Andreo de Grekio kaj Danio

Andreo, Princo de Grekio kaj Danio (en la dana kaj germana Andreas, per la greka alfabeto Ανδρέας, naskiĝis la 20-an de januaro 1882 laŭ la julia kalendaro, la 1-an de februaro laŭ la gregoria en Ateno; mortis la 3-an de decembro 1944 en Montekarlo, Monako) estis membro de la nobela familio Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg, branĉo de la Oldenburga dinastio, kaj patro de princo Filipo, Duko de Edinburgo. Li estis la kvara filo de reĝo Georgo la 1-a de Grekio kaj lia edzino Olga Konstantinovna Romanova, nepo de Kristiano la 9-a de Danio, la 'bopatro de Eŭropo', kaj pranepo de caro Nikolao la 1-a. Andreo parolis flue la grekan, germanan, anglan, danan, rusan, francan kaj italan. La gefratoj parolis la grekan inter si, sed la anglan kun siaj gepatroj. Li studis en Germanio ĉe la universitato de Hajdelbergo.

Andreo de Grekio kaj Danio
Prince Andrew of Greece in 1913.jpg
Royal Coat of Arms of Greece (accurate).svg
Persona informo
Ανδρέας της Ελλάδας και της Δανίας
Andreas af Grækenland og Danmark
Naskiĝo 2-an de februaro 1882 (1882-02-02)
en Palaco Tatoi
Morto 3-an de decembro 1944 (1944-12-03) (62-jara)
en Hotel Metropole
Tombo Palaco Tatoi [#]
Religio Greke Ortodoksa Eklezio [#]
Etno grekoj [#]
Lingvoj grekadanagermanafrancaanglarusa [#]
Ŝtataneco Grekio [#]
Familio
Dinastio House of Glücksburg (Greece) [#]
Patro Georgo la 1-a [#]
Patrino Olga Constantinovna of Russia [#]
Gefratoj Konstanteno la 1-a de Grekio • Georgo de Grekio kaj Danio • Grand Duchess Alexandra Georgievna of Russia • Prince Nicholas of Greece and Denmark • Princess María of Greece and Denmark • Princess Olga of Greece and Denmark • Prince Christopher of Greece and Denmark [#]
Edz(in)o Alice de Battenberg [#]
Infanoj Margareto de Grekio kaj Danio • Teodorino de Grekio kaj Danio • Cecilio de Grekio kaj Danio • Sofio de Grekio kaj Danio • Princo Filipo, Duko de Edinburgo [#]
Profesio
Okupo oficiro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Princo Andreo de Grekio kaj Danio

La 7-an de oktobro 1903 li edziĝis kun princino Alice de Battenberg, filino de princo Louis de Battenberg kaj princino Viktoria de Hesio-Darmstadt. La geedziĝo en Darmstadt okazis trifoje. Unue estis la burĝa registra geedziĝo en la Malnova Palaco ĉe la centra placo Luisenplatz, sekvis la protestanta geedziĝo en la Kastela Preĝejo kaj finfine la greke ortodoksa en la Rusa Kapelo. Valoraj kronoj de Katerina la 2-a de Rusio estis alportitaj el la Rusia Imperio por la ortodoksa ceremonio, kiuj, kiel kutime en la ortodoksa rito, teniĝis super la paro.