Naciaj parkoj de Tanzanio
Listartikolo en Vikipedio
Protektitaj areoj en Tanzanio estas tre variaj, game el marhabitatoj al herbejoj pinte de Kilimanĝaro, nome la plej alta monto en Afriko. Ĉirkaŭ unu triono de la landa totala areo estas protektata je ia grado kiaj nacia parko, ĉasrezervejo, marparko, arbara rezervejo aŭ aliaj.
Jen provizora listo de kelkaj naciaj parkoj kaj aliaj protektitaj areoj:
Nacia Parko | Trajtoj | Karakterizaĵoj (km²) | Loko | Bildo |
---|---|---|---|---|
Nacia Parko Arusha | granda habitata diverseco | 552 | Norda Tanzanio, nordoriente de la urbo Arusha | |
Nacia Parko Gombe Stream | ĉimpanzoj | 52 | Okcidenta Tanzanio ĉe lago Tanganjiko | |
Nacia Parko Golfo Jozani Chwaka | Cerkopitekoj, cefalofoj | 50 | Zanzibaro | |
Nacia Parko Katavi | hipopotamoj | 4 471 | Sudokcidenta Tanzanio | |
Nacia Parko Kilimanĝaro | Monta areo kun Kilimanĝaro | 1 668 | Norda Tanzanio proksime de Moshi | |
Nacia Parko Kitulo | granda diverseco de plantoj kaj floroj | 412,9 | Suda Tanzanio | |
Nacia Parko Lago Manyara | vasta faŭno | 330 | Norda Tanzanio | |
Nacia Parko Montoj Mahale | ĉimpanzoj | 1 613 | Okcidenta Tanzanio ĉe Lago Tanganjiko | |
Nacia Parko Mikumi | savano | 3 230 | Orienta Tanzanio | |
Nacia Parko Mkomazi | blanka rinocero kaj makul-likaono | 3 245 | Norda Tanzanio ĉe la limo kun Kenjo | |
Nacia Parko Ruaha | elefantoj, granda birda diverseco | 20 226 | Centra Tanzanio | |
Nacia Parko Insulo Rubondo | protektitaj fiŝejoj | 457 | sudokcidenta angulo de Viktoria lago | |
Nacia Parko Saadani | tropika marborda areo | 1 100 | marbordo de Hinda Oceano | |
Nacia Parko Insulo Saanane | insulo en Viktoria lago | 2,18 | ||
Nacia Parko Serengeti | migrado de sovaĝaj gnuoj, zebroj kaj gazeloj | 14 763 | najbara al Kenjo kaj Viktoria lago | |
Nacia Parko Tarangire | granda koncentriĝo de grandaj mamuloj | 2 850 | 120 km sudokcidente de Arusha | |
Nacia Parko Montoj Udzungwa | granda biodiverseco | 1 990 | 65 km sudokcidente de Mikumi |
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti