Malfermi la ĉefan menuon

Noto: Tiu ĉi artikolo estas prilaborota, por eviti konfuzon kun "burgo".


Ekstera vidaĵo de la Kastelo de Manzanares el Real.

Kastelo (el la latina lingvo castellum signifante "milita kampo") estas loĝejo kaj fortikaĵo ĉefe konstruita dum la mezepoko en Eŭropo kaj Azio. Kasteloj estis ofte konstruitaj por protekti la loĝantojn (ofte nobelon, kiel reĝo, grafo, duko, aŭ daimio) kaj ebligi regnon al la ĉirkaŭaj landoj.

Kasteloj protektis la loĝantojn kun altaj muroj kaj turo, sed iuj pli kompleksaj strukturoj havis remparon, ĉirkaŭfosaĵon, barokradon, kaj aliajn defendilojn.

La vorto "kastelo" ankaŭ uzeblas por loĝejo de nobeloj, riĉuloj, eĉ se ĝi ne estas fortikigita.

PIV ne faras grandan diferencon inter kastelo kaj palaco. En moderna senco kastelo estas luksa konstruaĵo en kamparo aŭ en parko. En tiu okazo la kastelo aspektas iomete historieca. La simila konstruaĵo palaco dum la historio estis luksa domego (konstruaĵo) ĉefe por la reĝo. Laŭ pli moderna senco ĝi estas ornama impona konstruaĵo en urbo.

Laŭ Francisko Azorín kastelo estas Fortikigita loĝloko, ofte kun ĉirkaŭ fosoj, remparoj k. turoj.[1] Li indikas etimologion el la latina castellum, el castrellum, castrum (fortikaĵo).[2]

Historia helpscienco pri kasteloj nomiĝas kastelologio.

KasteltipojRedakti

Kvarangula kastelo estas kastela formo, kiu deire de la mediteranea regiono enradikiĝis en Eŭropo ekde la epoko de la krucmilitoj, plej malfrue tamen per enkonduko de pafarmiloj, do en la malfrua fazo de la kastelkonstruo. Ĝi priskribas la modernepokan formon de castrum.

Famaj kastelojRedakti

KonstruelementojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ProverboRedakti

Ekzistas pluraj proverboj pri kastelo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  •  
     De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo. 
  •  
     Kastel' en aero - malsato sur tero. 
  •  
     Konstrui kastelon sur glacio. 

ReferencojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 107.
  2. Azorín, samloke.
  3. Lernu

Eksteraj ligilojRedakti