Kastelo Windsor [ŭinz-r] estas unu el kelkaj oficialaj loĝejoj kiuj apartenas al la brita monarkio.

Windsor

reĝa palaco • English country house • burgopalacovidindaĵo • dommuzeo
Geografiaj informoj
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Geografia situo 51° 29′ 1″ N, 0° 36′ 15″ U (mapo)51.4837-0.60419999999999Koordinatoj: 51° 29′ 1″ N, 0° 36′ 15″ U (mapo)
Windsor (Anglio)
Windsor (Anglio)
DEC
Windsor
Windsor
Situo de Windsor
Map
Konstruita 1070-1086
Devena posedanto Vilhelmo la Konkerinto
Retadreso https://www.royalcollection.org.uk/visit/windsorcastle
vdr

Ĝi estas la plej granda enloĝata kastelo en la mondo. Tamen la plej multo da monarkoj preferis loĝi en la Palaco Buckingham [bákiηhæm], dum ili uzis Windsor kiel duan loĝejon. Kelkaj, inkluzive de la reĝo Georgo la 4-a de Britio uzis ĝin kiel ĉefan loĝejon.

Vilhelmo la Konkerinto unue konstruigis ĝin por helpi defendi la urbon Londonon. Oni faris multajn aldonaĵojn kaj plibonigojn ekde tiam. En la jaro 1348 la reĝo Eduardo la 3-a de Anglio starigis la kapelon de Sankta Georgo (angle: St. George’s Chapel) kiel la hejmo de la kavalireca ceremonio, Ordeno de la Ĝartero (angle: Order of the Garter).

La kastelo, aŭ samnoma proksima urbeto, eĉ donis la nunan familian nomon al la reĝa dinastio: En 1960 reĝino Elizabeto la 2-a dekretis, ke ŝia idaro havu la familian nomon Mountbatten-Windsor.

Gravaj eventoj okazintaj ĉe Kastelo Windsor redakti

Je la 20-a de novembro de 1992 granda parto de la kastelo estis detruita per fajro – la riparado kostis 40 milionojn da britaj pundoj. Tiu estis unu el la kaŭzoj, pro kiuj Elizabeto la 2-a nomis la jaron annus horribilis ("jaro terura").


Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti