Milico

militantaro konsistanta el nemilitistoj

Milico estas militforto kunmetita de grupo de civiluloj kiuj ne apartenas al regula armeo. Alivorte, ĝi estas volontula militistaro destinita nur por defendo de nacia teritorio, kontraste al la konstanta armeo. Milicoj ofte estas paramilitfortoj, kiuj ne formas parton de la ordinaraj militfortoj de ŝtato.

Ekzistas pluraj detalaj interpretoj de la koncepto:

Etimologio redakti

La origino de la termino venas de la latina:

  • miles (prononcita / miːles /) - soldato
  • itia- (prononcita / iːtia /) - kondiĉo, agado, kvalito
  • militia (prononcita / mil: iːtia /) - militservo

Historio redakti

En la mezepoko, komunaj milicoj en Francio distingiĝis en la batalo de Bouvines. Flandraj komunumaj milicoj militis en la batalo de Courtrai en 1302. Dum la Hispana Enlanda Milito milicoj ludis gravan rolon ĉefe en la unua jaro de la milito en la respublika flanko.

La rajto establi milicon estas protektita konstitucia rajto en Usono, pro la Dua Amendo al la Usona Konstitucio. Dum la historio de Usono, ekzistas multaj lokaj milicoj, kiuj estis implikitaj en hejmaj okazaĵoj kaj okazaĵoj inter la ŝtatoj kaj la federacia registaro de Usono.

Vidu ankaŭ redakti