La Caro-kanonon (ruse Царь-пушка) gisis el bronzo en 1586 rusa majstro Andreo Ĉoĥov. Ĝiaj longeco superas 5 metrojn kaj pezo - 40 tunojn. Kalibro de la tubo egalas 890 mm.

Caro-kanono
siege artillery vd
Dum 1586 - nekonata/nuntempe
Lando Rusio
vdr
Caro-kanono en moskva Kremlo

En 1835 oni aldonis la afuston kaj kelkajn dutunajn kuglegojn. La kanono devis defendi moskvan Kremlon, sed ĝi neniam pafis.

Ĝi estas en Guinness-libro de rekordoj.

Unu el belaj ornamaĵoj de la Caro-Kanono prezentas la rajdanton.

La rusa vorto "caro" venis el antikva latina vorto "caesar" (cezaro), per kiu oni titolis monarkojn. Ĉi-kaze oni aldonis la vorton al la kanono por montri ties unikan grandecon kaj esprimi respekton al la caro Teodoro la 1-a.

Vidu ankaŭ redakti