Mountbatten-Windsor

familia nomo

Mountbatten-Windsor estas la persona familia nomo de la posteuloj de la reĝino Elizabeto la 2-a de Britio kaj Nord-Irlando de ŝia geedziĝo en 1947 al Princo Filipo, Duko de Edinburgo.

Origino de la nomeroj redakti

Windsor redakti

La nomo de la brita reĝa familio estas Windsor ekde la 17-a de julio 1917. Per dekreto subskribita tiutage, reĝo Georgo la 5-a rezignis pri ĉiuj germanaj titoloj por si kaj sia familio kaj alvokis siajn parencojn loĝantajn en Britio fari la samon. Samtempe, Georgo la 5-a prenis la nomon Windsor por si kaj sia familio, derivitan de kastelo Windsor, anstataŭ la antaŭa nomo Sachsen-Coburg und Gotha (Saksio-Koburgo kaj Gotao), kiun la posteuloj de la geedziĝo de Reĝino Viktoria kaj Princo Alberto de Saksio-Koburgo kaj Gotao antaŭe portis. Ĉiuj posteuloj de britaj monarkoj antaŭ reĝino Viktoria ne estis trafitaj per la provizaĵoj de la dekreto de Georgo la 5-a.

La nomŝanĝo de 1917 estis farita pro enlandaj politikaj premoj dum la Unua Mondmilito por emfazi la patriotan orientiĝon de la brita reĝa familio kaj por malemfazi la gravecon de ilia germana deveno kaj parenceco kun reganta princa domo de la Germana Regno.

Mountbatten respektive Battenberg redakti

La 20-an de novembro 1947, Elizabeto la 2-a, la filino kaj heredanto de la brita reĝo Georgo la 6-a, edziniĝis al leŭtenanto Philip Mountbatten, kiu fare de Georgo la 6-a ricevis la titolon de Duko de Edinburgo en la nuptotago.

La filo de princo Andreo de Grekio kaj Danio de la domo de Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg kaj princino Alice de Battenberg, Filipo estis naskita princo de Grekio kaj Danio. Por lia geedziĝo kun Princino Elizabeto de Britio kaj Nord-Irlando en 1947 li devis akcepti britan civitanecon, rezignis siajn antaŭajn titolojn kaj adoptis la familian nomon Mountbatten, kiun la familio de lia patrino uzis ekde 1917 ("Berg" germane tradukeblas al la angla per "Mount"). La brita admiralo princo Ludwig von Battenberg el Hesio, lia patrinflanka avo, sekvis la peton de reĝo Georgo la 5-a tiutempe, rezignis pri sia hesia titolo kiel nobelo de dinastio Battenberg kaj anstataŭe adoptis la familian nomon Mountbatten (li poste fariĝis markizo de Milford Haven). Lia filo Louis, t.e. la onklo de Filipo, estis ankaŭ grava brita admiralo.

La 22-an de februaro 1957, Elizabeto la 2-a donacis la titolon Princo de Britio kaj Nord-Irlando al sia edzo.