Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Kanono (apartigilo).

Kanono, aŭ pafilego, estas la kolektiva nomo por pafilo kiu pafas pafaĵon en preskaŭ rekta trajektorio al la celo, sed ne estas portebla pafilo, nek pistolo, nek karabeno. Pafilaro de ĉi tiu tipo ankaŭ nomiĝas artilerio kun horizontala trajektorio (kontraŭe al arkpafkanono, kiu povas pafi pafaĵojn trans obstakloj).

Kanono
Car-kanono en Moskvo
Bombardilo
La ekpafinta ŝipa kanono

Historio redakti

La kanono inventiĝis en Ĉinio. En Ĉinio la uzado de pulvo por pafiloj jam estis konata ekde la 1-a jarcento, sed uzita por rakedoj kaj petardoj. Por kanonoj estis malmulte da laboro, nepre ne ĉar la tradiciaj malamikoj por la ĉinoj plejparte estis nomadaj triboj. Tamen kanonoj aperis en la 13-a jarcento. Ĉina ŝako distingiĝas de aliaj ŝako-specoj interalie per la enteno de 2 pafilegoj en ĉiu tendaro. Eŭropo jam rapide superis Ĉinion koncerne ĉi tiun punkton, kaj en la 17-a jarcento la kanono en Ĉinio jam forgesiĝis.

En Eŭropo ĝi aperis ĉ. 1350 en Italio, dank’ al la invento de la pulvo en Ĉinio, kiun la esploristoj kunportis al Eŭropo, laŭ aliaj fontoj ties unua uzo estis en la jaro 1346 en la batalo de Crécy.
Frua formo de la kanono estas la bombardilo.

Karlo VIII de Francio estis unu el la unuaj kiuj sukcese ekuzis kanonojn. Dum la kampanjo por submeti la Reĝolandon Napolon (1494/1495), li senprobleme renversis la altajn murojn de la italaj urboj.

La invento de la kanono politike havis grandan signifon: fuortoj kaj fortresoj en la malnova kastelformo, post la enkonduko de la kanono, ne plu estis sendanĝeraj rifuĝejoj por la kavaliroj kaj lokaj regantoj. La kanono finigis la mezepokon en Eŭropo. Ekde la enkonduko de la kanono, ĝi estis la plej forta armilo, kiun armeo posedis.

Ĝis la Dua mondmilito la kanono estis grava armilo, antaŭ ĉio surmare. Ŝipoj kiel HMS Hood kaj la Bismarck interpafis per gigantaj kanonoj. Post tio la ‘mempropulsantaj’ grenadoj aŭ raketoj kun eksplodebla ŝargo fariĝis pli gravaj ol kanonoj. Raketŝargo ja pli facile pligrandeblas ol grenado ĉe kiu la pafanta kanono ankaŭ devas pligrandiĝi. Konata frua raketĵetilo el la milito estas la t.n. stalin-orgeno.

Teĥniko redakti

Kanono konsistas el paftubo, ĉasio (afusto) kaj celilaroj.
Kanono estas pafilo: la pafaĵo estas pafita per ekbruligita pulvo.

Por pafi pafaĵon en horizontala balistika trajektorio, alta komencrapido estas necesa. Tio estas atingita per la granda longeco de la paftubo rilate al la diametro (la kalibro) de ĝi. La proporcio devas esti almenaŭ 15:1.

Depende de la maniero de ŝargado, oni distingas inter antaŭŝargaj kanonoj kaj postŝargaj kanonoj. Ĉe antaŭŝarga kanono oni ŝargas la kanonon sinsekve per pulvo, ŝtopaĵo kaj la pafaĵo laŭ la sama truo el kiu la pafaĵo estas pafita. Ĉe postŝargaj kanonoj oni povas ŝargi per obuso inklusive obusingo en kiu estas la fuzeo kaj la pulvo, per ununura ago laŭ la posta parto.
La pli malnovaj kanonoj estas antaŭŝargaj; nur post la fino de la 19-a jarcento oni kapablis konstrui mekanismon por fermi la postan parton de la paftubo kiu povis rezisti la fortojn kiuj ekestis dum la pafado.

Pro la varmego kaj forto de la pafo ekestas metallaceco. Tion oni jam frue rekonis. Per kanono nur certa kvanto da pafoj estas permesataj. Post tio la kanono estas najloŝtopita. Oni batis tro grandan plumban kuglon en la paftubo, kaj en la meĉotruo oni batis najlon. Tiuj najloŝtopitaj kanonoj oni vendis kiel ferrubaĵo, aŭ metis ie kiel ornamaĵo.

Tipoj redakti

Oni faris dum la iro de la tempo multajn tipojn da kanonoj, tiel por la atako kiel por la defendo. La plej grandaj kanonoj troviĝas sur batalŝipoj, kie kalibro de preskaŭ duonmetro estis kutima.
La mekanikigita pafilaro kaj multaj tipoj de la tanko fakte estas moveblaj kanonoj.

Depende de la celo pro kio oni uzos la kanonon, la paftubo interne povas esti glata, aŭ "kanelita". En la lasta kazo la paftubo estas provizita per ‘kaneloj’: iom helicformaj kaneloj, kiuj turnas la pafaĵon ĉirkaŭ sia akso. Pro tio la pafaĵo ricevas giroskopan efekton pro kio la trajektorio de la pafaĵo estas pli bone antaŭdirebla.

Kiel pafaĵo povas i.a. esti uzata:

  • pezaj ŝtonaj kugloj
  • pezaj metalaj globoj
  • kavernaj pafaĵoj kun eksplodema ŝargo (rapideksploda bombo)
  • ŝrapnelo (komparebla kun ŝroto)
  • kirastraboraj "sagoj" farita el volframo aŭ malriĉigita uranio

La elekto de pafaĵo dependas de la celo kiu estas pripafita. Por senfunkciigi tankon oni uzas kirastraborajn pafaĵojn; por atakadi infanterian brigadon je mallonga distanco oni uzas mitralbombon aŭ ŝrapnelon (terura, sed efektiva rimedo kiu estis uzata dum la Batalo de Waterloo).

Parencoj de la kanono redakti

Krom la kanono ankaŭ estas konataj:

Proverbo redakti

Ekzistas proverbo pri pafilego en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  •  
     Por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas. 

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2010-02-06.