Darmstadt
Darmstadt [DARMŝtat], en Esperanto Darmŝtato, estas germana urbo en suda Hesio, inter Frankfurt kaj Heidelberg.
Darmstadt | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
Administrado | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Federacia lando | Hesio | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06151, 06150 (la plej norda urboparto Wixhausen) | |||||
Poŝtkodo | 64283–64297 | |||||
Aŭtomobila kodo | DA | |||||
Oficiala Municipokodo | 06411000 | |||||
NUTS | DE711 | |||||
Subdivido | 9 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Jochen Partsch | |||||
Partio de komunumestro | Alianco '90/La Verduloj | |||||
Adreso de la administrejo | Luisenplatz 5 64283 Darmstadt | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 159631 (stato 2021-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 52′ N, 8° 39′ O (mapo)49.8666666666678.65Koordinatoj: 49° 52′ N, 8° 39′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 144 m | |||||
Areo | 122 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.darmstadt.de/ | |||||
Darmstadt estas eksterdistrikta urbo kaj administra centro de la distriktaro Darmstadt - la sudo de Hesio - kaj ties distrikto Darmstadt-Dieburg. Fine de la jaro 2021 la komunumo havis 159 631 loĝantojn. La komunuma teritorio kovras areon de ĉ. 122 km². Ĝiaj koordinatoj estas 49° 52' norde kaj 8° 38' oriente; ĝia alto super marnivelo estas 167 metroj. La urbo apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.
La urba teritorio estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de Darmstadt norde vojas suden, ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, ĝis la urbo Wiesloch.
La urbon ĉirkaŭas la distrikto Darmstadt-Dieburg (urboj Seeheim-Jugenheim sude, Pfungstadt okcidente, Weiterstadt norde, Dieburg, Groß-Umstadt, Reinheim kaj Babenhausen oriente). Najbaras la distriktoj Bergstraße sude (urboj Heppenheim, Bensheim), Groß-Gerau okcidente (urboj Groß-Gerau, Gernsheim), Offenbach norde (urboj Offenbach, Langen, Dietzenbach), kaj Odenwald sudoriente (urboj Erbach, Michelstadt, Bad König, Höchst).
La kemia elemento Darmŝtatio estas nomata laŭ la urbo, kie ĝi estis unue farita en la jaro 1994 per nuklea kunfandiĝo de plumbo kaj nikelo.
VidindaĵojRedakti
ServojRedakti
Famuloj kun rilato al la urboRedakti
- Adolph Strecker, kemiisto
- Elisabeth Schumacher, grafikistino kaj kontraŭnaziulino
- Emilo de Hesio-Darmstadt, princo
- Reinhard Kekulé von Stradonitz, arĥeologo
- Hermann Pfeiffer, grafikisto kaj verkisto
- Johann Heinrich Merck, verkisto
- Ludwig von Hofmann, pentristo kaj grafikisto
- Menyhért Palágyi, filozofo (mortis surloke)
- Mirjam Pressler, verkistino kaj tradukistino
- Wilhelm Walloth, verkisto
TransportoRedakti
Partneraj urbojRedakti
Darmstadt havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj, kaj partnerajn rilatojn ankaŭ havas la Esperanto-grupoj de la koncernaj urboj:
loĝdomo "Waldspirale", planita de Friedensreich Hundertwasser
Esperanto-movadoRedakti
Estas aktiva Esperanto-grupo kaj gastiganto de Pasporta Servo en la urbo.[1] En la teknologia universitato antaŭe studis ekzemple Franz Kruse, Elisabeth Kuhl-Kruse kaj Remi Rudaitytė, nun studas Leo Sakaguchi, kiu grupigis ĉirkaŭ si studentan Esperanto-rondon, en la loka klubo aktivas interalie la lingvoinstruistino Maria Merla, la libroredaktistino Susanne Warmuth kaj la socia helpisto de rifuĝintoj Detlev Haußner,[2] lokan librovendejon gvidas Annsybill Kamphausen kaj ekde januaro 2016 kuracistan praktikejon en la urbocentro havas Thomas Pusch ... la listo de internacie aktivaj lokaj esperantistoj daŭrigeblus.
ReferencojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
- Hesio-Darmstadt, historia ŝtato
- Darmstadt-Eberstadt, la plej suda urboparto, ĝis la jaro 1937 memstara komunumo, dokumente unuafoje menciita en 782
- Darmstadt-Arheilgen, nun centre norda urboparto, ankaŭ ĝi ĝis la jaro 1937 memstara komunumo, sed dokumente menciita nur en la 10-a jarcento
- Darmŝtatio, kemia elemento