Bursa
Bursa, greke Προύσσα estas milionurbo kaj ĉefurbo de la samnoma provinco Bursa en Turkio. Ĝi estas la kvara plej granda urbo de la lando, kaj famas pri skiejoj kaj maŭzoleoj.
Bursa | ||
![]() | ||
---|---|---|
Regiono | Marmora regiono | |
Provinco | Provinco Bursa | |
Geografia situo | 40° 11′ N, 29° 4′ O (mapo)40.18333333333329.066666666667Koordinatoj: 40° 11′ N, 29° 4′ O (mapo) | |
Alto super la marnivelo | 100 m | |
Areo | (provinco) 11043 km2 | |
Loĝantaro | 1515912 (en 2006) ([[1]]) | |
Loĝdenso | (provinco) 193.43/km2 | |
Poŝtkodo | 16x xx | |
Telefona kodo | (+90) 324 | |
Aŭtokodo | 16 | |
Retpaĝaro | www.bursa.bel.tr | |
Retpaĝaro de estraro | www.bursa.gov.tr | |
GeografioRedakti
Bursa situas en nord-okcidenta parto de la lando inter monto 2543 metrojn alta kaj ebenaĵo.
HistorioRedakti
Bursa, kiel urbo, menciiĝis unuafoje en la jaro 202 antaŭ nia erao. Baldaŭe la silka vojo trairis la urbon. En la 14-a jarcento ĝi estis ĉefurbo de la Osmana Imperio.
EkonomioRedakti
Bursa estas centro de la turka aŭtoproduktado. Pli frue estis grava la agrikulturo kaj baze de tio nun estas nutraĵindustrio. Ankaŭ la turismo gravas.
VidindaĵojRedakti
- Nacia parko Uludağ
- varmaj fontoj kun banejoj
- iama urbomuro, proksime ruinoj de iamaj urboj
- muzeoj pri arkeologio, Atatürk kaj konstrutekniko (Otomana arkitekturo)
- moskeoj, la plej grava estas Ulu Camii (=Granda Moskeo) de 1400
ĜemelurbojRedakti
- Darmstadt, Germanio
- Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino
- Multano, Pakistano
- Oulu, Finnlando
- Tiffin, Usono
- Kairouan, Tunizio
- Denizli, Turkio
- Anŝan, Ĉinio
- Bitola, Makedonio
- Ceadîr-Lunga, Moldava Respubliko
- Qyzylorda, Kazaĥio
- Muaskar, Alĝerio
- Kulmbach, Germanio
- Pleven, Bulgario
- Plovdiv, Bulgario
- Tirano, Albanio
- Košice, Slovakio
- Vinica, Ukrainio
- Sofio, Bulgario
- Priŝtino, Kosovo
Vidu ankaŭRedakti
Bursa en 1890