Nacia parko estas parko de naturrezervejo sub ŝtata protekto.

Granda varma akvofonto en la nacia parko Yellowstone, la plej malnova nacia parko de la mondo.
Nacia parko Los Cardones, Argentino.

En la jaro 1872 en Usono estis fondita la unua nacia parko de la mondo: Nacia Parko Yellowstone. De tiam ekestis pli ol 1600 naciaj parkoj en ĉiuj kontinentoj - por konservi kaj protekti specialajn biotopojn, rarajn speciojnpejzaĝojn.

La nacia parko Sarek en Svedio estas la plej malnova eŭropa parko kaj unu el la plej grandaj.

Nuntempe naciaj parkoj protektas ekologiajn procedadojn – la celo estas gardi sekura la naturon en sia tuto. Bestoj, plantoj kaj pejzaĝoj povu evolui sen ĝena homa influo. Ekzemple la 13 germanaj naciaj parkoj situas en arbaroj aŭ altmontaroj, en lag- aŭ riverpejzaĝoj, apud la nordmara aŭ balta bordoj. Tiamaniere eksterordinaraj natur- aŭ kulturpejzaĝoj estas aparte protektitaj.

Kelkaj naciaj parkoj redakti

Vidu ankaŭ redakti