Cirklo
ronda fermita kurbo
En geometrio, cirklo estas aro de ĉiuj punktoj en ebeno ĉe fiksa distanco (la radiuso) de fiksa punkto (la centro).
En xy-a koordinatsistemo, la cirklo kun centro (x0,y0) kaj radiuso r estas la aro de ĉiuj punktoj (x,y) tiel ke
- Periferio de cirklo:
- Areo de cirklo:
Cirklo estas 1-dimensia fermita sternaĵo.
Cirklo estas speco de koniko; ĝi estas rigardebla kiel elipso kies fokusoj estas kunfanditaj kun la centro de la cirklo. La granda kaj la malgranda duonaksoj havas la saman longon, la discentreco, , = 0. Ĝi estas la intersekco inter ebeno kaj rivolua konuso kies akso estas orta al la ebeno.
Laŭ Francisko Azorín Cirklo estas Surfaco limigita per cirkonferenco.[1] Kaj li indikas etimologion el greka kirkos, krikos kaj tio de tie la latina circus (ĉirkaŭo).[2]
DifinojRedakti
- Ĥordo: rekta segmento, kiu kunligas du punktojn de cirklo.
- Arko: segmento de cirklo limita de du punktoj.
- Radiuso: rekta segmento kiu kunligas la centron al punkto de la cirklo
- Diametro: rekta segmento kiu trapasas la cirklan centron kaj kunligas du punktojn de la cirklo.
- Disko: regiono en ebeno enhavata ene de cirklo (la termino cirklo estas ankaŭ foje uzata por signifi tian diskon).
- Cirkla sektoro: parto de disko kun du radiusaj strekoj kaj arko.
- Centra angulo: angulo kies vertico estas la cirkla centro; aŭ angulo inter du radiusoj.
- Cirkonferenca angulo: angulo kies vertico estas unu punkto de la cirklo.
Vidu ankaŭRedakti
NotojRedakti
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 48.
- ↑ Azorín, samloke.