Napolo

urba komunumo de Italio

Napolo (itale Napoli, (IFA: [ˈnaːpoli]; en napola: Napule, IFA: [ˈnaːpulə][ˈnaːpələ], latine Neapolis, t.e. etimologie "Nova urbo") estas - post Romo kaj Milano - la tria plej granda administracia komunumo en Italio kaj la plej granda urbo de Sud-Italio. Ĝi estas administra centro de la regiono Kampanio. La komunumo havis mem, en 2009, 963 357 loĝantojn, sed ĝia aglomeraĵo havas inter 3 kaj 5 milionojn, depende de la kalkul-bazo.[1]

Napolo
itale Napoli, napole: Napule
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Napoli
Ŝtato Italio Italio
Duoninsulo Apenino
Regiono Kampanio
Provinco Provinco de Napolo
Historiaj regionoj Romia Imperio, Regno de Napolo, Itala reĝlando
Montaro Flegreaj kampoj
Vulkano Vezuvio
Konataj lokoj
Golfo Golfo de Napolo
Situo Napolo
 - alteco 17 m s. m.
 - koordinatoj 40° 50′ 00″ N 14° 15′ 00″ O / 40.83333 °N, 14.25000 °O / 40.83333; 14.25000 (mapo)
Areo 117,27 km² (11 727 ha)
Loĝantaro 963 357 (30.07.2009)
Denseco 8 214,86 loĝ./km²
Fondo 326 antaŭ Kristo
Urbestro Gaetano Manfredi
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 80100, 80121-80147
Telefona antaŭkodo 081
ISTAT 063049
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Historic Centre of Naples
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1995 (#19)
Numero 726
Regiono Eŭropo
Kriterioj ii, iv
Patrono Sankta Januaro
Festa tago 19-a de septembro
Situo de Napolo enkadre de Italio
Situo de Napolo enkadre de Italio
Situo de Napolo enkadre de Italio
Vikimedia Komunejo: Napoli
Retpaĝo: www.comune.napoli.it
Demonimo : Napoletani Map
Vido al napola golfo kaj Vezuvio
Napolo, placo de la Plebiscito sur fono de Vezuvio
Monda heredaĵo de UNESKO

La urbo situas duonvoje inter Vezuvio kaj alia vulkana areo, la Flegreaj Kampoj (Campi Flegrei), en la mezo de la Golfo de Napolo. La urbo havas internacian flughavenon (Capodichino) kaj grandan marhavenon.

La urba granda arta kaj arkitektura trezoro estas protektata de UNESKO, kiu jam en 1995 registris la urbocentron en la listo de la monda homarana heredaĵo.[2]

Historio redakti

 
La nova urbo (Neapolis) kaj la malnova dum la helena tempo

Inter la 9-a kaj la 8-a jarcento a.K. helenaj koloniistoj fondis la urbon Partenope (Παρθενωπη). Ĝi situis sur la monteto Pizzofalcone kaj estis la kerno el kiu poste evoluis Napolo. Inter la fino de la 6-a kaj la komenco de la 5-a jarcento a.K. la urbo estis refondita pli malsupre, ricevis la nomon Neapolis (greke Νεάπολις = Nova Urbo) kaj estis konata kiel unu el la ĉefaj urboj de la greka imperio.[3] Dum ĝia preskaŭ trimiljara historio Napolo pluraj fremdaj regadoj sekvis unu la alian. Malgraŭ tio la urbo ludadis gravan rolon en Italio kaj en Eŭropo.

Post la fino de la romia imperio en la 7-a jarcento la urbo formis duklandon, kiu estis sendependa de la Bizanca imperio. Poste, ek de la 13-a jarcento ĝis la nacia unuiĝo de Italio, ĝi estis dum ĉirkaŭ sescent jaroj la ĉefurbo de la plej granda itala ŝtato ampleksanta tutan sudan Italion, kaj, dum kelkaj periodoj, ankaŭ Sicilion (vidu artikolon Karlo la 1-a (Napolo)). La unua provo unuigi Italion ekis en Napolo komence de la 15-a jarcento sub regado de Ladislao 1-a de Napolo. Poste la urbo iĝis politika centro de la Reĝolando Aragonio.[4]

Pro historiaj, artaj, politikaj kaj geografiaj kialoj, Napolo estis, de la malalta mezepoko ĝis la Unuiĝo de Italio, unu el la ĉefaj kulturaj referencejoj, same kiel aliaj ĉefaj ĉefurboj de kontinenta Eŭropo.

La aligo al la itala nacia ŝtato ekigis relativan soci-ekonomian malprogreson[5][6] de la urbo kaj de la tuta sudo de Italio. Lastatempe aperis movado por la agnosko de la heredo el la Burbona epoko, nome Movado novburbona.

Nuntempe Napolo estas unu el la plej grandaj metropoloj en Italio kaj en la tuta Mediteraneo. La urbo konservas sian historian trajton de grava centro de artoj kaj sciencoj kaj estas unuaranga turisma celo. En Napolo situas Villa Rosebery, unu el la tri oficialaj sidejoj de la Prezidento de la Respubliko Italio.

Vidindaĵoj redakti

Kelkaj gravaj vidindaĵoj en Napolo estas:

  • Castel dell'Ovo (Kastelo de la Ovo)
  • Maschio Angioino (Anĵua Fortreso)
  • Castel Sant'Elmo (Kastelo de Sankta Elmo)
  • Palazzo Reale (Reĝa Palaco)
  • Reggia di Capodimonte (Reĝejo de Capodimonte)
  • Cattedrale (Katedralo)
  • Santa Maria del Carmine Maggiore (Baziliko de Sankta Maria de Karmelo)
  • Santa Chiara (Baziliko de Sankta Klara)
  • Cappella Sansevero (Kapelo de la Familio Sansevero, nun Muzeo)
  • Chiesa del Gesù Nuovo (Nova Preĝejo de "la Jesuo", t.e. de la Jezuitoj)
  • Nacia Arkeologia Muzeo
  • Katakomboj de Sankta Januaro
  • Crypta Neapolitana (romia tunelo)

Servoj redakti

Famuloj redakti

En Napolo naskiĝis

En Napolo loĝis

Partneraj urboj redakti

Inter la partneraj urboj de Napolo estas:

Aliaj informoj redakti

Napolo estas la origina loko de la pico.

En Napolo oni nomas la lokan mafion Camorra.

En Napolo oni parolas specifan lokan dialekton.

En la fama futbalklubo SSC Napoli ludis Diego Armando Maradona.

Esperanto en Napolo redakti

La pionira esperantisto Giovanni Cacciapuoti en Napolo aperigis en 1902 gazeton L' Esperantista; en 1903 li fondis Esperanto-grupon en Napolo, kiu baldaŭ malaperis, kaj tiam refondiĝis loka grupo nur en 1922. Tiu urba esperantista grupo, ankoraŭ funkcianta, havas la nomon "harmonio kaj progreso". Ĝia supozeble unua prezidanto estis la reĝa notario Enrico Campanile.

En oktobro de 1929 Giuseppe Quitadamo fondis la "Associazione Nazionale Stenografi-Esperantisti" ("Nacia Asocio de Esperantistoj Stenografistoj" en Napolo.

Pri Napolo ekzistas esperantlingva gvidlibro Napolo kaj ties ĉirkaŭaĵo,[7] verkita per Nicolino Rossi.

Referencoj redakti

  1. Datenoj Istituto Nazionale di Statistica|ISTAT
  2. Vidu la koncernan paĝon en la oficiala retejo de UNESKO, World Heritage Centre.
  3. Wanderlingh Attilio, I giorni di Neapolis, Edizioni Intra Moenia, Napolo aprilo 2001
  4. Storia di Napoli
  5. La nascita del Regno d'Italia e l'impoverimento del Sud
  6. Historia verko: Cafiero Salvatore, Questione meridionale e unità nazionale, Ed. Carrocci 1996. ISBN 88-430-0386-0
  7. Napolo kaj ties ĉirkaŭaĵo

Vidu ankaŭ redakti