam britaj trupoj loĝigitaj en Bostono provis konfiski pafilaĵojn staplitajn de koloniaj milicoj ĉe Concord (Masaĉuseco). Konflikto disvastiĝis kaj la malplimultaj britaj garizonoj en la 13 plej sudaj kolonioj estis rapide venkitaj. Fort Ticonderoga falis en majo, Montrealo en aŭgusto. Bostonon evakuis britaj trupoj en oktobro. Ĝis la fino de 1775, la posedaĵoj de Britio en Nord-Ameriko estis malpliigitaj al la kanadaj maraj provincoj kaj sieĝata garizono ĉe Kebekurbo en Kanado.

1776 redakti

En 1776, la britoj sendis 75 000 trupoj al Nord-Ameriko por subpremi la ribelon. La kolonianoj renkontiĝis en Filadelfio en junio de 1776 kaj deklaris sendependecon de Anglio la 4-an de julio, 1776 (Vidu Usona Deklaro de Sendependeco). La koloniana armeo nome Kontinenta Armeo pruviĝis nenia konkuranto al la bone armita brita armeo kaj suferis embarasan serion da malvenkoj ĉe la batalo de Longa Insulo. Ĝis la fino de 1776, Kebekio, Nov-Jorkio kaj multe el Nov-Ĵerzejo estis en la manoj de la britoj. Tamen, dum la semajno de Kristnasko, Generalo George Washington, kiu antaŭe retiriĝis en Pensilvanion, transiris la Delavaran Riveron reen en Nov-Ĵerzejon kaj kaptis marĝenajn britajn garizonojn ĉe Trenton kaj Princeton. Tio establis modelon, kiu restis dum la cetero de la milito. La britoj regis la teritoriojn, kiujn ili okupas per grandaj fortoj — ĉefe Nov-Jorko kaj Filadelfio. La kolonianoj regis ĉion alian.

1777 redakti

Forto de 10 000 trupoj ekiris de Kebeko por distranĉi la koloniojn en du parton. Samtempe, la multe pli granda armeo en Nov-Ĵerzejo moviĝis trans la Delavaran Riveron kaj prenis Filadelfion — la kolonia ĉefurbo kaj plej granda urbo en Nord-Ameriko. Tamen, post kiam ili reprenis Ticonderoga sen multe da malhelpo, la norda armeo suferis serion da gravaj malvenkoj ĉe Bennington, Fort Stanwix kaj en du bataloj apud Saratogo. Ĝis oktobro, la 5 700 postvivantoj trovis sin ĉirkaŭitaj, malplimultaj, kaj kun manko de provizaĵoj en la sovaĝejo 210 km sude de Montrealo kiam la vintro alprokimiĝas.

La 17-an de oktobro Generalo John Burgoyne kapitulacigis la tutan Britan Armeon al la kolonianoj. Informoj pri la kapitulaco alvenis al Versajlo mallonge post la informo, ke la koloniaj soldatoj laŭdire igis la nevenkeblajn britajn regulajn soldatojn konfuzite fuĝi dum la fruaj stadioj de la batalo de Germantown. Konvinkite de Benjamin Franklin kaj la informoj el Nord-Ameriko, ke la kolonianoj havis konsiderindan ŝancon de venko, la francoj konsentis subteni la kolonianojn.

1778 - 1780 redakti

Je la 6-a de februaro 1778 la Uson-Francia alianca traktato kaj la Uson-Francia traktato de amikeco kaj komerco estis subskribitaj de Usono kaj Francio, signante oficialan agnoskon de la nova respubliko. Tiam, la 10-an de julio de la sama jaro, Ludoviko la 16-a de Francio deklaris militon de la flanko de la usonanoj kontraŭ la Reĝlando Britio.

Kun la francoj en la milito, la konflikto fariĝis forfrotmilito. La kolonianoj estis tro malfortaj por elpuŝi la britojn el Filadelfio kaj Nov-Jorko. La britoj provis diversajn strategiojn, sed ne sukcesis establi konstantan regadon sur la kamparo kaj la vasta plimulto de la loĝantaro. La ekonomio de la kolonioj malrapide diseriĝis kaj la brita ekonomio — drenita de la kostoj de milito kontraŭ Francio kaj subtenanta la grandajn okupantajn fortojn en Ameriko — ankaŭ multe suferis.

1781 redakti

La brita strategio ŝanĝiĝis por fokusigi la sudajn koloniojn. Generalo Cornwallis kondukis forton de 7 000 soldatoj, kies celo estis subteni la lojalistojn en la sudo. Lin oponis Nathaniel Greene, kiu, malgraŭ tio, ke li malvenkis je ĉiu batalo, sukcesis senspiritigi la soldatojn de Cornwallis. Kun manko de provizaĵoj, Cornwallis movis siajn fortojn al Yorktown en Virginio por atendi provizaĵojn kaj plifortikigojn.

Raportoj pri tio, kio okazis poste estas rimarkinde malsamaj — eble pro deziro de iuj usonaj verkistoj malpliigi la francan rolon en la eventoj. Ĉiuj fontoj konsentas, ke francaj mararmeaj fortoj venkis la britan reĝan mararmeon la 5-an de septembro ĉe la Batalo de la Ĉesapika Golfo, distranĉante la provizon kaj transigon de Cornwallis. Washington movis siajn trupojn de Nov-Jorko kaj kuna kolonia-franca forto de 16 000 aŭ 17 000 kuniĝis kaj komencis la batalon de Yorktown la 6-an de oktobro 1781. La pozicio de Cornwallis rapide fariĝis neeltenebla. La 19-an de oktobro la brita armeo ree kapitulacis al la kolonianoj.

1782, la fino redakti

En aprilo de 1782, la Brita Ĉambro de Deputitoj voĉdonis por fini la militon kontraŭ la usonaj kolonioj kaj elpelis la registaron de la subtenanto de la milito Frederick North. La britoj elprenis siajn trupojn el Charleston (Sud-Karolino) kaj Savano (Georgio) en la somero de 1782. En novembro 1782 oni konsentis pri pacakordo kaj la 4-an de februaro 1783 Britio formale deklaris, ke ĝi ĉesigos malamikaĵojn en Nord-Ameriko. Tamen, la formala fino de la milito ne okazis ĝis oni subskribis la Traktaton de Parizo la 3-an de septembro 1783 kaj la Usona Kongreso ratifis tiun traktaton la 14-an de januaro 1784.

Rezultoj redakti

La ekskolonianoj kreis la plej demokratian ŝtaton tiutempan, bazita laŭ Usona Konstitucio. Ĉiu civitano (viro, ne sklavo) rajtis baloti, opinii pri politiko kaj religio, postuli sin (?), komerci, laŭ idealoj de Klerismo kaj liberalismo. Tiu enpraktikigo kuraĝigis la cetermondajn liberalojn. En 1789, la francoj ribelis kontraŭ absolutisma reĝo en Franca Revolucio. Ambaŭ revolucioj inspiris siavice la hispanamerikajn kreolojn por sendependiĝi el Hispana Imperio ekde 1808 gviditaj de la Libertadores ("liberigantoj").

Gravaj bataloj redakti

(Laŭ tempa ordo)

Gravuloj redakti

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Hugh Bicheno: Rebels and Redcoats: The American Revolutionary War. London: 2003. ISBN 978-0-0071-5625-2.
  • Thomas Fleming: Experience of War: George Washington, General. Robert Cowley (red.). New York-London: W.W. Norton & Company, 1992, s. 140-150. ISBN 0-393-03106-3.
  • Mieczysław Lepecki: Maurycy August hr. Beniowski: Zdobywca Madagaskaru. Warszawa: Ludowa Spółdzielnia Wydawnicza, 1986. ISBN 83-205-3633-2.
  • Gary B. Nash: The Unknown American Revolution: The Unruly Birth of Democracy and the Struggle to Create America. New York: Viking Press, 2005. ISBN 0-670-03420-7.
  • The Navy. W. J. Holland Jr. (red.). New York: Naval Historical Foundation, 2004. ISBN 0-7607-6218-X.
  • The Royal Navy: The Oxford Illustrated History. J.R. Hill (redaktoro). Oxford-New York: Oxford University Press, 1995. ISBN 0-19-211675-4.
  • Martin W. Sandler: Atlantic Ocean. New York-London: Sterling, 2008. ISBN 978-1-4027-4724-3.
  • Frederick Jackson Turner: The Frontier in American History. [1] 1893.
  • U.S. Army: A Complete History. Raymond K. Bluhm (red.). New York: The Army Historical Foundation, 2004. ISBN 978-0-88363-640-4.
  • James G. Wilson: Encyclopedia of the New American Nation:The Emergence of the United States 1754-1829. T. 1. Thomson Gale, 2006. ISBN 0-684-31347-2.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti