Nacia Parko Ruaha
La Nacia Parko Ruaha (svahile Hifadhi ya Taifa ya Ruaha), establita en 1964, estas la unua naturparko en Tanzanio laŭ etendo. Ĝi kovras areon de ĉirkaŭ 20 226 km²[1], situante en la interno de Tanzanio, proksime al la urbo Iringa.
Nacia Parko Ruaha | ||
---|---|---|
![]() Zebroj | ||
nacia parko [+] | ||
Lando | Tanzanio | |
Koordinatoj | 7° 31′ 52″ S, 34° 38′ 13″ O (mapo)-7.5311111134.63694444Koordinatoj: 7° 31′ 52″ S, 34° 38′ 13″ O (mapo) [+] | |
Akvokolektejo | 20 226 km² (2 022 600 ha) | |
Areo | 20 226 km² (2 022 600 ha)[1] | |
Estiĝo | 1964 | |
![]() |
||
Nacia Parko Ruaha | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La malfacilaĵoj de aliro, precipe en la pasinteco, signifis, ke la areo restis preskaŭ netuŝita dum pluraj jarcentoj.
Teritorio
redaktiLa parko prenas sian nomon de la rivero Ruaha, kiu formas la orientan limon de la parko, kaj estas fama pro siaj sensaciaj gorĝoj.
Faŭno
redaktiLa parko estas hejmo de ĉiuj reprezentantoj de afrikaj sovaĝbestoj: elefantoj, bubaloj, zebroj, gnuoj, Antilopoj, ĝirafoj, verukaproj, simioj kaj, kompreneble, leonoj, leopardoj, gepardoj, makul-likaonoj kaj hienoj.
Multaj specimenoj de krokodiloj kaj hipopotamoj facile videblas proksime al la rivero.
La parko estas hejmo de pli ol 370 malsamaj specioj de birdoj, kelkaj el kiuj ne troviĝas en aliaj lokoj de Tanzanio.
-
Ĝirafoj
-
Hipopotamoj
-
Leonino
Loĝejoj
redaktiMalgrandaj domoj instalitaj en areo de la parko regata de gardistoj, estas eklektaj kaj taŭgaj por vojaĝantoj, kiuj ne havas pretendojn.
- Chris Fox's Mwagusi Safari Camp
- Ruaha River Lodge.
Vidu ankaŭ
redaktiReferenco
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiFonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Parco nazionale del Ruaha en la itala Vikipedio.