Mathildenhöhe

parko kaj secesia ensemblo en Darmstadt

La Mathildenhöhe, kun 180 metroj super la marnivelo la plej alta punkto en la urbocentro de Darmstadt, estis ĝardeno de la grandduka kortego jam en la 19a jarcento kaj estis restrukturita en 1833 laŭ la stilo de angla pejzaĝa parko. Ĉi tio rezultigis la arbareton de platanoj, kiu ankoraŭ konserviĝas hodiaŭ. La ĝardeno ricevis la nomon de Mathilde Karoline de Wittelsbach, la edzino de la grandduko Ludoviko la 3-a de Hesio-Darmstadt.

la ekspoziciejo kaj la "nuptoturo"
la rusa ortodoksa kapelo kaj la apuda arbareto de platanoj
ekspoziciejo kaj "nuptoturo" el alia angulo

En la jaroj 1877 ĝis 1880 akvorezervejo por la akvoprovizado de la urbo kaj en 1897 Rusa Ortodoksa Kapelo estis konstruita sur la monteto, honore al la grandduka filino Aleksandra de Hesio-Darmstadt kaj ŝia edzo Nikolao la 2-a, ekde 1894 la cara paro de la Rusia Imperio. En 1899 la grandduko Ernesto Ludoviko ekkonstruigis serion da vilaoj por gastigo de artistoj de la secesia stilo, kaj ekde 1901 ĝis 1914 surloke okazis kvar grandaj artaj ekspozicioj de la secesia stilo. Centre de la nova "artista kolonio" konstruiĝis "nuptoturo" en formo de brako kun supra stiligita mano de kvin fingroj, kaj ekspozicia konstruaĵo de 1908 (staranta sur la akvorezervejo), ambaŭ projektitaj de la arkitekto Joseph Maria Olbrich.

La ornamaĵoj de la baseno antaŭ la kapelo estis faritaj de Albin Müller, membro de la Artista Kolonio, por la lasta ekspozicio en 1914. La ornamado de la baseno konsistas el mozaikoj de diversaj briletantaj koloroj, konforme al la orumado de la kapelo. Sed la komenco de la unua mondmilito en 1914 markis la finon de la secesia arta epoko.

Hodiaŭ, petankistoj ankaŭ venas al la arbareto de platanoj de la parko Mathildenhöhe por partopreni turnirojn. La naturaj ĉirkaŭaĵoj de la parko kaj la beleco de la artaĵoj ankaŭ ĝueblas de la teraso de la kafejo Mathildenhöhe. En dek kvin jaroj, la arta movado Secesio donis al la urbo Darmstadt propran kulturan identecon, kiu ĉiujare allogas milojn da vizitantoj el la tuta mondo. La laboro de la Artista Kolonio alportas artan ĉarmon al la Urbo de Scienco, kiu kombinas estetikon kaj teknikan progreson.

Komence de julio 2014 la urbo Darmstadt anoncis, ke la ekspoziciejo Mathildenhöhe estos renovigita kontraŭ 9,8 milionoj da eŭroj. Ĉi tio subtenu la kandidatiĝon kiel Monda Heredaĵo: Efektive, la 24-an de julio 2021 anonciĝis, ke la arkitekta ensemblo estas nova Monda Heredaĵo de Unesko.

Vidindaĵoj redakti