Elefanto estas komuna nomo por membroj de la familio elefantedoj. Ili estas la nun plej grandaj surteraj mamuloj. Ili vivas en Afriko (Loxodonta) kaj Azio (Elephas). Ili havas longan fortan rostron kaj modifiĝintan incizivon, nomatan dentego aŭ pikdento (vidu eburo).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Elefanto
Kolaĝo de pluekzistantaj elefantaj specioj. De supre maldekstre dekstren: la afrika arbustelefanto (Loxodonta africana), la azia elefanto (Elephas maximus) kaj la afrika arbarelefanto (Loxodonta cyclotis).
Kolaĝo de pluekzistantaj elefantaj specioj. De supre maldekstre dekstren: la afrika arbustelefanto (Loxodonta africana), la azia elefanto (Elephas maximus) kaj la afrika arbarelefanto (Loxodonta cyclotis).
Elefanto en Nacia Parko Kruger (Sudafriko)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subdivizio: Loxodonta

Elephas

Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Rostruloj Proboscidea
Superfamilio: Elephantoidea
Familio: Elefantedoj Elephantidae
Gray, 1821
Arealo de vivantaj elefantoj
Arealo de vivantaj elefantoj
Arealo de vivantaj elefantoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La tri travivantaj elefantospecoj estas la afrika elefanto (Loxodonta africana), la arbara elefanto (Loxodonta cyclotis, antaŭe klasigata kiel subspecio de la afrika elefanto), kaj la azia elefanto (Elephas maximus). Ĉiuj aliaj specioj kaj genroj de elefantedoj estas estingita, iom da tio ekde la lastatempe glaciepoko, sed etaj tipoj de mamutoj eble travivis tiel malfrua kiel 2000 a.K.E.

En la televido, oni montris bildojn de leonoj kiuj mortigis kaj manĝis elefantidon. Sed tio estas tre malofta - ili faris ĝin nur pro ega malsato. Kutime, la elefantoj ne devas timi atakojn de leonoj.

La blanka elefanto estas sankta besto en Tajlando.

Etimologio redakti

Anatomio kaj morfologio redakti

Rostro redakti

La elefanta rostro estas interligiĝinto el la nazo kaj supera lipo, longiĝinta kaj specialiĝinta al la pli grava kaj pli utila membro de la elefanto. Afrikaj elefantoj havas du fingrecaĵojn fine de la rostro, sed Aziaj havas nur unu. La elefanta rostro estas sufiĉe sentema por ekkapti unuope herbero, tamen sufiĉe forta por forŝiri branĉojn de arboj.

La plejparto de herbovoruloj (herbomanĝantoj, kiel la elefanto) havas dentaron adaptiĝinta por ŝirado kaj deŝirado de vegetaĵo. Tamen, ekcepte la tre juna aŭ kripla, elefantoj ĉiam uzas iliajn rostrojn por disŝiri iliajn manĝaĵojn kaj enmeti ĝin en iliaj buŝoj. Ili manĝadas herbaro aŭ etendas la rostron en arboj por ekkapti foliaron, frukton, aŭ tutan branĉojn. Se la volata manĝaĵo estas tro alta, la elefanto ĉirkaŭtenus la arbon aŭ branĉon uzante ilian rostron, kaj disskuus la manĝaĵon aŭ kelkfoje simple frapus la arbon tute suben.

Haŭto redakti

Elefantoj antaŭe apartenis la malĝustan ordon de Pachydermata, kiu signifas dikan haŭton (el la greka lingvo). Elefanta haŭto estas ĉefparte dikega, kaj estas proksimume 2.5 cm dika. Tamen la haŭto ĉirkaŭ la buŝo kaj en la orelo estas paperece maldika. Normale, la haŭto de Azia elefanto kovritas de pli multaj haroj ol la Afirkaj. Tio estas plej perceptebla en la idoj. Azia elefantidoj normale kovritas de densa bruneca ruĝa haretoj. Dum la elefantido aĝas, ĉi tiu hararo malheliĝas kaj maldensiĝas, sed ĝi postrestos sur la kapo kaj vosto.

Dentegoj redakti

 
Azia elefanto manĝanta arboŝelon, uzante siajn dentegojn por elpreni ĝin.

La dentegoj de elefanto estas ĝia dua supera incizivoj. Dentegoj kreskas daŭre; la dentegoj de plenkreska virelefanto kreskas proksimume po 18 cm en jaro. La dentegoj estas uzataj por elfosi akvon, salon, kaj radikojn; por disŝeli arbojn por manĝi la arboŝelon; por enfosi en baobaboj por manĝi la molan mezon; kaj por forigi arbojn kaj branĉojn el irejo. Krom tio, dentegoj estas uzataj por marki arbojn por pretendi teritorion, kaj kelkfoje kiel armiloj.

Dentoj redakti

 
Detalo de la vangaj dentoj de mortinta juna arbarelefanto

Nesimile la plejparto de mamuloj, kiuj kreskas laktodentojn kaj sekve anstataŭigi ĝin kun restanta dentoj, elefanto havas dentociklon, en kiu la dentaro daŭre anstataŭiĝas dum la tuta vivo de la elefanto. La dentegoj havas laktodentan formon, kiu elfalas rapide, kaj la restanta dentegoj jam ekzistas en elefantidoj de la aĝo de 1 jaro, sed la maĉdentaro anstataŭiĝas kvinfoje aŭ malofte sesfoje dum la vivo de la elefanto.

Kutimaro kaj ekologio redakti

Zangabajo estas granda maldensejo en la Kongaj arbaroj, norde de Demokratia Respubliko Kongo. Kreata de elefantoj, kiuj uzas la lokon ĉefe pro nutri kaj kupli, Zangabajo havas argilajn terojn, riĉajn de mineraloj. Kelkfoje pli ol 150 elefantoj el pluraj familioj kunvenas en la loko.

Biologia klasado kaj fosiliaj taksonoj redakti

 
Afrika elefanto en Kenjo
 
Azia elefanto aldomigita kaj uzata por safaria turismo.

Subfamilio Elefantenoj

Subfamilio Stegodontinae

Subfamilio LophodontinaeRhynchotheriinae

Elefantoj kaj homoj redakti

Militelefanto estas elefanto kiu estas trejnita kaj gvidata de homoj por lukto kaj milito. Ties ĉefa uzado estis militataki kontraŭ la malamikon, rompante ties liniojn kaj okazigante teruron. Ili estis unuafoje uzitaj en Hindio, kaj tiu praktiko etendis tra sudorienta Azio kaj okcidenten en la Mediteraneo. Ties plej fama uzo en Okcidento en gravaj nombroj estis fare de la armeoj de Kartago, kiaj mallonge fare de Hanibalo. Plibonigaj milittaktikoj malpliigis la valoron de elefantoj en batalo, dum ankaŭ ties disponeblo en la naturo malpliiĝis. Oriente, estis la apero de la kanono kiu finfine finigis la uzadon de la militelefanto ĉe la fino de la 19a jarcento.

Ekzekuto per elefanto (aŭ eble pli precize dirite dispremadopiedpremado) estis ofta mortopuno en Suda kaj Sudorienta Azio dum proksimume 4 000 jaroj. Tiu metodo estis foje uzita en la Romia Imperio kaj Kartago ankaŭ. Dum centoj da jaroj, elefantoj estis uzitaj por armeaj celoj, kaj morto sub la piedo de elefanto estis rutina puno trudita al dizertintoj malliberuloj kaj kaptitoj, same kiel al armeaj krimuloj[1].

Referencoj redakti

  1. Thomas T. Allsen. (3a de Junio 2011) The Royal Hunt in Eurasian History. University of Pennsylvania Press. ISBN 978-0812201079.

Literaturo redakti

  • Shoshani, J., ed. (2000). Elephants: Majestic Creatures of the Wild. Checkmark Books. ISBN 0-87596-143-6.
  • Shoshani, J.; Shoshani, S. L. "What is an Elephant?". pp. 14–15.
  • Shoshani, J. "Comparing the Living Elephants". pp. 36–51.
  • Shoshani, J. "Anatomy and Physiology". pp. 66–80.
  • Easa, P. S. "Musth in Asian Elephants". pp. 85–86.
  • Moss, C. "Elephant Calves: The Story of Two Sexes". pp. 106–13.
  • Payne, K. B.; Langauer, W. B. "Elephant Communication". pp. 116–23.
  • Eltringham, S. K. "Ecology and Behavior". pp. 124–27.
  • Wylie, K. C. "Elephants as War Machines". pp. 146–48.
  • McNeely, J. A. "Elephants as Beasts of Burden". pp. 149–50.
  • Smith, K. H. "The Elephant Domestication Centre of Africa". pp. 152–54.
  • McNeely, J. A. "Elephants in Folklore, Religion and Art". pp. 158–65.
  • Shoshani, S. L. "Famous Elephants". pp. 168–71.
  • Daniel, J. C. "The Asian Elephant Population Today". pp. 174–77.
  • Douglas-Hamilton, I. "The African Elephant Population Today". pp. 178–83.
  • Tuttle, C. D. "Elephants in Captivity". pp. 184–93.
  • Martin, E. B. "The Rise and Fall of the Ivory Market". pp. 202–07.
  • Shoshani, J. "Why Save Elephants?". pp. 226–29.
  • Sukumar, R. (2003). The Living Elephants: Evolutionary Ecology, Behaviour, and Conservation. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-510778-4.
  • Kingdon, J. (1988). East African Mammals: An Atlas of Evolution in Africa, Volume 3, Part B: Large Mammals. Academic Press. ISBN 0-12-408355-2.
  • Wylie, D. (2009). Elephant. Reaktion Books. ISBN 978-1-86189-397-0.
  • Carrington, Richard (1958). Elephants: A Short Account of their Natural History, Evolution and Influence on Mankind. Chatto & Windus. ASIN B0007J8A7E.
  • Nance, Susan (2013). Entertaining Elephants: Animal Agency and the Business of the American Circus. Baltimore, MD: Johns Hopkins University Press, 2013.
  • Williams, Heathcote (1989). Sacred Elephant. New York: Harmony Books. ISBN 0-517-57320-2.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti