Francio

lando en okcidenta Eŭropo
(Alidirektita el Francujo)

FrancioFrancujo (oficiale la Franca Respubliko, france France [fʁɑ̃s] aŭ République française [ʁepyblik fʁɑ̃sɛz]) estas ŝtato, kies metropolo situas en Okcidenta Eŭropo, kaj kies transmaraj departementoj situas en aliaj kontinentoj.[2] Francio etendiĝas ekde Mediteraneo ĝis la Manika Markolo, kaj ekde la riverego Rejno ĝis Atlantiko. En Franclingvio, Francio havas la kromnomon l’Hexagone (la "sesangulo") pro sia ĝenerala konturo.

Francio
(Franca Respubliko)
france: République française aŭ France
Respubliko
Oficiala nomo: Franca Respubliko
Moto: Liberté, Égalité, Fraternité
Libereco, Egaleco, Frateco
Himno: La Marseillaise
La Marseljezo
Parto de Eŭropo
Najbaras kun
Gravaj urboj Parizo, Marsejlo, Liono, Tuluzo, Nico, Nanto, Montpeliero, Strasburgo, Bordozo, Lilo
Ĉefurbo Parizo
 - koordinatoj 48° 51′ 04″ N 02° 21′ 05″ O / 48.85111 °N, 2.35139 °O / 48.85111; 2.35139 (mapo)
Plej alta punkto Monto Blanka
 - alteco 4 810 m s. m.
Areo 545 630 km² (54 563 000 ha)
Loĝantaro 67 749 632 (2021)
Denseco 124,17 loĝ./km²
Estiĝo 843 (tr. de Verdun)
Prezidanto Emmanuel Macron
 - Unua ministro Élisabeth Borne
Horzono De la lasta dimanĉo de oktobro 01:00 UTC ĝis la lasta dimanĉo de marto 01:00 UTC UTC+1
 - somera tempo De la lasta dimanĉo de marto 01:00 UTC ĝis la lasta dimanĉo de oktobro 01:00 UTC UTC+2
Telefona antaŭkodo 33
ISO 3166-1 FR
Interreta domajno .fr
Monunuo Eŭro kaj CFP-franko
Oficiala lingvo Franca - 77 neoficialaj regionaj lingvoj
IHD (2011) 0,884 (tre alta)
MEP (2011)
- Entuta
- Pohoma

2 808 trilionoj $ (5-a)
Je 2017, 40145,944 2011' Aĉetado de Potenco-Pareco' $ [1] (20-a)
Esperanto-asocioj Espéranto-France, SAT-Amikaro
Mapo de Francio
Mapo de Francio
Mapo de Francio
Vikimedia Komunejo: France
Retpaĝo: www.service-public.fr
Esperanto-movado en Francio

Francio havas landlimojn kun Belgio, Luksemburgio kaj Germanio nordoriente, kun Svislando kaj Italio oriente, kaj kun Monako, Andoro kaj Hispanio sude, kaj la supre menciitaj maroj. Danke al siaj transmaraj teritorioj, Francio havas aliajn landlimojn kun Brazilo, Surinamo kaj Nederlando (sur la insulo Sint Maarten). La plej longa inter la landlimoj estas tiu kun Brazilo. La 18 integraj regionoj de la lando (kvin el kiuj estas transmare) enhavas kombinitan areon de 643 801 kvadrataj kilometroj kaj totalan loĝantaron de 67,02 milionoj (en julio 2019).[3] Francio estas unueca duonprezidenta respubliko kaj Parizo, la franca ĉefurbo, estas la plej granda urbo kaj ĉefa kultura kaj komerca centro de la lando kaj rangas inter la plej loĝataj internaciaj metropoloj. Aliaj gravaj urbaj areoj estas Liono, Marsejlo, Tuluzo, Bordozo, Lillo kaj Nico.

Dum la Ferepoko, tio kio estas nun metropola Francio estis loĝata de Gaŭloj, nome kelta popolo. Romio aneksis la areon en la jaro 51 a.K., kaj tenis ĝin ĝis la alveno de ĝermanaj Frankoj en la jaro 476, kiuj ekformis la Frankan imperion. La Traktato de Verdun de 843 partis Frankion en Orientfranka imperio, Meza Frankio kaj Okcidentfranka imperio. La Okcidentfranka imperio, kiu iĝis la Reĝlando Francio en 987, aperis kiel grava Eŭropa potenco en la Fina Mezepoko, post sia venko en la Centjara milito (1337–1453). Dum la Renesanco, la franca kulturo floris kaj estis establita tutmonda kolonia imperio, kiu ĉirkaŭ la 20a jarcento iĝis la dua plej granda en la mondo.[4] En la 16a jarcento okazis la religiaj civilaj militoj inter katolikoj kaj Protestantoj (Hugenotoj). Francio iĝis la hegemonia kultura, politika kaj militista potenco de Eŭropo en la 17a jarcento dum la regado de Ludoviko la 14-a.[5] Fine de la 18a jarcento, la Franca Revolucio de 1789 finigis la dominadon de la absoluta monarkio, establante unu el la plej fruaj respublikoj de la moderna historio kaj disvastigante la ideojn de la Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj, kiuj esprimas la idealojn de la nacio ĝis nuntempe.

En la komenco de la 19a jarcento, Napoleono enpoviĝis kaj establis la Francan Imperion. La postaj Napoleonaj Militoj (1803–15) formis la estontan staton de kontinenta Eŭropo. Post la falo de la Imperio en 1815, Francio suferis tumultan serion de registaroj kiu finis en la establado de la Franca Tria Respubliko en 1870. Francio estis grava partoprenanto en la Unua Mondmilito, el kiu ĝi eliris venka, kaj estis unu el la Aliancanoj de la Dua Mondmilito, sed estis sub okupacio fare de Nazia Germanio en 1940. Post la liberigo en 1944, estis establita la Kvara Respubliko kiu poste dissolviĝis en la fluo de la Alĝeria Milito. La Kvina Respubliko, estrita de Charles de Gaulle, estis formita en 1958 kaj pluas ankoraŭ. Alĝerio kaj preskaŭ ĉiuj el la aliaj kolonioj iĝis sendependaj en la 1960-aj jaroj, el kiuj plej retenis fortajn ekonomiajn kaj militistajn konektojn kun Francio.

Francio estis delonge tutmonda centro de arto, scienco kiaj filozofio. Ĝi estas hejmo de la kvara plej granda nombro de la heredaĵo de Unesko en la mondo kaj estas ĉefa turisma destinaro, kiu ricevas ĉirkaŭ 83 milionojn da eksterlandaj vizitantoj ĉiujare.[6] Francio estas industrilando kun la sesa plej granda ekonomio de la mondo laŭ Malneta enlanda produkto MEP,[7] kaj la deka plej granda laŭ aĉetpovo.[8] Laŭ la sumita riĉo de la hejmoj estis tiu lando la kvara plej riĉa ŝtato de la tuta mondo en 2010.[9] Francio estas demokratio, organizita kiel relative centrigita respubliko kun dukapa ekzekutivo. Francio bone rangitas en internaciaj rangigoj en edukado, sano, vivodaŭro kaj homa disvolviĝo.[10][11] Francio estas konsiderata mondpotenco en tutmondaj aferoj.[12] Kiel unu el la venkintoj de la Dua Mondmilito, Francio estas unu el la kvin konstantaj membroj de la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj kun rajto al vetoo kaj la franca armeo disponas pri atombomboj. Ĝi estas unu el la Kvar Granduloj, tio estas la potencoj de la G7, de la G8, de la G10 kaj de la G20. Plej grave ĝi estas Ŝtato de la Eŭropa Unio kaj de la Eŭrozono,[13] de la Nordatlantika Traktata Organizo (NATO), de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE), de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK), kaj de la La Franclingvio. Krome estas Francio unu el la fondintaj membroj de Eŭropa Unio en 1957, sed ankaŭ de la Unuiĝintaj Nacioj en 1945.

La nomo France devenas de la Frankoj, ĝermana tribo kiu okupadis la landon post la disfalo de la Romia Imperio. La regiono ĉirkaŭ Parizo, nomita Francilio, estis la unua reĝa teritorio, de kie la francaj reĝoj malrapide plivastigis sian potencon.

Geografio redakti

Bazaj faktoj redakti

Kvankam la ĉefteritorio de Francio (nome Ĉeflanda Francio, franclingve la France métropolitaine) situas en okcidenta Eŭropo, tiu ŝtato ankaŭ enhavas plurajn teritoriojn en Nordameriko, Antiloj, Sudameriko, suda Hinda Oceano, Pacifiko kaj Antarkto. Tiuj teritorioj havas relative diversajn administraciajn sistemojn, ekzemple transmaraj departementojtransmaraj kolektivoj.

Eŭropa Francio posedas grandan diversecon da pejzaĝoj, ekde la marbordaj ebenaĵoj de la nordaj kaj okcidentaj regionoj ĝis la montaj ĉenoj de la sudoriento (kun la Alpoj) kaj de la sudokcidento (kun la Pireneoj). La francaj Alpoj enhavas la plej altan monton en la tuta Eŭropo, la Blanka Monto (Mont Blanc), kiu estas 4810 metrojn alta. Ekzistas krome aliaj montaj regionoj kiel la Meza Masivo, Ĵuraso, Vogezoj, aŭ Ardenoj, kiuj estas ofte ŝtonetoplenaj kaj forstaj. La montomasivo Vercors enhavas aliajn belegajn pejzaĝojn, okcidente de la Alpoj. Francio ankaŭ disponas pri vasta reto de riveregoj: Luaro, Rodano, Garono, Rejno kaj Sejno. Vidu artikolon Listo de la almaraj riveroj de Francio.

 
Unu el la tre diversaj francaj pejzaĝoj : Cantal, en la Meza Masivo.

Pro siaj transmaraj departementoj aŭ teritorioj dispelitaj tra la diversaj oceanoj, Francio posedas la duan plej vastan Ekskluzivan Ekonomian Zonon (EEZ) en la mondo, kun ĉirkaŭ 11.305.000 km², nur iomete malantaŭ Usono (11.351.000 km²) sed antaŭ la EEZ de Aŭstralio (8.232.000 km²). La EEZ de Francio inkludas proksimume 8% de la tutaj EEZj en la mondo, kvankam la landareo de la Franca Respubliko atingas nur 0,45% de la tuta landareo de la mondo.

Danke al sia eŭropa landareo de 544.435 km² (aŭ 675.417 km² kun la transmaraj teritorioj), Francio estas la tria plej vasta ŝtato en Eŭropo, post Rusio kaj Ukrainio. De nordo ĝis sudo aŭ de okcidento ĝis oriento, Francio etendiĝas sur 1000 kilometroj. Ĝi disponas pri kvar marbordoj (entute 3427 km) ĉe la Norda Maro, la Manika Markolo, Atlantiko kaj Mediteraneo.

Ĉefaj urboj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de urboj de Francio.

Inter la ĉefaj urboj de Francio (2012) estas :

 
Mapo de Francio, indikante la ĉefajn urbojn kaj la montĉenojn.
Urbo Loĝantaro (urba areo)
Parizo 12.341.418
Lyon (Liono) 2.214.068
Marseille (Marsejlo) 1.727.070
Toulouse (Tuluzo) 1.270.760
Lille (Lilo) 1.166.452
Bordeaux (Bordozo) 1.158.431
Nice (Nico) 1.004.914
Nantes (Nanto) 897.713
Strasbourg (Strasburgo) 768.868
Rennes (Renno) 690.467
Grenoble (Grenoblo) 679.863

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Historio de Francio, Franca reĝlando, Listo de francaj reĝoj kaj Kronologio de Francio.

Mezepoko redakti

 
La bapto de Klodvigo la 1-a, en Reims (25-a de decembro 496, 498508), estas grava simbolo de la unueco de la nova franka teritorio.

Nuntempa Francio etendiĝas sur la plej vasta parto de iama kelta Gaŭlio (poste romia Gaŭlio), sed la hodiaŭa nomo de la lando devenas de la Frankoj, ĝermana tribo kiu alvenis sur la landojn de la romia imperio dum la 4-a jarcento.

Plejmulto el la regionoj konsistigantaj nunan Francion estis unuigita en 507 de Klodvigo la 1-a, kiu sukcesis trudi frankan potencon (aŭ regnum francorum) al la aliaj triboj, precipe Alemanoj, Burgundoj kaj eĉ kelkaj Visigotoj norde de la Pireneoj. Tiu «franka reĝlando», tiam ankoraŭ nomita Gaŭlio, detempe de tiu periodo, ĉiam konservis ĝian idealon de unueco kaj ĝian romian kulturon. Tamen la teritorio estis multfoje dividita kaj denove kunigita, okaze de la hazardaj heredaĵoj aŭ geedziĝoj en la merovida dinastio. La ĉefaj partoj de la reĝlando, sendependaj de tempo al tempo, estis Neŭstrio (Pariza Regiono), Aŭstrazio (ĉirkaŭ Metz), Burgonjo (kun Châlons-en-Champagne kiel ĉefurbo) kaj Akvitanio (kun Bordeaux).

Dua franka dinastio, la Karolidoj, anstataŭis la Merovidojn ĉirkaŭ meze de la 8-a jarcento, kaj kolose pligrandigis la frankan reĝlandon, kiu fariĝis la Karolida (aŭ Franka) Imperio en 800. Post la morto de Karolo la Granda, laŭ la traktato de Verdun de 843, la imperio estis dividita en tri partojn: la Francia orientalis plejoriente, la Francia occidentalis plejokcidente, kaj meze aperis la nedaŭra Lotaringio. La orienta parto kongruis kun la teritorio kiu poste fariĝis Germanio, kaj la okcidenta parto kvazaŭe kongruis kun estonta Francio. La famaj ĵuroj de Strasburgo de 842, traktitaj inter la nepoj de Karolo la Granda, estas krome la plej malnova akto pruvinta uzon de du malsamaj lingvoj, preter kaj antaŭ la Rejno. Tiu teksto estas do ofte prezentita kiel la fondinta akto de Francio kaj Germanio, sed ankaŭ de la franca kaj germana lingvoj.

 
La milita kaj morala helpo de Johana de Arko ebligis plirapidigi la finon de la Centjara milito, ekzemple kun la liberigo de Orléans.

La posteuloj de Karolo, la Karolidoj, regis la estontan francan teritorion ĝis 987, kiam la duko Hugo Kapeto estis kronita kiel la unua oficiala reĝo de Francio. Tio signis komenciĝon de nova dinastio, nome la Kapetidoj. La Kapetidoj progrese pligrandigis la reĝan teritorion ekde la Pariza Regiono, konstante kontraŭbatalante la ambiciojn de la plej potencaj feŭdaj landsenjoroj, precipe la senjoroj de Anĵuo. Tiuj ĉi akiris vastan teritorion, kiu etendiĝis ekde Akvitanio ĝis Anglio, kun reĝoj kiel Rikardo la 1-a. Nur danke al la franca venko de Bouvines en 1214 povis Filipo la 2-a retrudi respektindan francan potencon.

Post paca kaj prospera 13-a jarcento, la rekta kapetida dinastio abrupte formortis, kiam la tri filoj de Filipo la 4-a vice reĝis kaj mortis sen reĝidoj. La nova domo de Valois, proksimaj parencaroj de la Kapetidoj, estis kontestita de la angla reĝo Eduardo la 3-a, kiu estis la nepo de Filipo la 4-a per sia patrino Izabelo de Francio: tiu malkonsento kaŭzis la longedaŭran Centjaran Militon, kiu daŭris ekde 1337 ĝis 1453. La fama junulino Johana de Arko, post kiam ŝi laŭdire aŭdis misterajn voĉojn, kontaktis la feblan reĝon Karlo la 7-a kaj sukcesis liberigi simbolegajn urbojn kiel OrléansReims. Kvankam ŝi finfine estis bruligita sur ŝtiparo en 1431, ŝia aventuro grande faciligis la finon de la milito en 1453.

La fino de la Centjara milito ne signifas malaperon de la grandaj feŭdaj senjoroj: la dukoj de Burgonjo, ekzemple Karlo la Brava, defiadis la francan monarkion ĝis la fina venko de Ludoviko la 11-a en 1482. Same, la duklando Bretonio estis nur komplete submetita je la fino de la 15-a jarcento.

 
Ludoviko la 14-a, la «reĝo-suno», estas ofte rigardata kiel la plej grava monarko de Francio.

Sekve, la 16-a jarcento estis ĉefe markita de la nepacigebla rivaleco inter Francio kaj la Habsburgoj, precipe inter Francisko la 1-a kaj la vasta imperio de Karlo la 5-a. Iomete poste komenciĝis la francaj militoj pri religio, pro la rapida disvolviĝo de protestantismo en suda Francio. La klimakso de tiuj militoj estis la amasmurdo de la Sankta Bartolomeo, kiu okazis la 25-an de aŭgusto 1572, sendube pro ordono de Katerino de Mediĉo.

Moderna epoko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Ekonomia historio de Francio kaj Franca Renesanco.

Post la murdo de Henriko la 3-a fare de fanatika monaĥo en 1589, la domo de Valois formortis. La nova reĝo, Henriko la 4-a, estis eksprotestanto kaj li devis katolikiĝi por fariĝi reĝo. Lia reĝeco markis la komenciĝon de nova dinastio, nome la Burbonoj. Kun la helpo de sia fidela ministro Sully, Henriko la 4-a sukcesis plifortigi sian reĝlandon post la dolora periodo de la religiaj militoj. Kiam li estis murdita en 1610 de François Ravaillac, lia filo Ludoviko la 13-a heredis potencan kaj prosperan teritorion. Tamen Ludoviko estis relative senvola, kaj plejmulto el la politikaj aferoj estis do fakte traktitaj de lia potencega ĉefministro, la kardinalo Richelieu, kiu sukcese kvietigis la plej tumultemajn senjorojn.

La filo de Ludoviko la 13-a, Ludoviko la 14-a, fariĝis reĝo de Francio en 1643, sed lia patrino Anno de Aŭstrio regadis ĝis la 7-a de septembro 1651, kiam la francaj instancoj agnoskis, ke la reĝo estis nun sufiĉe aĝa por ekregi. La reĝeco de Ludoviko la 14-a estis kaj glora kaj malfacila periodo por Francio. La multaj militoj ordonitaj de tiu ĉiopova monarko, ekzemple la Sukceda Milito de Hispanio (1701-1714), ja ebligis grandege plifortigi la francan influon en Eŭropo per la gajno de novaj teritorioj ĉe la Pireneoj, la Rejno aŭ ĉe Nordo-Kaleza Markolo. Plie, Ludoviko la 14-a definitive submetis la francan nobelaron kaj kunvenigis ĝin en la nova kastelo de Versajlo, kie li povis efike prigardi ĝin. Tamen, la grandiozeco de la reĝa kortego forte kontrastis kun la mizereco de la loĝantaro.

La francoj estis do iel malpezigitaj, kiam Ludoviko la 15-a, pranepo de la antaŭulo, ricevis la kronon en 1715. Malgraŭ katastrofaj malsukcesoj alilande, ekzemple kun la perdo de la francaj kolonioj en Kanado kaj Hindio post la Sepjara milito (1756-1763), la reĝado de Ludoviko la 15-a estis precipe prestiĝa kulture kaj beletre, danke al kelkaj spritegaj pensuloj kiel Voltaire, Rousseau, Montesquieu, Diderot kaj d'Alembert. Ĉiuj tiuj filozofoj havis gravan influon sur la ĉefideologioj de la Franca Revolucio.

Franca Revolucio kaj 19-a jarcento redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Franca revolucio de 1789.
 
La 14-an de julio 1789 okazis la okupo de la fortreso Bastille fare de la pariza popolo. Tiel komenciĝis la Franca Revolucio.

Okaze de la fama popola atako kontraŭ la malliberejo Bastille komenciĝis la Franca Revolucio la 14-an de julio 1789. La Deklaro de la Rajtoj de Homo kaj Civitano, skribita je la 23-a de aŭgusto 1789, asertis striktan juran egalecon inter ĉiuj francoj. Malgraŭ la fondo de nova, parlamenta monarkio en 1791, la politika reĝimo radikaliĝis kaj la Unua Respubliko estis establita la 21-an de septembro 1792: la reĝo Ludoviko la 16-a devis rezigni siajn privilegiojn, kaj li estis fine gilotinita la 21-an de januaro 1793.

 
Libereco gvidanta la popolon pentrita de Eugène Delacroix, en 1833. Tiu pentraĵo solene reprezentas la francan revolucion de 1830.

Napoléon Bonaparte, unue militista heroo, ekregis la junan Respublikon en 1799 kiam li fariĝis Unua Konsulo. Napoléon, danke al siaj elstaraj talentoj, estis kronita imperiestro de la nova Franca Imperio la 2-an de decembro 1804. Sekve, per serio da aŭdacaj militoj, la timinda imperia armeo konkeris aŭ venkis multajn eŭropajn landojn inkluzive de Nederlando, Prusio, Aŭstrio kaj Napolo, kaj enoficigis parencojn de la imperiestro en la okupitaj teritorioj. Post la batalo de Waterloo kaj la fina malvenko de Napoléon, la Viena kongreso de 1815 aranĝis la restarigon de la burbona monarkio kun reĝo Ludoviko la 18-a.

Kvankam nova franca revolucio en 1830 eksigis severan reĝon Karlo la 10-a, la monarkia reĝimo postvivis kaj nur finfine malaperis pro la franca revolucio de 1848, kiam la Dua Respubliko anstataŭis la lastan francan reĝon Ludoviko-Filipo. Tamen, tiu nova Respubliko estis nedaŭra: ĝi finiĝis en 1852 kiam Louis-Napoléon Bonaparte, nevo de la iama imperiestro, organizis per puĉo la fondon de la Dua Imperio, kaj tiel fariĝis Napoleono la 3-a. Tiu reĝimo, kvankam iom premema, estas tute nekomparebla kun la Unua Imperio: la Dua Imperio estis ne militema, kaj efike faciligis la duan industrian revolucion en Francio. Napoléon la 3-a falis pro katastrofa milito kontraŭ Prusio en 1870, kaj la Tria Respubliko estis fondita en 1871.

20-a jarcento redakti

 
Mapo de Francio kun ĝiaj kolonioj. (1885)

La Tria Respubliko estas grava, «bela epoko» (Belle Époque) por Francio. Danke al pluraj liberpensaj konsiliprezidentoj kiel Jules Ferry, Léon GambettaPierre Waldeck-Rousseau, la sinsekvaj registaroj agnoskis fundamentajn rajtojn, ekzemple la kunvenan (30-a de junio 1881), gazetaran (29-a de julio 1884), sindikatan (21-a de marto 1884) kaj asocian (1-a de julio 1901) liberecojn. Francaj regimentoj krome ekokupis kaj ekadministris vastan kolonian imperion en okcidenta AfrikoHindoĉinio.

Kvankam Francio estis finfine unu el la venkintoj de la Unua kaj Dua Mondmilitoj, la lando kaj la popolo grandege suferis pro la bataloj.

La Batalo de Francio, konata ankaŭ kiel Falo de Francio, estis la invado de Francio kaj de la Malaltaj Landoj dum la Dua Mondmilito fare de Nazia Germanio. En la ses semajnoj el 10a de Majo 1940, Germanaj fortoj venkis super fortojn de Aliancanoj pere de mov-operacoj kaj konkeris Francion, Belgion, Luksemburgion kaj Nederlandon, metante finon al la teraj operacioj en la Okcidenta Fronto ĝis la 6a de Junio 1944. Italio eniris en la militon la 10an de Junio 1940 kaj invadis Francion tra la Alpoj. La armistico de la 22a de Junio 1940 estas la nomo de interkonsento por batalĉeso inter la aŭtoritatoj de la germana Tria Regno kaj la reprezentantoj de la franca registaro de la marŝalo Pétain. Dum la germana okupaciado de norda Francio (1940-1944), la sudorientaj teritorioj estis regitaj de marŝalo Philippe Pétain, kiu starigis la famaĉan, germanfavoran reĝimon de Vichy, tiel foriginte la Trian Respublikon.

 
Charles de Gaulle (ĉ. 1942).

Post la alianca elŝipigo ĉe Normandio je la 6-a de junio 1944, la franca teritorio estis progresive liberigita kaj konfidita al la «Provizora Registaro» de generalo de Gaulle. Nur post du referendumoj kaj ardaj debatoj akordiĝis la francoj pri nova politika sistemo, la Kvara Respubliko, kiu oficiale validiĝis la 27-an de oktobro 1946. Tiu nova, tre parlamenta reĝimo aperis tamen tute ne adaptita al la sinsekvaj senkoloniigaj krizoj tra la franca kolonia imperio, precipe la Hindoĉina Milito (1945-1954) kaj la Alĝeria Milito de Sendependeco (1954-1962). Tial generalo de Gaulle, kun la helpo de Michel Debré, fondis la pli prezidentan Kvinan Respublikon la 4-an de oktobro 1958, ankaŭ fariĝinta la unua prezidento de tiu nova reĝimo.

La sinsekvaj prezidentoj de la Kvina Respubliko (Georges Pompidou, Valéry Giscard d'Estaing, François Mitterrand, Jacques Chirac,Nicolas Sarkozy, François Hollande kaj nuntempa Emmanuel Macron) dediĉis siajn penojn al la franca-germana reamikigo por plifaciligi la konstruon de forta, politika Eŭropa Unio.

Heraldiko kaj aliaj simboloj redakti

Kvankam tio povas surprizi, Francio, lando kie verŝajne troviĝas la plej granda nombro da blazonoj, ne plu havas oficialan heraldikaĵon. Ĝia nura oficiala simbolo estas (laŭ artikolo 2a de la konstitucio de la 4a de oktobro 1958) ĝia "blua, blanka, ruĝa" flago, sed kiu ne konsistigas respondan blazonon (kiu blazoniĝus: trionigita palise el lazuro, arĝento kaj gorĝo.)

Historie, la blazono de Francio estis tiu de la francaj reĝoj, el lazuro semita de lilioj el oro ekde Klodvigo la 1-a, (sed certigita nur de 1211) "reduktita" en la jaro 1375 al el lazuro kun tri lilioj el oro.

La Franca revolucio de 1789, malblazonema, forgesigis tiun heraldikaĵon kaj iniciatis la trikoloran flagon.

La Unua Imperio reaktualigis heraldikon, kaj Napoleono la 1-a redonis blazonon al Francio, kun aglo kiel ĉefa bildo – memore al la Romia Imperio – dum lia nepo, Napoleono la 3-a, pligravigis la abelojn por la Dua Imperio.

Fine de Dua Imperio en 1870, Francio oficiale ne plu havas blazonon. En la jaro 1912, duonoficialiĝis kreaĵo de la skulptisto Jules-Clément Chaplain. Tiu bildo pluvivis kiel simbolo de la Franca Respubliko danke al peto de Unuiĝintaj Nacioj en la jaro 1953, kiu deziris ornami la kunvensalonon per paneloj kun la oficialaj insignoj de ĉiuj ŝtat-membroj. Oni petis la artiston Robert Louis zorgi pri tio, kiu nur iom plibonigis la bildon de Chaplain. Tiu ĉi bildo plu vivas kiel simbolo de la Franca Respubliko nur sur la kovrilpaĝo de la francaj pasportoj. Multajn pli malpli fantaziajn bildojn oni proponis, sed ĝis nun restas la demando: "kiun blazonon por Francio?"

 

Administraciaj subdividoj redakti

Ordinara strukturo redakti

 
La 13 regionoj de metropola Francio
 
La departementoj de Francio

Francio enhavas entute 18 administraciajn regionojn (france Régions): 13 troviĝas en kontinenta Francio kaj 5 estas transmaraj regionoj (Régions d'Outre-MerROM): Gvadelupo, Martiniko, Reunio, Franca Gujano kaj Majoto. Finfine Korsiko, kvankam ĝi konformiĝas al escepta, pli aŭtonoma statuto (ekzemple kun insula asembleo), estas ankaŭ rigardata kiel regiono.

La regionoj de metropola Francio, do je la nombro de 13, estas:
Grand Est (Grand Est), Nova Akvitanio (Nouvelle-Aquitaine), Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (Auvergne-Rhône-Alpes), Burgonjo-Franĉkonteo (Bourgogne-Franche-Comté), Bretonio (Bretagne), Centro-Valo de Luaro (Centre-Val de Loire), Korsiko (Corse), Francilio (Île-de-France), Okcitanio (Occitanie), Hauts-de-France (Hauts-de-France), Normandio (Normandie), Luarlandoj (Pays de la Loire), Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (Provence-Alpes-Côte d'Azur).

La regionoj estas sube dividitaj en 101 departementoj (Départements), plejofte numeritaj laŭalfabete. Ĉiu regiono enhavas almenaŭ du departementojn, escepte de la kvin transmaraj regionoj kiu enhavas nur unu, samnoman departementon (Départements d'Outre-MerDOM): referendumo okazis en decembro 2003 pri la forigo de tiu malgracia, dukapa DOM/ROM sistemo, sed la propono estis malakceptita de la transmaraj balotantoj.

La departementoj estas krome subdividitaj en 342 arondismentoj (Arrondissements) kaj en 4035 kantonoj (Cantons). Laste sed ne balaste, la 36.682 komunumoj konsistigas la plej multnombrajn kaj la plej bazajn administraciajn dividojn.

Male de la arondismentoj aŭ de la kantonoj, kiuj nur havas formalajn administraciajn funkciojn, la regionoj, departementoj kaj komunumoj ĉiuj posedas lokajn asembleojn: la Regiona Konsilio (Conseil régional) ĉe la regiono, la Departementa Konsilio (Conseil départemental) ĉe la departemento kaj la municipa konsilio (Conseil municipal) ĉe la komunumo. La kongruaj lokaj ekzekutivoj estas respektive la prezidento de la Regiona Konsilio, la prezidento de la Departementa Konsilio kaj la urbestro. La ŝtataj interesoj estas finfine reprezentataj kaj defendataj de la regiona prefekto ĉe ĉiu regiono, de la prefekto ĉe ĉiu departemento kaj de la subprefekto ĉe ĉiu arondismento.

Ekde 1982, ampleksa sencentralizo de iamaj ŝtataj prerogativoj grandege plivastigis la potencon de la lokaj instancoj. Regionoj, ekzemple, ĉefe prizorgas ekonomian disvolviĝon, profesian formadon aŭ turismon. La departementoj estas komisiitaj de plejmulto el la sociaj financhelpoj, kaj la komunumoj havas respondecon por la kreaĵo kaj la subtenado de la lokaj, bazaj servoj.

Foje oni konsideras pli kulture ol administracie apartajn areojn kiel Norda Francio, Suda Francio ktp.

Esceptaj transmaraj statusoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Transmaraj kolektivoj (Francio).
 
Tiu mapo montras ĉiujn francajn transmarajn teritoriojn.

Ekzistas ankaŭ aliaj transmaraj teritorioj, kiuj estas nek departementoj nek regionoj, sed konformiĝas al esceptaj statutoj. Ekde konstitucia revizio en 2003, oni povas klasifiki ilin laŭ tri kategorioj:

Lingvoj en Francio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lingvoj en Francio.
 
Lingvoj kaj dialektoj iam parolataj en Francio
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri la lingva politiko en Francio

En Francio sole la franca lingvo, internacia lingvo ekde la 17-a jarcento, estas oficiala, sed en la lando la popolo parolis diversajn lingvojn kiuj pli malpli tendencis malaperi ekde kiam la franca fariĝis la oficiala lingvo post la Regularo de Villers-Cotterêts en 1539, kaj precipe dum la 20a jarcento pro trudo de la franca en la lernejoj, hegemonio de la franca en la amas-komunikiloj, fakta malpermeso de la “regionaj” lingvoj kaj diversaj sociaj fenomenoj (kiaj ekzemple: hontigo, malsupera sento). Nun laŭ la regionoj la dialektoj kaj lingvoj estas malaperintaj aŭ malaperantaj, komprenataj de nur parto de la loĝantaro kaj parolata de ankoraŭ pli malgranda parto, precipe maljunuloj. En ĉiuj regionoj estas movadoj kiuj penas por pluvivigi la regionajn lingvojn.

Politiko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Kvina Respubliko (Francio), Franca konstitucio de 1958 kaj Ministraroj de Francio.
 
Prezidento de la Respubliko Emmanuel Macron (2017 - 2022)

La nuna franca konstitucio, kiu fondas la Kvinan Respublikon, estis aprobita per referendumo la 28-an de septembro 1958. Tiu teksto estas la fundamento de la hodiaŭa franca jura sistemo, kaj baziĝas interalie sur la Deklaro de la Rajtoj de Homo kaj Civitano de 1789. Kaŭze de la multaj problemoj de la antaŭa, tre parlamenta Kvara Respubliko, la konstitucio de 1958 ĉefe plifortigas la ekzekutivon kompare kun la Parlamento.

Laŭ la konstitucio, la Prezidento de la Franca Respubliko (Président de la République) estas balotita rekte per universala voĉdono por kvinjara (antaŭe sepjara) mandato. La 5-a artikolo konfidas al la Prezidento ĝeneralan arbitracian potencon por asekuri la respekton de la konstitucio kaj la regulan, senhaltan funkciadon de la oficialaj instancoj. La Prezidento nomumas la ĉefministron, prezidas la ĉiusemajnan registaran konsilion, komandas la militistaron de la Francaj Armitaj Fortoj kaj prizorgas internaciajn traktatojn. Li plie rajtas disigi la Nacian Asembleon, iniciati referendumojn aŭ eĉ alproprigi al si esceptajn potencojn en okazo de serioza krizo. La Prezidento loĝas ĉe Palaco Elizeo.

La ĉefministro (Premier ministre) estas elektita de la Prezidento, devige laŭ la politika plimulto ĉe la Parlamento: povas do okazi, ke la Prezidento devu nomumi iun el malsama politika partio. Tia situacio estas relative ofta, ekzemple kun Prezidento Jacques Chirac kaj ĉefministro Lionel Jospin ekde la asemblea disigo de 1997 ĝis 2002. Tio estas ironie kromnomita «kunloĝeco» (cohabitation) de la Francoj. La precipa tasko de la ĉefministro rilatas al la direktado de la registaro: li, akorde kun la Prezidento, devas nomumi la ministrojn kaj sekve kunordigi la registaran agadon. La ĉefministro, ĝis la Kvara Respubliko, estis anstataŭe nomita «Konsiliprezidento». Li loĝas ĉe Hotelo Matignon.

 
Skemo de la politika sistemo de la Kvina Respubliko.

Registaro redakti

Demokratia parlamenta reĝimo—duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).

Datumoj redakti

Loĝantaro redakti

En Francio ĉirkaŭ 76% de la loĝantaro vivas en urboj. La kresko de la loĝantaro estis taksata je 0,38%, kio konsistas el la naskokvanto de 1,227% da la tuta loĝantaro, aldona migra kvanto de 0,066% kaj subtrahita mortokvanto de 0,914%. Ĉirkaŭ 0,451% de francaj beboj mortis, dum la kutima kvanto da beboj naskitaj por virino estas 1,75 (do preskaŭ 2). La meza vivodaŭro estas 78,76 jaroj, dum viroj averaĝe havas 74,85 jarojn antaŭmorte kaj virinoj 82,89 jarojn.[14] La plej multhomaj etnoj en Francio estas la franca (keltolatina), ĝermana, slava, araba, hindoĉina, eŭska kaj kataluna.

Entute, 33% de la francoj estas ateistoj, dum 90% de la kredantaj francoj apartenas (almenaŭ oficiale) al la katolikismo, 2% al protestantismo, po 1% al judismo kaj 6% al islamo kaj aliaj religioj.

La franca lingvo estas parolata de 100% de la popolo. Minoritataj lingvoj kun pli ol 500 000 parolantoj estas la okcitana, la germana, la araba, la itala, la portugala, la berbera, la bretona kaj la kataluna. Ĉirkaŭ 99% de la loĝantaro (99% de la viroj kaj ankaŭ 99% de la virinoj) estas legopovigitaj kaj do kapablas legi (kaj skribi).[15]

Kulturo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Franca kulturo.
 
La majstroverko de Eugène Delacroix nome La Liberté guidant le peuple, laŭ la stilo de la romantikismo, bildigas la historian epizodon de la Franca revolucio de 1830, kaj iĝis simbolo de la Franca Respubliko asociante sian kulturon al unu de la ideoj de ĝia moto: «Liberté, Égalité, Fraternité».

La kulturo de Francio kaj de la franca popolo estis formita per geografio, per profundaj historiaj okazaĵoj, kaj de eksterlandaj kaj internaj fortoj kaj grupoj. Francio, kaj aparte Parizo, ludis gravan rolon kiel centro de alta kulturo ekde la 17-a jarcento, plej elstare por Eŭropo, kaj de la 19-a jarcento por la tuta mondo. De la fino de la 19-a jarcento, Francio ankaŭ ludis gravan rolon en kino, modo kaj kuirarto. La graveco de franca kulturo kreskis kaj malkreskis dum la jarcentoj, depende de ĝia ekonomia, politika kaj armea graveco. Kulturo de Francio hodiaŭ estas markita kaj per grandaj regionaj kaj sociekonomikaj diferencoj kaj de fortaj unuigaj tendencoj. Kiel parto de ilia kuirarto, ranoj kaj malgrandaj ronĝuloj (hamstroj, kobajoj, ktp.) estas konsideritaj kiel bongustaĵoj.

Ekonomio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekonomia historio de Francio.

La franca ekonomio estas miksa merkata ekonomio, kie la privata sektoro estas granda, sed la registaro ankaŭ havas gravan parton en la ekonomio. Francio estas unu el la plej fortaj ekonomioj en la mondo, kaj estas membro de la Organizo de Industriigitaj Landoj, G7.

Tra la jaroj, la franca registaro privatigis multajn kompaniojn, parte aŭ plene, kiel Air France, France Telecom, Renault kaj pli. Iuj el la plej grandaj kompanioj en la mondo estas francaj, kiel Airbus, Renault, Peugeot, Citroën, Orange (France Telecom) kaj pli.

Kiel la plej vizitata lando en la mondo, Francio estas la turisma superpotenco de la mondo, kun 89 milionoj da eksterlandaj turistoj en 2017, el kiuj plej multaj vizitis la francan rivieron, la francajn alpojn, Parizon kaj la Alzacon.

Ekde la elekto de Emmanuel Macron al la prezidanteco de Francio, Francio lanĉis multajn ekonomiajn reformojn por pliigi konkurencon, kaj antaŭ 2022 la kompania imposto estas planita malpliiĝi de 35% en 2017 al nur 22% en 2022.[16]

Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)

  • Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
  • Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
  • Inflacio: 0,5% (1999)
  • Senokupa: 11% (1999, takso)
  • Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
  • Valuto: eŭro EUR (= 100 cendoj)

Esperanto en Francio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado (Francio).

En Francio Esperanto havas specialan tradicion, ĉar en la franca urbeto Boulogne-sur-Mer okazis la 1-a Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 1905. En la biografio de L. L. Zamenhof skribita de Edmond Privat, la kongreso estas detale priskribita.[17] Aliaj UK-oj en Francio okazis en 1914 – tiu kongreso estis antaŭkomence finigita pro la eksplodo de la Unua Mondmilito –, en 1932, 1950 (ĉiuj tri en Parizo), 1957 (Marsejlo), 1998 (Montpellier) kaj 2015 (Lille).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. [1]
  2. Franca Gujano estas en Sudameriko; Gvadelupo kaj Martiniko estas en Karibio; kaj Reunio kaj Majoto estas en la Hinda Oceano, ĉe la marbordo de Afriko. La kvin teritorioj estas konsiderataj integraj partoj de la Franca Respubliko. Francio enhavas ankaŭ aliajn teritoriojn nome Sankta-Piero kaj Mikelono en Nordameriko; Saint-Barthélemy kaj Sankta Marteno en Karibio; Franca Polinezio, Nov-Kaledonio, Valiso kaj Futuno kaj Klipertono en la Pacifika Oceano; kaj finfine la Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj.
  3. "Field Listing :: Area". Arkivigite je 2014-01-31 per la retarkivo Wayback Machine The World Factbook. CIA. Alirita la 1an de novembro 2015.
  4. (2005) Hargreaves, Alan G.: Memory, Empire, and Postcolonialism: Legacies of French Colonialism. Lexington Books, p. 1. ISBN 978-0-7391-0821-5.
  5. R.R. Palmer. (1978) A History of the Modern World, 5‑a eldono.
  6. (2014) UNWTO Tourism Highlights, 2014‑a eldono, United Nations World Tourism Organization. doi:10.18111/9789284416226. ISBN 9789284416226.
  7. World Economic Outlook Database. Internacia Monunua Fonduso (17a de aprilo 2018).
  8. GDP, PPP (current international $). The World Bank Group. Alirita 1a de novembro 2015.
  9. Global Wealth Report. Credit Suisse (Oktobro 2010). Arkivita el la originalo je 9a de novembro 2014. Alirita 27a de oktobro 2014. “"In euro and USD terms, the total wealth of French households is very sizeable. Although it has just 1% of the world's adults, France ranks fourth among nations in aggregate household wealth – behind China and just ahead of Germany. Europe as a whole accounts for 35% of the individuals in the global top 1%, but France itself contributes a quarter of the European contingent.”.
  10. World Health Organization Assesses the World's Health Systems. World Health Organization (8-a de decembro 2010). Alirita 16a de julio 2011.
  11. World Population Prospects – The 2006 Revision. UN. Alirita 27a de aprilo 2010.
  12. Jack S. Levy, War in the Modern Great Power System, 1495–1975, (2014) p. 29
  13. "Europa Official Site – France". EU. Alirita la 30a de novembro 2019.
  14. Ĉi-ĉiuj nombroj estas taksataj valoroj por la jaro 2000.
  15. Laŭ takso de 1980.
  16. The World Factbook — Centra Sekreta Servo Arkivigite je 2018-12-24 per la retarkivo Wayback Machine, www.cia.gov (en la angla)
  17. Vivo de Zamenhof, Edmond Privat, 1920. Projekto Gutenberg.

Eksteraj ligiloj redakti