Meridiano estas imaga cirklo, pasanta tra la ĉielaj polusoj aŭ la zenito de iu loko sur Tero (loka meridiano) aŭ iu astro (astra meridiano). Tiu termino estas tiele uzata en astronomio. Meridiano estas ankaŭ la duoncirklo de la tera sfero, trairanta ambaŭ ĝiajn polusojn: ĉiu meridiano orte sekcas la ekvatoron; ĉiuj lokoj kuŝantaj sur sama meridiano havas saman horon (rilate al la suno). La Grenviĉa meridiano estas la referenca por difini la horzonojn.

En la ĉina medicino, iu el la specifaj energiopunktoj laŭlonge de difinitaj korpolinioj (ankaŭ nomataj kanaloj) tra kiuj energio kaj sango cirkulas tra la homa korpo por kuraci,ripari la energio-ekvilibron (la tiel nomata chi) inter jino kaj jango aŭ por mildigi doloron. Ajurvedo havas sian propran akupunkturan sistemon.

Ekzemple: la masaĝo celas agi rekte ĉe la meridianoj[1]

En geometrio, rivolua surfaco difiniĝas per sia akso kaj unu el siaj meridianoj; intersekco de rivolua surfaco kun ebeno trairanta ĝian akson estas ebena kurbo; ĉiuj meridianoj de cirklaj konusojcilindroj estas rektoj.

Meridiano (Sao Paulo), urbo en Brazilo.

Fotogalerio redakti

Referencoj redakti

  1. Peng Jianjun: Skizo de masaĝo, Monato, 1997:3

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti