Geografia koordinatsistemo

Geografia koordinatsistemo ebligas ĉiujn lokigojn sur la tero per la tri sferaj koordinatoj liniigitaj laŭ la rotaciakso de la Tero.

Mapo de la Tero montrante liniojn latitudajn (horizontale) kaj longitudajn (vertikale), laŭ projektado de Eckert VI ; granda versio Arkivigite je 2007-06-13 per la retarkivo Wayback Machine (pdf, 1.8MB)
Latitudo phi (φ) kaj Longitudo lambda (λ)

Latitudo, longitudo kaj alto redakti

La geografia koordiantsistemo estas tri-dimensia sistemo, kiu permesas difini lokon de punkto. La latitudo estas la angula valoro de loko rilate al la ekvatoro kaj la longitudo estas la angula valoro de loko rilate al arbitra referenca meridiano laŭ la sama cirklo de latitudo de tiu loko (mezurita per gradoj). Ekde 1884, la fundamenta referenca meridiano estis konvencie establita en Grenviĉo, proksime de Londono, do sia longitudo estas 0 °. La alto estas la distanco, mezurita laŭ la vertikala de la punkto konsiderita sur la surfaco de la tero, de la marnivelo (mezurita per metroj).


Vidu ankaŭ redakti