Ronda Tablo (Kameloto)

La Ronda Tablo en la legendo de reĝo Arturo estas la doto kiun donacis Ginevra al sia estonta edzo Arturo. Ĝi estis kreita longe antaŭ la legendo kaj neniu memoras pri ĝia kreado. La tiutempe grandega tablo havis sidlokojn por tridek personoj. Baldaŭ Arturo uzis ĝin kiel centra parto de la kastelo Kameloto kaj starigis ĝin kiel simbolon de paco kaj egalrajteco, ĉar sidante ĉe tiu tablo, ĉiu kavaliro estis egalrajta al la aliaj: reĝo kaj titoloj ne plu ekzistis.

Ekzistaĵo redakti

La simbolo de tiu tablo ekzistas ankoraŭ hodiaŭ kaj kelkaj urboj uzas tian tablon. En la halego ("Grand Hall") de Winchester pendas bildo de la ronda tablo de la reĝo Arturo.

En Winchester ekzistas hodiaŭ ronda tablo el la 13-a jarcento, kun 24 sidlokoj, kiu servis dum jarcentoj kiel aŭtentika Ronda tablo.

Mencio redakti

La rondan tablon mencias unufoje verso de la bretona Wace (Wace of Jersey) en 1155 (Roman de Brut). En la sekvaj jarcentoj, la ronda tablo de la egalrajtaj kavaliroj aperis en aliaj verkaĵoj kaj disvastiĝis.

Literaturo redakti

  • Karl Langosch: König Artus und seine Tafelrunde. Reclam, Stuttgart 1980